Kiu ni estas

Origino

Arquivo

Proklamo de la Dia Religio, farita de Alziro Zarur, la 7-an de Oktobro 1973, en la brazila urbo Maringá, ŝtato Paranao.

La 7-an de Oktobro 1973, en la urbo Maringá, ŝtato Paranao, Brazilo, Alziro Zarur (1914–1979) proklamis la Religion de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, nuntempe prezidatan de ĵurnalisto, radiparolisto, verkisto kaj komponisto Paiva Netto, kiu registris ĝin oficiale la 19-an de Decembro 1983.

Ĝi havas kiel fundamenton la Novan Ordonon de la Dia Majstro, kiel klarigis Alziro Zarur, farante la Proklamon pri la Dia Amo, la 5-an de Septembro 1959:

“Dio estas Amo, tion jam diris Jesuo. Li ordonis, ke ni tiel amu unu alian, kiel Li amis nin, dirante, ke Li amis nin precize tiel, kiel Li amas la Ĉielan Patron. Li donis al ni principaron, per kiu ni faros nian Religion, la Veran Religion — LA RELIGION, kiun Jesuo mem fondis kaj komencis antaŭ preskaŭ du mil jaroj (...). Jen NIA RELIGIO, tiu de la Universala Amo, tiu de la Dia Amo al ĉiuj Siaj gefiloj per la Kristo: VI AMU UNU ALIAN, KIEL MI VIN AMIS”.

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito

Temas pri universalisma kristana religio, kiu, surbaze de sia koncepto pri Jesuo, proponas al la mondo sperti Ekumenismon. Tial ĝi akceptas sendistinge ĉiun ajn, kiu en ĝi serĉas bezonan konsolon kaj spiritualan edukon.

Esence, ĝi havas kiel ĉefan taskon liveri klarigon kaj spiritualan konsolon al ĉiuj popoloj kaj nacioj, per la ekzemplo fontanta el la vivo kaj instruoj de Jesuo en Sia Evangelio-Apokalipso, uzante ĉi tiun kiel bazon por sia tuta predikado kaj agado. Laŭ la difino donita de Paiva Netto, “ia Spirita Dieca Lernejo por Inicado en la eternaj aferoj, kun malfermitaj pordoj al ĉiuj”.

Ĝi do estas koncepto pri Paco, kiu komprenas kaj asertas, ke ĉiuj kampoj de spirita kaj homa scio, kiam kunigitaj en la strebado al Universala Solidareco kaj en la devontigo al komuna Bono, ekzistas por helpi la homojn dum la praktikado de la Amo, alivorte, por ke ĉiuj lernu kiel ami unu alian.

Tial, "la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito ne ekestis por konflikti kun aliaj laŭdindaj kredoj”, kiel klarigas Paiva Netto. La Religio de la Tria Jarmilo komprenas, ke ĉiuj honoraj religiaj tradicioj ankaŭ devenas de Dio, tial ĝi apogas ĉiujn religiajn kaj filozofiajn movadojn, kiuj sin dediĉas al homoj, en ilia strebado al Dio kaj en la spertado de Liaj Leĝoj de Dia Amo kaj Justo, kiuj regas la Universon.

Portante en sia nomo la universalan identecon de la Kreanto, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito rekte prezentas sian celon disvastigi la Amon de Dio al Siaj kreitoj, ĉar tiu ĉi Religio konceptas Dion kiel la Ĉielan Patron, akceptas Jesuon kiel la Solenaskitan Filon de la Patro kaj la Sanktan Spiriton kiel la Ĉielan Sekretariaron, kiu plenumas la ordonojn de la Kristo, por apogi la Homaron.

Emfazindas, ke la esprimoj “Religio de la Universala Amo”, “Religio de la Tria Jarmilo” kaj “Dia Religio” rilatas kaj samvaloras al la nomo “Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito”.

Fondiĝo

Paiva Netto registris en sia libro Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 3, paĝo 256, alineo 8, tiujn ĉi vortojn de Alziro Zarur:

“Jesuo instruis al Siaj disĉiploj ke 'Dio estas Amo'. Lia Nova Ordono estas la Dia Amo humanigita. Sekve, venigante al ni la Ordonon el la ordonoj, la Kristo fondis la Religion de la Amo de Dio, kiu estas la tuta animo de la Kvara Revelacio, por la sankta homa persono”.

Difino: Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito

Religio de la Universala Amo

Aŭtoro: Alziro Zarur (1914-1979), karmemora proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

La Religio de la Tria Jarmilo,
la Religio de Dio, de la Kristo
kaj de la Sankta Spirito,
estas pli ol la tuta Religio:
ĝi estas la tuta Scienco,
la tuta Filozofio,
la tuta Politiko
kaj la tuta Moralo,
la tuta homa progreso,
unuiĝinta al la progreso de ĉiuj mondoj,
de ĉiuj Astraj Homaroj;
la Universala Amo
en la apoteozo al
la Kreanto Ĉiopova,
Ĉioscia kaj Ĉieesta,
nia Dio, nia Patro!

Plej Alta Celo kaj Plej Grava Misio 

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estis proklamita de la poeto, verkisto, radikronikisto, ĵurnalisto, socia aktivulo kaj filozofo Alziro Zarur (1914-1979), la 7-an de Oktobro 1973, en urbo Maringá, Subŝtato Paraná, Brazilo, sekvante lian predikadon pri la Evangelio-Apokalipso de Jesuo, kiun li komencis en la jaro 1926. Kaj mi, José de Paiva Netto, havis la honoron lauleĝe starigi ĝin la 19-an de Decembro 1983, sub la inspiro de la sama Evangelio-Apokalipso de Jesuo, la Dia Ekumeno, laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Kristo de Dio: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj.  Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; kaj 15:13). Ĝi havas kiel 

Plej Alta Celo: Prepari la vojojn por la Triumfa Reveno de Jesuo al la planedo Tero1, kiun Li fondis2, per la formiĝo de Sia Ekumena Grego3; kaj efektivigi, ĉiam pli amplekse, sian Konstantan Kampanjon por Plivalorigo de la Eterna Spirito de la homo — radiko de vera progreso de la surteraj kreitoj, ĉar socia reformo okazas per la spirita reformo —, en plenumado de sia

Plej Grava Misio, nome la spirita klarigado, kun la sekva savado de vivoj kaj Animoj por Dio, per la ekkono de Vero kaj per la praktikado de Karitato kaj Justeco, lige kun Aganta Fido, aŭ Karitato de la Nova Ordono de la Kristo, kiu stariĝas per la duopo Vero kaj Karitato, kiel elmontris la karmemora Proklaminto de la Dia Religio, Alziro Zarur.

_____________
1 Triumfa Reveno de Jesuo al nia planedo Tero — “Mi ne lasos vin orfaj; Mi venas al vi" (Evangelio laŭ Johano, 14:18).
2   Li fondis —  “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per Li; kaj aparte de Li estiĝis nenio, kio estiĝis: Kristo Jesuo" (Evangelio la Johano, 1:1 ĝis 3).
Formiĝo de Lia Ekumena Grego  — “Kaj aliajn ŝafojn Mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo. Ilin ankaŭ Mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu Grego, unu Paŝtisto” (Evangelio laŭ Johano, 10:16).

(Teksto elĉerpita de la Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, unua volumo, paĝoj 179 kaj 180.) 

Oficialigo kaj registro de la Dia Religio

La Religion de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estis establita kaj oficialigis José de Paiva Netto, la 1an de oktobro 1982, kaj registrita en la koncerna notariejo, kiel jura persono, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, la 19an de decembro 1983.

Kial la Religio de Universala Amo deklaras sin spiritualisma?

“Citante en niaj tekstoj la vorton spiritualismo, ni uzas ĝin laŭ la pureco de ĝia origina signifo, alivorte, sen aludo al ajna religio, sed akceptante Spiritualismon kiel la doktrinon, kiu akceptas la ekzistadon de Dio kaj la senmortecon de la Animo”, klarigas la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto, en sia libro Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 1, paĝo 209.

Proklamoj

Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito

Alziro Zarur (1914-1979) plenumis la Proklamon de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito dum la Kongreso de Bona Volo de Dio, la 7an de oktobro 1973, en la urbo Maringá, ŝtato Pará, Brazilo.

Nova Ordono de Jesuo

Okaze de Sia irado sur la Tero, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, alportis instruojn, parabolojn kaj ekzemplodonaĵojn de Amo kaj Justeco Diaj, inkluzive de la Leĝo, kiu povas por ĉiam transformi la homon kaj komprenigi lin pri la deveno kaj celo de la vivo.

Post preskaŭ du jarmiloj, Brazilo estis scenejo por revelacio pri ia renoviga kaj rekuraĝiga koncepto: je la 7-a de septembro 1959, la karmemora proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Alziro Zarur (1914-1979), en la urbo Campinas/SP, Brazilo, faris la Proklamon de la Nova Ordono de Jesuo: 

“Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia.” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).

LEGU PLI:
La Dia Saĝeco de la Nova Ordono de Jesuo
Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo

Arquivo BV
Je la 7-a de septembro 1959, la karmemora proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Alziro Zarur, faris la Proklamon de la Nova Ordono de Jesuo. 

Apokalipso de Jesuo

La unua de Oktobro, 1972, estas la dato, kiam Alziro Zarur (1914-1979), proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, proklamis la Apokalipson de Jesuo en la urbo Ribeirão Preto, Brazilo. Jam tiam li atentigis pri la fakto, ke en la lasta libro de la Sankta Biblio — nome Apokalipso, kies signifo estas “revelacio”, — troviĝas la ŝlosilo, por ke ni ĉiuj, t.e. ĉiuj popoloj kune, konstruu frate la novan mondon de ni deziratan.

Kaj, laŭ la Religio de la Tria Jarmilo, tiu edifa kuniĝo okazos por plenumi la profetaĵon de la Kristo mem, registritan en Lia Evangelio, laŭ Johano 10:16: “kaj estos unu sola grego, por unu sola Paŝtisto”.

Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de la Universala Amo, pritraktas la estiĝon de tiu Unusola Grego de Jesuo, en sia libro Ni Ĉiuj Estas Profetoj, paĝo 78: 

“Zarur deklaras per sia Proklamo de la Apokalipso, ke la Unusola Grego realiĝos ne per la ‘Evangelio, kiun Vi legis, sed per la Apokalipso, kiun Vi ne komprenis, ĉar, ververe, Ĝi jam estiĝis en la Dia Regno’. Tial ni devas trovi ĝin en la Libro de la Finaj Profetaĵoj, kaj ĝi efektive estas tie, ĉar la tutan Revelacion trapasas la jena unuiga koncepto: Sole nur unu Dio ekzistas (Apokalipso, 7:9 kaj 10).”

Arquivo

Proklamo pri la Apokalipso de Jesuo, farita de Alziro Zarur (1914-1979), en la Brazila urbo Ribeirão Preto, la 1-an de Oktobro, 1972.

Pri la amplekso de tiu koncepto, Paiva Netto ankaŭ klarigas: 

“La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, per sia Senlima Ekumenismo, donas al la mondo novegan kaj ampleksan koncepton pri la grego de Jesuo: kiam la Dia Estro ordonis al Siaj Apostoloj kaj disĉiploj — reprezentataj per la hieratika figuro de Petro — paŝti Lian ŝafaron, Li ne parolis nur pri homaj ŝafoj. Religio, Scienco, Filozofio, Edukado, Arto, Sporto, Politiko, Ekonomio kaj ĉio, kio simbolas la universalan kulturon, estas ŝafoj de la Jesua Grego, paŝtendaj per Lia eterna doktrino, fundamentita sur Lia Nova Ordono, la Leĝo de la Tutmonda Solidareco: ‘Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis.’ Ili kaj la homoj kunvivas en kompleta procezo de simbiozo. Sed, kiel diras la Kristo: ‘Sen Mi vi nenion povas fari’ (Evangelio laŭ Johano, 15:5)”1.

Konklude, la Unusola Grego estos formita okaze de la Triumfa Reveno de Jesuo, kiel analizas la Religio de la Tria Jarmilo per la Proklamo de la Apokalipso. Tiu Reveno, kiu estas profetita en pluraj partoj de Lia Evangelio, interalie Mateo, 16:27 kaj Lia Apokalipso, 1:7, konsistos en venka reveno, kiam la Kristo redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.

Predikado pri la Apokalipso

Pionire en Brazilaj amaskomunikiloj, la predikado pri la Apokalipso de la Kristo komenciĝis per radiprogramoj, en la fino de la 1940-aj jaroj, fare de Alziro Zarur. Lia posteulo, la ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto, aŭtoris multajn radi- kaj televid-seriojn pri tiu temo, inter kiuj elstaras “La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj”, konsistantaj el 450 programoj.

La serio ankaŭ fariĝis librokolekto, kies plej nova volumo estas Jesuo, la Doloro kaj origino de Lia Aŭtoritateco — la Povo de la Kristo en ni. Krome, regule publikiĝas diversaj artikoloj en ĵurnaloj, revuoj kaj retejoj en Brazilo kaj tra la mondo.

Ankaŭ en la libro Ni Ĉiuj Estas Profetoj, unu el la volumoj de tiu ekumena kolekto, ĝia aŭtoro asertas: 

“La Apokalipso — la plej grava sociologia traktaĵo de ĉiuj epokoj — celas, super ĉio, reeduki la homon kaj lian Eternan Spiriton por la fino de la apokalipsa ciklo, en kiu ni vivas, kaj por la komenco de la nova, baldaŭ venonta”.

Do, por la Religio de la Tria Jarmilo, kompreni la Libron de la Finaj Profetaĵoj tre gravas por kompreni ankaŭ la eternajn kaj universalajn leĝojn, kiuj permesas al ni konstrui frate kaj ekumene pli bonan destinon por la tuta Homaro.

_____________
1 Paiva Netto en la libro “Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito”, volumo I (1987).

Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito jam de jardekoj predikas la komprenon de la instruoj de Jesuo laŭ ampleksa maniero, identigante ilin kiel fundamentajn en la kampoj de homa kaj religia agado. Por ĝi, tiu avangarda principo estas nomata “sensektigo de la Kristo”. 

Pedro Altair Rúbio
La Proklamon pri la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, faris Paiva Netto, la 30-an de Decembro 1989, ĉe la Templo de Bona Volo, en Braziljo, la Brazila ĉefurbo.

Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Dia Religio, skribis ĉi-teme en sia libro Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco:

“Mi skribis ĉi tiun koncepton pri la sensektigo de la Kristo dum intervjuo en 1989 al la ĵurnalisto Roman Dobrzyński, dokumenta filmproduktisto de la pola TV kaj tiama vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio. En la okazaĵo, li, analizante la mision de la Templo de Bona Volo (TBV), la Templo de la Dia Ekumenismo, kiun mi inaŭguros la 21an de oktobro tiujare, en la brazila ĉefurbo Brazilja, demandis al mi kiel mi povas prediki la Senliman Ekumenismon parolante pri Jesuo.

Mi komentis pri tiu temo, resume prezentante jardekojn de prediko pri temo tiel fundamenta por la Religio de la Tria Jarmilo: Unu el la grandaj taskoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, estas sensektigi Lin, ĉar Jesuo estas la Kristo Ekumena. (…) La Dia Majstro ne estas sektema. Li estas la Ĉiela Idealo pri Humaneco, Amo, Solidareco, Justeco kaj Kompato por ĉiuj homaj kaj spiritaj estuloj. Jesuo estas ĉiutaga konkero por tiuj, kiuj soifas Scion, Favorkorecon, Fratecon, Solidarecon, Kompaton, Liberecon kaj Egalecon, laŭ la Universala Leĝo de ReenkarniĝoJesuo mem ne konsistigas faktoron por malamoj kaj malpacoj.”

La Proklamon pri la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, faris Paiva Netto, la 30-an de Decembro 1989, ĉe la Templo de Bona Volo, en Braziljo, la Brazila ĉefurbo. Pri tiu tre memorinda evento, li klarigis en sia libro Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo II:

“Jesuo asertas en Sia Evangelio, laŭ Luko, 18:27: ‘Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio.’ Surbaze de tiu ĉi principo, ni faris la Proklamon pri la Kristo Ŝtatestro, invitante la popolojn apliki la normojn senlime solidarajn de la Regado de Jesuo por solvi ne nur la sociajn problemojn, sed ankaŭ la homajn, la intimajn, kiuj katenas kaj martirigas la naciojn”.

+ Pri Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, legu ankaŭ la artikolojn:
Dio kaj tutmondiĝo
La Dia Liberiganto

Fundamentoj

Dio

En la tria volumo de Spiritaj Gvidlinioj de Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, troviĝas ĉi tiu difino fare de ĝia Prezidanto-Predikanto pri la Kreanto:

“Dio estas Spirito, malkaŝis Jesuo. Antaŭ ol esti vidata, Li devas devas esti vivata en la homa intimeco, kiel Amo! La Vizaĝo de la Supera Kreanto povas esti identigita nur en la Animo de Liaj kreitoj: Amu unu alian kiel Mi vin amis. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj, kiel instruis la Kristo. Tio estas la Vizaĝo de Dio: ju pli ni amas, des pli Li manifestiĝas en ni”1.

Ankoraŭ pri la temo, en la libro Meditadoj el la Animo, Paiva Netto profunde pensigas: “Unu el la plej grandaj baroj, kiujn Homoj devos venki dum sia vojo al la kompreno pri Dio, laŭ scienca vidpunkto, estas decidi pri tio, kion ili esploras: pri Kio aŭ pri Kiu? Nome pri ia Kiu-Dio kaj/aŭ pri ia Kio-Dio? (ne pri “kio”, kvazaŭ oni parolus pri surstrata skatolo aŭ ŝirita papero), tamen pri ia “Kio” Dieca, kiu post la deĉifrado fare de Scienco, malfermos al ĝi horizontojn plurdimensiajn de kvintesencaj Moralo kaj Saĝeco (...)” 2.

Vidu pli: Kiu estas Dio?

_____________
1 Paĝo 312, el Spiritaj Gvidlinioj de Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo 3.
2 Libro Meditadoj el la Animo, paĝoj 110 kaj 111, poŝformate.

Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro 

Evangelio kaj Apokalipso estas elstara servo, kiun la Religio de la Tria Jarmilo plenumas por la monda socio, ĉar Jesuo, la Ekumena Kristo — do sensektigita kaj tial indulge ŝvebanta super ĉiaj kredoj kaj malkredoj en la videbla mondo, la surtera, kaj en la nevidebla, la spirita —, estas nobla kaj tre aktuala kaj moviĝanta ideo, kiu meritas studon kaj travivon fare de ĉiuj nesektemaj Animoj, liberigitaj de antaŭjuĝoj kaj tabuoj, sekve, pretaj studi kaj lerni per menso kaj koro malfermitaj, evitante nutri antaŭformitajn opiniojn”.

Legu alian artikolon de la Religio de la Tria Jarmilo pri la temo: La Dia Liberiganto

Nova Ordono de Jesuo

Ĉu ekzistas ia popolo, kiu ne deziras Fratan Amon por efektive vivi en justa socio? La malo de tio bedaŭrinde evidente disvastiĝadas tra la mondo: perforto, sufero, militoj. Dum Sia irado sur la Tero, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, alportis instruojn, parabolojn kaj ekzemplodonaĵojn de Diaj Amo kaj Justeco, inkluzive de la Leĝo, kiu povas por ĉiam transformi la homon kaj igi lin kompreni la originon kaj celon de la vivo: Lia Nova Ordono, 

“Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).

Carl Bloch

La ĉi-suba artikolo, kies aŭtoro estas la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto, klarigas la grandecon de tiu revelacio farita de la Ĉiela Amiko.

Oni elprenis tiun tekston el la unua publikaĵo1 de la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro — fondita en la jaro 2007 fare de Paiva Netto —, kiu celas malsektigi la manieron, kiel iuj homoj konsideras la ekumenajn, eternajn instruojn de la Ĉiela Akademiano, en ĉiaj kampoj de la spirita-homa scio.

Ĝi krome klopodas prezenti Lin al la Homaro per maniero nerifuzebla, “por elmontri la malnoblecon de ĉia ajn senbrida kampanjo por tute malgrandigi la dian-homan signifon de Jesuo (...)”, laŭ difino de la fondinto de tiu forumo de ideoj kaj studoj.

Vera esprimo de Justeco kaj de Amo

Paiva Netto —

Multaj homoj ankoraŭ miksas Amon kun pasiveco aŭ senpuneco, sed ĝia signifo estas precize mala. Nu, oni ne povas koncepti justan socion sen tio, ke ĝi ricevas la sanktan lumon de la Nova Ordono de la Dia Leĝdonanto.

Per simpla dedukto aŭ per plej pura logiko, nome logiko kiu ne rifuzas rekoni la ekziston de ia Saĝo super la tuta surtera kono, ni observas, ke Jesuo, Ŝtatestro je la plej alta nivelo, zorgis pri la revelacio de Sia Plejalta Instruo en formo de leĝo, por starigi ordon:

— Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis (Bona Mesaĝo laŭ Johano, 13:34).

Ni do staras antaŭ la plej granda el Liaj preceptoj, nome la fundamento de la Leĝa Konstitucio de la Kosmo. Li same atribuis regularon al la leĝo:

— Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj (Evangelio laŭ Johano,13:35, laŭ la Biblio de Jerusalemo).

Sekve, ni devas tuj ligi la koncepton pri Justeco al tiu pri Amo. Tamen, mi parolas al vi pri tiu Justeco, kiu fontas el altaj instruoj, kiujn oni ne rajtas miksi kun barbaraĵoj farataj je la nomo de la Ĉiela Patro kaj de la Juro, laŭlonge de jarmiloj.

+ LEGU PLU: Vera esprimo de Justeco kaj de Amo

_____________
1 Paiva Netto kaj la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo — La heroa sagao de Alziro Zarur (1914-1979) sur la Tero, verko lanĉita en la jaro 2009, okaze de la kvindekjariĝo de tiu proklamo.

Sankta Spirito

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito instruas ke ni ĉiuj estas spiritaj estuloj kaj ke la Sankta Spirito konsistas el Lumaj Spiritoj, ankaŭ konataj kiel Benataj Animoj, Gardanĝeloj, Spiritaj Gvidantoj1, kiuj protektas kaj pozitive intuicias la homon. Pri tiu spirita realaĵo, instruas la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto, per sia libro Meditadoj el la Animo, p. 145 poŝformate:

“Mortintoj ne mortas. Do, Spirita Vivo ne estas ia abstraktaĵo. En la dua volumo de la kolekto Spiritaj Gvidlinioj de Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, 2-a eldono, paĝo 283, mi notis la jenon: Kiuj estos la konsekvencoj, ekzemple, se parlamentano efektive komprenos, ke ekzistas vivo post la morto de la materia korpo? Kaj krome, se li rekonos, ke ekzistas en la Spirita Dimensio politikistoj kapablaj inspiri lin pri grandaj decidoj, ne malpermesante al li la liberan elektopovon, ĉar la interrilato estus konscia. Kaj, same, por religiuloj, filozofoj, sciencistoj, sportistoj, k.s.. Ekzistas inteligenta vivo tie kaj ĉi tie. Kaj same kiel ĉi tie, vivas tie Spiritoj en diversaj evolugradoj. Ne ĉiuj estas Lumaj. La ĉeesto de altgradaj Spiritoj, kiuj nin helpas kiel Gardanĝeloj, dependos de niaj bonaj pensoj kaj de nia agadmaniero. Tial, estas nepre necese, por ne fali en tenton, ĉiam ‘preĝi kaj vigli’, kiel instruis Jesuo (Evangelio laŭ Marko, 14:38)”.

Konscia unuiĝo de la du Homaroj

Ankoraŭ pri ĉi tiu interdimensia rilato, nepras ke ni atentu tion pri kio la Religio de la Tria Jarmilo avertas nin:

“Se ekzistas (kiel efektive ekzistas) deviga kunligo de la Supra Homaro kun tiu malsupra, ĝis la nunaj tagoj nekonscie por la surteraj estuloj, kaj, ĝuste pro tio, multfoje kun katastrofaj rezultoj pro nia obstina nescio pri la spiritaj aferoj; kaj se, neevitebla estas tiu influo de la Nevidebla Mondo sur tiun home videblan, ĝi uziĝu por la Bono, ĉar la kontakto kiu ordinare okazas ankoraŭ estas inter spiritaj estaĵoj malicemaj, malprogresintaj, kutime konataj kiel demonoj. Ni laboru — kun plena konscienco — por ŝanĝi tiun situacion. Ni volu agordiĝi kun la Nevidebluloj de Bono”2.

_____________
1 Kaj pliaj aliaj honoraj formoj uzataj en la plej diversaj tradicioj religiaj, spiritualecaj kaj filozofaj.
2 Elprenaĵo de la libro Spiritaj Gvidlinioj de Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo II, p. 283.

Evangelio-Apokalipso de Jesuo

Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, tiel klarigas: “La tasko de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas ĉefe spirita, ĉar nur kiu efektive konas la Diajn Leĝojn, tiu povas esti libera. Tial, la unua celo de la tuta prediko de la Religio de Universala Amo estas Jesuo”.

Cele plenumi sian celon, la Religio de Universala Amo predikas la Evangelio-Apokalipson de Jesuo, ĉiam en Spirito kaj Vero sub la Lumo de Lia Nova Ordono: “Amu unu alian kiel Mi vin amis”. (Evangelio de la Kristo, laŭ Johano 13:34).

Religio

En la artikolo “Religio ne kongruas kun maltoleremo”, Prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto, esprimas sian vidpunkton pri kio estas Religio kaj ties mirinda rolo por la Homaro: 

"Mi komprenas Religion kiel Solidarecon, Respekton al la Vivo, Lumigon de la Spirito, kaj ni ĉiuj estas spiritoj. Mi nur povas kompreni ĝin kiel ion dinamikan, vivantan, pragmatan, altruisme konstruan, kiu malfermas lumajn vojojn en la animoj kaj pro tio devas stari sur etika fronto. Mi ne komprenus ĝin, se ĝi ne agadus ankaŭ per prudenta maniero por la transformiĝado de bedaŭrindaj realaĵoj, kiuj ankoraŭ turmentas popolojn. Ĉi tiuj pli kaj pli bezonas Dion, kiu estas kontraŭveneno kontraŭ spiritaj kaj moralaj malsanoj, sekve ankaŭ kontraŭ la sociaj malsanoj, inkluzive de pasiveco, sekteco kaj maltoleremo, kiuj degeneras, mallumigas la Spiriton de homamasoj. (...) Kaj oni neniel devas flankenlasi ateistojn for de kiu ajn iniciato, kiu bonfaros al la mondo."

Legu la kompletan artikolon: Religio ne kongruas kun maltoleremo.

Vivo post morto

Rilate eternecon de Vivo, en sia artikolo Morto ne estas fino, la Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto, venigas al ni valoran instruon:

"Nenio mortas. Sufiĉas vidi, ke ankaŭ la kadavro, kiu vestis Spiriton, transformiĝas en Vivaĵon. Morto estas onidiro. La karmemora ĵurnalisto, radipreleganto, poeto kaj verkisto Alziro Zarur (1914-1979) instruadis, ke 'en neniu punkto de la Universo ekzistas morto'. Dio ne estas morto. Li estas Vivo. Kaj Vivo Eterna. Jesuo mem revelaciis al Siaj disĉiploj, ke la Ĉiela Patro universale regas senmortajn estulojn. Kaj li konkludis: 'Ĉar vi ne kredas tion, tial vi vivas erare' (Evangelio de la Kristo de Dio, laŭ Marko, 12:27). Homoj, kiujn ni amas, tiuj neniam mortas, eĉ se ili troviĝas en la Spirita Mondo. Multaj el ili troviĝas apud ni, helpante nin; aliaj eble bezonas niajn preĝojn. Ni preĝu por ili, por ke kiam alvenos nia vico iu preĝu por ni, kaj ni dankos Dion, ke Li estas Dio de vivantoj. Mortintoj ne mortas." 

Legu aliajn artikolojn de la Religio de la Tria Jarmilo pri la temo:
Mortintoj ne mortas
Memmortigo solvas nenies angorojn

Preĝo

Pri la rolo de preĝado en la vivo de homoj, kiaj ajn estas iliaj tradicioj aŭ kulturo, skribas Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, en la artikolo “Ankaŭ ateisto povas preĝi”:

"Preĝo ne estas rifuĝejo de senkuraĝuloj kaj de maldiligentuloj. Ĝi nin suprenlevas, laboro nin realigas. La Papo preĝas, Dalai-lamao meditas, Chico Xavier preĝas, rabenoj kantas siajn petegojn, la evangelianoj kantas siajn laŭdojn al Dio, islamanoj recitas la Noblan Koranon, Ĉefmonaĥino Teresa el Kalkuto preĝis, ankaŭ Helen Keller, eĉ Cony preĝas, pro amo al sia hundineto Mila. Amo estas preĝo. Kio estas Preĝo, se ne Amo disponebla por grandaj agoj? Kiam ateisma frato faras ion, kio helpas la kolektivon, tiam li preĝas. Preĝado ne estas simple figura ago. Ĝi estas plej forta ilo, kiun posedas la homa esenco, la Dia Kapitalo. Kiel asertis la katolika germana monaĥo Tomaso el Kempis (1380-1471), en sia Imitado de Kristo, 'sublima estas la arto interparoli kun Dio'".

Legu la kompletajn artikolojn: “Ankaŭ ateisto povas preĝi” kaj “La forto de Preĝo”.

Ankaŭ vi povas inkluzivi la nomojn de viaj familianoj kaj amikoj en la povan Ekumenan Preĝo-ĉenon de la Religio de Universala Amo. 

Paco

Asertas la Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto, per sia artikolo Laŭde al Paco.

"Militanta mondo, aŭ pli ĝuste, mondo ĉiam militanta. Do, estas ankaŭ oportuna momento paroli pri Paco, kaj batali por ĝi, senlace, ĝis atingo, kaj oni inkluzivu pacon en trafiko, kie kraŝoj vundas tiom da homoj. Unu el la danĝeroj, kiujn la Homaro trapasas estas vulgarigo de sufero. Post tiom longa rigardado de suferoj per la bezonataj komunikrimedoj, parto de la popolo komencas supozi, ke tio estas neŝanĝebla afero. Jen tio estas mortigo de trankvileco inter homoj kaj nacioj, kiam ili lasas sin puŝi al 'neeviteblo'. Nu, eblas ĉion plibonigi aŭ alĝustigi en ĉi tiu vivo.

Se, pro masakrado per tragikaj informoj, familioj alkutimiĝos al absurdaĵoj, tiam ili iom post iom akaparos ties vivojn.

Se ne eblas al ni eviti la Trian Mondmiliton, kiu estas frukto de jarmila semado de homaj frenezaĵoj, tamen ni ne deziras kulposenton pro tio, ke ni ne faris nian eblon kaj neeblon por rememorigi la mondon pri la Paco de Dio. Ĉiel ajn, ni de longa tempo kontraŭmetas al la latina proverbo 'Se vi volas Pacon, preparu vin por milito' ('Si vis pacem, para bellum'), penson, kiu inspiris Rui Barbosa (1849-1923), la kuraĝan Aglon el Hago kiu diris: 'Se vi volas Pacon, preparu vin por Paco'".

Ekumena Spiritualeco

La vorto Spiritualeco aludas al faktoj kaj/aŭ agoj kiuj transcendas la komprenon pure materian, kies mekanismo troviĝas en la Spirita dimensio — la vitala realaĵo kiu antaŭas kaj regas super la fizika vivo.

En evoluigita paŝo pri tiu koncepto ni trovas la Ekumenan Spiritualecon, tiel nomitan de José de Paiva Netto, Prezidanto-Predikisto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Temas pri universala sperto travivita surbaze de la religia sento, kiu naskiĝas kun la individuoj kaj el frata kunvivado de malsamaj kredoj kaj filozofioj. Tio signifas ke, tiel spirtaspekte kiel socie, tiu Universalismo estiĝinta en Dio, kiu estas Frata Amo, regas la rilatojn inter la spiritaj kaj homaj estuloj sendepende de iliaj religiaj aŭ ne religiaj konvinkoj.

Paiva Netto difinas Ekumenan Spiritualecon kiel "la lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco, Frata Amo”. (...) Ankaŭ estas — kaj tio substrekendas — tiu Ekumena Spiritualeco komprenata kiel travivado de la Estulo en la Nevideblaj Sferoj, en kiuj la Vivo senfine etendiĝas. Alidire, la Spirita Mondo!

Kaj li plu diras: "La plena signifo de Frateco kaj Ekumena Spiritualeco venigas nin al intime sana kontakto kun ni mem kaj kun la Kreanto de la Universo kaj Ties kreitaĵoj, kiuj konsistigas la plej perfektan altaron kie ni devas Lin adori". 

Eternaj Spiritoj

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, komprenas ke la homo konsistas el materio (korpo) kaj spirito, tiu Dieca parto ekzistanta longe antaŭ la korpo kaj daŭranta post la morto-fenomeno. El tio la esprimo “eterna spirito”, kiu estas la individueco, la kvalitoj kaj valoroj karakterizantaj la estulon. Kiel difinas la prezidanto-predikanto de la Religio de Universala Amo, José de Paiva Netto: “Iuj komprenas ĝin kiel projekcion de la karna menso, la materiala racieco. Tial ni devas klarigi kion ni volas diri per Spirito: tiu eterna parto el ni ĉiuj, sen kiu la korpo fariĝas kadavro”. Aserto estigita el la vortoj de la Ĉiela Edukanto, Jesuo, kiu per Sia Evangelio instruis nin: “Dio estas Spirito” (Johano, 4:24), al kio kompletiĝas en la rakonto de Moseo, Genezo (1:26): “Kaj Dio diris: Ni kreu Homon laŭ nia bildo, similan al ni (...)”. Laŭ la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, tiu kompreno pri la “eterna spirito” aliigas la vivon de la personoj kaj plivastigas iliajn kapablojn por realigi la Bonon.

Ĉambregoj

Templo de Bona Volo

Situanta en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, ĝi estas la Spirita Sidejo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Templo de la Senlima Ekumenismo, Templo de Paco, la Piramido de la Benataj Animoj kaj de la Lumaj Spiritoj. Komprenita kiel Ŝirmejo por la Homaro, TBV frate akceptas ĉiujn popolojn, kiel defendas ĝia fondinto, Paiva Netto: "Se estas necesa iu ŝirmilo por ke la personoj protektu sin kontraŭ veteraj ŝanĝiĝoj, nepras iu loko por protekti ilin kontraŭ la sentaj tempestoj, sen konsidero al distingoj religiaj, ideologiaj, politikaj, ekonomikaj, tiel ke ili spirite restariĝu, forgesante siajn intimajn ŝtormojn. Ĉiu portas kaŝitan doloron, komencante de tiuj plej povaj, tra tiuj plej simplaj, ĝis eĉ tiuj ateistaj Fratoj". 

André Fernandes

    

La Templo de Bona Volo estas la plej vizitata monumento en la brazila ĉefurbo, laŭ oficialaj datumoj de la Ŝtata Sekretariejo pri Turismo de la Federacia Distrikto (Setur-DF, en la portugala). Ĉiutage ĝi akceptas pilgrimantojn el ĉiuj religioj, same kiel agnostikulojn kaj ateistojn, frate ŝirmante siajn vizitantojn el ĉiuj tradicioj, kulturoj kaj filozofioj. Ĝi situas ĉe SGAS 915, Lotes 75/76 — Asa Sul, en Braziljo, Brazilo. Oficiala retejo de la monumento: www.tbv.com.br.

Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito

La Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de la Tria Jarmilo, kiuj troviĝas en ĉiuj regionoj de Brazilo kaj en aliaj landoj de Amerikoj kaj Eŭropo, estas medioj por lernado pri Ekumena Spiritualeco, per tiuj lecionoj venintaj el la Evangelio-Apokalipso de Jesuo, komprenataj en Spirito kaj Vero, sub la Lumo de Lia Nova Ordono*, kiuj preparas Homon kaj ties eternan Spiriton cele al universaleca konscienco, esprimita per ĉiutaga konduto. En tiu medio de Paco, homoj el ĉiuj kredoj estas bonvenaj por ke ili plivigligu sian Fidon kaj kune trovu novajn kaj taŭgajn horizontojn cele al konstruo de plibona mondo kaj pli feliĉa Homaro.

*Nova Ordono de Jesuo (Evangelio de la Kristo de Dio laŭ Johano, 13:34 kaj 35): “Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia".

MN

Familiaj Preĝejoj

Ili estas familioj sin devontigas ĉiusemajne kunveni en siaj hejmoj, kun amikoj kaj najbaroj, por plenumo de la Brigado por la Nova Ordono de Jesuo en la Hejmo; tio konsistigas momenton de profunda spirita lernado. Pri la Brigado en la Hejmo, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Paiva Netto: 

“Krom partopreni en la grandaj kunvenoj, kiuj okazas ĉiusemajne en la Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de la Tria Jarmilo, la partianoj de la Familiaj Preĝejoj okazigas religia-ekumenan renkonton, en kiu ĉeestas parencoj, amikoj kaj najbaruloj cele al studo de la Ekumena Doktrino de la Religio de la Tria Jarmilo, per legado kaj profunda meditado de la doktrinaj libroj de la Religio de Universala Amo, kio proksimigas al la hejmo la Ĉielajn Falangojn, kiuj protektas tiujn kiuj efektive fariĝis indaj je ilia protekto. Per tio, la familio ricevas la benon de la Ĉiela Patro kaj pli fortigas en ĝi la ligilojn de Amo, solidan bazon por enkonduko de la Ununura Grego de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto, sur la Tero kaj en la Ĉielo de la Tero, fidele plenumante la enhavajn kriteriojn de ĉi tiu publikaĵo. La personoj tiel revigligitaj superas la defiojn alfrontatajn en la nuntempo, per la nedisigebla unueco ĉirkaŭ nia Plejelstara Majstro”.1

Arquivo

     

Ĉu ankaŭ vi deziras okazigi tiun ceremonion ĉe via hejmo? Vidu nian proponon pri maniero efektivigi ĝin. 

Graveco de la familio

Plu klarigas la prezidanto-predikanto de la Religio de Universala Amo klarigas, per la artikolo La granda Homar-familio:

"Ĉu la familio estingiĝas? Ne. Ĝi evoluas, nature. Kaj meze de tiu tuta konfuzo okaze de transiro de jarmiloj (ni estis en 1984), eĉ se tio ŝajnas nekredebla al tro supraĵaj observantoj, tamen ĝi konfuze kaj heziteme serĉas Ion, kaj iam ĝi konstatos, ke ĝi estas Dio — kun nomo aŭ sen nomo ―, ĝi estas Amo, sen kiu homoj ne povas postvivi digne, ĉar vole-nevole ili apartenas al Dio. Apostolo Paŭlo skribis en la Dua Epistolo al Korintanoj, 6:16: "... ni estas la Templo de Dio Vivanta".

_____________
1 Paiva Netto kaj la Proklamo de la Nova Ordono de Jesuo — La heroa sagao de Alziro Zarur (1914-1979) sur la Tero, verko lanĉita en la jaro 2009, okaze de la kvindekjariĝo de tiu proklamo.

Agado

Kiuj estas la Kristanoj de la Nova Ordono de Jesuo?

Ili estas tiuj kiuj kunspertiĝas el la Sankta Idealo de la Nova Ordono de la Dia Amiko kaj praktikas la Religion de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Ili estas korsimplaj homoj el plej diversaj fakoj kaj profesioj. Kiel sindonaj volontuloj, ili dediĉas sian tempon kaj talenton por fordoni el si favore al la Homaro.

Por kontakti nin, skribu al esperanto@bonavolo.com.

Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto

“La Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto, konsistas el la Instituto por Studo, Esploro kaj Travivado de la Nova Ordono de Jesuo kaj el la Instituto por Studo kaj Esploro pri la Scienco de la Animo. Per produktado de la universala sciado, nome dia kaj homa, ĝi celas sensektigi la manieron kiel iuj vidas la Kriston de Dio kaj la Kristanismon, alidire, koncernas ĝin montri la influon kaj la aplikeblecon de la ekumenaj kaj eternaj instruoj de la Ĉiela Akademiano pri ĉiaj spirita-homaj scio-fakoj, prezentante Lin per maniero ampleksa, frateca kaj evidenta por la Homaro.” Difino de Paiva Netto, prezidanto-predikisto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, okaze de la fondo de la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto, la 1an de februaro 2007. 

Legu aliajn artikolojn de la Religio de la Tria Jarmilo pri la temo:
Horizonto trans la horizonto
La averto de Schiller kaj la funkcio de la Doloro
Maniero kompreni Jesuon

Tutmonda Revolucio de la Lumaj Spiritoj

Unu el la kontribuoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas helpi homojn kompreni la esencon kaj la misterojn de postmorto, tio estas, la eternecon de la Vivo. Tiucele ĝi aŭspicias la Tutmondan Revolucion de la Lumaj Spiritoj, per agoj koncernantaj respondecan kaj solidaran komunikadon kun la Alia Flanko de la Vivo.

Andherson Barcelos

Brasília, DF - Peregrino faz sua meditação sob do Cristal Sagrado do Templo da Boa Vontade. Fundado por Paiva Netto em 21 de Outubro de 1989, este monumento é a Sede Espiritual da Religião do Terceiro Milênio e traz importante contribuição para que os Seres Humanos, sejam quais forem suas culturas, crenças, etinias, ideologias ou outras denominações, possam se conectar com o Mundo Espiritual Superior, isto é, com a Influência Bendita dos Espíritos de Luz para que estes nos ajudem superar os desafios da nossa jornada na Terra.

La volumo Tutmonda Revolucio de la Spiritoj estis publikigita en 1953 de la karmemora proklaminto de la Religio de Universala Amo, Alziro Zarur (1914-1979). José de Paiva Netto, la nuntempa prezidanto-predikanto de tiu Institucio, aldonis la vorton “Lumaj” al la titolo post pluraj jaroj, reliefigante la partoprenon de la Diaj Falangoj. Ĝustadire, tiu movado pludaŭris pro lia gvidado kaj sindonemo.

La 6-an de Januaro 1992, li komencis la laborojn ĉe la Tutmonda Spirituala Centro; unu el ĝiaj celoj estas prosperigi la konscian unuiĝon de la Du Homaroj: la Ĉiela kaj la Tera. Ekde tiam, komenciĝis sinsekvo de psikografiaj, psikofoniaj kaj fizikaj manifestiĝoj. Unu grava apartaĵo de tiu agado estas stimuli la homon serĉi kaj apliki la Diajn Leĝojn kaj la instruojn de Jesuo ĉiutage, por venki la timon pri morto kaj pri spiritualaj temoj ankoraŭ ne komprenataj de la Homaro. Kurioze, la 6-a de Januaro estas ankaŭ la tago, kiam oni festas la gravan spiritan manifestiĝon, el kiu originis la Institucioj de Bona Volo; ekkonu ĉi tiun historion.

En la Supera Spirita Mondo, la kunordiganto de tiuj aktivecoj estas d-ro Bezerra de Menezes (1831-1900), Spirito konata kiel “la Kuracisto de Malriĉuloj” dum sia enkarneco en Brazilo; li estis ankaŭ prestiĝa politikisto kaj grava kontraŭbatalanto de sklaveco. Por la Religio de la Tria Jarmilo, tiu komunikado kun la Supera Mondo estas rigardata kiel parto de la natura kunvivado inter estuloj, ĉu reenkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj.

Unu el la celoj de la Tutmonda Revolucio de la Lumaj Spiritoj estas demonstri, ke ĉiuj posedas mediuman kapablon, kaj, por veki ĝin, necesas lerni kiel disvolvi ĝin akorde kun la Supera Spirita Mondo, kiel klarigas Paiva Netto. En la dua volumo de la Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, li asertas, ke ĉiuj homoj “estas mediumoj, sed, se ili ne estos evangelizitaj mediumoj kaj prilumitaj per la travivado de la Nova Ordono de la Kristo —  ‘Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia.’ (Evangelio de Jesuo, laŭ Johano, 13:34–35) —, kiu estas la Leĝo de Amo, nenion ili povos fari krom peri malbonon”.

Sekve, tian komunikadon kun Spiritoj de Bono oni devas plenumi respondece kaj konscie, per bonaj pensoj, sanaj kutimoj kaj solidaraj agoj. Tio donos kuraĝigon, forton, entuziasmon kaj trafan intuicion por venki la diversajn ĉiutagajn defiojn.

Laŭ sia devizo “oni ne kapablas fari tian revolucion kaŝante la Spiritojn”, Paiva Netto disponigas al la Lumaj Spiritoj la Superan Reton Bona Volo de Komunikado1, por ke ili alportu siajn mesaĝojn kaj klarigojn pri la Diaj Leĝoj, kiel faras nobla d-ro Bezerra de Menezes, d-ro André Luiz, Emmanuel, Flexa Dourada, d-ro Osmar Carvalho e Silva kaj Nair Teixeira Torres, inter multaj aliaj spiritaj aktivuloj, partoprenantaj en tiu konscia unuiĝo de Homaroj. Legu unu el tiuj mesaĝoj.

_____________
Super Reto Bona Volo pri Komunikado — Ĉi tiu esprimo rilatas al la Komunikiloj 100% Jesuo, kiuj
celas disvastigi la fratajn idealojn de la Senlima Ekumenismo: Super Reto Bona Volo de Radio, TV Bona Volo (kanalo 20 de SKY), Reto Edukado kaj Estonteco de Televido — Reeduki, Portalo Bona Volo kaj la publikigaĵoj pri Ekumena Spiritualeco.

Mistiko

Magnetizita Akvo

Klarigas Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito: “Ekde kiam Alziro Zarur (1914-1979), la karmemora kreinto de LBV, komencis prediki, per la programo Ni Parolu kun Dio, liaj aŭskultantoj metas apud la radiaparaton glason, kruĉon, ajna ujo por teni akvon, por ke dum tiuj momentoj de kuneco kun la Supera Povo, provizante la altvaloran likvon per fluido, ĉiu havanta Fidon ricevu, proporcie al sia individua merito, la gracon de la Ĉiela Patro.

André Fernandes

“La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito ĉiutage, dum sia potenca Preĝo-Ĉeno, plifortigas la Spiritojn kaj iluminas la mensojn per la ekzemploj de la Apokalipso kaj de la Evangelio de Jesuo. Tiamaniere ĝi montras al siaj aŭskultantoj kaj sekvantoj, ke, se Dio magnetizis la akvojn de la Rivero Jordano kaj de la Lageto de Ŝiloaĥ, por sanigi malsanulojn dum la Biblia epoko, kial Li ne povos fluidprovizi la akvon kuŝantan apud la radiaparato dum la horaro de PBV — Programo Bona Volo? Nu, kiel instruis la Dia Estro:

“‘— Ĉio estas ebla por kredanto’ (Evangelio laŭ Marko, 9:23)1.

Ekde la fino de la 1940-aj jaroj ĝis la nuntempo, tiu tradicio de la Kristanoj de la Nova Ordono de Jesuo estas konservata en la programaro de TV Bona Volo kaj Superreto Bona Volo de Radio, kiam, ĉiuhore okazas la potenca Ekumena Preĝo-Ĉeno de la Religio de la Tria Jarmilo. Tiu preĝmomento celas plifortigi la koron kaj ilumini la menson, surbaze de la ekumenaj kaj fratecaj instruoj de la Evangelio kaj Apokalipso de Jesuo. Ĉiuj rajtas partopreni la Ĉenon kaj estigi tiun saman pacetoson en siaj hejmoj, en siaj laborejoj, en hospitaloj, petante la Ĉielan Kuraciston, ke Li magnetizu la akvon entenatan en ujo, alivorte, ke Li deponu en la akvon Siajn fluidojn fortigajn, revivigajn kaj resanigajn2.

La  magnetizitan akvon oni povas ankaŭ trovi en la Sankta Fonto de la Templo de Bona Volo, ejo de paco kaj spirita plialtiĝo, kie miloj da pilgrimantoj ricevas utilon el ĝi ĉiutage. La likvo trafluas plurajn filtrilojn kaj trapasas la Navon de TBV, sub la Sanktan Kristalon, antaŭ ol ŝpruci el la fonto.

“Instruis la karmemora proklaminto de la Religio de la Universala Amo, Alziro Zarur (1914–1979): “Do, (…) ĉar Dio kreis la akvon, kiun neniu homo kapablus inventi, neniu estulo povus krei, tial Li povas meti en la akvon la taŭgan kuracilon por ĉiu el ni. Pridubi tion estas malkredi la plej elementajn aferojn, la logikon de la elementoj plej simplaj”.

Legu plian artikolon de la Religio de la Tria Jarmilo pri tiu ĉi temo: Socia efiko de preĝado

_____________
1 Paĝo 237 de la Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo I, subtitolo “Se Dio kreis la akvon, kial Li ne povas fluidprovizi ĝin?”
2 La Religio de la Tria Jarmilo neniel konsilas, ke homoj forlasu tradician medicinan kuracadon aŭ ne serĉu ĝin okaze de malsano. Necesas akordigi la spiritan medicinon al la materia. Dio uzas la materian medicinon por sanigi aŭ kuraci malsanulojn, laŭ la ekzistantaj sciencaj principoj, kiuj pliperfektiĝas dum pasas la tempo.

Anĝeluso 

La Anĝeluso, ankaŭ konata kiel Horo de la Ave Maria!, estas tradicia ceremonio en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kiu estiĝis en la 1940-aj jaroj, per radio, fare de Alziro Zarur (1914-1979), karmemora proklaminto de la Religio de la Tria Jarmilo. Sindona admiranto de Maria la Plejsankta, Zarur lasis sonregistrite sennombrajn preĝojn, poemojn kaj versojn omaĝe al la Suverena Patrino de Jesuo, kaj kiuj nuntempe estas elsenditaj je la 18-a horo, pere de Superreto Bona Volo de Komunikado (radio, TV kaj interreto), kune kun muzikoj kaj preĝoj aludantaj al la Universala Patrino de la Homaro.

Vivian R. Ferreira

    

Malfermita al la publiko, la Anĝeluso okazas ĉiutage ankaŭ en la Templo de Bona Volo kaj en la Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de la Tria Jarmilo. Ĉiuj, kiuj partoprenas en tiu ekumena preĝo-momento, povas skribi sian nomon kaj tiujn de karaj estuloj en Preĝo-libro kaj/aŭ enmeti petojn en la Sanktan Kuvon1. Dum la ceremonio, okazas la magnetizado de la akvoj. Temas pri oportuno por esprimi dankemon kaj petadon cele al la Dia Protekto, kiel klarigas la prezidanto-predikanto de la Religio de la Universala Amo, José de Paiva Netto: “Ĉu vi deziras venki kaj venki vin mem? Permesu, ke Jesuo kunvivu en via Spirito kaj ke Plejsankta Maria patrine komfortigu vian koron en plej krudaj momentoj dum la homa irado. Neniu troviĝas senrimede forlasita en ĉi tiu mondo”2. 

Ankaŭ dimanĉe, per Superreto Bona Volo de Komunikado, tagmeze (laŭ la brazila tempo), elsendiĝas la muzika programo nomata “Saluton, Maria — Kanto de Amo al la Universala Patrino de la Homaro”. Kreita pro sugesto de la nobla D-ro Bezerra de Menezes (Spirito), kune kun la kristanaj spiritoj de la Nova Ordono de Jesuo: Dona Antônia Damásio Abrantes, la mukizinstruisto Darcy Augusto Malheiros, Pedro Macedo kaj Joaquim Gomes Barreto, kadre de la Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, ĉe la Kvara Revelacio de la Religio de la Universala Amo. Pri la iniciato, asertis Frato Bezerra de Menezes: “La muzikaĵoj 'Saluton, Maria' estas fortegaj konduktiloj de sanigo. Tial, la sugesto venis el Supre al la Gefratoj de malsupre por ke la nova programo de radio kaj TV estu en tiu horo, dum kiu la familioj kunvenas, tagmeze, en la dimanĉo, tiel ke ĉiuj aŭdu kaj sentu en sia hejmo la Ĉielan Protekton, la mildigilon, la benojn disdonatajn de la Amo de la Patrino de Jesuo Kristo”.

Vivian R. Ferreira

La programo “Saluton, Maria — Kanto de Amo al la Universala Patrino de la Homaro” prezentas erudiciajn kaj popularajn muzikojn dediĉatajn al  Sanktega Maria. Al ĝi ankaŭ la spektantoj sendas siajn proprajn omaĝojn per poemoj, tekstoj kaj muzikoj.

_____________
Sankta Kuvo — Ujo kiu ricevas, sur la Altaro de la Ekumena Preĝejo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, la petegojn dediĉatajn al la Dia Majstro. Por la petantoj, tie troviĝas arte reprezentaj la Sanktaj manoj de Jesuo, akceptante ĉiun peton.
Eltiraĵo de la libro Jesuo, la Dia Profeto, p. 37, 8-a eld.