Kristnaska Mesaĝo por familioj

El la Redakcio
|
14/12/2018 | Vendredo | 17:35 horas

Ĉu vi deziras belegan Kristnaskan Mesaĝon por kunhavigi al via familio kaj viaj geamikoj? Esence, tiu dato invitas nin festi la naskiĝon de Jesuo kaj kun Li renovigi niajn plej edifajn sentojn, alivorte Unuecon, Respekton, Solidarecon, Amon kaj Justecon inter ĉiuj homoj, inkluzive hejme.

Tial la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito dediĉas al vi la Legianan Muzikon, laŭdantan la Dian Majstron: Jesuo, la Nutraĵo de la Popoloj, kantatan en la Portugala. Atentu la tekston, kaj sentu la forton, kiun tiu melodio venigos al via animo!

 

La Dia Ekzemplo de la Kristo de Dio

Pri la etoso de la 25-a de Decembro, kiun, laŭ la Religio de la Tria Jarmilo, oni devas vivosperti dum ĉiuj tagoj de jaro, skribis la Prezidanto-Predikanto de tiu ĉi Benata Domo, José de Paiva Netto, en sia artikolo Konstanta Kristnasko de Jesuo:

“La ekzemplo de Jesuo simbolas jam de du mil jaroj la eblan, daŭran, pacan kunvivadon inter popoloj.

Unu el la plej noblaj celoj de ĉiuj kristanoj de Bona Volo estas Obstinado, kun Realiganta Fido, je la anonco de la Triumfa Reveno de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, al kunvivado kun ni, en la mondo. Mi konsideras, ke estas ĉiam oportune pritrakti tiun temon kun vi.

La amplekseco de la Bona Novaĵo, kiun la Bonfara kaj Altruisma Filo de Maria kaj Jozef prezentis al ni, monstras ke Lia ĉeesto inter la estuloj sur la Tero neniam devas sugesti timon al niaj Homfratoj, kiuj ne konfesas sin Kristanoj.

Jesuo ne kaŭzas malkomforton al homa prudento. Plejalta Bonfaranto, Li venas por aldono al la progreso plena, daŭripova, spirita, materia, etika kaj socia, kiun ni strebas atingi”.

VIDU PLI:
Kiel festi Kristnaskon familie?
Sep manieroj travivi la Kristnaskon (ĉiutage)
Kristnasko kaj invito al la Eterna Vivo

Kion vi opinias pri tiu Kristnaska Mesaĝo por familioj? Taksu ĝian kvaliton per la steloj ĉi-malsupre. Kaj profitu la okazon por kunhavigi ĝin al persono amata de vi!

Feliĉan Konstantan Kristnaskon de Jesuo!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON