Letero de Jesuo al la Eklezio en Laodikea

Kion instruas Jesuo, avertante nin ne esti varmetaj?

El la Redakcio
|
24/04/2018 | Mardo | 13:00 horas

La Eklezio en Laodikea estas la lasta el la Sep Eklezioj de Azio, al kiuj Jesuo dediĉas la ĉapitrojn 1 ĝis 3 de la Libro de la Finaj Profetaĵoj, Sia Apokalipso. Historie, ili estis komunumoj de la naskiĝanta kristanismo, situantaj en la tiam nomata Malgrandazio, nuntempe okcidenta Turkujo.

Laodikea situis en la Roma Provinco de Azio, proksime de Koloso kaj Efeso, kaj estis tre riĉa urbo. Do al tiu popolo, same kiel al ni ĉiuj, la Kristo faras gravan averton, ke ni ne estu “varmetaj”. Sed kion ĝi signifas? Tion ni lernos per la ĉi-sekva biblia studaĵo.

Arquivo
Proklamo pri la Apokalipso de Jesuo, farita de Alziro Zarur (1914-1979), en la Brazila urbo Ribeirão Preto, la 1-an de Oktobro, 1972.

+ Lernu pli pri la historio de la Religio de la Universala Amo per la predikado de la Apokalipso de Jesuo.

Letero de Jesuo al la Eklezio en Laodikea

(Apokalipso laŭ Johano, 3:14-22)

14 ― Kaj al la Anĝelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la Atestanto Fidela kaj Vera, la komenco de la kreo de Dio:

15 Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; Mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega.

16 Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo.

17 Ĉar vi diras: Mi estas riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda;

18 Mi konsilas al vi aĉeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi riĉiĝu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por ŝmiri viajn okulojn, por ke vi vidu.

19 Ĉiujn, kiujn Mi amas, Mi riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.

20 Jen Mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, Mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi.

21 Al la venkanto Mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel Mi ankaŭ venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono.

22 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

(Nia reliefigo)

Kion intencis diri Jesuo per la averto, ke ni ne estu varmetaj?

Ni lernas per la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, ke esti “varmeta” koncernas nian hezitadon pri la Bono, pri bonfarado. Tio okazas, kiam ni restas sendecidaj. Tial, avertante nin, Jesuo instigas nin ne rezigni survoje, sed persisti pri la devoj, kiuj rezultigas la veran Bonon por nia familio kaj nia komunumo. Kaj Li ankaŭ instigas nin ne esti indiferentaj al la personaj kaj kolektivaj malfacilaĵoj.

Shutterstock

Surbaze de tiu scio, ni do vidas la neceson esti “varmaj”, alivorte, agi firmdecide por tio, kio estas ĝusta, justa, etika. Kaj por ke ni tiel vivu, la Religio de la Tria Jarmilo atentigas nin pri la vojo prezentata de la Kristo mem, per Sia Nova Ordono:

“Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia” (Evangelio laŭ Johano, 13:34-35).

Ĉar, agante tiele, ni konservos ĉiam brulanta la flamon de Espero, estingante ĉian malamon, ĉesigante militojn kaj indiferenton, unue en ni mem.

+ Sciu kial “La Spirite Revolucia Nova Ordono de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Sublima Ŝtatestro, estas la strukturo de nova mondo”, laŭ  difino de la verkisto Paiva Netto.

Tial, ni firme paŝadu survoje al individua kaj kolektiva plibonigo. Kaj ni ĉiam kalkulu sur la apogo de la Dia Amiko, Jesuo,  kaj de niaj Gardanĝeloj! Ĉar la Kristo frapas ĉiutage la pordon de nia koro, kaj invitas nin manĝi kun Li (Apokalipso, 3:20). Alivorte, Li kunhavigas al ni la Spiritan Nutraĵon, kiu plifortigas nian spiriton, surbaze de Liaj Diaj Instruoj kaj de Lia propra ekzemplo.

Pri la 7 Eklezioj de Azio

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

Ankoraŭ koncerne la gravecon de tiuj 7 korespondaĵoj, kiel ekzemple la Letero al la Eklezio en Laodikea, emfazindas la formo, per kiu la Dia Majstro prezentas tiujn avertojn.

Aŭtoritatulo pri la studado de bibliaj temoj, precipe pri la Apokalipso de Jesuo, de antaŭ pli ol ses jardekoj, la prezidanto-predikanto de la Religio de la Universala Amo, José de Paiva Netto, klarigas en sia furorverko Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni, ĉe la subsekcio “La defio prezentita de Jesuo al la Eklezioj de la Apokalipso kaj la Ĉiela Konsolo”:

Ekzistas tre kritikemaj homoj, kiuj indulgas neniun. Ili nur indikas erarojn… Tamen, ili ne etendas sian manon, proponas neniun korektvojon al la socio… Sed Jesuo malsimilas! Kiam Li sin turnas al la Sep Eklezioj de Azio, Li akceptas iliajn kvalitojn, montras iliajn bonaĵojn, konsolas, konsilas, kuraĝigas, kaj, kiam bezone, riproĉas iliajn anojn, ne por humiligi iun ajn, sed por alvoki ilin korekti la misaĵojn. Ĉar, se oni riproĉas nur por riproĉi, aŭ laŭdas nur por laŭdi, oni krimegas morale kaj spirite. Mi kutimas diri, ke premii senmeritulon estas krimo. Male, se oni avertas intencante instrui — ĉar ne ekzistas perfektuloj en tiu ĉi mondo —, tiam oni amikas”.

Do, per tiuj leteroj, la Dia Majstro konsolas kaj stimulas sinkorekton, emfazante la premion atingotan. Kaj ni atentu Lian moralan kaj spiritan mesaĝon! Ĉar, same kiel la Leteroj al la 7 Eklezioj de Azio esencis tiam, ankaŭ la mesaĝo, kiun la Kristo destinis al ĉiu el ili, restas aktuala.

Pri ĉi tiu temo, verkisto Paiva Netto, en sia libro Ni ĉiuj estas Profetoj, ĉe la subsekcio “Pacdeziro kaj Sinregado”, asertas:

“Ankoraŭ pri la Sep Eklezioj de Azio eblas diri, ke ili ankaŭ simbolas la diversajn gradojn de kompreno kaj spirita sperto, kie situas ĉiu unuopa Homo. Vere, la Sep Eklezioj ja ekzistas, en malsamaj gradoj, ene de ni mem. Per ili Jesuo montras kvalitojn kaj difektojn, avertante, petante lojalecon, kaj admonante al la praktikado de Bonaj Faroj fontantaj el la Realiganta Fido”.

+ Komprenu, kio estas la Realiganta Fido, kaj la vidpunkton de la Religio de la Tria Jarmilo pri la maniero praktiki Fidon

La gejunuloj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito invitas vin partopreni ankaŭ en tiu debato pri la lasta libro de la Sankta Biblio, la Apokalipso de Jesuo. Skribu al esperanto@bonavolo.com.

Legu ankaŭ aliajn artikolojn de la verkisto Paiva Netto pri la finaj profetaĵoj: www.paivanetto.com/eo.

__________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON