Preĝo de Charitas

El la Redakcio
|
11/09/2017 | Lundo | 16:30 horas

Dediĉu preĝon al ĉiuj suferantoj! Preĝado estas potenca ilo, kiu trankviligas la internon de individuo, kaj sendas vibradon de Amo kaj Paco al ĉiuj niaj geamatoj kaj al ĉiuj bezonantaj apogon.

Aldone ĝi estas sincera interparolo inter kreito kaj la Kreinto. Instruas José de Paiva Netto, la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito:

“Nepre necesas preĝi kaj vigli, precipe dum krizaj okazoj, en iu ajn loko aŭ momento. Doloro ne atendas oportunon por bati sur la pordon de la koro. Kaj preĝado utilas ne nur dum la afliktaj momentoj de la vivo, sed esencas, kiam oni serĉas solvojn al defioj filozofiaj, politikaj, ekonomiaj, sciencaj, religiaj, artaj, sportaj, publikaj, hejmaj”.

Do haltu momente, kaj dediĉu la Preĝon de Charitas (Karitato, en la latina lingvo) al iu! Per la ĉi-suba video, vi aŭskultos tiun preĝon belege deklamata de la karmemora proklaminto de la Religio de la Tria Jarmilo, Alziro Zarur (1914-1979), en la portugala. Legu ĝian subtekston en Esperanto.

 

Preĝo de Charitas

Mediume skribita en la Kristnaska nokto, je la 25-a de decembro 1873, fare de Mme. W. Krell, en la urbo Bordeaux (Francujo), laŭ diktaĵo de la Spirito nomata Charitas, kaj publikigita en Rayonnements de la Vie Spirituelle.

Dio, nia Patro, 
kiu estas la tuta Potenco kaj Bono,
donu forton al tiuj,
kiuj trairas suferon,
donu lumon al tiuj,
kiu serĉadas Veron,
metu en la koron de la Homo
kompatemon kaj Karitaton.
Dio!
donu al vojaĝantoj la gvidantan stelon,
al afliktito konsolon,
al malsanulo ripozon.
Konduku kulpulon al pento.
Donu al Spirito veron,
al infano gvidanton,
al orfo patron.
Sinjoro! Via Bonkoreco
etendiĝu super ĉio, kion vi kreis.
Kompaton, Sinjoro,
al tiuj, kiuj Vin ne konas,
esperon al tiuj, kiuj suferas.
Via Bonkoreco permesu,
ke konsolantaj Spiritoj
ĉie disĵetu Pacon, Esperon, Fidon!
Ho Dio!
fulmo, fajrero el Via Amo povas lumigi la mondon,
permesu, ke ni trinku el la fontoj
de tiu fekunda, senfina Bonkoreco.
Kaj ĉiuj larmoj sekiĝos,
ĉiuj doloroj kvietiĝos.
Unu sola koro, unu sola penso suprenflugos ĝis Vi,
kiel krio de rekono kaj de amo.
Kiel Moseo sur la monto,
ni Vin atendas kun malfermitaj brakoj,
Ho Bonkoreco,
Ho Beleco,
Ho Perfekteco.
Ni deziras iel
meriti Vian mizerikordon.
Dio!
donu al ni forton,
helpu nian progreson
por ke ni supreniru ĝis Vi;
donu al ni puran karitatemon kaj humilecon;
donu al ni fidon kaj racion;
donu simplecon,
kiu faros niajn animojn
spegulo, sur kiu reflektiĝos
Via Dia Figuro.

VIDU PLI:
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo
Preĝo Patro Nia
Preĝo al Ĉefanĝelo Mikaelo
Saluton, Maria! — Muzikoj laŭdantaj la Patrinon de Jesuo
Jesuo, la Nutraĵo de la Popoloj

Ekkonu kaj partoprenu la Ekumenan Ĉenon de Preĝado de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON