PREĜOJ EKUMENA PREĜO-ĈENO

Faru vian peton

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito invitas vin, sendepende de via kredo aŭ nacieco, inkluzivi la nomon de tiuj, kiujn vi ŝatus ke ili ricevos la bonajn energiojn venantajn el preĝo. La invito etendiĝas ankaŭ al la inkluziviĝo de nomoj de tiuj jam forpasintaj, sed plu vivantaj, kiel Spirito, kiel defendas la Religio de la Universala Amo. Ĉiuj nomoj estos skribitaj en la preĝo-libro de la Templo de Bona Volo.

João Periotto
Unu el la spacoj plej serĉataj de vizitantoj estas la Navo de TBV. La tradicio ĉirkaŭiri sur la Spiralo nudpiede estis kreita de la pilgrimantoj mem.

Komprenu pri la graveco de preĝo
Konu pli pri la vivo post la morto

Asertas la Prezidanto-Predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, Paiva Netto:

“Ĉe feliĉo aŭ ĉe doloro, la Homo neniam estas sola. Sciante aŭ ne, kredante aŭ ne, li havas al si Dion. Sur dezerto aŭ fruktoĝardenoj, sur montaro aŭ valoj, en urbo aŭ kampoj, se respekteme kontempli la Altaĵon, li vidos amason da steloj interne portantaj miliardojn da vivoj. 

Kaj se vi ne kredas je la ekzisto de la Ĉiela Patro, ne sentu vin ekskludita de mia aserto. (...) Dio havas multajn sinonimojn, kiel Amo, Frateco, Solidareco, Kompato, Indulgo, Donacemo, Korfavoro, Altruismo kaj ĉio valoriganta la homojn, ilin kondukantaj al Paco kun ili mem kaj kun aliuloj. Estas malfacile, vere malfacile, sed ni povas progresi en la momento de suferado”.

Ni dediĉas al via koro tiun belan preĝon por supervenki suferadon korpan kaj Animan. Ricevu vibrojn el paco, kiuj venas el la koro de la Ekumena Kristo:

 

Faru vian peton