Kiel venki malĝojon kaj deprimon?

El la Redakcio
|
04/04/2017 | Mardo | 4:30 horas

Surbaze de la perspektivo pri la senmorteco de Animo, lernu, kiel ni povas plibonigi nian vivon kaj tiun de niaj geamatoj.

Gabriel Estevão

Malĝojo enestas la ĉiutagan bataladon de ĉiu homo. Ĝi estas natura reago de individuo, kiu senĉese spertas esperojn, revojn kaj elreviĝojn. Cetere, ĝi estas parto de homa maturiĝo, kaj ankaŭ estas respondo de adaptiĝo kelktempautila kaj proporcia al spertata sufero. Tamen, ĝi estu efektive kelktempa kaj proporcia al la okazintaĵo, ĉar kiam tiu malbona sento konstantiĝas kaj estas akompanata de aliaj malutilaj kondutoj, oni devas atenti, ĉar tio povus esti signo de deprimo.

Laŭ la Tutmonda Organizo pri Sano, tiu malsano estas la dua plej grava kaŭzo de perdo de vivkvalito, kaj en 2020 ĝi estos tiel ordinara kiel dorsdoloro. Deprimo atakas proksimume 350 milionojn da homoj tra la mondo, kaj estas la plej grava kaŭzo de laborrilata nekapablo (kaj unu el la ĉefaj kaŭzoj de foresto disde laboro). Kaj, en la plej gravaj kazoj, tiu malsano povas konduki al memmortigo, la dua plej grava mortkaŭzo ĉe homoj inter 15 kaj 29-jara.

Tial, necesas kompreni la temon, sen antaŭjuĝoj nek prijuĝoj, kaj ne ignori ĝiajn signojn. Deprimo estas serioza malsano (kun variaj simptomoj kaj stadioj), sed ja eblas ĝin antaŭmalhelpi kaj kuraci. Kiam oni rimarkas la simptomojn, necesas serĉi diagnozon de fakulo, ĉu psikiatro aŭ psikologiisto, kiu prezentos la plej efikajn alternativojn de kuracado por ĉiu kazo. Kaj, antaŭ ĉio, oni komprenu, ke memmortigo neniam estas solvo, kiel jam instruadis la karmemora Proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, Alziro Zarur (1914-1979): Memmortigo solvas nenies angorojn”.

Do ekkomprenu per ĉi tiu teksto, bazita sur la frata kaj spirite klariga percepto de la Religio de la Tria Jarmilo, kiel ni povas plibonigi nian vivon kaj tiun de niaj geamatoj. Kaj, krom la bezonata prizorgado de la fizika organismo, ni reliefigas la tiel bezonatan atentadon al la Eterna Spirito de ĉiu individuo. La teksto rezultas el freŝdata prelego farita de la ministro-predikantino de la Religio de la Universala Amo, Paula Suelí, kaj de la prezentantino de la programo Vivi estas pli Bone! (ĉe TV Bona Volo2), Camila Barbieri.

Sciencaj esploroj pruvas, ke longedaŭra malĝojo malaltigas imunkapablon, kreas taŭgajn kondiĉojn por malsanoj, kaj igas la korpon sekrecii streshormonojn, kun pluraj efikoj malutilaj por la sano. Atentu: nepasema malĝojo, kies kialon oni jam ne scias, povus esti deprimo. Observu vin mem kaj la homojn al vi proksimajn.

KIEL ALFRONTI DOLORON POR VENKI DEPRIMON?

“Neniu devas timi doloron, ĉar ĝi liberigas la Animon. Tamen necesas valorigi la instruojn, kiujn ĝi prezentas dum nia vojaĝo. Neniom utilos al ni la sufero, se el ĝiajn elokventajn instruojn ni ne lernos”, asertas la prezidanto-predikanto de la Religio de Universala Amo, José de Paiva Netto. Gravas pripensi tiun instruon, ĉar, finfine, kiomfoje ni ekkonscias, per suferoj, pri situacioj kaj elektoj, kiujn ni bezonas ŝanĝi en nia vivo? Do ni devas ne resti katenitaj al sufero, sed lerni el ĝi.

Alia kialo por ne tro kateniĝi al tiu fiefika sento rilatas al nia spirita sekureco, ĉar ekzistas elkarniĝintaj Spiritoj, ankoraŭ nesciantaj, kiuj, eĉ post la fenomeno de la morto, plu restas konsumataj de malĝojo, de negativismo, kaj rezulte estas de ni altiritaj, kiam ni eniras tiun saman vibradon. Se ni persistos en tia sinteno, ni malfermos spiritajn breĉojn por ke tiuj Spiritoj influu nin, per malfeliĉiga vivperspektivo.

Por pli klare kompreni la temon, gravas konsideri la instruon de la Dia Religio pri la Leĝo de Altiro. Laŭ ĝi, ĉion, kion ni pensas, ni altiras al ni. Kompreni ĉi tiun realon ne devigas nin vivi kun timo aŭ persekutmanio: “Mi malĝojiĝis, certe pro obseda spirito”. Ne! Kompreni ĉi tiun Dian Leĝon plivastigas nian forton, nian kapablon por spirita defendo, avertante nin pri la ekzisto de spiritaj kunuloj (kiuj povas esti noblaj kaj bonfaraj aŭ malsuperaj kaj detruaj), por ke, dum la horoj de profunda malĝojo, ni povu pripensi, kiaspecan influon ni altiras, kaj rezulte demandi nin: “Mi malĝojas pro tio, tamen ĉu mi efektive havas kialon por atingi tian staton? Ĉu mia malĝojo proporcias al tio, kion mi spertas?”.

Do jen la unua paŝo por helpi nin venki deprimon: tre gravas, ke ni lernu, kiel defendi nin, ĉar la sentoj estas kanalo por proksimiĝo kun la Animoj ĉirkaŭ ni, ĉu kun la nesciaj, ĉu kun la lumaj. Ni atentu, ĉar la ĉeesto de tiuj malsuperaj spiritaj estuloj malbonfaras al la vivo de individuo, kaj povas eĉ kaŭzi simptomaron de obsedo.

Jen la singardo kontraŭ la “nevidebla lupo”, la senbrida (senekvilibra) pensado, pri kiu klarigas al ni Frato Paiva Netto per sia artikolserio La Misio de la Sepdeko kaj la Instruo de la Lupo. “La instruo do estas teni nin atentaj kaj aktivaj, konstante agorditaj kun niaj sindediĉaj Gardanĝeloj, kontraŭ senbrida pensado, por ke ni ne fariĝu ĝiaj viktimoj. Finfine, ni estas tio, kion ni pensas, diras kaj faras”, instruas la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, en la tria parto de sia artikolserio.

PRIZORGI SIAN SANON ANKAŬ ESTAS ANTAŬMALHELPI DEPRIMON

Alia riskofaktoro por deprimo estas drinkado kaj drogoj. Multaj sin turnas al tiuj substancoj por provi mildigi siajn dolorojn, tamen ĉi tiuj ne malkreskos, sed male fariĝos pli longedaŭraj. Tio okazas ĉar ili superstimulas la cerbon tiagrade, ke, kiam ĉesas ilia efiko, la uzanto kaj lia organismo mem deprimiĝas. Kaj multfoje la individuo reuzas la drogon (procezo de dependeco), ĉar lia korpo ne volas resti en tiu stato de “malĝojo”.

Konklude, alkoholo kaj drogoj plialtigas la riskon suferi deprimon. Kaj ankaŭ la malo okazas: la malsano povas fariĝi enirejo por la uzado de tiuj substancoj. Kaj ĉi-okaze oni ja bezonos kuraci du malsanojn. Krome, en la spirita kampo, droguzado povas pligravigi la staton de tiu homo, altirante la nevideblajn kaj senekvilibrajn nesciulojn jam menciitajn en ĉi tiu teksto.

Pedro Rio

Ja gravas, ke ni atentu ankaŭ la trian aĝon, ĉar gemaljunuloj povas senti sin senutilaj kaj solaj, pro malfaciloj interparoli kun familianoj kaj moviĝi, kaj ankaŭ pro kronikaj malsanoj, kiuj aperas dum pliaĝiĝo.

KIU PENSAS KAJ KIU SENTAS: ĈU LA KORPO AŬ LA SPIRITO?

Ĉu vi memoras, kion ni diris pri ofta malĝojo kaj fipensoj, kiuj povas kaŭzi deprimon? Nu, do: ni kredas, ke la administrado de sentoj kaj la origino de pensoj situas en nia Spirito, kiu estas nia spirita identeco. Korpo sen Animo nenion sentas. Sed tio ne signifas aserti, ke niaj sentoj ne efikas sur nian korpon. Kaj kial gravas scii tion ĉi? Ĉar serĉenda estas la necesa medicina apogo. Tamen, estas esence trovi la originon de la problemo, kiu situas en la Spirito, trovi, kio sentigas al tiu homo izolitecon, malfeliĉon, forlasitecon.

Tre gravas memori, ke la Animo havas historion, ĉar, per la Universala Leĝo de Reenkarniĝo, ni jam vivis kaj renaskiĝis multfoje, ni spertis dolorojn, elreviĝojn, forlasojn, emociajn traŭmatojn, kiuj postulas tempon por resanigo. Same, ni jam spertis feliĉajn situaciojn, kaj povos sperti multajn pliajn.

Kompreni tion helpas nin rimarki, ke kelkaj problemoj povas origini eĉ pli frue ol la nuna materia ekzistado (do dum antaŭaj enkarniĝoj), kaj ke tio, kion homo travivas povas fonti el io, kio ne taŭge solviĝis dum antaŭaj vivoj. Tial gravas, ke ni ne kapitulacu antaŭ suferado! Ni ne scias, kiom longe ni luktadas kontraŭ tiu sento. Iafoje, en la spirita kampo, eble mankas nur kelkaj paŝoj por venki tiun doloron kaj plenumi nian rolon en la nuna ekzistado.

En Apokalipso sen timo, paĝoj 73 kaj 74, skribis Frato Paiva Netto: "Ni ne lasu fuĝi el nia memoro tion, kion ni promesis en la Spirita Sfero, nome, efektivigi agojn favore al niaj similuloj. Ordinare ni nin kvitigas pri eraroj faritaj en antaŭaj vivoj. Mi volas ripeti la jenon: reenkarniĝo ne estas Dia puno. Male, ĝi estas Lia kompatemo, kiu donas al ni novajn oportunojn. Ĝi estas pli bona ol la eterna infero. Kial patro dezirus, ke lia filo, kiom ajn li eraris en sia vivo dum 50, 60, 70 aŭ eĉ 100 jaroj, pasigu la tutan Eternon en infera suferado, en flamoj, kiuj ne konsumas? (…)”.

KUNIGI MEDICINAN SCION KAJ SPIRITUALAN SAĜON DUM LA KURACADO DE DEPRIMO

Tela: Gebhard Fugel (1863-1939)

Koncerne medicinan kuracadon, la Religio de la Tria Jarmilo atentigas nin pri la fakto, ke la medicino estas donaco de Dio al la homoj. Ĝuste la sekvantoj de Kristo fondis la unuajn malsanulejojn dum la Mezepoko, ĉar Jesuo helpis malsanulojn, kio ne estis kutima dum tiu epoko. Dum la antikveco, ili estis forpuŝitaj el familia kaj socia kunestado, kaj multaj estis rigardataj kiel pekuloj.

Necesas kunigi ambaŭ kuracmetodojn: la materian kaj la spiritan. Treege gravas submetiĝi al medicina flegado per fakulo (psikologiisto kaj psikiatro), kaj sekvi ĝin fidele, ankaŭ kiam tio postulos medikamentojn preskribitajn de profesiulo, kies gvidadon oni devas respekti kaj sekvi. Pro la sama kialo, nemalhavebla estas spirita prizorgado, ĉar ĝi antaŭmalhelpas pligraviĝon kaj kontribuas al resaniĝo. El tiu ĉi lasta metodo fontas kelkaj konsiloj, kiuj helpas elteni defiajn momentojn, kaj trovi forton por ilin venki. Jen ili:

- Faru preĝon: je ellitiĝo, je enlitiĝo, preparante sin por tasko, alfrontante defion dum laboro, kaj, precipe, kiam komencos veni fipensoj, kiuj povas startigi simptomaron de deprimo. Je tiu momento, necesas reagi, serĉi la Ĉielan apogon (kune kun la necesaj materiaj prizorgoj), kaj kompreni, ke: “Mi ne estas venkito, mi luktadas kaj venkadas”.
- Trinku Magnetizitan Akvon
- Eldiru ekumenan preĝon en la familia medio: la Hejma Brigado de la Nova Ordono de Jesuo;
- Partoprenu solidarajn aktivecojn: tio estas saniga, ne nur ĉar volontula laboro estas grava kunbatalanto dum la lukto kontraŭ deprimo, sed ankaŭ ĉar ĝi okupas nin per alispeca energio, nome la spirita, kiu kondukas al Paco kaj interna feliĉo.

Gravas konsideri, ke kaj la prizorgado de la Spirito kaj la materiaj elpaŝoj postulos de ni persistemon, ĉar deprimo ne estas io, kio ŝanĝiĝas rapide; alivorte, nur tio, ke oni komencis kuracadon, ne signifas, ke ĉio aliiĝis. Kompare al atleta kurado, ambaŭ kuracmetodoj estas ne rapidkurado, sed maratono, ĉar ili postulas eltenemon. Antaŭ jarmiloj, Jesuo, la Dia Majstro, instruis al ni: “Per via pacienco vi akiros viajn animojn” (Evangelio laŭ Luko, 21:19).

Alia konsilo por helpi plifortigi nian kuraĝon estas aŭskulti trankvilajn, orkestrajn muzikojn kaj versiojn de Saluton, Maria, kortuŝajn komponaĵojn, kiuj alportas forton kaj apogon, kiam aliaj materiaj rimedoj ne povas nin helpi.

Aldone, ni rememoru la altvaloran instruon de Frato Paiva Netto, troveblan en lia artikolo Supervenki suferadon korpan kaj Animan: "Ni ĉiuj alfrontas problemojn. Ĉiuj! Se la sufero ne estas strikte persona, eble oni suferas pro tre amata homo. Mondo de paradoksoj, de neimageblaj kontrastoj. Sendube, ni estas estas simplaj, eraremaj homoj, kiuj petegas trankvilecon por la animo; ni instinkte deziras konkordon, kune kun kono pri Vero, prefere pri Dia Vero. Jesuo, Amiko kiu ne forlasas amikon meze de la vojo, kapablas lumigi la intimon de homoj. Alziro Zarur (1914-1979) instruis: 'Neniu sufero estas vana, neniu larmo perdiĝas. Homa vivo estas nur preparo por Vera Vivo. Ne ekzistas eĉ unu ploro, kiun Dio ne vidas. Kaj kiu ne ploras sian sekretan larmon? La Ĉiela Patro konservas ilin ĉiujn por la tuta Eterneco'".

Neniu malvenkas luktante por la Vivo! Tial ni invitas vin kontraŭstari malesperon kaj serĉi ĉe la Religio de Universala Amo la respondojn de vi serĉatajn. Sendu al ni vian retadreson.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

______________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

Juĝu ĉi tiun enhavon