Preĝado ĉe la hejmo

Nomata Hejma Brigado de la Nova Ordono de Jesuo, la renkonto ebligas studojn, pripensojn kaj preĝadon por familia trankvilo kaj Paco.

El la Redakcio
|
04/04/2017 | Mardo | 10:15 horas

La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spiritoinvitas siajn adeptojn kaj simpatiantojn fari ĉiusemajne ekumenan ceremonion kun la celo plifortigi la familion. Tiu fratama renkonto, kiu povas ankaŭ kunvenigi najbarojn kaj amikojn, taŭgas por ke la trankvilo ĉe la hejmo helpu venki la ĉiutagajn defiojn, malebligante ajnan malpacan etoson kaj stimulante unuecon inter familianoj.

Pri tiu grava ceremonio instruas la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, Paiva Netto: “Krom partopreno en la grandaj kunvenoj, kiuj okazas ĉiusemajne ĉe la Ekumenaj Preĝejoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, la adeptoj efektivigas ekumenan, religian renkonton, ĉe kiu kunvenas parencoj, amikoj kaj najbaroj por studi la Ekumenan Doktrinon de la Religio de la Tria Jarmilo, legante kaj primeditante la doktrinlibrojn de la Dia Religio. Tio proksimigas al la hejmo la Ĉielajn Falangojn, kiuj protektas tiujn, kiuj vere indas ilian protekton. Rezulte, la familio ricevas benojn de la Ĉiela Patro, kaj plifortigas siajn ligojn el Amo, solida bazo por la fondo de la Unusola Grego de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, en la Tero kaj en la Tera Ĉielo, fidele plenumante la kriteriojn enhavatajn en tiu ĉi publikaĵo. La homoj revigligitaj tiamaniere venkas la defiojn alfrontatajn en la aktualeco, per nedisigebla unueco ĉirkaŭ nia Plejsublima Majstro”, teksto prenita el la libro Paiva Netto kaj la Proklamo pri la Nova Ordono de Jesuo — La heroa sagao de Alziro Zarur (1914-1979) sur la Tero, la unua publikaĵo de la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, p. 141.

Ĉu ankaŭ vi deziras okazigi tiun ceremonion ĉe via hejmo? Vidu nian proponon pri maniero efektivigi ĝin:

Komence, eble estos malfacile por la familio organizi sin, sed ne maltrankvilu, ĉar baldaŭ tio fariĝos kutimo. Se vi deziros, vi povos peti, ke ĉeestu la ceremonion ekumena predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo. Li/Ŝi povos kontribui al la gvidado de tiu renkonto. Se vi loĝas en pli foraj regionoj, vi ankaŭ povos peti la helpon de ekumena predikanto per la interreto, en la Angla, Esperanta, Franca aŭ Hispana. Retmesaĝu al ni, se vi deziros.

______________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON