Pardono en la Sankta Biblio: kion instruas al ni Jesuo?

Shirlei Braga
|
24/11/2022 | Ĵaŭdo | 15:55 horas

La pardonon en la Sankta Biblio tre gravas studi laŭ ĝiaj diversaj aspektoj, ĉar ĉiu el ni devas manifesti ĝin en siaj ĉiutagaj agoj, ĉu en interpersonaj rilatoj, koncerne la manieron, kiel ni traktas niajn proprajn mankojn, ĉu en nia rilato kun Dio.

La pardono estas unu el la elstaraj instruoj de Jesuo, por ke la homo atingu sian Internan Pacon, tiel bezonatan por venki la malfavorecon de la vivo.

Shutterstock

Scii pardoni estas persona konkero, kiu postulas de ni vivi la Diajn Leĝojn. La Kristo gvidas la paŝojn de Siaj disĉiploj sur tiu vojo, prezentante la pardonon en la Sankta Biblio kiel instruon pri bona vivado kaj konvena konduto al tiuj, kiuj deziras sekvi Lin.

Tial pensu kaj enprofundiĝu en tiun temon, per la jenaj tekstopartoj de la Sankta Evangelio de Jesuo:

“Kiomfoje oni devas pardoni fraton”

Ni komencu per la Bona Novaĵo de la Dia Majstro laŭ Mateo, 18:21 kaj 22, legante la tekston “Kiomfoje oni devas pardoni fraton”:

21 - Tiam Petro venis kaj diris al la Kristo: Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj?

22 - Jesuo diris al li: Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj.

La Kristo ne instruas al ni agi malkuraĝe antaŭ maliculoj, nek akcepti tion, kio estas erara. Li mem avertis nin, ke: Via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono” (Evangelio laŭ Mateo, 5:37).

Efektive, Li kuraĝigas nin lerni per eraroj kaj liberigi nin el malamo kaj kolero por ke ni ne subtenu nebezonatajn pezaĵojn dum nia irado, kiu jam entenas siajn ŝarĝojn.

Pri la graveco de la pardono, skribis José de Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito:

“La socio kolapsus sen tiu dia postulato. Kaj ĝi kuŝas sur la fundamento de la kredotradicioj en la tuta mondo, ĉar ĝi estas instruo originanta el la plejalto. Ne sencele Jesuo, la Supera Liganto de la Ĉielo al la Tero, tiom diskonigis tiun principon de transcenda spirituala enhavo.”

Fragmento ĉerpita el la libro Mortintoj ne mortas, subtitolo “La kredo pri spiritoj kiel adaptodona avantaĝo”.

“Kiel trakti kulpan fraton”

Iom antaŭ ol orienti Petron pri pardoni sepdekoble sep fojojn, Jesuo same instruis al ni “Kiel trakti kulpan fraton”, teksto trovebla en Lia Evangelio laŭ Mateo, 18:15 ĝis 20, el kiu ni malsupre transskribas la jenajn versiklojn:

15 - Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton.

16 - Sed se li ne aŭskultos, prenu ankaŭ unu aŭ du kun vi, por ke per la buŝo de du aŭ tri atestantoj ĉiu vorto estu konfirmita.

17 - Kaj se li rifuzos aŭskulti ilin, diru la aferon al la Kunveno; kaj se li ankaŭ rifuzos aŭskulti la Kunvenon, li estu por vi kiel fremdulo kaj impostisto.

Evidente, la Majstro instruas, ke oni ĉiam devas elekti fratan dialogon, neniam koleron. Ni observas en la versikloj 15 ĝis 17 sinsekvon de agoj, kiuj helpas nin solvi konfliktojn. 

Finfine, kiu ne eraras en tiu ĉi mondo? Jesuo celas, ke la homo, eĉ mankohava, lernu ami tiel, kiel Li amis kaj amas nin, laŭ Lia Superega Ordono: “Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).

“Kiomfoje oni devas pardoni fraton”

En tiu ĉi teksto samtitola, kaj registrita de Evangeliisto Luko, 17:3 ĝis 6, ni vidas pliajn profundajn instruojn de Jesuo: 

3 - Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.

4 - Kaj se li pekos kontraŭ vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turniĝos al vi, dirante: Mi pentas; vi lin pardonu.

5 - Kaj la Apostoloj diris al la Sinjoro: Jesuo, Aldonu al ni Fidon!

6 - Kaj la Sinjoro diris: Se vi havus Fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al ĉi tiu morusarbo: Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj ĝi obeus al vi.

Jesuo diras: “Gardu vin”, por ke okazu pardono al tiu, kiu eraras, sed pentas. Singardo por ke, pelate de malamo, venĝo, fiero, ni ne falu en la kaptilojn de maljusteco.

Ne ekzistas pravigoj por praktiki maljustecon, pri kiu ni estos severe punataj laŭ la Leĝo de Kaŭzo kaj Efiko. Krome, agante tiele, anstataŭ korekti la subpremanton, oni eble naskos pli da kolero kaj pligravigos la situacion.

Necesas praktiki Justecon per la Amo de Dio. En la artikolo Vera esprimo de Justeco kaj de Amo, Frato Paiva Netto klarigas tion al ni ĉe la subtitolo: “Frateco, Disciplino kaj Justo”

Mi skribis, en la verko Sociologio de la Universo, ke ni devas esti toleremaj, sed kiam oni pruvas, ke okazis krimo, oni devas plenumi la leĝon (justan leĝon, memkompreneble), ĉar senpuneco estas la tombo de la nacioj. (...) Amon oni neniam konsideru kiel ion malfortan. Male, Gandhi (1869-1948) ne farus la jenan konkludon: ‘Se unu sola homo atingos la plenecon de Amo, tiam li nuligos la malamon de milionoj da homoj’. Ni do tenu en la menso, ke Frateco estas Leĝo. Etiko estas ĝia disciplino. Justeco estas ĝia apliko. Neniu estas pli malfeliĉa ol tiu, al kiu mankas Fido kaj Karitato”

Plue, la aŭtoro daŭrigas:

“Ĉi tie jen mi donas necesan klarigon: ni ne forgesu ankaŭ tiun inican instruon, kiun Frato Zarur starigis kiel la Sepan Ordonon de Viroj kaj Virinoj de Bona Volo de Dio: ‘Pardoni estas transmeti juĝadon al la Leĝo de Dio. Sed la Patro ne malpermesas, ke Liaj filoj sin defendu kontraŭ malbonuloj’.

“Persona maturiĝo iom post iom montros al ni tian Sanktan Aspekton de la Ĉiela Patro, nome la pedagogian kvaliton de Lia Amo kaj de Lia Justeco, kune.

Ni ĉiuj devas suferi la rezultojn de niaj sintenoj, ĉu bonaj aŭ malbonaj. Pardono, sen taŭga korekto, povas kutimigi erarinton al dumlonga erarado.

Kaj Dio ĉiujn pardonas, donante al ni la oportunon korekti nin en ĉi tiu vivo aŭ en alia, laŭ la Universala Leĝo de Reenkarniĝo.

Pardono kiel maniero praktiki la Fidon

En la versiklo 5 de la supre citita tekstero, la Apostoloj petis de sia Majstro: “Aldonu al ni Fidon”. Pardono estas elekto surbaze de kuraĝo kaj Realiganta Fido — La Fido, kiu agas celante la Bonon.

Al ili Jesuo respondis: Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al ĉi tiu morusarbo: Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj ĝi obeus al vi”.

Jes, la Fido kunligita al la spertado de la Dia Amo ebligas al ni venki malfacilaĵojn ŝajne netransireblajn, kiel: pardoni iun aŭ nin mem, pardonpeti, renovigi sin kaj denove ĝui feliĉon eĉ post granda eraro.

Plia grava bonefiko de pardono estas, ke ĝi stimulas nian spiritualan kreskadon, ĉar ĝi liberigas nin de multaj katenoj, kiuj malhelpas nian inicadon en Diaj aferoj.

Pedro Periotto

    

+ Spirita Evoluo: kiel disvolvi kaj apliki ĝin ĉiutage?

Temas pri katenoj, kiuj doloras, frustras, detruas nian Animon kaj tiun de niaj geamatoj, kiuj rezulte suferas la efikon de niaj sintenoj.

Deziri lerni kun Jesuo signifas volontecon por renovigi valorojn kaj agojn. Tio estas esenca por antaŭeniri, celante la Internan Pacon fundamentitan sur Liaj eternaj instruoj.

“La dimanĉa preĝo”

La pardono en la Sankta Biblio ankaŭ kontentigas nian neceson komunikiĝi kun Dio, kun la Kristo kaj kun la Parakleto (Sankta Spirito, Lum-Spiritoj, Benataj Animoj).

Laŭ la ekzemplo de la Patronia Preĝo, de Jesuo (Evangelio laŭ Mateo, 6:12): Pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj”.

Jen la kondiĉo por ricevi la Dian pardonon: pardoni!

“La povo de Fido” 

Tiun kondiĉon emfazas Jesuo, per Sia Bona Novaĵo laŭ Marko, 11:25 kaj 26, en la teksto “La Povo de Fido”:

25 - Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn.

26 - Sed se vi ne pardonos, ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, ne pardonos viajn erarojn.

Kiam oni preĝas, oni serĉas Dion. Kiel eblas trovi Lin, se ni tenas rankorojn en nia koro?

La Leĝo de Altiro ĉion regas en la universo. Bono altiras Bonon, same kiel malbono altiras malbonon. Laŭ klarigo de Frato Paiva Netto: La vizaĝo de Dio estas Amo. Ju pli ni amas, des pli Dio manifestiĝas en ni!”.

Kaj tiu altiro okazas per niaj pensoj, sentoj, vortoj kaj agoj.

Ĝi estas Leĝo universala, nepra, kaj sendependa de nia kredo aŭ malkredo. Same kiel la Leĝo de Gravito, kiu funkcias por ĉiuj, kaj ne ĉesas ekzisti pro la fakto, ke kelkaj ĝin ne konas.

Sekve, se riĉulo suprenĵetas objekton, ĝi falos tiel same, kiam malriĉulo tion faros. Ne ekzistas diferenco inter homoj rilate al la Diaj Leĝoj, kiuj regas la homon kaj la naturon.

Do, por ricevi pardonon, necesas pardoni ĉiujn ajn.

“Pri amo al sia proksimulo kaj pri malprudenta juĝo” 

Ankoraŭ rilate al la pardono en la Sankta Biblio, Evangeliisto Luko, 6:36 ĝis 38, registris la jenajn instruojn de Jesuo en la teksto “Pri amo al sia proksimulo kaj pri malprudenta juĝo”:  

36 - Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema.

37 - Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj;

38 - donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.

Jen rekta kaj urĝa instruo, trovebla ankaŭ en la Preĝo de Sankta Francisko el Asizo: “(...) Ĉar, donante, ni ricevas; pardonante, ni estas pardonataj; kaj mortante, ni naskiĝas por la Eterna Vivo”.

Konkludo 

La pardono en la Sankta Biblio estas Lumo por la vivo de ĉiuj homoj kaj ĉiuj familioj, malfermas niajn okulojn al pli sekuraj kaj ĝustaj vojoj, kaj plifortigas nin por ŝanĝo kaj por tiel necesa intima plibonigo!

Ĉio estas afero de elekto, kaj pli vasta scio pri la temo faras la aplikadon de pardono pli facila, malpli peza kaj ne tiel peniga.

Ĝi estas sinteno grava, necesa, liberiga kaj eduka, nemalhavebla por la pluvivado de nia Planedo!

Grava — ĉar, sen ĝia ĝusta aplikado, Justo ne ekzistus kiel ilo por Paco kaj ekvilibro.

Necesa — por bona kunvivado familia, socia kaj tutmonda. Ĝi funkcias kiel brido al la instinktoj, kiuj naskas malicon, perforton kaj multajn pliajn malutilajn kondutojn.

Ĝi igas la homon serĉi solvojn bonkorajn kaj inteligentajn por la defioj.

Liberiga — ĉar, kiel asertas Frato Paiva Netto: Pardono estas liberiga dokumento. Pardono liberigas tiun, kiu pardonas”.

Kiel plaĉas havi nian koron en Paco, nian animon malpeza, niajn pensojn, emociojn kaj sentojn feliĉaj kaj venkoplenaj! Rimarki vivofluon en ĉio farata! Male kiam ni konservas ĉagrenojn, koleron kaj ni ne pardonas niajn ofendantojn, ĉio malfunkcias, malklariĝas, kaj la vivo ne progresas.

Eduka — ĉar la Ĉiela Pedagogo uzas efikan metodon por instrui al ĉiuj la lecionon pri pardono, stimulante ĝian praktikadon. Jen leciono malfacila por la homo, kiu ankoraŭ ofte agas celante tujecon, kun malpacienco kaj netoleremo, interalie.

Jen kial Jesuo instruas al ni praktiki “sepdekoble sep fojojn”, alivorte, multajn kajn nenombreblajn fojojn. Tion oni devas  praktiki kiel vivkulturo ĉi tie, sur la Tero, kun la helpo de la Ĉielo!

Jesuo zorgis ĉion ĝisfunde klarigi, pro la altvalora efiko plenumata de pardono en nia spirituala kreskado! Sekve, ĉiu el ni devas plenumi sian rolon, kaj studi, asimili kaj apliki tiun instruon.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON