Kiel la Templo de Bona Volo ekzempligas la Novan Aliancon kun Dio?

Gabriela Marinho
|
29/10/2014 | Merkredo | 18:30 horas

La Ĉiela Patro estas ĉiam envolvita en la spirita progreso de la Homaro. La sanktaj skriboj tion evidentigas, kiam ili registras la Aliancojn de la Kreanto kun la homoj kaj spiritoj, je pluraj momentoj, laŭ plej variaj manieroj kaj figuroj. Tiuj Aliancoj reprezentas sindevojn, kiujn ĉiuj havas, unuj kun la aliaj, kaj kiujn ĉiuj havas koncerne la Dian Devenon de ĉio, kiu estas spiriteca.

Tiu penslinio fundamentiĝas sur la difino alportita de la Kristo mem kaj revelaciita al la samaria virino apud la puto de Jakob: “Dio estas Spirito” (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 4:24). Krome, pri tia dia formo, skribis la prezidanto-predikanto de Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto1: “Li ne havas homan formon. Do, ne temas pri tio, kion kelkaj homoj tre limigite konjektas pri Li. La homo ankoraŭ ne vidas Lin, sed povas senti Lin ĉiam, kiam li vere amas kaj staras for de Li, kiam li malamas. Se fari poezion, Dio estas ia Sublima Ekvacio, kies rezultato estas Amo.”

Tial, se oni komprenas laŭ spirita vidpunkto, tiu Alianco kun Dio estas eterna kaj kiam oni bone komprenas ĝin, ĝi alportas bonfarojn al homoj kaj spiritoj. Sed bedaŭrinde malmultaj profitas de tio. Oni povas vidi ĉe la nuntempa scenejo, ke perforto, malegaleco, antaŭjuĝoj, misuzado de naturaj rimedoj nur evidentigas mankon de sindevigo flanke de popoloj rilate al iliaj propraj familioj, al ilia medio. Ĉu ni estas zorgemaj rilate egalecon kaj liberecon de ĉiuj? Ĉu eventuale ne okazas ia rompo de Alianco koncerne la konservadon mem de la Homaro?


 

Kiel kreitoj de Dio, ni havas diecajn kapablojn, kiuj permesas, ke ni veku en ni mem tion, kio estas plej solidara kaj samtempe scienca kaj strategia, por ke ni agadu prevente kaj rekte je aferoj, kiuj afliktas la socion. Estas esence grave, por tio, ke ni komprenu tiun ligiĝon, tiun spiritan Aliancon, kiun ni starigas. Pri tio, Paiva Netto skribis en sia verko Jesuo, la Dia Profeto: “Tiun Aliancon Abraham faris ne pli, ne malpli, kun Dio mem, kaj ĝin konservis Isaak kaj Jakob, kaj ĝi simbolas la surterajn homojn, kiuj havas respondecojn kiel gvidantoj, laŭ spiritaj, religiaj, sociaj, politikaj aspektoj, kaj la popolo mem, kiu devas pli altigi sian konsciencon al la Plejalto, el kie alvenas al ni plej bonaj inspiroj, ĉar la regado surtera efektive komenciĝas en la Ĉielo. Sufiĉas konstati, ke — malgraŭ tiom da banditoj — oni ankoraŭ ne sukcesis bruligi ĉi tiun karan etan planedon, kiun mi tre amas. Iu, kiu staras super nia nuntempa komprenpovo, sukcesas daŭre malhelpi la absolutan ĥaoson. Fronte al tio, estas eble ekkompreni, ke tia Eterna Alianco fariĝis por la bono de la homoj surteraj kaj spiritaj. Se oni rompas ĝin per fiaj agoj, rezultos plej malbonaj aferoj. Ĉu eblas kompreni tion?”

AMIKA INVITO

Kvankam la Homaro plurfoje ricevis de sia Kreinto sanktan inviton al dialogo kaj al Alianco, tamen Dio neniel malrespektas la liberan volon de iu ajn. La decido estas nia, ĉu plu teni aŭ rompi tiun Dian Sindevigon. Tamen, granda estas la risko vivi for de Li, ĉar fine, laŭgrade kiel ni foriras de la Ĉiela Patro, ankaŭ nia referenco pri homeco kaj pri Amo foriras.

Per praktikado de Karitato, Jesuo plivastigis la komprenkapablon de homoj koncerne tion, kiel ligiĝi al sia Kreanto. Temas pri konscia elekto de ĉiu homo, tio estas konduto je sindonemo, je Amo, kiu ĉiutage renoviĝas. Tial la Ekumena Kristo revelaciis al ni kiel Ordonon la Formulon por ĉeesti ĉe Dio: “Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia Amo tiel same, kiel Mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia Amo.Tion Mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:10, 11 kaj 13).

Travivi tiun instruon, kiu estas la “esenco de Dio”, laŭ difino de la karmemora proklaminto de la Religio de Universala Amo, Alziro Zarur (1914-1979), reprezentas la Novan Aliancon kun la Ĉiela Patro, kaj tiun oni starigas en la penson kaj en la koron de ĉiu. Tiel anoncis Jeremia en sia libro en la Malnova Testamento, 31:33: “Sed jen estas la interligo, kiun mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro mi ĝin skribos, kaj mi estos ilia Dio, kaj ili estos mia popolo.”

Estas do tempo por elekto kaj renovigo! Fronte al tia situacio kaj al multenombraj defioj, kiuj prezentiĝas al la socio, la Templo de Bona Volo (TBV) staras kiel ideala loko por perfektigi tiun Dian Eron2, kaj estas la plej ofte vizitata monumento en la ĉefurbo de Brazilo, nome Brasília3. Oni konas ĝin ankaŭ per la nomo Piramido de Lumaj Spiritoj, Piramido de Benataj Animoj, kaj oni konstruis ĝin kun la helpo de la popolo por inviti, per ekumena maniero, ĉiujn homojn por renovigo de Alianco kun Dio.

Krom proponi etoson por enpensiĝo, por integriĝo kun la Kreanto, la Templo de Paco donas al ni la praktikan lernadon pri la Nova Ordono de la Kristo, per praktikado de respekto, de Fido kaj de interkompreniĝo inter popoloj. Ĝi estigas do integriĝon de ĉiaj dimensioj: materia kaj spirita.


 

Ĉu vi emas disvolvi en vi mem tiun senfinan kapablon ami? Kaj senti, ke ĉeestas Benataj Animoj, Lumaj Spiritoj, harmonie kun viaj religiaj kaj filozofiaj konceptoj? Ni invitas vin pilgrimi al la Templo de Bona Volo kaj starigi ankaŭ vian dialogon, vian sindevigon kun Dio, la Ĉiela Patro de ni ĉiuj!

La Templo de Paco situas ĉe Asa Sul (SGAS), 915, lotes 75/76 – Brasília/DF, Brazilo. Por pliaj informoj, skribu al esperanto@bonavolo.com.

________________________
1 En lia artikolo “Dio, Ekvacio kaj Amo”, publikigita en pluraj ĵurnaloj, revuoj kaj retejoj en Brazilo kaj eksterlande.

2 Dia Ero — Pri la Dia Ero, kiun ĉiuj homoj posedas, jen kiel skribis Paiva Netto en sia libro Urĝas Reeduki!: “Tial, ĉe Legio de Bonan Volo ni kulturas la Dian, tio estas Subliman Parton, kiu ekzistas en ĉiuj homoj, kiu atendas, ke oni veku ĝin por montri sian efikon por Bono, luman parton, kiun ĉiu homo portas en si, paralele al kredoj aŭ nekredoj. Kompatemo, Kunsentemo, Justeco — lige kun Frateco — kaj aliaj noblaj sentoj estas manifestiĝoj de tiu alta konsistero de nia karaktero”.

3 Laŭ datumoj de la Ŝtata Sekretario pri Turismo de la Federacia Distrikto (Setur-DF).

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON