Kiel gardi la infanojn kaj gejunulojn kontraŭ la mondaj danĝeroj?

El la Redakcio
|
13/09/2017 | Merkredo | 18:15 horas

Multaj estas la danĝeroj nuntempe alfrontataj de infanoj kaj gejunuloj, kvankam malsimilaj al tiuj de la “plenkreskula mondo”. Krom la danĝerojn proprajn al sia aĝo, ili ankaŭ suferas situaciojn rilatajn, ekzemple, al perforto, ĉikanado, drogoj, frua seksemigo kaj deprimo, kiuj, en ekstremaj kazoj, povas kaŭzi sinmortigon dum infanaĝo aŭ adoleskeco.

Tiajn situaciojn ofte pligravigas timo, elreviĝo kaj manko de espero pri estonteco, pro la amaso da noticoj alireblaj kaj situacioj, kiujn ili spertas ĉiutage.

Kiel gardi ilin kontraŭ tiuj danĝeroj tiel realaj kaj rapidaj? La prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto, asertas, ke “Administri signifas alveni anticipe”.

Surbaze de tiu ĉi vidpunkto, ni pripensu nian rolon en tia scenejo, la manierojn, kiel ni povas prepari nin por agi ĝustatempe kaj agi ĝuste. Kaj ekvilibre, sen malespero, igi la pli junajn evitivenki malfacilajn situaciojn de la vivo.

shutterstock

Legu ĉi-sekve ekumenan prelegon pri la temo, ĉe unu el la publikaj kunvenoj de la Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de la Tria Jarmilo, prezentitan de Paula Suelí, ministrino-predikanto de la Religio de la Universala Amo:

Zakĥeo, la impostisto

Laŭ Spirito kaj Vero, sub la Lumo de la Nova Ordono de Jesuo, ni studu la Evangelion de Jesuo laŭ Luko, 19:1–10, koncerne la parton Zakĥeo, la impostisto:

1 Kaj Jesuo eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis.
2 Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa.
3 Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo Li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo.
4 Kaj antaŭkurinte antaŭen, Zakĥeo supreniris sur sikomorarbon, por Lin vidi; ĉar la Kristo de Dio estis preterpasonta tie.
5 Kaj kiam la Dia Amiko venis al la loko, Li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ Mi devas loĝi en via domo.
6 Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis Lin ĝoje.
7 Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo Li eniris, por gasti.
8 Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.
9 Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham.
10 Ĉar la Filo de Dio venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.

Tela: James Tissot (1836-1902)

Jesuo instruas nin, kiel identigi bezonanton de prizorgo

Gefratoj miaj, ni bezonas observi la lecionojn entenatajn en tiu teksto, por gardi la infanojn kaj gejunulojn kontraŭ niatempaj danĝeroj.

Legante la unuajn versiklojn ni rimarkas, ke Jesuo estis okupita, homamaso Lin sekvis. Sur Li certe pezis la grandega respondeco de tiu unika misio: prezenti la Dian scion en maniero, kiun la Homaro neniam aŭdis antaŭe.

Li eniris Jeriĥon, trairis la urbon, kaj multaj homoj sin turnis al Li, angorplenaj kaj malfeliĉaj. Kiom multe devis Kristo labori! Sed tio ne malhelpis Lin rekoni suferanton, ĉar Jesuo suprenrigardis al Zakĥeo kaj parolis kun li.

En la versiklo 4, ni vidas, ke Jesuo rimarkis la penon de Zakĥeo (kiu grimpis sur arbon por vidi Lin), kaj komprenis, ke li bezonas atenton, prizorgon kaj personan helpon. Tio ĉi rilatas al nia vivo. Ĉu ni suprenrigardas tiun homon, kiu bezonas nian helpon, kaj elkore parolas kun li?

Do ni devas pensi samkiel Kristo: “Tio ne pezos sur mi”, “tion mi faras, ne ĉar ĝi estas devigo, ne ĉar ĉiuj esperas tion de mi”. Mi faras, ĉar mi scias la valoron de tiu homo antaŭ mi.

Oni kritikis Jesuon pro Lia sinteno. Kaj same povas okazi kun ni, kiam oni demandas nin: “Kial vi konstante observas tiun infanon? Kial vi riproĉas vian filon? Adoleskantoj ja estas tiaj!”. Sed kion ni devas fari? Rezigni kaj opinii, ke ĉio bonstatas? Sed se ne ĉio bonstatas?

Hodiaŭ, danke al Dio, oni jam disponas sciencan scion por pruvi, ke ekzistas suferado dum infanaĝo, dum adoleskeco kaj dum junaĝo. Ekzemple, ankaŭ infanoj kaj gejunuloj deprimiĝas.

Kial do ni ignoru ĉi tiun fakton? Ĉu ni supozu, ke iam ili alfrontos ion pli turmentan, kaj ekkomprenos, ke la antaŭa suferado ne estis tiel grava? Ĉu okazos tiu tempo? Ni ne rajtas elmetiĝi al tiu risko! Ni bezonas ekstari kaj diri al ili (samkiel diris Kristo: “Hodiaŭ mi devas loĝi en via domo): “Tio koncernas min, mi havas la devon helpi vin”, “mi estas ĉi tie, ĉar mi amas vin, ĉar vi gravas al mi”.

Ĉu ĉiuj gefiloj scias tion pri siaj gepatroj (ne nur pri siaj biologiaj aŭ adoptaj gepatroj, sed pri siaj edukaj gepatroj, geavoj, geonkloj, aŭ eĉ pri siaj laborkolegoj)? Ĉu ni efektive elmontras, ke ni sentas honestan, sinceran kaj veran interesiĝon pri ilia feliĉo? Ĉu ni efektive eniras en tiun domon, samkiel Kristo agis kun Zakĥeo? Kristo atentigas nin pri tio.

Shutterstock

Ĉar la Filo de Dio venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon, asertis la Dia Majstro. Kion signifas esti perdita nuntempe? Ni povas tion interpreti kiel homojn sen celo, aŭ homojn sur vojo konfuza, kiu ne estas la plej konvena por ili. Kiom da infanoj kaj gejunuloj troviĝas en tia situacio?

Ilia impreso estas, ke la pli aĝaj neniam komprenos iliajn problemojn, ne scias, pro kio ili suferas. Sed jes ja, ili kapablas kompreni! Ĉar ankaŭ ili jam estis adoleskantoj, estas homaj kaj spiritaj estuloj, povas ricevi intuicion de Dio!

Tamen, se ni ne rimarkas hejme la signojn, kiel ni povos gardi tiujn infanojn kaj gejunulojn? Kaj ne temas pri rakonto pri pasinteco. Ne! Tio okazas nuntempe, ĉiutage. Kiuj do estas la niatempaj danĝeroj?

Jen ekzemple la ĉikanado, sistema persekutado, kiu kredigas al la persekutato, ke li valoras neniom. Kaj ekzistas infanoj ĝuste nun suferantaj kaj tial dezirantaj morti. Efektive, ili deziras, ke la suferado ĉesu, sed eĉ supozas, ke sinmortigo ĉesigos la doloron, kio ne estas vera.

Shutterstock

LEGU PLI: 
+ Infana memmortigo — Kiel preventi kaj protekti niajn infanojn?
+ Kaj se la morto ne estos la vivofino? Komprenu kial: “Memmortigo solvas nenies angoron”.
+ Kiel venki malĝojon kaj deprimon?

Konsumismo ankaŭ estas terura suferado. Jen situacio, kie homo supozas, ke lia kvalito dependas de liaj havaĵoj. Ĉu vi jam prezentis al vi, kiel forte tio subpremas? “Mi ne havas valoron, ĉar mi ne havas tiun pantalonon, ne havas tiun poŝtelefonon, ne povas spekti tiun prezentadon”... Posedaĵo ne signifas tion, kio ni estas, ĝi estas supraĵa kaj pasema, do, ne taŭgas kiel bazo por memŝato, por la valoro, kiun oni supozas havi aŭ ne…

Kaj kion diri pri la normoj de beleco? Kiom da infanoj, geadoleskantoj kaj gejunuloj opinias sin malbelaj, grasaj, maltaŭgaj…? Kiom da ili hontas pri siaj haroj aŭ pri sia haŭtkoloro? Kaj ili ĉiuj estas mirindaj! Ĉiuj estas unikaj kaj sen anstataŭantoj!

Sed kiu diros tion al ili? Ni! Ni bezonas diri, ke ili estas amataj, eksterordinaraj, unikaj, kaj ke ili ankoraŭ travivos multajn mirindaĵojn! Kaj aldone: ke al Jesuo gravas ĉiu el ili.

Kiel agi por prizorgi infanojn kaj gejunulojn?  

Arte: Gabriel Estevão

Spirituala Scio: nepra kompreno por gardi infanojn kaj gejunulojn

Ni bezonas lerni, kiel gardi infanojn kaj gejunulojn kontraŭ la rapidegaj danĝeroj de nia tempo. Tamen, tio postulas de ni pli grandan lertecon. Kaj ni faros tion kune, ĉar la Religio de la Tria Jarmilo montras al ni, kiel alveni tie.

La prezidanto-predikanto de la Dia Religio, José de Paiva Netto, asertas, ke “Administri signifas alveni anticipe”. Por eduki niajn gefilojn, ni povas interpreti, ke tio signifas: ĉerpi intuicion de Dio, estigi fidon, dialogon, efektive koni, kiuj estas tiuj altvaloregaj personoj, kiujn Dio metis en nian hejmon.

En sia artikolo Ekvilibro kiel celo, Paiva Netto instruas nin pri la eduk-rilata logiko, kiu helpos nin efektive gardi la pli junajn:

"la komprenpovo de homamasoj iom post iom maturiĝos, ĝis ili komprenos la valoron de civitaneco, en larĝa senco, ĉar ne sufiĉas konsideri civitanon nur en fizika medio, sed ankaŭ en spirita, nome ĉiu ano de homaj grupoj konsistas esence el korpo kaj Animo. Nu, ni estas origine Spirito. Jen estas la kompleta signifo de civitaneco, kiu ne povas akcepti nur analfabetecon koncerne homajn skribojn, sed ankaŭ nescion pri spiritaj temoj".

En tiu momento, la verkisto atentigas nin pri la fakto, ke niaj edukatoj konsistas el korpo kaj Animo, ili estas antaŭ ĉio spiritaj estuloj. Do, samkiel ni ne rajtas akcepti leg-skriban analfabetecon, ni ankaŭ ne rajtas permesi spiritan analfabetecon.

Ĉar homo, kiu ne scipovas legi kaj skribi, alfrontas multajn barojn en sia ĉiutaga vivo, malfacilas al li iri kaj veni sen ies helpo, li ne kapablas vivi egalrajte, lia rajto al digno suferas konstantajn minacojn de la leg-skriba malkapablo.

Kiam homo ne konas la Diajn Leĝojn, ne komprenas siajn spiritajn devojn kaj rajtojn, ne konas la eksterordinarajn riĉaĵojn portatajn en lia Animo (kaj do vivas spiritan analfabetecon), tiam li suferos barojn kaj turmentojn ankoraŭ pli intensajn.

Pro tiu analfabeteco, ni restas ostaĝoj de multe pli fiefika nescio, ĉar ĝi reduktas nian vivon al materiaj cirkonstancoj. Tial necesas kompreni, ke, antaŭ ol esti korpoj, ni estas eternaj Spiritoj. Prezentu al vi, kio okazos, se la pli junaj supozos, ke la tuta riĉeco, kiun ili povas akiri dum siaj vivoj, estas materia riĉeco? Ĉu do ili vivos feliĉaj? Ĉar kiu garantias, ke tiu materia riĉeco neniam forperdiĝos?

Kiel tiu riĉeco solvos iliajn pli profundajn vivproblemojn, ilian aspiron al sincera amo, la bezonon esti utila, solidara, bonkora? Por ke ekzistu feliĉo, necesas pli vasta riĉeco, neprokrastebla spirita konkero. Se ili do supozos, ke tio estas la vivo, ke materiaj konkeroj estas la celo de ekzistado, ni entombigos tiujn homojn, dum ili “vivas”.

La materiaĵoj estas vivrimedoj, sed ni ne vivas sur la Tero nur por uzi ilin. La Religio de la Tria Jarmilo klarigas al ni, ke ni naskiĝas por evolui spirite, disvolviĝi en familio, kreski en komunumo, lerni kiel venki niajn timojn, malpacojn, limojn kaj pasintajn erarojn, per la Universala Leĝo de Reenkarniĝo.

Kaj surbaze de tiu ĉi konscio, ni igos la infanojn kaj gejunulojn distingi tion, kio devas esti aŭ ne esti prioritato en iliaj vivoj.

+ Komprenu pli la celon de nia ekzistado per la artikolo de Paiva Netto: “La Homo kreiĝis por la Vivo”

Kaj daŭrigas la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, en sia artikolo Ekvilibro kiel celo:

"tiu estas situacio, kiu tuŝas ne nur Brazilon, ĝi estas tutmonda: dum pasado de generacioj, oni proponis al granda parto de la infanoj kaj junuloj iom pli ol rubaĵon.

Poste, iuj homoj miras pri la rezulto de tia aĉa semado, nome la kutima krimado, kiu plezuras per konflikto inter la popoloj, aŭ eĉ interne de familioj, iaj efektivaj civilaj militoj sen formala deklaro, en kiu junuloj estas la ĉefaj viktimoj (Apokalipso, 8:7), kun multaj aliaj viktimoj en ĉiaj sociaj klasoj. 'Unua Trumpeto — Kaj la unua Anĝelo trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis (infanoj kaj junuloj).'

Ne sufiĉas levi la fenestran glacon de la aŭto. Estas memmortigo deturni la atenton de la faktoj. Kaŝi la kapon en la sablon, kiel faras struto, neniam estas efika sinteno".

Sekve, kion ni havos, se ni ne ekstaros kaj ne gardos ilin spirite kaj materie, instruante al tiuj infanoj kaj gejunuloj, kiel defendi sin de la perforto kaj subpremo, kiun ili konstante suferas pro videludoj, filmoj, ludoj, interreto kaj sociaj retoj?

Ni spertos la malĝojon, ke ni ne garantiis prosperan estontecon al ili ĉiuj, kaj la profundan malfeliĉon atesti la suferadon de niaj geamatoj, kiujn Dio persone konfidis al nia prizorgado tie ĉi sur la Tero. Tial ni fariĝu homoj, kiuj kuraĝe praktikas, ĉiutage, la instruojn de Jesuo entenatajn en Lia Evangelio-Apokalipso. Ni honoru tiujn, kiuj antaŭis nin dum tiu batalado, ni honoru la senĉesan sinoferon de la Dia Kristo favore al ni.

LEGU PLI: 
+ Infana memmortigo — Kiel preventi kaj protekti niajn infanojn?
+ Kaj se la morto ne estos la vivofino? Komprenu kial: “Memmortigo solvas nenies angoron”.
+ Kiel venki malĝojon kaj deprimon?

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON