Kio estas la Granda Aflikto? Kiel venki ĝin?
La Granda Aflikto estas periodo profetita en la Sankta Biblio (Mateo, 24:21), markata de senprecedencaj defioj kaj elprovoj.
Tiu ĉi teksto prezentas pripensojn pri ĝia ĉiutaga signifo kaj spiritualajn gvidojn, kiuj povas fortikigi nin fronte al malfacilaĵoj, surbaze de fido al la Dia subteno kaj al la Promeso pri pli bonaj tagoj.
Dum la plej gravaj momentoj de nia individua aŭ kolektiva historio, ni ordinare direktas nian atenton al la profetaĵoj de la Sankta Biblio, por serĉi apogon aŭ respondon al angoroj kaj timoj. Kiel se, trovante en la Teksto tion, kio okazas dum la vivo, ni ricevus la tujan komforton scii, ke ekzistas Iu reganta la okazaĵojn.
Tiu sento plifortiĝas laŭmezure kiel ni eltrovas, ke “Dio estas Amo”, kaj ne celas la detruon de Liaj filoj, kaj ke Jesuo estos kun ni “ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo”, kiel Li mem promesis en Sia Sankta Evangelio (Mateo, 28:20).
Estas nekontesteble, ke turni sin al la Sanktaj Skriboj, kune kun sincera preĝado kaj meditado, edukas nian Spiriton por estigi kaj prizorgi pli fajnan agordon kun la nevidebla Registaro de la Tero, kiu originas el la Ĉielo, laŭ revelacio de la Prezidanto-Predikanto de la Dia Religio, Frato Paiva Netto.
Tamen, por ke tiu serĉado al Dia subteno nasku efektive pli sekurajn tagojn por la homaro, necesas, ke ni pli profunde studu ne nur la profetaĵojn, sed ankaŭ efektivigu nian aktivan agadon el la inspiro, kiun tiu kompreno antaŭenigas, por ke ni povu alfronti la profetajn okazaĵojn.
Resume, “antaŭvidi por provizi, kaj provizi por antaŭvidi”, kiel kutimis diris la karmemora Proklaminto de la Dia Religio, Alziro Zarur.
Ĉar, studante la Evangelion-Apokalipson de Jesuo en Spirito kaj Vero sub la Lumo de la Nova Ordono de Jesuo: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Johano, 13:34 kaj 35), kiel faras la Dia Religio, ni povas konkludi, ke tiu Kontrolo de la faktoj, kiujn ampleksas la profetaĵo, okazas pro obeo al la Dia Leĝo, kiu donas “al ĉiu laŭ liaj faroj” (Apokalipso, 2:23; 14:13; 20:13, 22:12).
La karmemora radipreleganto, filozofo kaj predikanto de la Evangelio-Apokalipso, Alziro Zarur, kiu priskribis tiun normon kiel la Apokalipsan Leĝon, analizis tiun meĥanismon per la jena formo, registrita de verkisto, ĵurnalisto kaj radipreleganto Paiva Netto, en lia libro La Profetaĵoj Sen Mistero:
“La Dia Leĝo, juĝante la pasintecon de la homoj, popoloj kaj nacioj, determinas ilian estontecon”.
Eblas do konkludi, ke la okazaĵoj antaŭdiritaj en la Jesua Prediko pri la Fino de la Tempoj (Mateo, Ĉapitroj 24, 25 kaj 26), vere estas antaŭaverto de la Dia Profeto pri la amasiĝo de rezultoj de la agoj, per kiuj la homaro konstruadas la Grandan Aflikton [kiam tiuj agoj malbonfaras] aŭ [per siaj bonfaroj] plifruigas la Triumfan Revenon de Jesuo (Dua Epistolo de Petro, 3:12), kiu celas ne detrui la homaron favore al kelkaj privilegiuloj, sed male gardi ĝin dum tempesto kaj aljuĝi premion “laŭ la faroj de ĉiu homo” (Apokalipso, 22:12).
Unu el la plej klarigaj tekstoj, kiujn mi legis pri la “Granda Aflikto” estis publikigita de Frato Paiva Netto en lia blogo kaj en la Revuo Jesuo Alvenas!, numero 127. Ĝi servos kiel bazo por nia studo. De antaŭ pli ol sep jardekoj Frato Paiva predikas pri la Granda Aflikto, kaj preparas la korojn por la reveno de Jesuo al Planedo Tero.
En la artikolo “Fino de la Tempoj kaj la Persistemuloj en Jesuo”, prezentante longan spiritan mesaĝon de Frato Flexa Dourada (Ora Sago), en la Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, en la Kvara Revelacio, kaj jam diskutinte la tutan ĉapitron 24 de la Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, kaj la Sep Sigelojn de la ĉapitro 6 de la Apokalipso, la aŭtoro prezentas la jenan komenton:
“La 8-an de Februaro 2003, en la brazila ŝtato Rio Grande do Sul, Frato Ora Sago emfazis al ni, ke Har-Magedon — menciita en la Apokalipso de Jesuo (16:16), dum la prezento de la Sesa Plago, kiun tiom da homoj timas — estas ja tre malgranda tragedio, kompare al la Granda Aflikto, anoncita de Jesuo en Sia Evangelio laŭ Mateo, 24:21 kaj 22:
‘Ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos. Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed Li faros tion en atento al la elektitoj, kiujn Li elektis, donante al ĉiu laŭ la faroj de ĉiu’.”
Ni devas emfazi tiun komparon faritan de Spirita Frato Ora Sago, kiu komprenigas al ni, ke la Granda Aflikto, anoncita de Jesuo en la Evangelio, ne limiĝas al la suferiga Har-Magedon — “la Totala kaj Fina Milito en du sferoj”, kiel revelaciis karmemora Frato Alziro Zarur – milito profetita en la Sesa Plago de la Apokalipso (16:12-16). Temas do pri Har-Magedon, milito, kiu interbataligas “la reĝojn de la tuta mondo”, kaj atingos ne nur la enkorpajn vivantojn, sed ankaŭ la eksterkorpajn, eĉ tiujn sen fizika envolvaĵo, en la Spirita Mondo.
Ni jam spertis du mondmilitojn, kiel ĉiuj scias. Oni timas trian, ankoraŭ pli detruan, pro la potenco de la armiloj nukleaj, bakteriaj kaj pro sennombraj teknologioj. Neniu sanmensa deziras, ke ĝi okazu. Tamen ni devas stari pretaj, kvankam trankvilaj, fidante Jesuon, kiel instruas Frato Paiva Netto per sia artikolo “Fino de la Tempoj, Paco, kaj la Triumfa Reveno de Jesuo”:
“La Revenon de la Princo de Paco oni devas multe elstarigi en ĉiuj epokoj, des pli kiam la homoj sonigas siajn militajn bruegojn. Jesuo denove inter ni estas vere la senmorta certeco pri pli bonaj tagoj!
“Ni do staru ĉiam pretaj, atentaj pri la Dua Alveno de la Kristo, kaj tiel ni kresku, ne anksiaj, streĉitaj, sed feliĉaj, ĉar temas pri la alproksimiĝo de majesta okazaĵo: Jesuo venas! La Plejalta Amiko finis Sian Luman Apokalipson, kiu fermas la Sanktan Biblion, asertante precize tiun senegalan Revenon, ian novan aŭroron por la homaro, per neforgeseblaj, trankviligaj versikloj.”
Ju pli fortas la pensmaniero frata, solidara, kolektiva, des pli taŭgajn solvojn inspiros al ni la Supera Povo por eviti aŭ mildigi la batojn de ĉia ajn aflikto.
Cetere, Har-Magedon ja okazas nuntempe, ne nur per potencaj militarmiloj, el kiuj kelkaj estas uzataj en diversaj regionoj de nia planedo, kie milionoj da vivoj suferas pro decidoj de monaviduloj. Nur en la Mez-Oriento, kie fluas la rivero Eŭfrato, jam mortis dekoj da miloj, inter plenkreskuloj kaj infanoj, kaj pli ol du milionoj senhejmiĝis. Ni preĝu favore al ĉiuj viktimoj de militoj okazantaj en pluraj regionoj de nia planedo.
Tamen la faktoj ĉe la Megida valo, raportitaj en la Apokalipso, ĉie okazas spirite, laŭ manieroj denuncataj ekde la 80-aj jaroj, fare de la aŭtoro de la libro Ni ĉiuj estas Profetoj, Paiva Netto. En tiu verko, en la subtitolo “Har-Magedon jam ĉeestas”, kaj ankaŭ en la Blogo PaivaNetto.com/eo, li asertas:
“Multaj homoj supozas, ke Har-Magedon (Apokalipso,16:16) aludas nur al la ebleco pri milito atomnuklea, ĥemia, bakteriologia, kibernetika. Dio nin gardu kontraŭ tio! Sed malrespektemo al la homo, kiu eĉ ne povas sin defendi en la patrina utero, estas ia Har-Magedon. Organizita krimado estas ia Har-Magedon. Materia kaj spirita analfabeteco estas ia Har-Magedon. Deinterna detruo de la familio estas ia Har-Magedon. Teknologia progreso sen Spirito de Socia Solidareco estas ia Har-Magedon. Religia fanatikeco estas ia Har-Magedon. Senlima materiismo estas ia Har-Magedon. Malsato estas ia Har-Magedon. Har-Magedon sidas ĉe nia manĝtablo: vegetaĵoj estas plenaj je pesticidoj, viandoj plenplenaj je antibiotikoj kaj hormonoj. Har-Magedon respeguliĝas sur la akvoj malpuraj de oceanoj, lagoj, riveroj kaj eĉ akvofontoj. Rifuĝintoj el la senakvaj regionoj suferas Har-Magedonon. Se oni iras el la hejmo en la stratojn por labori, por studi aŭ por amuziĝi ne estante certa, ke oni revenos hejmen trankvile, fronte al perfortado kaj al malsekureco nuntempe ĉiea, jen tio estas nenio alia ol Har-Magedon. Manko de Amo en la koroj estas ia Har-Magedon. Homoj atendadas Har-Magedon-on, kaj tamen ĝi jam ĉeestas...”
Ĉio ĉi, kio formas la Har-Magedonan scenaron, estas ankaŭ parto de la Granda Aflikto — suferado neniam antaŭe vidita de homaj okuloj.
Plifortigite de la rezultoj de la klimatŝanĝoj, kiujn eksplodigis la homa neglekto al la Naturo, la Granda Aflikto povos naski katastrofajn rezultojn por la homaro, se ni ne rapidos enkonduki Jesuo-n kaj Liaj strategi-idealoj de Ekumena Frateco, Justeco kaj Karitato en la korojn.
Ni revenu al teksto de Paiva Netto, en la artikolo “Fino de la Tempoj kaj la Persistemuloj en Jesuo”:
“En la sama spiritmesaĝo, nia amiko Ora Sago, ĉiam agordita kun la predikado de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, strebis elmontri, kiel okazos la katastrofo de la Granda Aflikto, uzante la vortojn de Profeto Jesaja, 24:20: ‘Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo, kaj balanciĝas kiel hamako; kaj pezas sur ĝi ĝia krimeco; kaj ĝi falis, kaj ne plu leviĝos’. Li aldone avertis, ke tiu astronomia fakto povos okazi pro la uzo de militarmiloj, kiuj movos la akson de la Tero, malstabiligante la gravitforton de la planedo.”
Unu el la anoncoj pri la Granda Aflikto temas precize pri la signoj en la ĉielo, en la lunoj kaj en la steloj, rezulte de tiu ebla vertikaligo.
“29 Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos.” (Mateo, 24:29)
Ni vidis, ke tiaj faktoj ne estas maleblaj laŭ sia tera senco.
Sed ekzistas alia aspekto de la Granda Aflikto, kiun ni devas prezenti. Temas pri tio, ke, same kiel Har-Magedon okazos en du sferoj, la Materia kaj la Spirita, ankaŭ la Granda Aflikto tiel okazos, kaj unue en la Animoj.
Krom klarigi la rezultojn de tiu misgvidata plurdimensia rilato, ni devas emfazi la internan aspekton de la Granda Aflikto, ne nur kiel rezulton, sed ankaŭ kiel kaŭzon de faktoj sociaj aŭ politik-militaj, ĉi-kaze uzante la lingvaĵon de la Apokalipsaj Trumpetoj.
En Ni ĉiuj estas Profetoj, edukanto Paiva Netto klarigas pri la Sesa Sigelo de la Apokalipso, kiu prezentas profetaĵon similan al la Profeta Prediko, kiun ni ĵus vidis:
“‘— Kaj mi rigardis, kiam la Ŝafido de Dio malfermis la Sesan Sigelon, kaj fariĝis granda tertremo; kaj la suno fariĝis nigra kiel sakaĵo el haroj, kaj la tuta luno fariĝis kiel sango’ (Apokalipso de la Kristo, 6:12).
“Ni portas la Universon en ni mem. La Sigeloj signifas precipe la konfliktan internon de la homo. Nu, ni portas en nia interno la ĉielon kaj, dum ni ne evoluos, ankaŭ la inferon. Ĉio okazas unue en la homa interno. Jesuo malfermadas la Sigelojn de la Libro, kaj la Profetaĵoj aperadas, rezulte de la homaj, spiritaj pensoj kaj de la agoj. Resume, ni estas tio, kion ni pensas, diras kaj plenumas. La nacioj sur la Tero kaj en la Spirita Mondo rezultas el niaj ĝustaĵoj kaj frenezaĵoj.”
En antaŭa parto de la sama libro, Paiva Netto klarigis la politik-sociajn rezultojn de tiu interna fenomeno:
“La Sesa Sigelo anoncas fortan tertremon. Mi ne parolas nur pri la geologia. Ĝi estas ankaŭ la ŝanceliĝo de tradicioj, de institucioj, de situacioj kaj de paradigmoj rigardataj kiel neforigeblaj. Kie trovi la povon de potenculoj? Iam la tuta homaro tiel krios, ĉar tiu povo jam malfariĝis, ‘kaj la suno fariĝis nigra kiel sakaĵo el haroj, kaj la tuta luno fariĝis kiel sango...’ (Apokalipso, 6:12). Alivorte, kio hodiaŭ estas brila kaj esprimriĉa, tio malaperos, fariĝos polvo, ĉar la lumfonto de egoisma civilizacio estingiĝos.
“Kiam Amo ne sukcesas plenumi sian taskon, Majstro Doloro prezentas sin. La homa Historio estas plenplena de ekzemploj pri tio, ke, en la sfero de formoj, nenio estas nemovebla. Konsideru la ekzemplon de la Roma, Babilona, Asiria, Hispana, Portugala, Brita Imperioj kaj multaj aliaj, kiuj malaperis. La Suno estingiĝas, la Luno transformiĝos en sangon de doloro. La steloj, kiuj falas el la ĉielo sur la Teron ne estas, se tiel diri, tiuj mastodontoj orbitantaj tra la Universo; sed ili simbolas povojn, kiuj malfariĝas.”
Jen tre klara teksto, kaj ni ne bezonas longigi en komentoj. Mi deziras nur indiki fragmenton de tiu profeta realaĵo: La estingiĝo de la suno kaj la malheliĝo de la luno ankaŭ signifas la nebuligon de la cerbaj kaj koraj inteligentoj, kaj tial rezultas perdo de referencoj. Oni perdas la grundon kaj la stelojn. Tio ja rezultigas angoron, mensan suferadon.
Ĉi tiu tuta malĝoja scenaro estas la plena disvolviĝo de la Granda Aflikto en la Animoj. Jen kial oni ĉiam bezonas serĉi kaj doni aliron al la Supera apogo, al Dio, al la Kristo, al la Sanktaj Idealoj de la homaro, al reciproka helpo, al amikeco, al kunuleco, kiun ekzempligis Johano Evangeliisto en la Apokalipso:
“Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto kaj regno kaj pacienco de Jesuo, (...)” (Apokalipso 1:9)
... por ke ni gardu nin de tiaj scenaroj, kies rezultojn diskutas Frato Paiva en la daŭrigo de lia artikolo “Fino de la Tempoj kaj la Persistemuloj en Jesuo”:
“Kiel mi konstante demonstras al vi, ĉio estas priskribita en la Sankta Biblio. Konsideru, ekzemple, la aserton de Zeĥarja en lia libro, ĉapitro 13, versikloj 8 kaj 9, same trovebla en la Malnova Testamento:
‘8 Kaj sur la tuta Tero, diras la Eternulo, du partoj estos ekstermitaj kaj pereos, kaj la tria parto restos sur ĝi.
‘9 Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas arĝenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi aŭskultos ilin, kaj Mi diros: Tio estas Mia popolo; kaj ili diros: La Eternulo estas nia Dio!’”
Jen unu el la malĝojaj rezultoj de la Granda Aflikto. Sed neniu perdiĝos porĉiame. Tiuj, kiuj pereos pro la aflikto ricevos novan oportunon, post multa suferado ĉe planedoj malpli evoluintaj ol la Tero — tiam altigita, per la Reveno de Jesuo, al planedo de Regenerado —, reiri la vojon de elpago kaj spirita evoluo, por konkeri la “perditan paradizon”.
Kio fariĝos el la Planedo Tero krom tiu paradizo kun Jesuo videbla inter ni, por la homoj persistantaj en Bonfarado?
Ankaŭ per tiuj vortoj de Dio transdonitaj pere de Zeĥarja, oni konkludas, kion revelacias al ni Frato Prezidanto-Predikanto de la Dia Religio: “La sekreto de persona sekureco en la fino de la tempoj estas precize resti integritaj al la Dia Leĝo, kiun sur la Tero esprimis Kristo Jesuo, kiu estas Dio en ni.”
Kiel ni lernis kun la aŭtoro de tiu penso, elvoki la nomon de Dio ne estas nur ripeti unu el miloj da vortoj elpensitaj de la homaro por rilati al la Supera Povo, sed vere integriĝi en Ĝian plejaltan Signifon, al ni esprimitan de Jesuo, la enkarniĝinta Vorto de Dio, kaj trafe emfazitan de Johano Evangeliisto en sia Unua Epistolo, 4:8: “Dio estas Amo”.
Jen la forto, kiu igas nin postvivi ĉiujn afliktojn de la ekzistado: la Dia Solidara Amo. Plenumate kiel Karitato, ĝi restarigas vivojn, fortikigas familiojn, pli bone organizas la socion, gardas tutajn popolojn kontraŭ antaŭjuĝo, perforto kaj milito, ĉar ĝi faras ilin imunaj al la vibrado de malamo, kiel instruis al ni Jesuo per la Prediko sur la Monto, kaj nutras la malsatajn kaj edukas ilin, konstruante, laŭ la ekzemplo de Legio de Bona Volo, “ian pli Bonan Brazilon kaj ian pli feliĉan homaron”.
Tial, tiu konsolo, kiu fontas el la Apokalipso de Jesuo, laŭ reliefigo de Frato Paiva Netto en la artikolo tie ĉi analizata:
“Emfazindas, ke Jesuo, dum la plej turmenta epoko en la homa historio, nutras per Espero la Animon de la persistantaj en Bonfarado. Kaj ni rimarkas la plenumon de Lia promeso en la Apokalipso, 7:14 kaj 15, kiam estas identigitaj tiuj, kiuj portas blankajn vestojn antaŭ Ŝafido de Dio:
‘14 Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de Jesuo Kristo.
‘15 Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia Templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon’”.
Kaj ni petas de la aŭtoro permeson por aldoni la sekvantajn versiklojn de tiu teksto, kiujn li transskribis en la verko Jesuo, la Dia Profeto kiel preĝon:
“16 Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego;
“17 ĉar la Ŝafido de Dio, kiu estas meze de la trono, paŝtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forviŝos de iliaj okuloj ĉiun larmon.”
Kaj jen unu plia invito al ni farata de Frato Paiva, en Ni ĉiuj estas Profetoj, kiu plene kuraĝigas nin helpi la homaron alfronti la afliktojn de ekzistado:
“Kaj ĝuste per tiu animstato, kiu movas nin, ni per kalkana pafo superos Har-Magedonon, laŭ futbala ĵargono! Tial mi zorgas pri vi ĉiuj. Mi volas vin ĉiujn enkarniĝintaj por alfronti kune kun mi la Grandan Aflikton kaj la teruran Har-Magedonon! Kaj venki kun Jesuo! Venki, venki kaj venki!
“Cetere, per la preĝo ‘Saluton, Maria!’, kiun mi dediĉis al la popolo de la brazila ŝtato Minas Gerais, mi invitas vin al la jeno:
Maria kaj LBV, ŝia Sankta Mantelo
Sankta Maria,
Per via mantelo vi kovros
Per multa Paco,
Per multa Amo,
Minas Gerais!Sankta Mantelo,
Kiu estas LBV:
Dia Amo,
Kiun Zarur alportis al ni!
Vi dissemos ĉie
Vian Lumon.
Tiam ni havos vian Pacon en la koroj:
Vi liberigos nin el ĉiaj afliktoj!
Kaj per Jesuo ni venkos Har-Magedonon!
(...)
Kaj kun Jesuo ni venkos Har-Magedonon!
Kun Jesuo! Kun Jesuo! Kun Jesuo!”
Post ĉi tiu mallonga studo, ni nun komprenas la signifon de la Granda Aflikto, kaj pluiras fidante la Eternulon, plenumante ekde nun nian rolon por fortikigi niajn animojn kaj gardi niajn familiojn.
La Paco de Dio estu nun kaj ĉiam kun vi, kiu akompanis nin dum tiu ĉi riĉiga studo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.