La Regno de Dio profetita en la Evangelio-Apokalipso de Jesuo

De preĝado al praktikado, lernu, kiel proksimigi ĝin al ni, laŭ la peto de la Dia Majstro en Sia Preĝo Patro Nia.

Rafael Ramalho
|
22/02/2018 | Ĵaŭdo | 8:35 horas

“Per Patro Nia, Jesuo efektivigas la fundamenton de la perfekta Konstitucio por la homoj kaj por la popoloj de la Spirita Mondo kaj de la materia mondo. Ĝi estas la Magna Carta de vere civilizita mondo.”

Jen la vortoj de la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto, eldiritaj ĉe historia konferenco la 21-an de Decembro 1989, en la urbo Portalegro, Brazilo. Tiam li prezentis detalan studon pri la belega preĝo de Jesuo, nun konatan kiel la “Elkodigo de Patro Nia”. Legu pli pri tiu ĉi dato.

Reprodução BV
"Ĉiuj rajtas preĝi la Patron Nian. Ĝi estas limigita al neniu ajn kredo, ĉar ĝi estas universala preĝo, konforma al la ampleksa karitata spirito de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Ĉiu ajn, eĉ ateisto (kial ne?!), povas diri ĝiajn vortojn sen senti sin ĝenita. Jen la filo, kiu sin turnas al sia Patro, aŭ homo, kiu dialogas kun sia altranga stato de vivulo. Temas super ĉio pri Ekumena Preĝo”, Paiva Netto.

Biblia studo pri la Regno de Dio

Surbaze de tiu konferenco kaj de la instruoj de la Kristo, ni prezentos biblian studon pri la Regno de Dio, por kompreni la peton de la Dia Majstro per Sia Preĝo Patro Nia (Evangelio laŭ Mateo, 6:9-13): “Venu via regno”.

Kion efektive tio ĉi signifas? Kiel eblas realigi la Regnon de Dio en mondo regata de perforto kaj karakterizata per interbatalo de ideoj kaj sintenoj? Kial ne temas pri regno dissplitita, eksterlasa? Nu, la atakemo, kiu tiel ofte regas, pruvas ĝuste la neceson teni la Regnon de Dio enkore. Prezentu al vi civilizon inspiritan de tiu vera sento de civitaneco, kiu devenas de la Ĉiela Provizanto.

Johano, la Evangeliisto-Profeto, lernis de la Kristo, ke la Ĉiela Patro estas Amo (Unua Epistolo, 4:16). Do, surbaze de ĉi tiu vidpunkto pri Mizerikordo kaj Justeco, ni analizos trajtojn de Lia Dia Regno, prezentitajn en la Evangelio-Apokalipso de Jesuo.

Shutterstock

Kiel atingi la Regnon de Dio?

“Nu, eblas venigi la Regnon nur post kiam ni lernis sanktigi la nomon de DIO, amante kaj respektante Lin per Lia plej granda verko: la homo kaj ties nedisigebla Eterna Spirito, ĉar sen ĝi la korpo estas simple kadavro”, asertis la aŭtoro de “Elkodigo de Patro Nia”.

Sekve, la Regno komenciĝas per nia deziro pliboniĝi, vivi konforme al la ekzemplo de Respekto, Bonkoreco, Justeco kaj Amo donita de la Kristo de Dio. Kaj Jesuo tiel multe fidas nian kapablon renoviĝi, ke Li garantiis, ke tio okazos, kaj en la Evangelio kaj en la Apokalipso. Por kutimigi la homan menson al tiu realaĵo, Li proksimigis Siajn disĉiplojn kaj aŭskultantojn al perfekta scio pri la Regno de la Ĉiela Patro, revelaciante iom post iom la vastan amplekson de tiu Ĉiela Regado.

“1ª) ‘Paco sur la Tero al la Homoj de Bona Volo’ (kanto de la Anĝeloj anoncantaj al paŝtistoj surkampe la naskiĝon de Jesuo, en la Evangelio laŭ Luko, 2:14);

2ª) ‘La Regno de Dio alproksimiĝis al vi’ (Evangelio laŭ Luko, 10:11);

3ª) ‘La Regno de Dio estas inter vi’ (Evangelio laŭ Luko, 17:21); kaj

4ª) ‘Vi estas la Templo de la Vivanta Dio’ (Unua Epistolo de Paŭlo al la Korintanoj, 3:16).

Jen Dio, kiu deziras esti adorata laŭ Spirito kaj Vero, ne en ŝtontemploj manfaritaj de homoj, sed ene de la koro de Siaj gefiloj. Ĝuste tial la Religio de Dio ne vivos per eksteraĵoj, per idolkulta paganismo. Ĝiaj altaroj estos la puraj koroj de viroj kaj virinoj de Bona Volo — la Bona Volo de Dio, Ĉiopova, Ĉioscia, Ĉieesta.”

Jen ĉi-supre vortoj de la karmemora proklaminto de la Dia Religio, Alziro Zarur (1914-1979), kiujn registris en la Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo I, paĝo 169, la prezidanto-predikanto de la Dia Religio, José de Paiva Netto.

Do unue en nia koro ni konstruos tiun Regnon de Paco, Sekureco kaj Amo. Tio rezulte realiĝos sur la Tero, ĉar ni aplikados la averton de la Kristo: “Celu unue al la Regno de Dio kaj Lia Justeco, kaj ĉiuj materiaj aferoj estos al vi aldonataj” (Evangelio laŭ Mateo, 6:33). Jen instruo, kiun Alziro Zarur definis kiel la Urĝega Formulo de Jesuo”, kaj kiun Paiva Netto nomis Ekonomia Formulo de la Kristo.

Kaj plie klarigis la karmemora proklaminto de la Religio de la Tria Jarmilo: ‘La Regno de Dio kaj Lia Justeco’ estas la perfekta scio pri la Leĝoj Spiritaj, Neŝanĝeblaj kaj Eternaj, kiuj regas la vivon sur la Tero”. Do koni ilin helpos nin kompreni, kiuj ni vere estas, de kie ni venis kaj kien ni iros.

Tamen, tiu transformo urĝas, kaj ja okazos momento, kiam malico ne plu povos ekzisti sur la planedo Tero, kaj la Dia Ŝtatestro tiel agos, kiel Li promesis en Sia Apokalipso: “Jen Mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro” (22:12).

+ Kial ni devas ne timi la finon de la mondo?

Trajtoj de la Dia Regno

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

   

Necesas konsideri, ke la Libro de la Finaj Profetaĵoj, krom gravaj avertoj, indikas transformon kiel fakton nepre realigotan: “La regno de la mondo fariĝis regno de nia Dio kaj de Lia Kristo; kaj Li reĝos por ĉiam kaj eterne”. Kaj tial, “La nacioj promenos per ĝia lumo; kaj la reĝoj de la Tero alportas en ĝin sian gloron” (Apokalipso laŭ Johano, 11:15 kaj 21:24).

En tiu Regno de Diaj Justo, Mizerikordo kaj Amo, “Dio forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis”. Kaj plie, “la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al ĝi; ĉar la gloro de Dio lumis al ĝi, kaj ĝia lampo estas la Kristo de Dio” (Apokalipso, 21:4 kaj 23).

Do, malkiel oni observas en la nuntempa evoluo de la homara historio, ne temas pri homa reĝimo, sub la jugo de timo kaj subpremo, krime bazitaj sur bildo pri la Ĉiela Patro kun la malperfektaĵoj kaj egoismoj propraj al la homoj, sed ne al Li.

Alia reliefiginda punkto estas, ke, ĉar Dio estas Amo, Li deziras la Bonon al ĉiuj Siaj filoj. Do tiu Regno ne limiĝas al kelkiuj, nek al difinita tradicio aŭ popolo. En la Libro de la Revelacio, Johano raportas la “Vizion de la Gloraj”, laŭ kiu li rigardis, kaj prezentiĝis “granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj (7:9); do temas pri Regno vasta, alirebla, kiun karakterizas ankaŭ diverseco.

Ligo inter la Tero kaj la Ĉielo

Krom ĉio jam reliefigita, ni opinias, ke ankaŭ necesas malfermi la menson por eltrovi novajn horizontojn, tiujn, kie loĝas la Lum-Spiritoj, kiuj deziras helpi nin pri niaj ĉiutagaj bataloj. Tiamaniere ni sukcesos proksimigi al ni tiun Dian Regnon, materiigantan tion, kio jam estas realaĵo en la Supera Spirita Mondo.

Paiva Netto, en sia artikolo Eniri la Silenton de l’ Spirito, skribis:

“Ni kontinue agordiĝu kun tiuj, kiuj situas en la Supera Spirita Mondo: la Regno de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, aŭ Spirito de la Vero, aŭ Parakleto, malsupreniranta al ni, laŭ la konsola priskribo de Nova Jerusalemo (Apokalipso, 21:2 kaj 10):

‘2 Kaj mi, Johano, vidis la Sanktan Urbon, Novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo.

‘10 Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la Sanktan Urbon, Jerusalem, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio’”.

Konstateblas, do, la valoro de preĝoj, precipe de la Patro Nia de Jesuo, kiu portas nin en la etoson de la Regno de Dio, kaj nin preparas por sperti ĝin. Tial ni invitas vin preĝi, levi vian menson al la Ĉiela Patro.

+ Partoprenu la Ekumenan Ĉenon de Preĝado de la Religio de la Universala Amo.

Kion vi opinias pri tiu ĉi teksto? Aljuĝu noton per la ĉi-subaj steloj, kaj, se vi havos dubojn pri tiu ĉi temo aŭ pri aliaj, parolu kun ni.

_______
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON