Seksemigo de infanoj: kiel gardi la etulojn?

Carlos Eduardo Fernandes
|
05/09/2018 | Merkredo | 12:45 horas

Malgraŭ la diskutoj pri tiu ĉi temo, bedaŭrinde la seksemigo de infanoj tre forte ĉeestas nian socion. Nuntempe, pro la teknologio kaj rapideco de amaskomunikiloj, la infanoj estas elmetataj ĉiam pli frue al diversaj temoj, eĉ al tiuj ne konvenaj al sia aĝgrupo (ĉar ili celas plenkreskulan mondon).

Pixabay/CC0

Tiuj temoj aperas en muzikoj kun fiigaj tekstoj, filmoj, filmserioj, televid-felietonoj, anoncoj, reklamoj ktp. Ĝenerale, ili enhavas stimulojn ne konvenajn por infanoj, ĉar, estante en fazo de maturiĝo, la etuloj ankoraŭ ne havas kapablon distingi ĝuston disde malĝusto, la bonefikojn disde la fiefikoj de tia troa elmetado sur ilian konduton kaj disvolviĝon. Kaj ofte tiu maltrankviliga realo estas ripetata ene de la familio mem, sen ke ĝi rimarku la efikon, kiun tiu situacio povas kaŭzi sur la menson de la infano (kaj poste sur ĝian konduton).

Temas do pri gravega temo, ĉar la seksemigo de infanoj kaŭzas rezultojn, kiuj transpasas moralajn kaj sociajn demandojn, kaj eniras la kampon de la Eterna Spirito.

En la artikolo Prigardado de la etuloj, la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto, memorigas al ni la respondecon, kiun ni devas havi kun neplenaĝuloj:

“Homo, precipe la infano, estas la provizejo de senĉesaj realigoj. Li estas la vera riĉaĵo de civilizo. Oni ne rajtas permesi kruelan ekspluatadon, submetita al servuto kaj al malrespektadon. Oni devas krei por li minimumajn kondiĉojn por digna vivo, sendepende de la tempo, dum kiu li jam vivis”.

En tiu ĉi paĝo ni prezentos gravajn prizorgojn, kiujn ni devas praktiki rilate al infanoj, precipe rilate al la ĉi-supra temo. La teksto baziĝas sur intervjuo kun la ministrino-predikantino de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1 Paula Suelí.

Materiaj kaj spiritaj rezultoj de infana seksemigo

Seksemo estas parto de la homa naturo, sed frua seksemigo trofruigas infanan disvolviĝon. Ĝi forte malutilas psikologie kaj emocie, kaj eĉ elmetas infanojn kaj adoleskantojn al seksperforto. Ĉar ju pli ili konos priseksajn gestojn, kondutojn kaj enhavojn, des pli ili emos devojigi sian amkapablon al tiaj temoj.

Shutterstock

Ili supozos, ke necesas montri seksekscitan konduton kvazaŭ pagon por esti akceptataj kaj amataj, kvankam tio ne veras! Kaj tio elmetas ilin al seksperfortaj situacioj, ĉar pedofiliuloj kaj aliaj perfortistoj uzas lingvaĵon infanecan kaj seksekscitan. Rezulte, se la infanoj jam ĝin konas, ili trovos ĝin normala, kaj probable ne sukcesos defendi sin, ĉar ili rimarkos nenion eraran en tia konduto.

Tial necesas kompreni, ke tiaj malutiloj, kiuj trofruigas la disvolviĝon de infano, efikos dum ĝia tuta vivo. Kaj ofte, kiam li estos adoleskanto, aŭ eĉ plenkreskulo, li kredos, ke, por gajni amakcepton, li bezonos erotikigi sin.

Laŭ la Dia Religio, ni kredas, ke “ni portempe estas korpoj, sed por ĉiam Spiritoj”. Kaj tial la malutiloj atingas la Spiritan Agendon de tiu infano, ĉar ĉio havas sian propran tempon por disvolviĝo.

Spirita Agendo — Instruas la Religio de la Universala Amo ke neniu naskiĝas sur la Tero sen iu ekzisto-kialo. La Ĉiela Edukanto mem, Jesuo, donis al ni Sian ekzemplon: "Ĉar mi malsupreniris de la Ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis" (Evangelio, laŭ Johano, 6:38). Tial, antaŭ ol reenkarniĝi sur la Teron, ĉiu el ni alprenis en la spirita mondo — nia origina patrujo — sumo da devontigoj, situacioj kaj defioj, kiuj konsistigas nian Spiritan Agendon.

+ Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?

La eterna spirito de estulo, dum ĉiu reenkarniĝo, trairas infanaĝon, antaŭadoleskon kaj adoleskon. Tio estas intenca, kaj estas parto de la dia plano, ĉar ĝi konstruas maturiĝon emocian, aman kaj precipe spiritan. Tial infano bezonas lerni ludi, havigi al si geamikojn, respekti sian propran ritmon kaj sian korpon. Kiam oni transsaltos tiujn ŝtupojn, kaj tiu persono atingos plenkreskecon, li eble multe suferos. Aldone, li eble kompromitis siajn spiritajn devontigojn sur la Tero, pro sia nepreteco aŭ pro la traŭmoj kaŭzitaj de tiu trofruigo.

Interreto, muzikoj kaj videoj: duobligu vian atenton!

Tre necesa prizorgo por eviti la ĉi-suprajn efikojn rilatas la enhavojn, kiujn infanoj uzas, ĉu per muzikoj, videoj aŭ ajna plia formato ĉe la interreto ktp. Kiel plenkreskuloj ni ja respondecas zorgi pri ĉio, kion ili vidas kaj aŭdas. Aldone, estas erare supozi, ke ne estas nekonvene ĝui aŭ kunhavigi interrete seksrilatajn materialojn aŭ tiajn, kiaj elmetas infanojn al seksemo.

Jesuo tre severas pri la prizorgado de infanoj. Kaj tute prave! Li tion faras, ĉar Li amas nin! La Dia Kristo asertas en Sia Apokalipso, laŭ Johano, 3:19: “Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas”. Alivorte, Jesuo agas juste, kaj avertas nin per la jena parto de Sia Sankta Evangelio, laŭ Marko, 9:42:

“Kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron”.

Atentu ĉi tiun detalon: fali! Kion do diri pri la efiko frue elmeti infanojn al seksemigo, kiu kaŭzas al ili multe pli fortan malutilon?

Tial ni reasertas: tion neglekti estas grave, ĉar ĝi kompromitas la Spiritan Agendon de tiuj infanoj, adoleskantoj kaj junuloj. Kaj nenio ekzistas sur la Tero, kio meritas pli severan punon. Necesas konsideri, ke Jesuo ja ne konsilas, ke ni mortu, tute ne! Sed Li montras al ni, kiel serioza estas la devontigo kun la infanaro kaj junularo.

“Ha... Sed li ne estas mia filo!”, iu eble dirus. Sed li estas ies filo, kaj, super ĉio, filo de Dio, do li meritas nian respekton! Tial ni devas havi maturan sintenon ĉe la sociretejoj kaj pri la materialoj, kiujn ni spektas kaj enportas en nian hejmon. Kaj ankaŭ gravas denunci tian neglektemon, por helpi infanojn bezonantajn gardadon. Jen socia respondeco, sed antaŭ ĉio, jen spirita respondeco.

Vidante proksimulon tiel agi kun infano, ni devas averti lin (plenrespekte), por ke ni ne preterlasu problemon eble okazontan.

+ Komprenu, kiel familioj estas spirite formitaj sur la Tero

Kiel eviti fruan seksemigon?

Necesas interveni! Tamen, ni lernis de Jesuo, ke ni agu ne altrude, sed male, helpante la infanon kaj la adoleskanton pripensi, kion ili uzas, aŭskultas, spektas kaj retaliras. Resume, ni dialoge pensigu ilin, interparolante kaj demandante, ĉu la mesaĝo efektive reprezentas tion, kion ili vivas, kio ili estas. Ekzemple, per tiaj demandoj, kiel: “ĉu ni fariĝas pli allogaj nur tial, ke ni eniris tiun aŭton aŭ uzas tiun parfumon?”, “ĉu ja tiel aferoj funkcias?”.

Shutterstock

Kaj ni devas tiel agi pri ĉio, alie nia sinteno ŝajnos persekutado kontraŭ certa kantisto, programo ktp… Ĉi-maniere, ni grade sukcesos turni la pripensadon al aliaj aferoj, kiujn la infano amas kaj uzas, eĉ al la socimedio, kiun ĝi jam vivas ĉe sia lernejo, kun siaj amikoj.

Kaj la etuloj kapablas kompreni, sed la temon ni bezonas trakti klare. Nia parolo neniam devas transdoni prijuĝon de iliaj karakteroj, kiel ekzemple: “ĉielo, ĉu vi ankoraŭ ne scias tion?!”“kial vi lasas vin delogi per tio?!”.

Se ni tiel agos, ni eble eĉ naskos sindefendan sintenon ĉe la infano. Tiam, anstataŭ akcepti gvidadon, eble ĝi ankoraŭ pli amos tiun materialon, kvankam la materialo ne reprezentas la veran senton de la infano.

Alia grava prizorgo estas atenti hejmajn okazaĵojn, kiam, ekzemple, aperas ŝercoj ŝajne sendanĝeraj: “ha… ĉu vi jam havas koramiketon aŭ koramikineton?”, “ĉu vi jam kisis?”. Ankaŭ ĉi tiuj frazoj stimulas erotikemon.

Eĉ pli malbone estas ŝerci per frazoj, kiel “post kiam vi kreskos, mi volos edz(in)iĝi al vi”, kiuj ne estas laŭdo al infano. Male, tia sinteno signifas kvazaŭ altrudon de plenkreskula matureco. Ĉar infano ne kapablas emocie trakti tiajn temojn.

Infano ne amindumas, ĝi havas geamikojn

Kaj ni bezonas helpi niajn filojn (kaj ankaŭ nevojn, nepojn) konduti pri tio! Precipe por ke ili sciu defendi sin, kiam alparolataj de aliuloj. La unua paŝo estas kontraŭbatali tion hejme, ne opinii ĝin “ĉarma” aŭ eĉ instigi — eĉ se pretervole — tian sintenon.

Ni bezonas helpi infanojn kompreni, ke ili rajtas esti infanoj kaj junuloj, kaj ke ili ankoraŭ ne bezonas zorgi pri tiaj temoj. Kaj aldone, ke ni, gepatroj kaj responduloj, ĉiam restos proksimaj por klarigi iliajn dubojn pri tiu kaj ajna alia temo, kaj por helpi ilin.

LEGU PLI: 
Kiel gardi la infanojn kaj gejunulojn kontraŭ la mondaj danĝeroj?
+ Kiel eduki infanojn por estingi perforton?
+ Gravedeco en adoleskaĝo — Kiel helpi gefilojn agadi kun respondeco

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

__________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON