Kiel eduki infanojn por estingi perforton?

Pri ĉi tiu temo edukanto Paiva Netto prezentas ennovigan koncepton: “Necesas malarmi la homajn korojn ekde la infanaĝo”.

Gisela Portilho
|
09/09/2016 | Vendredo | 8:45 horas

Por multaj homoj, eduki infanon, por ke ĝi ne reproduktu perforton, ŝajnas fariĝi pli kaj pli malfacila kaj malsimpla. Bedaŭrinde, ni vidas nuntempe fiefikajn influojn, kiuj konkuras, tre ofte maljuste, kun strategioj de gepatroj por la edukado de siaj gefiloj.

Tamen, ja eblas plibonigi tiun situacion, per la praktikado de Frateca Amo. Kiel? “Necesas malarmi la homajn korojn ekde la infanaĝo”, instruas jam dum jardekoj la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto.

Tiun ĉi koncepton li klarigas per sia artikolo Malarmi la Korojn: 

“Necesas malaktivigi eksplodaĵojn, ĉesigi la rankorojn, kiuj insistas loĝi en la homaj koroj. Jen la granda mesaĝo de la Religio de la Tria Jarmilo, kiu inspiriĝas je Kristo, la Pac-Princo: malarmi per forto pli granda ol malamo la koleregon, kiu pafas. Temas pri eduka laboro en larĝa skalo; pli ol tio, temas pri reedukado. Kaj tiu potenca energio estas Amo — ne tiu ankoraŭ nesufiĉa homa amo —, sed la Amo de Dio, per kiu ni ĉiuj devas nutri nin. Ni havas en niaj manoj la plej potencan laborilon en la mondo. Ĉi tiu ja ruinigos ĉiajn militojn, kiuj komence naskiĝas en la malsana Animo de vivulo”.

Vivian R. Ferreira

    

Tial do necesegas prosperigi edukadon por Paco. Ververe, ricevi infanon estas devontigo, antaŭ ĉio spirita. La gepatroj, ĉu biologiaj aŭ adoptaj, ne havas nur la leĝan respondecon eduki siajn gefilojn. Ni kredas, ke ekzistas ligo, kiu transpasas la materiajn leĝojn kaj estas frukto de plenumenda sindevigo antaŭ Dio.

Jen kial tia prizorgado devas okazi jam dum gravedeco. Samtempe kun la prizorgo de nutrado, korpekzercoj kaj kuraciloj — ĉar ili povas efiki sur la biologian kaj neŭronan elvolvon de la naskoto —, necesas, ke la patrino (kaj la tuta familio) okazigu preĝadon, konvene elektu la lokojn frekventotajn, la muzikojn aŭskultotajn, la vortojn dirotajn al proksimuloj kaj multajn aliajn situaciojn, kiuj povas estigi bonefikan vibradon.

Ververe, oni jam pruvis science, ke naskoto sentas ĉion ĉi ankoraŭ en la patrina utero.

Sintenoj por estingi perforton

La zorgo eduki kun amo, do tenante la infanojn for de perforto, daŭras dum la tuta infanaĝo. La gepatroj bezonas atenti la unuajn signojn de fisentoj ĉe siaj gefiloj, kiuj povas montriĝi okaze de malpaco inter gefratoj aŭ kolegoj, ĉikana sinteno, turmentado de bestoj, manko de kompato pri la sufero de aliulo kaj multaj aliaj situacioj.

Atenti tiajn kondutojn tre necesas, ĉar la gepatroj eble trovos pli malfacile rimarki ilin, pro la ekskuzo, ke iliaj infanoj estas “tro junaj” por agi tiel.

Instrui al siaj gefiloj, ke oni devas ne insulti aliulon, ke ne decas ridi pri amiko, kiam tiu ĉi falas au malĝojas, ke ankaŭ vortoj vundas personojn (kvankam ili ne kaŭzas videblajn vundojn), estas simplaj agoj, kiuj gravege rolas en la edukado por la tuta vivo.

Tiucele esencas, ke la gepatroj estu bonaj ekzemploj kaj konstruu sanan dialogadon kun siaj infanoj.

Vivian R. Ferreira

    

Krome gravas emfazi, ke la respondeculoj pri infanoj devas agi firme, kiam necesas korekti konduton. Ekzistas decidoj, kiuj ne ĝojigos la gefilojn, sed tre utilos dum ilia elvolvo.

Tamen estu tiu firmeco plena de amo, ke la infanoj rimarku, per la ekzemploj de siaj gepatroj, ke ĉi tiuj ilin amas kaj tial edukas ilin. 

“La koro fariĝas pli aŭskultema, kiam Amo estas la fundamento de la dialogo”, klarigas Frato Paiva Netto.

Edukado kaj reedukado je Jesuo!

En la Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 6:43, troviĝas la jena aserto de la Ĉiela Edukanto: 

“Ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu donas bonan frukton.

Tial prosperigi la Pacon estas tasko de la tuta familio, kaj komenciĝas ĉe la gepatroj. Por plifortigi la ligitecon, plibonigi la hejman etoson, kaj trovi inspiron por bone eduki siajn gefilojn, nenio pli efikas, ol legi la Evangelion kaj la Apokalipson de Jesuo.

En la Dia Religio ili estas studataj ĉiam laŭ Spirito kaj Vero, konforme al la Nova Ordono de Jesuo (“Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia”, Evangelio laŭ Johano 13:34–35).

Por tiu studado, okazigu, minimume unu fojon semajne, momenton de Preĝado, la Brigadon por la Nova Ordono de Jesuo en la Hejmo.

Gepatroj devas bone prizorgi la semojn, kiujn Dio donacis kun Amo, korektante ilian kreskadon, kiam bezone. Tiamaniere, ili ĝermos kaj fariĝos foliriĉaj arboj, kiuj liveros bonkvalitajn fruktojn al la socio. Tiuj fruktoj malarmos la korojn.

Jes! Jen unu plia misio de gepatroj: varti siajn infanojn, por ke ili malarmu korojn kaj laboru por Pac-Kulturo, por socio solidara, altruisma kaj ekumena.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

________________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON