Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?
Vidu bibliajn tekstojn, kiuj konfirmas Reenkarniĝon.
Kompreni la Universalan Leĝon de Reenkarniĝo estas decida paŝo en la maniero, kiel ni vidas Dion, kaj pliriĉigas la konscion pri tio, kiuj ni estas, el kie ni venis kaj kien ni iras.
Por pripensado pri la efektiveco de tiu dia meĥanismo, estas necese evidentigi, ke ĝi estas intime ligita al la identeco de la Plejalta Kreanto: “Dio estas Spirito”, revelaciis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro (Evangelio laŭ Johano, 4:24). Kaj plie: “Dio estas Amo”, laŭ la difino de Johano Evangeliisto, kiu tion lernis de la Dia Majstro, laŭ lia Unua Epistolo, 4:16.
Ni estis kreitaj de Dio, spirite, laŭ Lia Dia “bildo kaj simileco” (Genezo, 1:26). Sekve, kiel la Ĉiela Patro estas eterna, tiel same ni estas. Do, ni ne estas nur tio, kion ni vidas en la spegulo. Nia pereema korpo estas tiu, kiu vestas nin portempe, dum ni pilgrimas sur la Tero.

“Reenkarniĝo, nova ŝanco”
La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1 komprenas kaj proklamas Reenkarniĝon kiel profundan esprimon de la Dia Kompatemo, ne kiel punon, laŭ tio, kion klarigas ĝia prezidanto-predikanto, José de Paiva Netto, en sia verko Apokalipso Sen Timo, en la ĉapitro Reenkarniĝo, nova ŝanco:
“Ni ne lasu fuĝi el nia memoro tion, kion ni promesis en la Spirita Sfero, nome, efektivigi agojn favore al niaj similuloj. Ordinare ni nin kvitigas pri eraroj faritaj en antaŭaj vivoj. Mi volas ripeti la jenon: reenkarniĝo ne estas Dia puno. Male, ĝi estas Lia kompatemo, kiu donas al ni novajn oportunojn. Ĝi estas pli bona ol la eterna infero. Kial patro dezirus, ke lia filo, kiom ajn li eraris en sia vivo dum 50, 60, 70 aŭ eĉ 100 jaroj, pasigu la tutan Eternon en infera suferado, en flamoj, kiuj ne konsumas? (…)”.
Certeco pri la Amo de Dio
Estas grave, ke ni komprenu tiun dian meĥanismon laŭ la perspektivo de Plejalta Ordono de la Tutplaneda Kristo, nome Lia Nova Ordono: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).
Tia estas la vojo, kiun ni devas iri. Ĉar je ĉiu reenkarniĝo ni havas la ŝancon plibonigi nian internon, alĝustigi kaj solvi misfarojn el la pasinta tempo, lerni ami nin mem, respekti kaj vivi honeste, ekzemple. Ĝi estas Dia strategio por ke ni atingu plenan feliĉon.
Ĝi estas ia dinamika proceso, kiun la Kreanto starigis por ni ĉiuj, tiel ke ni nin reeduku dum ĉiu vivo kaj liberigu nin de spirita nescio, kiu kaŭzas suferon.
Tiel reenkarniĝo estigas la Dian Justecon (en kiu ne ekzistas senpuneco), ĉar ĝi permesas, ke la misaginto rilate al la Ĉielaj Leĝoj reĝustigu siajn misfarojn. Kaj super la Justeco de Dio, ĝi surmetas Lian Amon: ju pli la Spirito sin dediĉas al praktikado de Bono, des pli granda estas lia evoluado, ĝis li fariĝos unu kun la Ĉiela Patro, kiel Jesuo (Evangelio laŭ Johano, 10:30).
Cetere, la bezono reenkarniĝi, renaskiĝi, evidentiĝas en la dialogo inter Jesuo, la Majstro de majstroj, kaj Nikodemo (Evangelio laŭ Johano, 3:1-7):
1 Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj;
2 tiu venis al Jesuo nokte, kaj diris al Li: Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn Vi faras, se Dio ne estas kun li.
3 Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la Regnon de Dio.
4 Nikodemo diris al Li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi?
5 Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la Regnon de Dio.
6 Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas Spirito.
7 Ne miru, ke Mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj.
(Ni elstarigis frazojn.)
Ankoraŭ pri tiu temo, multaj duboj povas aperi ĉirkaŭ tiu ĉi aserto de Apostolo Paŭlo en lia Epistolo al la Hebreoj, 9:27: “Kaj kiel estis dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio juĝo”.
Tamen, la Apostolo mem ankaŭ diris: “ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la Fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo” (Epistolo al la Efesanoj, 4:13).
Sekve, kiel estus eble atingi la grandecon de la Kristo dum unu sola vivo? Estas necese trapasi plurajn vivojn por ke la homo sin alĝustigu kaj sin plibonigu en spirito, por atingi tian staton.
Pro tio, Dio donas la okazon de reenkarniĝo al ni ĉiuj, ĉar Li volas, ke ĉiuj venku kaj kresku. Kaj indas substreki, ke en tia Dia Leĝo, ĉiu vivo estas unika, nome materiaj kondiĉoj, kiel la korpo, la familia kaj socia medio, la patrolando, k.t.p., ŝanĝiĝas laŭ la evoluobezono de la individuo.
Pro tio estas permesate, ke viroj kaj virinoj naskiĝu kaj “mortu unufoje”, ĉar tiuj materiaj karakterizaĵoj neniam ripetiĝos. Tamen, la spirito (la individueco, la esenco de la Estulo) plu restos laŭlonge de la sinsekvaj vivoj.
Triumfa reveno de Jesuo
Tiu evoluproceso helpas nin kaj preparas nin por granda transformiĝo, kiu okazos en nia Planedo, okaze de la Triumfa Reveno de Jesuo, la Kristo de Dio, la Sinjoro de la Tero! Tiu okazaĵo estos la plej feliĉa en nia tuta historio, ĉar Li mem tion promesis:
“Jen Mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro” (Apokalipso de Jesuo, 22:12).
+ Jesuo resurektis kaj promesis ke Li revenos
Kaj neniu pensu, ke li estas senapoga dum sia evoluirado sur la Tero. Li serĉu la protekton de la Gardanĝeloj kaj de la Lumaj Spiritoj!
Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.
____________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.