Kiel festi Kristnaskon familie?

Rosangela Oliveira
|
22/11/2022 | Mardo | 20:15 horas

Kiam ni rememoras Kristnaskon, kio venas al ni en la menson? Donacoj, ornamoj, aĉetaĵoj, noktomanĝo, familio, Jesuo, Karitato…

Bedaŭrinde, ofte regas en ni konfuzo pri Kristnaskaj rememoroj, kiam ni tenas ilin mense laŭ tiu ĉi ordo de prioritatoj. Ni riskas ankaŭ klasi laŭ tiu sama ordo la sentojn kaj esperojn, supozante, ke niaj aĉetdeziroj estas la plej bona, la plej atendinda karaktero de Kristnasko.

Alia evitenda konfuzo estas supozi, ke tiu dato, same kiel multaj aliaj, estas unu plia oportuno por anestezi niajn dolorojn kaj suferojn, trompante nin per sintenoj, kiuj fordistras nin de pensado pri la signifo de la naskiĝo de Jesuo kaj pri la neceso reeduki nin mem.

La prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto, admonas, per sia artikolo Kristnasko kaj Homaj Rajtoj“Kristnasko ne estas tempo por forgesi problemojn, sed ja por peti la Dian Inspiron por ilin solvi".

Kristnasko ĉiam apartenis al Jesuo

Tela: Ford Madox Brown (1821-1893)

    

Laŭ la Religio de la Tria Jarmilo ni kredas, ke ne necesas forlasi la Kristnaskajn tradiciojn por sperti la Amon instruitan de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kaj ke la efektivigo de tiu frata etoso devas ampleksi ĉiujn jartagojn, garantiante, ke la Kristnasko restu konstanta.

Ĝuste dum tiu ĉi epoko ni ordinare trovas la homojn pli emaj al Bonfarado, oni laŭdas edifajn kvalitojn kaj sentojn. Sufiĉas memorigi, ke ĉirkaŭ la 25-a de Decembro okazas grandega aspiro al kunfratiĝo, la homoj fariĝas pli favorkoraj kaj afablaj; ili atentas la malplej bonhavajn kaj pli ofte pardonas (kaj ankaŭ pardonpetas).

Tiaj sentoj indas la Kristnaskan Datrevenanton mem: Jesuon, la Dian Amikon. Ekzemple, en Sia Evangelio, laŭ Johano, 13:13-15, Li donis al ni unu el la plej elstaraj lecionoj pri kuraĝa humileco, asertante:

“Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, ĉar tia Mi estas. Se do Mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn. Ĉar Mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion Mi faris al vi.”

Krom la ĉi-supro, multaj estas la raportoj pri la vojirado de Kristo, kiuj instruas al ni la plej noblajn sentojn konservendajn, per kiuj ni venkos la ĉiutagajn barojn.

Efektive, kiom da malpacoj ni povus eviti, se ni uzus la saman humilecon de la Ĉiela Edukanto por rekoni kaj apogi niajn proksimulojn? Ĝuste tial Kristnasko ĉiam apartenis al Jesuo, kaj ĉiam apartenos.

Feliĉan Konstantan Kristnaskon!

Pri la nobla signifo de ĉi tiu dato skribis Paiva Netto, en sia artikolo Jesuo, la Ekumena Kristo, kaj Lia Triumfa Reveno:

"Vivu do la Ĉiama Kristnasko de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, pro tio. Tiu, kiu ŝvebas super homaj malkonsentoj, grandanime, kaj aplaŭdas la valoron, kiu ekzistas en ĉiaj tavoloj de la homa vivo, nome Edukado, Politiko, Filozofio, Scienco, Ekonomiko, Arto, Sporto, k.t.p., spite ian ajn diferencon. La Dia Paco viglu en ĉiuj familioj kaj en anguloj, kie iuj homoj supozas, ke ili vivas solaj, kaj tamen, ĉu konscie, ĉu nekonscie, ilin akompanas iliaj sindediĉaj Gardanĝeloj. Kaj ni kune bataladu, sub la aŭspicio de Paco, kiel rekomendis Alziro Zarur, "por iu pli bona Brazilo kaj por iu pli feliĉa Homaro!".".

Jen ni lanĉas defion: ke ni povu vastigi la veran Kristnaskan spiriton (estante pli solidaraj, humanaj, favorkoraj), dum la tuta jaro, ne nur je ĝia fino. Ni kunfratiĝu kaj ĉiam pardonu, plenumante en ĉiu el ni la promeson de la Dia Amiko:

“Vidu, Mi faras ĉion nova” (Apokalipso de Jesuo, laŭ Johano, 21:5).

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON