Kaj se la morto ne estos la vivofino?

Komprenu kial: “Memmortigo solvas nenies angoron”.

El la Redakcio
|
02/10/2014 | Ĵaŭdo | 20:00 horas

La defioj aperas en multaj momentoj de la vivo. Foje ili fariĝas tiel komplikaj, ke ŝajnas nesolveblaj. La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1 montras, ke ju pli malbonaj ili estas nenio estas perdita. Memmortigo neniam estos opcio; nepras kompreni la Vivon kiel eternan donacon de Dio. Cetere, kiu neniam sin demandis ĉu la morto estas efektive la fino? Kaj se vi, veninte al la “alia flanko”, malkovros ke ne alvenis via horo morti?

Shutterstock

Por tiuj, kiuj defendas la forigon de doloro per forigo de la vivo, avertas la prezidanto-predikanto de la Religio de Universala Amo, José de Paiva Netto:

“Falas en eraron tiuj kiuj serĉas memmortigon, ĉar la parco vualigos iliajn okulojn, kiuj serĉadis la mallumon, kun pli da lumo, nome pli da Vivo, postulante de ili severajn kalkulojn de iamaj sindevontigoj. Antaŭ kaj post la Vivo, estas Vivo kaj la nekorupteblaj Leĝoj kiuj universale ĝin regas”elprenaĵo de la artikolo La Homo estis kreita por la Vivo.

La Leĝoj de Dio, Leĝoj de Amo, havigas al la homo la rajton organizi propran agendon de devontigoj kaj situacioj, kiujn li travivos dum li vivos sur la Tero. Tio okazas eĉ antaŭ ol la spirito naskiĝos. Ĝi estas oportuno donacita pere de la fenomeno reenkarniĝo, por ke en nova ekzistado li povu elaĉeti devojn ne bone solvitajn en la pasinteco kaj povu preni sur sin novajn devontigojn aŭ misiojn cele al sia persona evoluo. Ĝuste el tiu deirpunkto lia vivdaŭro estas ankaŭ determinita.

+ Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?
+ Kial mi naskiĝis en mia familio?

“Memmortigo solvas nenies angoron” 

Kiam la individuo mallongigas sian periodon sur la Tero, per memmortigo, li malobeas unu el la plej gravaj Leĝoj, la Leĝon de la Vivo, tiel venigante dolorajn konsekvencojn  en sian propran spiriton, ĉar li plu vivos. Tial, ĉi tiu aserto de la karmemora fondinto de la Religio de la Tria Jarmilo, Alziro Zarur (1914-1979): “Memmortigo solvas nenies angorojn”.

Ni prenu kiel ekzemplon personon kiu estis destinita vivi ĝis 80-jariĝo, sed, mortigas sin ĉe 50-jariĝo. Li devos reguligi la kontojn pri tiuj 30 jaroj ne plenumitaj en ĉi tiu ekzistado. Dum tiu periodo, li sentos kiel se li ankoraŭ estas viva, suferante ankaŭ la damaĝojn estigitajn al sia korpo ĉe la morto. Tio okazas, ĉar por la spirito la sana procedo estas la natura malligiĝo de la korpo, kiam la estulo sentas ke lia horo alvenis kaj tiamaniere estas preparita por ne plu senti la pezon kaj la fizikajn necesojn de la materio, kiel senti malsaton kaj soifon.

Dum tiu periodo por elaĉeto, la memmortiginto eĉ fariĝas malliberulo de sia propra sufero, ĉar li decidis eskapi el la doloro sen solvi ĝin, ĝin kunportante dum multe da tempo, ĝis li sukcesos atingi la komprenon pri la nova realaĵo en kiu li ĉeestas, nome tiu spirita, tiel reprenante la ekvilibron de siaj fortoj kaj energioj. 

+ Kiel superi la morton de amata persono?
+ Kiel venki malĝojon kaj deprimon?

En la verko psikografiita de la brazila mediumino Yvonne do Amaral Pereira, Memoraĵoj de Sinmortiginto, eblas trovi angorajn registrojn kiuj estis spertitaj, aliflanke de la vivo, de memmortigintaj spiritoj. La rakontanto estas la spirito Camilo Cândido Botelho (kaŝnomo) kiu, fariĝinte blinda fine de la 19a jarcento, post ol suferi diversajn geedzajn kaj familiajn konfliktojn, aldone al la financa ruiniĝo, mortigis sin ĉe sia 65-jariĝo, kredante ke la morto estos la fino de lia sufero. Trovante sin pli viva ol antaŭe, li vidis sin sola, kun si mem, kun siaj tragedioj dolore multobligitaj dum pli ol 50 jaroj neniam travivitaj de li sur la Tero.

rgb(255, 255, 255);">La verko Memoraĵoj de Sinmortiginto, de aŭtoreco de la Spirito Camilo Cândido Botelho (kaŝnomo), psikografiita de la mediumino Yvonne do Amaral Pereira, aliiĝis al radionovelo, laŭ iniciato de la radipreleganto Paiva Netto. Ĝi estis registrita je 41 ĉapitroj kun 92 reliefaj roluloj interpretitaj de plej bonaj enlandaj dublistoj.

Legu la rakonton fare de Camilo mem pri la unuaj horoj post la memmortigo:

“La homa lingvo ankoraŭ ne bezonis elpensi vortojn sufiĉe ĝustajn kaj kompreneblajn por difini la absolute neimageblajn impresojn, kiuj ekinfektas la ‘memon’ de sinmortiginto, tuj en la unuaj horoj sekvantaj la malfeliĉegan okazaĵon (...).

Sed li tamen teruriĝas, malkuraĝiĝas, konscias la timegigan profundecon de la eraro, kontraŭ kiu li albatiĝis, deprimiĝas ĉe la pereiga certeco, ke li transpasis la limojn de al li permesitaj agoj, senorientiĝas, duonvidante, ke li iris tromalproksimen, trans la linion strekitan de la Prudento!”, la verkisto Paiva Netto, en lia libro Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo III, paĝo 157

Ĉi tiu malgaja sceno bedaŭrinde estas konsekvenco de la elekto de ĉiu individuo, kiam li preferas la morton pro nescio pri la Vivo kiu estas trans la tombo. Nepras ke ni vekiĝu al tiu realaĵo kaj helpu ankaŭ tiujn kiuj troviĝas apud ni. Malgraŭ sia krima ago, ankaŭ la spirito Camilo ricevis la Dian Helpon en la ĝusta tempo. Siavice, la rakontanto manifestiĝas en ĉiaj homaj sciofakoj, tiel ke ĉiu, religiulo aŭ ne, trovu fortojn kaj saĝon por la solvo de siaj defioj.

Nepras ke ni amu la Vivon super la grandaj kaj malgrandaj suferoj, kiujn ni iam povos sperti, kiel defendas de la artikolo La Homo estis kreita por la Vivo:

“— La Homo devas fieri pro sia ekzisto kaj senlaca lukto por la Vivo. Venki sin mem cele konkeri, por ĉiame, sian spiritan dignecon, ‘la trezoron kiun ŝtelisto ne ŝtelas, tineo kaj rusto ne konsumas’ (Evangelio de Jesuo, laŭ Mateo, 6:19). Kiel rivelas Saĝeco, venkinto estas tiu kiu venkis sin mem. Dio, kiu estas Vivo, por la Vivo lin kreis. Napoleono Bonaparte (1769-1821) diradis ke la plej bona retorika figuro estas ripetado.

Indas rediri do ĉi tiu admonon de Jesuo: ‘Dio ne estas Dio de mortintoj, sed de vivantoj. Ĉar vi ne kredas, multe eraras’. Sekve el tio, kiam la morto lin trafas, de ĝi ne eblas heredi porĉiamajn forgeson kaj senokupecon, sed pli kaj pli da Vivo... La morto ne ekzistas, tio estas onidiro. Dio ne kreis nin por mortigi nin”.

La Preĝo

Kaj eĉ alfrontante defiojn, ni ĉiam povas memori pri niaj bonaj amikoj kaj familianoj. Kiel Jesuo, kiu instruis al ni kiel paroli al Dio, pretaj akcepti la dolorojn portatajn en la plejinterno de la  Animo, la preĝo estas unu el plej povaj manieroj por ke ni trovu en ni mem tiun Dian parton, kiun ni havas, ĝi estas sincera kunparolo, sen ekzakta formulo, inter Filo kaj la Patro.

Tial, trafe diris Jesuo:

“Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos, ĉar Fido formovas montojn. Ĉio eblas por la kredanto”. (Evangelio de la Kristo, laŭ Marko, 11:24 kaj 9:23; kaj akorde kun Mateo, 17:20).

Kaj ke nia preĝo etendiĝu ankaŭ favore al la Animoj de tiuj kiuj forlasis ĉi tiun vivon tiel tragedie. La povo de Preĝo bonfaros al ili okaze de ilia revigliĝo kaj fortikigos la Amon kaj Pardonon de parencoj kaj amikoj daŭre survojantaj surtere.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri ĉi tio kaj aliaj ĉiutagaj temoj al la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Lasu la Ekumenan Spiritualecon fariĝi parto de via vivo! Kaj, se ĉi tiu artikolo bonfaras al vi, kundividu ĝin! Ĝi povos tuŝi ankaŭ la koron de multaj pliaj homoj.

________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON