Kristnasko kaj invito al la Eterna Vivo

Angélica Periotto
|
18/10/2016 | Mardo | 18:00 horas

Kristnasko. Ĉe malsamaj popoloj, tiu dato venigas la forton de sia celebrado kaj invitas vin rememori tion, kion oni ne povas forgesi: la naskiĝon de Jesuo. En tiu periodo familioj kunvenas por danki, amikoj renkontiĝas por festi kaj multaj aliaj homoj kuniĝas por esprimi la solidarecon, kiun ili portas en la koro. Kiel bone estus, se tiu periodo daŭrus plie, ĉu ne?

Historie, la ekzisto de Jesuo plenumis fundamentan rolon en la homa, socia kaj spirita progreso de la mondo, ĉar Li plivastigis la koncepton de Amo al  proksimulo, per kuraĝaj kaj justaj agoj, kiu Lin definis kiel simbolon de nova erao, kiel ampleksan kaj pragmatan ideon de Civitaneco1

Jesuo kaj la eterna vivo

Lia ekzisto ankaŭ markis la neekziston de morto kaj la eternecon de Vivo. La atestoj pri la ĉeesto de Jesuo, antaŭaj al Lia naskiĝo2, kaj la morto-superado per resurekto venigis al la mondo novan perspektivon, tiun de Eterna Vivo (Evangelio de Jesuo, laŭ Johano 14: 1 ĝis 3): 

“Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al Mi. Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, Mi dirus al vi; Mi iras, por pretigi por vi lokon. Kaj se Mi iros kaj pretigos por vi lokon, Mi revenos kaj ricevos vin al Mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas”.

Arte

+ Kion Apokalispo antaŭdiras pri la Reveno de Jesuo?

Tiu plivastigo pri la senco de Vivo, kiu estu rigardata laŭ spirita vidpunkto, revivigis debatojn kaj instigis novajn studojn. Krome, ĝi garantias al ni, laŭ la supre cititaj vortoj de Jesuo, Lian Triumfan Revenon. Per tiuj vortoj, iu Dia devontigo estas evidentigita de la Kristo, kiu starigas kun la Homaro interkonsenton de helpo kaj Paco. Tiu interkonsento faras Lin referencilon de saĝeco kaj sekureco, precipe en tempoj de lukto kaj transformoj. Cetere, kiun certecon ni havas pri la morgaŭo, krom tiu promesita de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro? La amplekso de tiu profetaĵo, kiu parolas al la Homoj pri iu pli feliĉa morgaŭo, transcendas la kulturajn kaj kredajn limojn.

Klarigas la ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito3:

Estas rimarkinde, ke ĉiuj homoj antaŭvidas ion profunde signifan por siaj vivoj, en ĉi tiu vivo aŭ en la Eterna Vivo, en ĉi tiu aŭ en alia dimensio. Homaj kulturoj, en plej malsamaj formoj, de tre longa tempo antaŭsentas gravan okazaĵon, kiu gravuriĝos je la historio de ĉi tiu planedo. Laŭ multaj homoj, temas pri la glora reveno de la Dia Estro de la Homaro. Kiel ni jam vidis, kristanoj atendas la Kriston, judaj fratoj siavice plu anoncadas baldaŭan, tre atendatan alvenon de la Mesio; budhanoj, de Sinjoro Majtrejo; islamanoj, de Mahdi, kaj tiel plu. Tio estas tre mistika kaj enprofundiĝinta en la homa animo”4

Kristnasko kaj la triumfa reveno de Jesuo

Observante la vivon de Jesuo, ni rimarkas ke la plej kohera sinteno (rilate Liajn instruojn kaj ekzemplojn), kiun oni povas adopti cele sin prepari por tiuj eksterordinaraj okazaĵoj — kiuj konstruas tiun estontecon de ni deziratan —, estas aktive partopreni ilin kaj ne nur pasive kontempli la situaciojn. Estas aliigi la vivon al okazo por ŝanĝo de tio kio estas erara, tiel kontribuante kaj rapidigante la transformojn. Jes, aliigante la socion komence de ni mem; kial ne? Cetere,  estas ankoraŭ multo por klopode fari. Bedaŭrinde, malsato, mizero, ĉiaj perfortoj, marĝenigo, malegaleco kaj antaŭjuĝo ankoraŭ estas parto de nia realaĵo kaj devas ĝeni nin ĝis tia grado, ke ni starigu sanajn alternativojn por tiu malĝojiga scenejo.

Tela: Carl Bloch (1834-1890)

     

 

Jen kial Kristnasko fariĝas momento tiel konvena por ke ni alprenu tiun decidon. Enkorpigi la gestojn de Solidareco kaj de Amo travivitajn kaj ekzempligitajn de Jesuo, cele kontribui al realaĵo pli humaneca, justa kaj frata, fariĝas efika invito, kiun ni ĉiuj devas akcepti.

Tiamaniere, ni preparas nin kaj kontribuas al ŝanĝo, kiun ni volas vidi realigita en la socio. Kvazaŭ la Kristo daŭre estus nin invitanta ripeti la transformon, kiun Li videble faris Siaepoke kaj kiu helpas al ni ĝin fari nuntempe. 

“Ni estas, Homaj kaj Spiritaj Estuloj, la Kvina Evangelio daŭre skribata, la  Evangelio ne finita, sed vivanta kaj aganta. Jes, ni plu skribas tiun BONAN NOVAĴON per niaj propraj agoj de Realiganta Fido, por ke nia vivo estu ia Revelacio de Jesuo, malkaŝa al la rigardo kaj al la taksado de ĉiuj, sen neceso uzi multajn vortojn por averto kaj prediko.”5

Tiu estas la frata kaj kuraĝiga alvoko, kiun la Religio de Universala Amo faras al la koroj ekde la 1940aj jaroj: travivi la Daŭran Kristnaskon de Jesuo, alidire, sekvi Lian Diajn ekzemplojn ĉiutage cele prepari la vojojn por Lia Triumfa Reveno.

La gejunuloj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito invitas vin partopreni ankaŭ en tiu debato pri la lasta libro de la Sankta Biblio, la Apokalipso de Jesuo. Skribu al esperanto@bonavolo.com. Legu ankaŭ aliajn artikolojn de la verkisto Paiva Netto pri la finaj profetaĵoj:www.paivanetto.com/eo.

_____________
1 Tiel difinas la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Paiva Netto: “Jesuo estas, super ĉio, nobla kaj tre aktuala ideo en marŝo, meritanta esti studata kaj travivata de ĉiuj Animoj kontraŭsektemaj, liberaj de antaŭjuĝoj kaj tabuoj”. Komprenu tion, kion ni proponas, kiam ni parolas pri Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro.

2 La rakonto de la Evangelio de Jesuo, laŭ Johano, en la unua ĉapitro, malsame kiel la sinoptikaj Evangelioj (kiuj raportas pri la naskiĝo kaj surtera genealogio de la Kristo), prezentas Lian Spiritan ekziston, kiu ĉeestas inter ni ekde la komenco de la Terglobo: "En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun DioĈio estiĝis per Li; kaj aparte de Li estiĝis nenio, kio estiĝis, t.e. Jesuo Kristo(Evangelio de Jesuo, laŭ Johano 1: 1 ĝis 3).

Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

4 Elprenaĵo de la artikolo Jesuo, la Ekumena Kristo, kaj Lia Triumfa Reveno, aperinta en la revuoJesuo Alvenas!, eldono n-ro 109, 2010 [portugale].

Teksto improvize parolata en la Superreto Bona Volo de Radio, dum la ekumena prediko okazinta la 17an de januaro 1988, fare de la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON