“Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas” — Kion ĝi signifas?

Sekvu la biblian studon pri tiu ĉi instruo kaj pri pliaj, liveritaj de Jesuo per Sia Letero al la Eklezio en Laodikea (Apokalipso, 3:14-22).

Rafael Ramalho
|
19/03/2021 | Vendredo | 17:20 horas

“Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas...”

Ni imagu domon. La familio kunveninta, gardata de eksteraj danĝeroj, vespermanĝas kaj vigle konversacias. Abunda manĝaĵo, mienoj ĝojaj pro la malofta oportuno renkontiĝi. Subite, la sonon de la brua kaj vigla interparolo interrompas frapeto sur la pordon.

Shutterstock

Kiam Jesuo asertas “Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas”, en la Letero al la Eklezio en Laodikea (Apokalipso, 3:14-22), la laŭlitereco de la sceno ĵus priskribita pensigas nin pri nia sekura ejo, kie ni tenas niajn amojn, niajn konvinkojn, niajn valorojn.

Letero de Jesuo al la Eklezio en Laodikea

Jen unu el la instigaj Leteroj senditaj de Jesuo al la sep Eklezioj en Azio, al kiuj Li direktas la Apokalipson, la libron de la Revelacio. Estante revelacio, la lasta libro de la Sankta Biblio liveras gravajn instruojn pri nia vivo, pri la mondo, kie ni vivas, kaj pri la destinoj, kiujn ni konstruas per bona aŭ fuŝa uzado de nia libera volo.

Tiamaniere, kvankam antaŭe la sep Eklezioj en Azio estis laŭlitere komunumoj kun geografiaj situoj, hodiaŭ ilia signifo disvastiĝas al la tuta homaro, laŭ ĝiaj diversaj ŝtupoj de evoluo etika, socia, politika, filozofia, arta, sporta, scienca ktp. 

Efektive, la Amo de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, ampleksas la tutan homaron — kiel instruas al ni Frato Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, per sia serio La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj.

Lernu pli pri la historio de la Religio de la Universala Amo per la predikado de la Apokalipso de Jesuo.

Ankaŭ tial, ke ĝi estas mesaĝo de la Jesua Amo, la Libron de la Finaj Profetaĵoj oni ne rajtas rigardi kiel libron pri teruraĵoj.

LEGU PLI: 
Kion instruas Jesuo, avertante nin ne esti varmetaj? - Letero de Jesuo al la Eklezio en Laodikea

Apokalipso: La Dia Libro liverita al la Homaro

Instruas la verkisto Paiva Netto, kiu studas jam dum pli ol ses jardekoj la sanktajn verkojn kaj la Spiritan kaj homan vivon:

Apokalipson oni ne faris por timegigi per mallumaj vojoj de mistero, sed por prilumi la vojojn de nia vivo, ĉar Apokalipso signifas Revelacion”.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

     

En la Letero al la Eklezio en Laodikea, Jesuo, prezentinte sin kiel “la Atestanton Fidelan kaj Veran, la komencon de la Kreo de Dio” (3:14), invitas nin severe reekzameni la celon de nia ekzistado.

Ni devas ĉirkaŭrigardi nin laŭ nova perspektivo, pli interesa kaj reala, sed kiun ni ofte ne emas rimarki. Ĝin elokvente prezentas la versiklo 17:

“Ĉar vi diras: mi estas riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda”.

Kiom ajn ĉirkaŭas nin ĉio digne konstruita per nia penado, kiu liveras ian vivkvaliton (domojn, aŭtojn kaj aliajn materiajn havaĵojn), jen venas momento, kiam nia Dia Naturo — ĉar ni estas Spiritoj — petegas atenton.

Dum tio ne okazas, aŭ dum ni ne identigas la kaŭzon de nia anima malpleno, la nekomprenata avido al io plia povos fari nin viktimoj de konsumismo, kiu nenion efektive liveras — malgraŭ la valoro, kiun parto de la socio atribuas al ĝi, kiel ekzemple: prestiĝo, povo, famo, interalie.

Tiamaniere, tio, kion Jesuo faras per sia Letero al la Eklezio en Laodikeo estas gardi siajn disĉiplojn de frustriĝo, forprenante la malveran signifon de aferoj, por proponi al siaj amataj sekvantoj ion pli altan per la versiklo 18:

“Mi konsilas al vi aĉeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi riĉiĝu [per spirita kono pruvita per sperto]; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco [per agoj de Li inspiritaj, vi kovru vian karakteron, gardante ĝin spirite]; kaj kolirion, por ŝmiri viajn okulojn, por ke vi vidu [per la lumo de Tiu havanta okulojn kiel fajra flamo (Apokalipso, 1:14), alivorte, klarvidecon kapablan vidi aferojn tiel, kiel ili efektive estas].

Kaj konsole al tiu eklezio tiomfoje avertata, aldiras la Sincera Amiko:

“Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu” (3:19).

Shutterstock

Por pli klare kompreni la rezonon, indas citi ĉi tie unu plian pripenson de la verkisto Paiva Netto en sia artikolo La Sinjoro de la Estonteco:

“(…) Temas ĝuste pri la Profetaĵo, kiu nin trankviligas, ĉar trankviligi ankaŭ signifas averti, sciigi pri la danĝero, kiu minacos nin, se ni foriĝos de la etika sinteno benata de la Kreanto kaj intime dezirata de Liaj kreitoj, ĉu kredantaj, ĉu ateistaj (...)”.

Do jen Jesuo, je la fundamenta momento de la enkonduka lernado de la plej gravaj profetaĵoj de la Apokalipso, kiel la Sigeloj, la Trumpetoj kaj la Plagoj, faras al ni fortigan inviton, kvazaŭ nutrante nin, por ke ni trairu la sekvajn ĉapitrojn taŭge provizitaj per la ĉefa signifo de la ekzistado, kiun Li alportis al la Tero per sia Nova Ordono:

“Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia” (Sankta Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).

LEGU PLI: 
Kion instruas Jesuo, avertante nin ne esti varmetaj? - Letero de Jesuo al la Eklezio en Laodikea

Apokalipso: La Dia Libro liverita al la Homaro

Kaj la Kristo aldiras, en la Apokalipso, 3:20:

“Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi”.

Komentante ĉi tiuj vortojn de Jesuo, la prezidanto-predikanto de la Dia Religio skribis en sia artikolo Libereco implicas moderon:

“Jesuo frapas la pordon. Ni malfermu al Li la vojon, por ke, kune kun Li, ni povu ĝui la spiritajn nutraĵon kaj akvon, kiuj sufiĉos al ni dum la tuta Eterneco. Tiele ni neniam sentos mankon de tio, kio fortigas nin, konforme al la Evangelio laŭ Johano, 6:35 kaj 51: ‘Mi estas la Pano de Vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos! (...) Mi estas la Viva Pano, kiu malsupreniris de la Ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu Pano, tiu vivos eterne’ (...)”.

Ni atentigas ĉi tie al la profunda respekto de la Kristo al nia rajto elekti, ĉar Li diras al ni: “mi konsilas vin”, “mi frapas la pordon”. Ĉar la decido al ni apartenas.

Tela: Carl Bloch (1834-1890)

    

Ĝuste ni povas malfermi nian menson al la Diaj aferoj, studante kaj vivante la Sanktan Evangelion-Apokalipson de la Ĉiela Amiko, kaj fortikigi nian vivon kaj niajn homrilatojn per la morala kaj spirita riĉo, kiun la Kristo proponas al ni, frapante nian pordon.

LEGU PLI: 
Kion instruas Jesuo, avertante nin ne esti varmetaj? - Letero de Jesuo al la Eklezio en Laodikea

Apokalipso: La Dia Libro liverita al la Homaro

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON