Via Gardanĝelo: tri faktoj, kiujn vi bezonas scii pri Li

Gabriela Marinho
|
11/05/2016 | Merkredo | 15:00 horas

Ĉiu homo havas almenaŭ unu Gardanĝelon, laŭ la instruoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1. Tiu Lumspirito — kiun oni nomas multforme, laŭ la religiaj kredoj — estas vera amiko, kiu sin dediĉas diversmaniere al gvidado, protektado kaj spirita helpado de la homoj.

Ili do estas fortaj spiritoj, kiel klarigas la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto, en la dua volumo de sia libro Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, p. 96: 

“Kontraste al la naiva figuro de flugilhava infano ludanta harpon, Anĝelo estas Lumspirito, kiu, paŝante sur la vojo de evoluo ĝis sia integriĝo en la Ĉielan Patron, jam atingis altegan spiritan ŝtupon, kaj, per sekva paŝo, levos sin al la kategorio de Ĉefanĝelo. Tiuj estuloj, treege evoluintaj (samkiel iam fariĝos ĉiuj Spiritoj, eĉ tiuj hodiaŭ homforme reenkarniĝintaj sur la Tero), tute ne estas malfortikaj. Male, en pluraj Bibliaj tekstoj ili montriĝas havantoj de fortaj povoj super la destino de la popoloj, plenumante puntaskojn kontraŭ tiuj, kiuj malrespektis la Diajn Leĝojn. De tiaj ekzemploj la Apokalipso de Jesuo estas plenplena”.

Tela: Gianantonio Guardi, Giovanni Anton(1699-1760)

Detalhe da obra: O Anjo Aparece a Tobias.

Tial, per ekumena pritrakto, ni prezentas tri fundamentajn faktojn, kiujn vi bezonas scii pri via Gardanĝelo. Ilin ni prezentos surbaze de la konscio pri la anima senmorteco kaj la procezo de sinsekvaj vivoj, kiun ni partoprenas: la Reenkarniĝo.

Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?

1. Kiel via Gardanĝelo estis elektita por protekti vin?

La Religio de Universala Amo klarigas al ni, ke, je ĉiu reenkarniĝo, nia materia vivo obeas spiritan celon2, pro kiu ni trapasas lernoprocezon. Kaj, por ke ni povu tute plenumi tiun celon, la Dia mizerikordo permesas, ke ĉiu el ni, antaŭ ol reenkarniĝi, planu (en la spirita mondo) nian ekzistadon kaj firmigu sindevigojn kun spiritoj helpontaj nin dum tiu vivovojo.

Tiamaniere, tiuj evoluintaj Spiritoj rolos, dum difinitaj periodoj de nia vivo, kiel Gardanĝeloj. Ili estos ĉiam spiritoj, kiuj havas iun similecon, iun ligon kun ni. Do ili ne estis hazarde elektitaj de Dio.

Male, ili situas proksime de ni, eble pro antaŭaj vivoj, kaj dum tiu vojirado ili sin devigos helpi nin, kun la permeso de la Ĉiela Patro.

2. Kiel nia Anĝelo komunikiĝas kun ni?

​La komunikiĝo okazas multmaniere kaj partoprenas la ĉiutagan vivon de la homoj, multe pli ol oni povus imagi. Kaj, por la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, la plej efika kaj alcela formo de tiu komunikiĝo okazas per intuicio, dum kiu ni ricevas de nia Gardanĝelo la spiritan konon de ni bezonatan. 

“La Dia Intuicio estas, ene de ĉiu el ni, la propra Racio de la Kreanto. Tial, kiam ni efektive kultivas ĝin, la Sinjoro de la Estonteco sciigas nin, anticipe, pri okazontaj faktoj, ĉu malgravaj aŭ gravaj”, klarigas Paiva Netto.

Tamen eblas, ke ni ne komprenas facile la mesaĝon, kiun la Gardanĝelo volas al ni transdoni, eĉ pro manko de iuj kutimoj, kiuj ligas nin al Li. Kiel do plibonigi tiun komunikadon?

Endas ligi perfekte sian pensadon al la Ĉieloj, alivorte al la valoroj trovataj en tiuj superaj regionoj, kiel ekzemple Paco, Sindonemo, Amo, Feliĉo, Kompatemo. Tio estas atingebla multmaniere, sed precipe per kondutoj, kiuj kvietigas kaj trankviligas la Animon, per preĝado kaj meditado, krom bonaj legaĵoj, konversacioj kaj muzikoj, kiuj estigas Solidaron, Respekton, Fratecon en la ĉiutagaj rilatoj.

Tiumaniere ni restos ligitaj al Ili, kiuj situas en la Supera Spirita Mondo, kaj tiel sukcesos kompreni la mesaĝojn, kiujn la Gardanĝeloj deziras transdoni al ni.

+ VIDU PLI: Ĉu mia Gardanĝelo ĉeestas, eĉ kiam mi suferas?

Vivian R. Ferreira
Meditadoj el la Animo kunligas serion da instruoj celantaj estigi la veran pacon pere de la individua kaj kolektiva transformiĝo.

Tial, ankaŭ la malo okazas. Kiam homo estas plena de ĉagreno, kolero, envio, egoismo, malvigleco, li tenas sian menson en malordo. Kaj eĉ kiam lia Gardanĝelo klopodas averti aŭ konsoli lin, li ne sukcesos ricevi la mesaĝon, ĉar li ne situas en la sama vibrofrekvenco. Jen la kialo de la tiel bezonata averto de Jesuo en sia Evangelio laŭ Mateo, 16:19: 

“Kion ajn vi ligos sur la Tero, tion Mi ligos en la Ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la Tero, tion Mi malligos en la Ĉielo”.

3. Ĉu eblas, ke la Gardanĝelo foriĝos de ni?

Ni ne rajtas atribui al la Gardanĝelo homajn difektojn aŭ kutimojn. Li estas evoluinta spirito, kaj konscias pri sia devo prizorgi kaj subteni. Tial, Li neniam forlasas nin. Devontiginte sin en la Supera Mondo, Li akompanos nin dum la tuta tempo asignita al Li, ĉiam respektante la liberecon, privatecon kaj evoluritmon de ĉiu individuo.

Kaj, pro la sama kialo jam menciita de ni, se nia pensado ne situos sur alta spirita ŝtupo, Li ne kapablos komplete plenumi Sian rolon; ne ĉar Li ne deziras, sed ĉar ni ne kreis la kondiĉon necesan por tiu plenumiĝo.

En la libro Interparolante kun sia Gardanĝelo — la Spirita Agendo, p. 19, de D-ro Bezerra de Menezes (Kunordiganto ĉe la Spirita Mondo de la Monda Revolucio de la Lumspiritoj), psikografiita de Chico Periotto, ni trovos gravan mesaĝon de Frato Ora Sago (Spirito): 

“Ni ne forgesu preĝpeti la helpon de la Gardanĝeloj. Ni neniam forgesu ĝin fari! Kiam ni forgesas tiujn Ĉielajn Protektantojn, ili ne povas helpi nin, ĉar ne kreiĝas la necesa akordiĝo kun la Supera Mondo. Ili tiam fariĝas simplaj akompanantoj, kaj tio estas tre ĉagrena kaj por Ili kaj por Vi ĉiuj. Ni ĉiam petu la apogon de la Gardanĝeloj, kaj ili manifestiĝos per intuicio, ĉiela inspiro, ĉu private aŭ publike”.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______________________________
1 – Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 – Spirita celo aŭ Spirita Agendo – Instruas la Religio de la Universala Amo ke neniu naskiĝas sur la Tero sen iu ekzisto-kialo. La Ĉiela Edukanto mem, Jesuo, donis al ni Sian ekzemplon: "Ĉar mi malsupreniris de la Ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis" (Evangelio, laŭ Johano, 6:38). Tial, antaŭ ol reenkarniĝi sur la Teron, ĉiu el ni alprenis en la spirita mondo — nia origina patrujo — sumo da devontigoj, situacioj kaj defioj, kiuj konsistigas nian Spiritan Agendon.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON