Gravedeco en adoleskaĝo

Kiel helpi gefilojn agadi kun respondeco

El la Redakcio
|
04/04/2017 | Mardo | 6:30 horas

En la okazo, kiam tre juna homo fariĝas patrino aŭ patro, ekaperas la neevitebla demando: kion fari por helpi lin akcepti siajn respondecojn kaj ne senti, ke li malŝparas sian vivon?

Inter la malfacilaĵoj, kiujn adoleskantoj kaj iliaj familianoj eble alfrontas (sankomplikaĵoj, ŝanĝoj en studplanoj, prijuĝoj kaj la bezono “kreski” pli rapide ol siaj geamikoj, ekzemple), multaj gepatroj sentas sin hezitantaj inter la deziro iel ajn protekti siajn gefilojn de suferoj kaj la bezono instrui ilin pri tio, ke iliaj agoj havas konsekvencojn — en tiu okazo koncerne la vivon de aliaj homoj (inkluzive de unu persono, kiu ankoraŭ ne naskiĝis).

Shutterstock

Konsiderante la klarigojn pri la spiritaj konsekvencoj de intenca abortigo, kiujn alportas la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, ni invitas vin al ĉi tiu pripensado, ĉar ni komprenas, ke la naskiĝinto estas individuo malsama ol ĝia patrino, kaj unika, de la momento de koncipo, kaj ĉi tiu koncepto estas emfazata de fakuloj pri embriologio.

En la artikolo Por la Vivo, de la verkisto Paiva Netto, ni trovas tiun objekton menciitan de profesoro doktoro Alice Teixeira Ferreira, de la Departemento de Biofiziko de Federacia Universitato de San-Paŭlo/Escola Paulista de Medicina (Unifesp/EPM): 

“Kaj por montri, ke tio estas aktuala koncepto, embriologiistoj, en la jaro 2005, asertis ne nur, ke la deveno de homa estulo situas ĉe fekundigo, sed ankaŭ, ke laŭ molekula vidpunkto, la unua dividiĝo de zigoto determinas nian destinon”

Sekve, estulo, kiu rajtas vivi kaj devas havi siajn rajtojn garantiataj (laŭ la brazila federacia konstitucio kaj laŭ multaj aliaj dokumentoj, kiuj defendas la homajn rajtojn en la tuta mondo). Ĉi sube, legu klarigojn pri tiu temo, en intervjuo kun la Ministrino-Predikanto de la Dia Religio Paula Suelí:

Ĉu ne estus pli oportuna la abortigo, se oni konsideras la nematurecon de la gepatroj?

Paula Suelí: Estas grave observi, ke se infano, krom rezulto de la decidoj de ĝiaj gepatroj (eĉ se ili estas tre junaj), troviĝas en la patrina ventro, tiam ĝi ricevis la dian permeson por reenkarniĝi. Kvankam ĉi tiu ne estas la ideala momento por tiu gravedeco (kaj tion oni devus konsideri antaŭ, ne post la koncipo), ekzistas unu plia vivo en la situacio: la vivo de la bebo.

Sekve, de tiu momento, la demandoj devas esti aliaj: Kiel ni subtenu tiun infanon, por ke ĝi havu siajn rajtojn garantiataj, inkluzive de la rajto je amo kaj akceptemo? Kiel ni provizos strukturon por tiuj adoleskantoj, por helpi ilin en planado de familio, plenumado de ilia misio kaj respondeca kondukado de ilia seksa vivo?

En la praktiko, oni observas, ke ĉar la adoleskanto ankoraŭ ne estas tute preta, precipe psike, ofte la infano estos certagrade “filo” de la avino, de la avo, de geonkloj, kaj de aliaj homoj, kiuj, ne senkaŭze, troviĝas sur la vojo de tiu nova familio formiĝanta (ili havas rektajn respondecojn rilate la naskiĝantan infanon, sed tio ne anstataŭas la respondecon de la gepatroj, nur komplementas ĝin).

Do, abortigo ne estas solvo, ĉar ĝi ne forigos la spiritajn ligojn, kiuj faras la du adoleskantojn gepatroj de tiu infano, kaj krome ĝi agresas tiel profunde la bebon, kiu antaŭtempe ellasos la materian korpon, ke ĝi sentos sin vundita kaj forlasita de sia familio.

Ĉu tio signifas, ke gravedeco en adoleskaĝo estas ia ordinara gravedeco, kiel ĉiu alia?

Paula Suelí: Certe ne. Cetere, ni ne forgesu, ke inkluzive el la vidpunkto jura kaj leĝa (en kelkaj landoj, kiel en Brazilo), seksrilatojn ĝis la 14-a aŭ 16-a jaraĝo oni konsideras kiel seksan perforton, ĉar la koncerna adoleskanto ne tute komprenas, kio okazas.

Kaj se oni konsideras ĉion, kio okazas dum la adoleska tempo, tiujn novajn emociojn, dezirojn kaj premojn, kiujn ili alfrontas, necesas akompanado flanke de la gepatroj. Gravedeco en tiaj cirkonstancoj estas nur unu el la aspektoj. Kiom da sekse transdonataj malsanoj envenas tre frue en la korpon de tiuj adoleskantoj, kiuj devos prizorgi tion dum la tuta vivo?!

Shutterstock

Legu pli:
La seriozaj spiritaj rezultoj de abortigo
Kiel gardi la infanojn kaj gejunulojn kontraŭ la mondaj danĝeroj?

Do, kiam ni parolas pri gravedeco, ni devas pensi pri sekseco, antaŭe. Ni devas havi en la menso demandojn, nome: “Ĉu mi interparolas kun mia filo, por ke li sciu, kiel li devas agi koncerne la premon de la socio? Ke li havas sian propran tempon, kiel eterna spirito, por plenumi sian mision sur la Tero?” 

Sekseco estas nur unu el la aspektoj de nia vivo. Kvankam ĝi estas tre grava, ĝi ne estas la ĉefa aspekto de nia identeco aŭ de la esprimado de amo kaj estimo al iu homo.

Adoleskanto devas scii, ke ekzistas multaj manieroj por memrealigo, spirite, ame kaj emocie. Li devas havi la rajton trovi kaj elvolvi siajn talentojn, esplori sian spiritan identecon, koni siajn emociojn, starigi kaj plifortigi amikecon kaj interligojn familiajn, profesiajn, komunumajn.

Tial, ĉi tie la granda diskuto devas esti la tuteca formiĝo de la adoleskanto. Kaj tio inkluzivas la penson pri la signifo de sekseco. Por tiaspeca interrilatado, necesas maturiĝo, se oni konsideras, ke seksrilatoj inkluzivas manipuladon de energio de kreado, kio estas afero tre potenca, sankta kaj postulanta grandan respondecon. La paro devas kompreni unue, ke sekso estas ligo de Animo kaj povas rezultigi reenkarniĝon de Spirito (eĉ kun ĉiuj kontraŭkoncipaj metodoj).

Tial, necesas atenti pri tiu temo de sekseco en la familio. Sed kiel? Frato Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, klarigas per sia Beletra Eseo Evangelio de Sekso, paĝo 30: 

“Nuntempe oni miksas Amon kun sekso. Sekso estas bona, sed sen Amo, laŭ tio, kion mi emfazis antaŭe, ĝi saturas. Pli malbone, ĝi fariĝas minaco pri sekse kontaĝa malsano. Kiu amas, tiu ne serĉas amuzon ekstere, endanĝerigante la kunhomon, kiu fidas lin. Pro tio, urĝas kunigi Sekson kaj Amon, Amon kaj geedzecon”. 

Sekve, necesas matureco por kompreni siajn proprajn sentojn, limojn kaj respekti la tempon de nia propra koro, de nia Animo.

Sed, ĉu adoleskanto estas preparita por diri, venkante sociajn premojn kaj premojn de sia propra interrilato: “Nun, mi ne volas” aŭ “Mi ne estas preparita”? Ĉu ni interparolas kun li pri tio, hejme? Ĉu li sentas sin nememfida, pensante, ke li eble forperdos sian amrilaton, se li rifuzos seksrilaton? Aŭ krome senti, ke ĉiuj amikoj jam provis seksumadon, sed ne li (kio ne nepre estas vero)?

Necesas, ke ni anticipu tiujn pensojn hejme, instruante, kiel sankta estas sekso, nome afero super ĉio spirita, kiu envolvas du animojn en la plenumado de ilia misio sur la Tero. Adoleskantoj volas esti respektataj, tial ni devas malferme interparoli kun ili.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

____________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

Spirita Agendo — Instruas la Religio de la Universala Amo ke neniu naskiĝas sur la Tero sen iu ekzisto-kialo. La Ĉiela Edukanto mem, Jesuo, donis al ni Sian ekzemplon: "Ĉar mi malsupreniris de la Ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis" (Evangelio, laŭ Johano, 6:38). Tial, antaŭ ol reenkarniĝi sur la Teron, ĉiu el ni alprenis en la spirita mondo — nia origina patrujo — sumo da devontigoj, situacioj kaj defioj, kiuj konsistigas nian Spiritan Agendon. 

TAKSU ĈI TIUN PAĜON