Kial ni devas ne timi la finon de la mondo?

Rafael Ramalho
|
25/10/2017 | Merkredo | 10:00 horas

La fino de la mondo estas temo ofte traktata de multaj popoloj. Multfoje, ĉi tiun temon oni traktas kadre de Scienco, Religio, Filozofio, el inter aliaj kampoj de homa scio. Aliuloj eble identigas politikajn perspektivojn, ekologiajn avertojn, artajn kaj kinajn vidpunktojn.

Ĉiuj havas respektindajn vidpunktojn, krome multaj el ĉi tiuj, prezentate respondece, servas kiel averto pri la maniero, kiel ni traktas nian planedon, la homajn kaj naturajn rimedojn kaj, precipe, nian Spiriton. Tamen, plu staras la demando: ĉu okazos la fino de la mondo? Ĉu la mondo finiĝos?

Por respondi tiujn ĉi demandojn, ni uzos kiel deirpunkton la universalajn instruojn de Jesuo, kiu, laŭ la vidpunkto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, estas la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro.

Pedro Altair Rúbio
La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito jam de jardekoj predikas la komprenon de la instruoj de Jesuo laŭ ampleksa maniero, identigante ilin kiel fundamentajn en la kampoj de homa kaj religia agado. Por ĝi, tiu avangarda principo estas nomata “sensektigo de la Kristo”. Pri tiu ĉi grava tezo paroladis la prezidanto-predikanto de la Religio de la Universala Amo, José de Paiva Netto, dum la Proklamo de Jesuo kiel “la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro”, la 30-an de Decembro 1989, ĉe la Templo de Bona Volo, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo.

Kion diras Jesuo pri la fino de la mondo?

Ni turnu nin al la Dia Ŝtatestro, kiu asertis, laŭ la raporto de Evangeliisto Johano, 1:1–3: “En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per Li; kaj aparte de Li estiĝis nenio, kio estiĝis: Kristo Jesuo”. Li estas la “la Atestanto Fidela kaj Vera, la komenco de la kreo de Dio”, same laŭ la raporto de la evangeliisto-profeto, en la Apokalipso de Jesuo, 3:14.

Ĉar la Kristo estas la plej supera aŭtoritato pri la temo, kion do Li diras pri la fino de la mondo? “Per antaŭscio de pluraj jarmiloj”, kiel asertas la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto, Jesuo rakontas per sia Profeta Prediko faktojn, kiuj, iasence, jam okazis kaj okazas kun ĉiam pli granda intenseco. “Kaj ĉi tiu Evangelio de la Regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino” (Evangelio laŭ Mateo, 24:14).

Pri tiuj ĉi vortoj de la Dia Majstro, la jenon klarigas Paiva Netto, per sia artikolo La Fino de la Tempoj kaj la Persistantoj pri Jesuo:

“Fino de kio? De la planedo? Nu, laŭ la maniero, kiel agadas la homoj, oni ja ektimas. Tamen, ĉio tio estis jam registrita en la Apokalipso. Tie oni vidas, ke post la okazado de krudaj, teruraj aferoj, kiujn ni mem semis, aperos en la mondo, laŭ promeso trovebla en la Libro de Finaj Profetaĵoj, 21:1: ‘Kaj mi vidis novan Ĉielon kaj novan Teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis’.

“Tio signifas: la planedo ne estingiĝos. Danke al Dio, ni ne sukcesos detrui nian solan loĝejon. Tamen, ‘malmultaj homoj restos’, laŭ tio, kion diris la eminenta Profeto Jesaja, 24:6. Ni do pretigu nin por ia profunda transformo”.

Ĉi-maniere, la verkisto prezentas la Libron pri Finaj Profetaĵoj kiel la anoncon pri tiu “profunda transformo”. Tie, per letero de Amiko, kiel instruas la Religio de la Tria Jarmilo, Jesuo preparas la homaron por tiu momento. Antaŭ ol la “Nova Ĉielo kaj la Nova Tero”, legiĝas gvidoj kaj instruoj de la Kristo direktitaj al la Sep Eklezioj en Azio (Apokalipso, ĉapitroj 2 kaj 3) —, kiuj reprezentas la plurajn ŝtupojn de disvolviĝo spirita, homa kaj socia de la homaro.

Ankaŭ en la apokalipsa raporto ni trovas priskribon de la privataj kaj publikaj sentoj kaj agoj de la homoj, revelaciitaj de Jesuo per la malfermo de la sigeloj (ĉapitroj 5 kaj 6), kaj de iliaj seriozaj rezultoj anoncitaj per la Trumpetoj (ĉapitroj 8, 9 kaj 11) kaj efektivigitaj per la plagoj (ĉapitroj 15 kaj 16). Samtempe, okazas pluraj aliaj skuaj eventoj, en la Ĉielo, kun profunda efiko sur la Tero, por la etika maturiĝo de la Spiritaj kaj Homaj estuloj, kio kulminas per la Triumfa Reveno de Jesuo al Planedo Tero (ĉapitroj 1:7 kaj 22: 7, 12 kaj 20).

Konklude, la mondo devos alfronti ĉiujn faktojn anoncitajn en la Apokalipso, ĉar ili rezultas el la homa semado mem (ĉu bona aŭ malbona), sed neniam el ia Dia puno. Tamen, tio ne signifas, ke la mondo finiĝos.

La Reveno de Jesuo garantias, ke la mondo ne finiĝos

Tela: Sátyro Marques

     

Tiu ĉi evento, la plej feliĉa en la Historio, estas la ŝlosilo por kompreni, ke la mondo ne estos detruita, klarigas Paiva Netto, per sia libro Jesuo, la Dia Profeto

“(...) La mondo ne finiĝos, krom se ni, la malkvietaj homoj, pelos ĝin al tia destino. Plie, povas estingiĝi aŭ tre malmultnombriĝi la homa specio. Ne la mondo. Escepte se granda astro kolizios kun ĝi. Kaj mi ne pesimismas pri la estontaĵoj, ĉar eĉ la Apokalipso mem, kiu fontas el Dio, finiĝas per laŭta alvoko al la Vivo (22:20 kaj 21):

‘20 La atestanto de tio diras: Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo.
‘21 La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun ĉiuj sanktuloj. Amen.’

“Pri ĉio anoncita, ni restu trankvilaj, ĉar la Dia Profeto ja estras. Nu, ĉar Jesuo glore revenos, Li revenos al io, kio plu ekzistados, nome la planedo Tero”.

Jesuo estas la plej forta certeco, ke la mondo plu ekzistados, tamen la Tero estos transformita, kaj statos multe pli bone ol tio, kion ni vidas nuntempe (danke al Dio!). Li mem promesis, ke Li revenos al tiu “Nova Ĉielo kaj Nova Tero”. Ankaŭ en Jesuo, la Dia Profeto, skribis ĝia aŭtoro:

“Nu, mi ripetos, por bone memorigi: se Jesuo revenos, nian planedon morto ne fortrenos. Tiel estu. (La rimo estas intenca.) Bone memorigu, kion Johano priskribas, per la unua versiklo de la ĉapitro 21: ‘Kaj mi vidis novan Ĉielon kaj novan Teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.’”

Iu eble supozos, ke pro la malleviĝo de tiuj novaj horizontoj kaj teritorioj, subkompreniĝas la detruo de la unuaj. Sed la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito baziĝas sur la jena argumento, eldirita antaŭ jardekoj de ĝia karmemora Proklaminto, Alziro Zarur (1914-1979), kaj registrita de Paiva Netto: “Zarur klarigis, ke inteligenta domposedanto ne detruos sian loĝejon (ĉi-okaze, la mondon) pro fiaj luprenantoj, sed li forigos ilin el ĝi. Jen justaĵo”.

Arquivo BV

Tiamaniere, foriginte la fiajn luprenantojn, oni reformos la domon, kie restos la Feliĉuloj pro la Dia Profeto, kiu redonos, konforme al la Leĝo de la Finaj Profetaĵoj, “al ĉiu laŭ liaj faroj” (Evangelio, laŭ Mateo, 16:27, kaj Apokalipso, 20:13).

Per Sia Prediko sur la Monto, la Ĉiela Edukanto instruas: “Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la Teron” (Evangelio, laŭ Mateo, 5:5). Kompreneble, post necesa puriĝo, kiel klarigas la libro Jesuo, la Dia Profeto. Ĉi-rilate, Paiva Netto prezentas en la citita verko la vortojn de D-ro Bezerra de Menezes (1831-1900), brazila kuracisto, politikisto, miraklo-faranto kaj kunordiganto en la Spirita Mondo de la Tutmonda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, en la Kvara Revelacio, la Dia Religio. Tiu nobla Spirito jene esprimis sin per la prestiĝa ĵurnalo O Paiz, en la 19-a jarcento:

“(...) Nia planedo daŭre ŝanĝiĝas nur laŭ sia rango; ĝi suprenrangiĝas, pasante, ekzemple, de mondo kun repagado de kulpoj, kiel la Tero kaj multaj aliaj planedoj, al mondo de regeneriĝo, kiel tiuj situantaj super ĝi, kaj tiun mondon atingi ni devas aspiri, ĉar en ĝi regas homa progresado, inter ridoj kaj floroj, kaj ne plu per doloroj kaj torturoj, kiel en la purgatorio.

“La planedo, do, pludaŭros, ne finiĝos, kiel kredas tiuj, kiuj laŭlitere interpretas la Sanktajn Skribojn (...). La Fina Juĝo estas, laŭ Spirito kaj Vero, la disigo aŭ distingo de tiuj, kiuj havas inspiron por akompani la planedon dum ĉi ties [nova] alsuprado, disde tiuj, al kiuj ĝin ne havas”.

Jesuo deziras, ke ĉiuj pliboniĝu, do ni plenumu nian rolon en la perfektigado de niaj sentoj, per noblaj kondutoj ĉiutage. Tiamaniere, bezonos ne timi la finon de la tempoj (nek la finon de la mondo), sed resti atentaj al transformaj okazaĵoj, ĉar, kiel nin ankaŭ avertas kaj kuraĝigas Paiva Netto, per sia artikolo La Fino de la Tempoj kaj la Persistantoj pri Jesuo:

“Kie Amo ne sukcesas establiĝi, tie doloro alvenas kaj agadas. Kaj foje ĝi agas per maniero frapa, pro la urĝo de korpo deliranta, ardanta pro febro, kaptita de infekto, kiu postulas urĝan kirurgian tranĉon.

“Tia estas la semado, miaj karaj! Sed kompense, laŭ la pasado de jarmiloj, multaj homoj semadis Amon, Veron, Justecon, Laboron, por harmonio de spiritaj kaj homaj estuloj. Ankaŭ tiuj ricevos sian premion, subliman riĉaĵon, okaze de ĉi tiu fermiĝanta ciklo, kiu fine determinos la malaperigon de civilizacio de rabado kaj de malamo.”

Ni preĝu kaj laboru hodiaŭ por pli bona estonteco. Tiamaniere ni efektivigos la majestan profetaĵon de la Apokalipso (11:15): “La regno de la mondo fariĝis Regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj Li reĝos por ĉiam kaj eterne.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

________________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

Juĝu ĉi tiun enhavon