Spirita Evoluo: kiel disvolvi kaj apliki ĝin ĉiutage?

João Carlos de Carvalho
|
22/02/2021 | Lundo | 19:35 horas

Multaj filozofioj kaj religioj instruas pri spirita evoluo. En la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ĝi okazas surbaze de la koncepto, ke ni estas Spiritoj (Animoj, eterecaj estuloj), kaj ke ni provizore troviĝas sur la Tero (en la materia plano) reenkarniĝintaj, por pliperfektigi nin spirite kaj morale.

Laŭgrade kiel ni disvolviĝas dum tiu irado, ni liberiĝas de la karnaj faroj (kiel kolero, ĵaluzo, malamikecoj, malpacoj), kaj ni produktas la fruktojn de la Spirito, kiel asertis Paŭlo el Tarso, inspirite de Jesuo, per sia Letero al la Galatoj, 5:22, 23 kaj 25:

“Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo. (…) Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaŭ iradu”.

Sekve, komprenu per tiu ĉi retpaĝo, ke Jesuo indikis, antaŭ pli ol 2.000 jaroj, per Siaj Vortoj kaj Agoj, la Veran kaj Sekuran Vojon por ke ni evoluu spirite.

Ankaŭ vidu la rolon de la Reenkarniĝo en tiu procezo, kaj ĝian manieron de funkciado. Ni komprenos ĉi tion kaj multon pli. Daŭrigu la legadon.

La Spirita Evoluo, laŭ la Biblio kaj la Evangelio de Jesuo

rawpixel-unsplash

Pluraj raportoj en la Sankta Evangelio de Jesuo montras al ni, ke homoj kun plej diversaj pensmanieroj kaj filozofioj serĉis ĉe la Dia Majstro unu komunan celon: respondojn pri pli alta celo de vivo kaj de spirita evoluo.

Tiel okazis al Zakĥeo, ĉefimpostisto, kiu, akceptinte Jesuon ĉe sia domo, donis novan sencon al sia vivo, liberiĝante el siaj pekoj, kaj devigante sin plenumi la Bonon por siaj proksimuloj (Evangelio laŭ Luko, 19:1-10).

Same okazis al Nikodemo, princo inter la hebreoj — li ĝuis en sia epoko grandan aŭtoritaton politik-religian —, kiu  dumnokte venis al Jesuo serĉante spiritan scion.

Kaj li ricevis instruon pli ampleksan ol tio, kion li serĉis kaj kapablis kompreni tiumomente (Bona Novaĵo laŭ Johano, 3:1-21).

Solvu pliajn dubojn:

Kiu estas Dio?

La Origino de l’ Vivo — Kiuj ni estas, de kie ni venis, kaj kien ni iros?

+ Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?

Al la Samarianino, apud la fonto de Jakob, la Ĉiela Pedagogo faris eksterordinarajn revelaciojn, kiujn ŝia eterna Animo aspiris trovi (Evangelio laŭ Johano, 4:1-42).

Spirita Evoluo: afero dezirata de ni ĉiuj

Ni ĉiuj, ĉu konscie aŭ ne, deziras progreson, spiritan evoluon, ĉar, 2.000 jarojn depost Lia unua videbla veno sur la Teron, ni daŭrigas nian iradon al Jesuo, serĉante respondojn pri vivocelo efektive peninda. La malo estas elreviĝoj kaj frustriĝoj, kiuj nin ege suferigas.

Kaj indas rimarkigo, antaŭ ol ni plu legos. Traktante tiun ĉi temon, oni ne intencas diri, ke, por fariĝi pli evoluintaj Spiritoj, ne necesas, ke ni estu ĉiuj egalaj laŭ pensmaniero, aŭ ke ni kunhavu la saman kulturon, aŭ sekvu la saman religion. Gravas ja niaj Faroj, la Bono kiu loĝas en nia koro kaj eksteriĝas.

Denove inspirite de Jesuo, avertis la Apostolo de la Nacianoj, per sia Epistolo al la Efesanoj (4:13): “ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la Fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la Homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de la Kristo”.

Tiu ĉi aserto de Apostolo Paŭlo ampleksas la vojon irendan por nia spirita evoluo, ĉar la celo de la homo, sur la Tero kaj en la Ĉielo de la Tero, estas progresi spirite.

Eble vi nun demandas vin: “sed kiel tio eblas? Kiele mi povas atingi mian spiritan evoluon?”. La respondon ni trovos en la dialogo mem inter Jesuo kaj Nikodemo, ĉi-supre citita. Ĉar la instruo donita de la Kristo al la hebrea princo, kaj al ĉiuj ni, tiel gravas al la Spirito, kiel la aero al la korpo.

Tela: Henry Ossawa Tanner (1859-1937)

La Dia Edukanto parolas kun Nikodemo pri la eterneco de la vivo:

“Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la Regnon de Dio” (Johano, 3:3).

Ĉi-maniere, la Majstro de la majstroj malkaŝas al ni, ke, per la Universala Leĝo de Reenkarniĝo, Leĝo de Dio, ni konkeras, iom post iom nian spiritan evoluon. “Sed ĉu sufiĉas reenkarniĝi aŭ eĉ nur koni tiun leĝon por evolui?!”.

La Reenkarniĝo kaj la Evoluo de la Spirito

La respondon al tiu ĉi instiga demando ni trovos en la blogo de la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, Paiva Netto, per lia artikolo Karitato kaj Dia Meritokratio:

“La Leĝo de Reenkarniĝo konfirmas la liberan volon; la libera volo konfirmas la Leĝon de Reenkarniĝo. Unu pravigas la alian. Tamen, se vi ne konas, aŭ ne sentas en via animo la Novan Ordonon de Jesuo, tiam la plej sanktaj aferoj suferas fiuzadon”.

Kaj la aŭtoro aldiras en sia artikolo:

“Ne sufiĉas nur scii, ke la meĥanismo de multoblaj vivoj estas realaĵo. Esencas sperti la aplikadon de la Plejalta Ordono de la Kristo — ‘vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj’ (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 15:13)”.

Kaj li finas dirante:

“Mi jam deklaris, en la komenco de mia libro Ni Revenis! — La Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj (1996), ke la Nova Ordono, la Plejalta Normo de la Kristo, eĉ pli gravas ol akcepti la universalan Leĝon de la Sinsekvaj Vivoj, ĉar, antaŭ ĉio, necesas ami, same kiel la Ekumena Kristo nin amas”.

Spirita Evoluo: de la Scio ĝis la Praktikado de Bonaj Faroj

Tiuj vortoj de la prezidanto-predikanto de la Dia Religio tre amplekse kaj profunde komprenigas al ni, ke spirita scio valoras sole nur se vivata, praktikata por la Bonfarado al similulo. Se male, ĝi estas nur akirita scio. Nur konkerita scio.

Indas ankoraŭ reekzameni punkton en la emblema dialogo de la Kristo de Dio kun Nikodemo. Asertis la Saĝulo de la Jarmiloj: “Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito” (Johano, 3:6). En ĉi tiuj vortoj de Jesuo ni identigas nian originon: ni estas eternaj Animoj strebantaj al spirita evoluo.

Ni devenas de Dio, kiu estas Spirito — jen unu el la eksterordinaraj revelacioj de Jesuo al la Samarianino (Johano, 4:24) — kaj al Li ni revenos, je la ĝusta horo, laŭ Lia Plano por nia vivo. Tia estas la ciklo de ekzistado.

Divulgação

Tio okazos tiomfoje, kiom necese por nia spirita evoluo. Kaj tio, kio akompanas nin, estas la Bono farata de ni. Nenio pli akompanas nian Spiriton, kiam ni revenas al la Ĉiela Patro.

Ni estas Spiritoj sur la Tero kaj en la Tera Ĉielo

Necesas fari gravan konsideron, nome, ke ni estas Spiritoj ne nur forlasinte la karnan korpon, pruntedonitan de Dio por nia spirita evoluo, sed en ĉiuj cirkonstancoj, kie ni troviĝas, sur la Tero kaj en la Ĉielo, loĝata de estuloj ankoraŭ nevideblaj, kaj tiaj ni estos revenante al Dio. Ni estas spiritaj estuloj, ĉiame.

Mi denove citas la verkiston Paiva Netto, nun koncerne lian artikolon Kiu naskiĝis unue?, en kiu la aŭtoro komunikas gravajn pripensojn por tiu debato, skribante:

“La Dia Saĝo proklamas, ke la homo estas ne korpo havanta Spiriton, sed ja Eterna Spirito havanta paseman korpon”.

Kaj li aldiras:

“La aplaŭdata franca jezuita pastro, teologo, filozofo kaj paleontologo Pierre Teilhard de Chardin (1881-1955), dum sia senĉesa batalado por la dialogo inter materia, scienca pensado kaj la sanktaj fortoj de la Kreo, eldiris la jenan juvelon: ‘Ni estas ne homoj vivantaj spiritan sperton, sed spiritaj estuloj vivantaj homan sperton’”.

Jen la valoro de la Ĉiutaga Preĝado, ĉar ĉiufoje, kiam ni preĝas aŭ meditas — kiel ajn oni deziras nomi tiun agon de kontakto kun Dio, kun Supera Kosma Konscio —, ni konektiĝas kun tiu nia parto eterna, nevidebla, kiu animas la korpon, kaj ni agigas superan povon gvidantan kaj kondukantan nin al kompleta feliĉo.

Mi finas per la jenaj vortoj de la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, en lia artikolo Jubilo de Vivo:

"Jubilo de vivo estas tiu, kiun ni donas al ĝi. Do, se ĝi estas tre defia, tio ne signifas, ke ĝi ne fariĝos riĉa je realigoj kaj feliĉo. Ĝi devas esti vivata grandanime. Ĉar ĉiam estas okazo sperti bonfaradon.

Kaj kiam ni sentas Dion, kiu estas Amo je senfina potenco, tiam la vivo atingas ritmon kaj amplekson de Eterneco”.

 “Kaj la problemoj!?”, iu eble demandos. Ni penu venki ilin, per la apogo kaj forto venantaj de Dio.

Solvu pliajn dubojn:

Kiu estas Dio?

La Origino de l’ Vivo — Kiuj ni estas, de kie ni venis, kaj kien ni iros?

Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

____________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo. 

TAKSU ĈI TIUN PAĜON