Jesuo estas la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro

Komprenu la Luman ĉeeston de Tiu, kiu ankoraŭ vivas inter ni.

El la Redakcio
|
14/11/2016 | Lundo | 20:15 horas

Teksto pri la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro*

Jesuo, la Sublima Reganto de planedo Tero, estas multe pli ol figuro, kiun devas respekti religia grupo. Liajn ekzemplojn pri Paco kaj Universala Solidareco oni povas travivi en ĉiaj kampoj de la homa kaj spirita scio. Koncerne tion, prelegis la Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto, jam en la jaro 1989: 

“Ĉar Jesuo estas la Dia Liberiganto, ipso facto, oni ne rajtas Lin sektigi, kaj ankaŭ ne Lin enkarcerigi en tiun aŭ alian religian kredon, eĉ se ĉi tiu ŝajnas plej brila kaj respektinda. Li estas eksterordinara Ĉiela Idealo pri Homamo, Amo, Solidareco kaj Justeco por ĉiuj Homaj kaj Spiritaj Estuloj en ĉi tiu mondo”.

Kiam ni permesas, ke Lia Dia Influo okazu ĉe nia hejmo, ĉe nia laboro, ĉe la komunumo, kie ni vivas, tiam ni kapablas atingi ian pli bonan realaĵon, ian pli bonan version pri ni mem. Sufiĉas vidi Liajn Sublimajn ekzemplojn, kiuj ĝis nun reeĥiĝas tra la tuta mondo.

Tela: Michelangelo Grigoletti (1801-1870)

     

Senfina estas la plivastigo donita de Jesuo al la konceptoj pri Egaleco, Amo kaj pri la reciproka kunlaborado inter tiuj, kiuj suferis multenombrajn diskriminaciojn, ĉu pro korpaj, ĉu pro kulturaj, politikaj, ekonomiaj kaj sociaj malsamecoj. Pere de Li virinoj fariĝis socie respektataj kaj havigis al si respekton kaj Animon, kaj oni rekonis ilin kiel Filinojn de Dio; pere de Li infanoj ricevis konsideron kaj oni akceptis ilin en familian sinon; kaj multajn aliajn homojn oni ekkonsideris samnivele, inkluzive de malsanuloj. Pro Lia ekzemplo pri batalado favore al tiuj, kiuj suferas korpajn malsanojn, oni dum la sekvintaj jarcentoj kreis la unuajn hospitalojn, la unuajn lokojn, kie malsanoj ne estis kaŭzo de kondamno kaj antaŭjuĝo.

En sia Evangelio, la Dia Amiko alvokas, ke ni komprenu Lin laŭ Liaj agoj de Bona Volo: 

“Se Mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi. Sed se Mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en Mi, kaj Mi en la Patro” (Johano, 10: 37 kaj 38). Jesuo instruis al ni, ke ni agu per Amo, ne atendante ion ajn interŝanĝe; Li vokis nin je nia plej granda bono, pro la Bono al niaj similuloj, kaj pro ĉio tio, la Kristo inaŭguris sur la Tero Ekumenismon, kiun oni devas kompreni, kiel ĉiam memorigas al ni verkisto Paiva Netto, “laŭ ĝia origina senco: oikoumenikós — kiu signifas ‘kun amplekso aŭ aplikebleco tutmonda; universala’”.

Kiam iu homo estas ekumena, tiam li estas tiel memfida, ke li ne vidas bezonon imponi super alia homo. Li sentas sin kompleta, ĉar li estas utila; li trovas sencon en la vivo, kiam li servas por la komuna Bono; li estas sufiĉe simplanima por ne voli sola ekzisti, por eviti insistadon pri soleca kompreno pri ia ajn scio. Tio estas la kuraĝo de granduloj, kiuj lernas eĉ pere de siaj plej furiozaj oponantoj... Tio estas havi spiriton de justeco pli granda ol la malvirto pri vanteco kaj soifon lernadi kiel prioritaton, anstantaŭ venki. Tio estas pensi per grandiĝinta Animo, ligita al Dio je Amo al Liaj Kreitoj. Tio estas deziri Pacon al ĉiuj homoj, pli ol venkon de individuoj. Tiel oni devas travivi Ekumenismon. Kaj precize pro tio, ke Li travivis ĉion tion, montrante al ni, ke tio estas ebla, ke tio ne estas fora, neatingebla revo, Jesuo estas ja la Ekumena Kristo.

Lian karakteron de Dia Ŝtatestro oni povas priskribi trans perspektivo historia aŭ formalpolitika de tiu epoko. Paiva Netto asertas: 

“Jesuo estas, super ĉio, ia grandanima, tre aktuala, evoluanta ideo, kiu meritas, ke studu kaj travivu ĝin ĉiuj kontraŭsektaj Animoj, liberaj de antaŭjuĝoj kaj tabuoj, do emaj studi kaj lerni, per malfermitaj menso kaj koro, sen stimulo al antaŭjuĝemaj opinioj.”

Arquivo
    

Jesuo kondukis homamasojn por travivado de Paco; Li estis justa en siaj agoj; Li instruis, ke ni plenumu la Leĝojn kaj krome revelaciis al ni Universalajn Leĝojn, kiuj regas la Universon; Li plifortigis familiojn, nome la nukleon de la socio; al la mondopotenculoj li prezentis la Potencon de la grandanimeco de Dio; Li revelaciis al ni, ke aŭtonomecon kaj liberecon oni konkeras unue en ni mem, kaj ke ofte troviĝas mankatenoj, kiujn ni mem alkroĉas al niaj destinoj. La Kristo instruis al ni, ke neniu povas esti feliĉa, se li havas apud si suferanton. Tial Li regas, ĉar Li kapabligis nin atingi sendependecon ĉe niaj decidoj. Eĉ se ni ne perceptas Lian Ĉielan influon, tamen Li nin kondukas, laŭgrade kiel ni tion permesas, al konstruado de iu pli justa, frata kaj vere digna mondo.

Lia Sublima Ĉeesto akompanas nin ekde la fondiĝo de ĉi tiu Homaro, fare de Li mem, laŭ tio, kiel tekstas la raporto de Johano, 1:1 ĝis 3: En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per Li; kaj aparte de Li estiĝis nenio, kio estiĝis”. Ni neniam estis forlasitaj. Pro tio ni asertas, ke Jesuo estas la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, ĉar kiam Li faras nin sinjoroj de ni mem, tiam Li regas ĉi tiun planedon kaj kondukas nin al feliĉo.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri ĉi tio kaj aliaj ĉiutagaj temoj al la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Lasu la Ekumenan Spiritualecon fariĝi parto de via vivo! Kaj, se ĉi tiu artikolo bonfaras al vi, kundividu ĝin! Ĝi povos tuŝi ankaŭ la koron de multaj pliaj homoj.

_____________
“La Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, konsistas el la Instituto por Studo, Esploro kaj Travivado de la Nova Ordono de Jesuo kaj el la Instituto por Studo kaj Esploro pri la Scienco de la Animo. Per produktado de la universala sciado, nome dia kaj homa, ĝi celas sensektigi la manieron kiel iuj vidas la Kriston de Dio kaj la Kristanismon, alidire, koncernas ĝin montri la influon kaj la aplikeblecon de la ekumenaj kaj eternaj instruoj de la Ĉiela Akademiano pri ĉiaj spirita-homaj scio-fakoj, prezentante Lin per maniero ampleksa, frateca kaj evidenta por la Homaro.” Difino de Paiva Netto, okaze de la fondo de la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, la 1an de februaro 2007. 

1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON