Soldatetoj de Dio, de la Dia Religio

El la Redakcio
|
03/03/2022 | Ĵaŭdo | 17:00 horas

En la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito kaj en la Legio de Bona Volo (LBV), la infanoj estas respektataj kiel Eternaj Spiritoj.

Tial, ekde la 1940-aj jaroj, ili estas karese nomataj Soldatetoj de Dio (infanoj de 0 ĝis 10 jaroj kaj 11 monatoj da aĝo), ĉar, malgraŭ sia malgranda aĝo, ili jam havas en si grandan kapablon kompreni, vivi kaj dissemi la fratamajn kaj ekumenajn principojn instruitajn de Jesuo.

Ĉi tiuj estas ekzemple Paco, Amo, Solidareco kaj ĉies Unuiĝo, sendepende de kredo, religio aŭ vivfilozofio.

Por ke ili estu ĉiam stimulataj al tiu ĉefrolado de la Bono, kaj por prepari ilin por la malfacilaĵoj de la vivo, multaj ejoj kaj eventoj estas al ili destinitaj.

Lecionoj pri Ekumena Moralo

Unu ekzemplo estas la Lecionoj pri Ekumena Moralo (AMEs, laŭ signifo portugallingva), okazantaj ĉiusemajne por lernado luda kaj amuza de la devoj, rajtoj, universalaj valoroj kaj de la Sankta Evangelio-Apokalipso de Jesuo.

Lecionoj pri Ekumena Moralo (AMEs, laŭ signifo portugallingva)

 Internacia Forumo de la Saldatetoj de Dio, de LBV

Alia: la Internacia Forumo de la Saldatetoj de Dio, de LBV, en kiu la infanoj mem voĉdonas la temon, kiun ili prilaboros dum unu jaro, per diversaj agoj.

Allison Bello

Internacia Forumo de la Saldatetoj de Dio, de LBV. 

+ Ankaŭ gravan laboron oni plenumas kun junuloj kaj adoleskantoj ĉe la Institucioj de Bona Volo! Legu: LBV okazigas atelieron de Esperanto por gelernantoj de sia Edukejo

Kaj ĉe la Komunik-Reto de Bona Volo ili estas celataj per programoj, kiel Soldatetoj de Dio (dissendata radie kaj televide), la Jutuba kanalo Soldatetoj de Dio, de LBV, porinfanaj libroj kaj multaj pliaj! Ni disponigas ilin plejparte en la Potugala, sed ekzistas ankaŭ materialoj en la Angla, Hispana kaj Esperanto.

+ Ekkonu la porinfanan bitlibron "La familio de Jesuo”, en Esperanto!

Tiumaniere, la Soldatetoj de Dio, de la Dia Religio, estas plifortigataj kaj konsciigataj pri sia rolo konstrui pli bonan mondon, komencante per siaj propraj familioj!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON