Jesuo vivas!

Kial ni atendas kun granda feliĉo la promesitan Triumfan Revenon de Jesuo.

El la Redakcio
|
13/09/2016 | Mardo | 17:00 horas

Jesuo, antaŭ pli ol du mil jaroj, prilumas kaj konsolas ĉiujn per Siaj instruoj pri Amo, Justo kaj Solidareco. Dum Sia Unua Videbla Veno al la Tero, Li ankaŭ alportis fundamentajn kontribuojn al ĉiuj kampoj de homa scio, kaj instruis al ni, surbaze de Sia propra ekzemplo de sindediĉo al la Homaro, kiel ni gvidu niajn vivojn por atingi la tiom aspiratan Pacon.

Ĉar Jesuo estas universala, Liaj instruoj senlime altigas la kvaliton de homa vivo, sendepende de la religia kredo de iu ajn individuo. Tial Li estas la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kiel proklamas la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1. Ĝia prezidanto-predikanto José de Paiva Netto asertas:

“Jesuo estas, super ĉio, ia nobla kaj tre aktuala ideo, kiu antaŭeniras kaj meritas esti studata kaj travivata, fare de ĉiuj Animoj nesektemaj, liberiĝintaj de antaŭjuĝoj kaj tabuoj”. 

Ekzamenu ĉi-sekve kelkajn tekstojn registritajn en Lia Evangelio-Apokalipso. Kaj, surbaze de la altvaloraj lecionoj de la Ĉiela Amiko kaj de la analizoj faritaj de la prezidanto-predikanto de la Religio de Universala Amo, komprenu, kial ni atendas kun granda feliĉo la promesitan Triumfan Revenon de Jesuo:

LEGU PLI:
Kial necesis la krucumo de Jesuo?
Jesuo resurektis kaj promesis ke Li revenos
Kiu estas Dio? 

Ĉu tio plaĉis al vi? Kundividu ĝin kun ĉi tiu gravega novaĵo: #JesuoVivas #JenalvenasJesuo!

___________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON