Kiel helpi anksiulon?

Lernu 5 manierojn doni helpon kaj fortikigi la Animon.

Carlos Eduardo Fernandes
|
27/04/2020 | Lundo | 12:35 horas

Legu en ĉi tiu teksto pri 5 praktikaj konsiloj por helpi anksiulon, precipe se ni konsideras la nuntempan situacion, plenan de necertecoj, riskoj de infektiĝo kaj socia malproksimeco, kaŭzataj de nova kronviruso.

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), tiu mondepidemio kaŭzas psikologian premon kaj streson, kaj povas pligravigi aŭ naski seriozajn problemojn de mensosano en homoj.

Tiu ĉi temo meritas niajn konstantajn atenton kaj zorgon, ĉar anksio povas rezultigi multajn sanproblemojn kaj deprimon.

Shutterstock

Unue, anksio ne estas malsano. Ĝi estas natura reago de la korpo, por ke homo povu pli efike alfronti situacion de timo, dubo, danĝero.

La anksia malordo estiĝas, kiam okazas tro multe da tiaj maltrankviloj kaj konstanta antaŭzorgo pri estonteco. Ekzistas pluraj niveloj, kiujn necesas diagnozi kaj kuraci per la helpo de medicinfakuloj.

Jen kelkaj el la simptomoj de anksia malordo:

- troaj zorgoj, nervostreĉoj aŭ timoj (oni ne sukcesas malstreĉiĝi);
- daŭra sento, ke io tre malbona okazos;
- ekstrema timo al iu objekto aŭ situacio;
- manko de regpovo super pensoj;
- timego post okazo de tre malfacila situacio.

Aldone, rimarku kelkajn fizikajn signojn, kiel ekzemple: spirmanko, kapturno, frostotremoj, ŝvitado, seka buŝo.

Kiel helpi anksiulon 

Legu ĉi-sekve 5 konsilojn elektitajn de ni, por ke vi plifortiĝu aŭ helpu personon, kiu alfrontas krizojn de anksio:

1. Preparu vin spirituale antaŭ ol proponi helpon

Krom serĉi medicinajn informojn pri la simptomoj kaj pri manieroj alfronti la situacion, gravegas, ke vi preparu vin spirituale. Uzu ĉi tiun potencan ilon, oportunan por ĉiuj: sinceran preĝadon!

La prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto, klarigas per sia artikolo Novjaro kaj memestimo:

Neniam forgesu, ke la vera fortikeco originas el nia interno spirituale apogita de la Plejalta Kreanto. Ĝi estas trovebla en la imanenta povo de konscienco en paco kun si mem. Do, preĝado estas esenca faktoro por fortikigi nin. Ĝi ne estas kaŝejo de malkuraĝuloj”.

Tial, preĝado estas ne “kaŝejo de malkuraĝuloj”, sed potenca rimedo por fortikigi la koron, la menson kaj la Spiriton por la bataloj de la vivo.

Kaj invitu la anksiulon partopreni kun vi tiujn preĝmomentojn aŭ adopti tiun kutimon.

Ofte vi unue bezonos trankviligi lin per la dua konsilo de ĉi tiu listo, kaj poste instigi lin sperti tiujn gravajn momentojn de Anim-Silento. Ludigi edifajn muzikojn en la medio povas helpi la koncentriĝon por preĝado.

Ni rekomendas la jenan muzikliston por helpi vin krei tian pacetoson: 

 

Kaj jen kelkaj preĝoj, kiujn ni elektis por vi:

Preĝo de Charitas
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo
Preĝo Patro Nia
Preĝo al Ĉefanĝelo Mikaelo
Saluton, Maria! — Muzikoj laŭdantaj la Patrinon de Jesuo
Jesuo, la Nutraĵo de la Popoloj

2. Lernu, kiel aŭskulti kun Amo

Eble tio ŝajnas tre simpla aŭ evidenta, sed ĝi estas tre efika ago de Spirituala Karitato.

Anksiuloj havas impetan pensofluon, kaj unu el la plej efikaj malnieroj trankviligi ilin estas aŭskulti senjuĝe kaj ne subtaksi la suferon, kiun ili alfrontas. Ili bezonas senti sin bonvenaj!

Transdonu serenecon per via rigardo kaj komentoj, montru vian zorgon pri ilia bonfarto, komuniku sekurecon kaj fidon, ke la aferoj solviĝos siatempe, kaj lasu tre klara vian helpemon.

Tre gravas, ke vi ankaŭ kuraĝigu anksiulon peti helpon, ĉu de vi, ĉu de familiano, ĉu de fidinda persono, kaj serĉi la necesan kuracistan helpon.

shutterstock

3. Helpu organizi rutinon

Unu el la faktoroj, kiuj plej tuŝas tiuj, kiuj alfrontas la troan anksion, estas lerni distribui la taskojn per sana kaj daŭra rutino, sen malordo aŭ plena paralizo pro nescio kiel komenci.

Do, unu el la manieroj helpi anksiulon estas helpi lin organizi siajn taskojn.

Tio donos al li pli da regpovo super emocioj, ĉar, vidante, ke la taskoj estas iom post iom plenumataj, li sentos sin pli kompetenta kaj feliĉa pro la progreso ĝis tiam atingita.

Alia grava punkto estas scii, ke ni estas Eternaj Spiritoj, kaj ke ni havas en ni gigantan kapablon por renoviĝi, lerni, venki kaj konkeri en la Bono, kiam ni agas kun Amo, Justeco kaj Bonkoreco.

Efektive, antaŭ pli ol du mil jaroj Jesuo alportis, laŭ KOMPLETA maniero, altvalorajn instruojn por tia strebado al memrego kaj memkono.

Unu el tiuj lecionoj troviĝas en la jena parto de Lia Sankta Evangelio laŭ Mateo, 6:34:

“Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono.”

Pripensante tiujn vortojn de la Dia Paŝtisto, oni rimarkas, ke Li ne stimulas nin esti malzorgemaj pri la morgaŭo, sed tute male.

Li montras, ke ni bezonas liberigi nin de troaj postuloj, por plezure vivi la hodiaŭon kaj tiel planti la plej bonan semon de la morgaŭo.

Sekve, gravegas organizi sian rutinon kaj meti en ĝin momentojn por konsumi enhavon bonfarajn al la Animo, des pli dum la nuntempaj momentoj de mondepidemio kaj socia malproksimeco.

VIDU PLI:

Kiel venki malĝojon kaj deprimon?
Ĉu la kronviruso estas dia puno?

5. Kunhavigu enhavojn pri Paco kaj spirituala kresko

Ĉiumomente ni ricevas per televido, radio kaj interreto malĝojigajn kaj alarmajn komunikojn, kiuj maldormigas nin, kaj faras nin tro maltrankvilaj pri la bonfarto de niaj geamatoj kaj pri la estonteco de nia planedo.

Ni scias, ke gravas resti informata, tamen por suferanto de anksiaj krizoj ne estas sanige konstante absorbiĝi pri tiaj aferoj.

Do serĉu kaj kunhavigu enhavojn pri Paco kaj spirituala kresko. Unu maniero estas aliri nian portalon, la kanalon Bona Volo ĉe Jutubo, kaj la Blogon Paiva Netto.

Vi ankaŭ povas elŝuti, ĝuste nun, senpage, la novan bitlibron “Kiel Venki Suferon” de la verkisto Paiva Netto! Ni estas certaj, ke ĝi tre bonefikos al la Animo de la homoj bezonantaj helpon. Vidu jene parton de tiu bitverko:

 

Ni esperas, ke ĉi tiu teksto bonfaris al vi, kaj donis altvalorajn konsilojn pri manieroj helpi anksiulon.

Gravas reemfazi, ke nepre necesas gvidi tiun personon, ke li serĉu medicinan prizorgon, kaj tiel ricevu diagnozon kaj la plej taŭgan kuracadon.

VIDU PLI:

Kiel venki malĝojon kaj deprimon?
Ĉu la kronviruso estas dia puno?

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON