Kiu apartenas al la Ekumena Grego de Jesuo?

Komprenu tiun Profetaĵon diritan en la Evangelio kaj efektivigitan en la Apokalipso de la Dia Kristo.

Rafael Ramalho
|
04/04/2017 | Mardo | 11:15 horas

Inter tiom da okazaĵoj de Li antaŭdiritaj, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, lasis en Sia Evangelio unu el plej socie influaj profetaĵoj, kiuj bonefike transformos la socion — “estos unusola grego por unusola Paŝtisto”.

EVANGELIO DE JESUO LAŬ JOHANO, 10:14 ĜIS 16:

“14 Mi estas la Bona Paŝtisto, kaj Mi konas la miajn, kaj la miaj min konas
“15 tiel same, kiel la Patro min konas, kaj Mi konas la Patron; kaj Mi demetas mian vivon por la ŝafoj.
“16 Kaj aliajn ŝafojn Mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ Mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto.” 

Kiuj estas tiuj ŝafoj de la versiklo 14? Per la Spirita revelacio trovebla en la Evangelio, ke, je la estiĝo de nia planedo, la Vorto, Jesuo, estis kun Dio kaj Ĉio estiĝis per Li; kaj aparte de Li estiĝis nenio, kio estiĝis. Kristo Jesuo” (Johano, 1:3), ni konkludas, ke tiuj ŝafoj simbolas la tutan homaron konfiditan de Dio al la Kristo, por ke Li konduku ĝin.

Ĝuste ĉi-maniere, por ke Lia solidara influo aplikiĝu al ĉio produktata de la homoj, kiel ekzemple la organiziĝo de socio, de familio ktp.

Multe oni jam diris — kaj multo restas farenda — pri respekto al diverseco. En interparoloj, debatoj, sociaj retoj, la temo ĉiam montriĝas en diversaj nuancoj: kulturaj, etnaj, religiaj, genraj, politikaj, filozofiaj ktp. Tial, kion Jesuo — kiu konas Sian ŝafaron, kaj atentas tiun diversecon — planas por la Tero, kiam Li diras “estos unusola grego por unusola Paŝtisto”?

Carl Bloch

Analizante Lian vivon tra la Evangelio, ni rimarkas, ke la Dia Profeto estis la unua, kiu valorigis la homojn koncerne ĉi ties personajn kaj sociajn bezonojn kaj vekis liajn superajn kvalitojn, la altajn valorojn, kiujn ĉiu posedas ene de si.

Kien ajn Li iris, Li vekis en ĉiuj la kapablon efektivigi bonon kaj venki defiojn, de la plej diferencaj kaj fimarkitaj homoj ĝis la publikaj homoj kun granda socia prestiĝo. Sanigante, revigligante, instruante Karitaton, toleremon kaj Justecon, la Dia Kristo levis individuojn trans tion, kio ilin apartigis antaŭ la okuloj antaŭjuĝemaj kaj vidlimigitaj de tiu epoko.

La koro de Jesuo brakumas la tutan homaron

Lia Ekzemplo stimulas nin konkeri homajn kaj spiritajn rajtojn, konsiderante ĉiun individuon laŭ lia tuto: korpo kaj Spirito (la sentado, la intimo de la estuloj). La porpacaj agoj de la Dia Profeto preparas nin, do, por vivi etoson de fratamo kaj kunlaboro, kiel klarigas verkisto José de Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, en sia artikolo Urĝas Reeduki, plurlingve sendita al Unuiĝintaj Nacioj, en la jaro 2000:

“Ni aludas al Ekumenismo de la Koroj2, nome tiu bona sento, kiu ne dependas de ordinaraj malsamecoj de la homa familio, laŭ kiuj homoj rezonas laŭ persona matureco, laŭ la amplekso de sia scio, aŭ manko de scio. Tiu, kiu konvinkas nin ne malŝpari tempon pro malamoj kaj senfruktaj kvereloj, sed etendi la manon al falintoj, ĉar li emociiĝas antaŭ doloro, deprenas sian ĉemizon por vesti nudulon, proponas kuracan balzamon al malsanulo, protektas orfojn kaj vidvinojn, kiel al ni instruas Jesuo, per la Evangelio laŭ Mateo, 10:8.

Kiu komprenas la altan sencon de Ekumenismo de la Koroj, tiu konscias, ke Edukado kun Ekumena Spiritualeco estas esenca por progreso de la popoloj, ĉar Ekumenismo estas Edukado malferma al Paco, por plifortiĝo de nacio (ne por superregado super aliaj), do ŝirmejo por lando kaj postvivado de la terglobo, kiu nin protektas kiel idojn ne ĉiam bonkondutajn”.

Ni do ekvidas la kolektivan etoson proponitan de Jesuo, kiu, estante la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, ne parolas pri ideologia karcero aŭ kultura altrudo, nek pri submetiĝo de sociaj sektoroj al fanatikeco, kiu kaŭzas elpelojn (nome de Dio aŭ de la Scienco, kiujn tio neniel koncernas).

Kaj Jesuo tute ne parolas pri senpersonigo de la anoj de Sia Grego. Tute male, la Ĉiela Amiko stimulas, per Sia sento de Ekumena Fratamo (sen landlimoj), proponojn pri protektado, Libereco, Egaleco de individuoj, Socia Justeco, subtenado kaj Paco, ke ni apogu nian firmecon de karaktero sur niaj plej bonaj trajtoj.

Tiel admonas la Ekumenismo de la Religio de la Tria Jarmilo: 

“Necesas ke ni vivu la unuecon en diverseco, por ke ni venku la malfavorecon”,

kiel klarigas ĝia prezidanto-predikanto. Kaj tiuj suferoj estas de longe konataj: malsato, malegaleco, malsano, senespero kaj perforto, ekzemple.

Sekve, apogi la Ekumena Gregon de Jesuo, pri kiu parolas la Dia Majstro, estas Solidara sinteno, spertenda familie, en religia komunumo, en la grupoj, al kiuj ni apartenas, kaj ankaŭ en la sektoroj, kiuj funkciigas la socion, kiel asertas Paiva Netto, en sia artikolo La Nulo estas Ĉio

“En la mondon venis la novega kaj multampleksa koncepto de la Ekumena Grego de Jesuo: 

kiam la Dia Estro ordonis siajn Apostolojn kaj Disĉiplojn — simbolitajn per la hieratika figuro de Petro — paŝti Siajn ŝafojn, Li ne parolis nur pri homaj ŝafoj. Religio, Scienco, Filozofio, Edukado, Arto, Sporto, Politiko, Ekonomio, hejma vivo, publika vivo kaj ĉio, kio konsistigas la Universalan Kulturon, en la Ĉielo de la Tero kaj sur la Tero³, estas ŝafoj de la Jesua Grego paŝtendaj per Lia Eterna Doktrino, esprimita en Lia Nova Ordono: ‘Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia’ (Evangelio laŭ Johano, 13:34–35)”.

La profetaĵo efektiviĝas en la Apokalipso de la Kristo

Alziro Zarur (1914-1979), la karmemora Proklaminto de la Religio de Universala Amo kaj fakulo pri la Sanktaj Skriboj, deklaris la 1-an de Oktobro 1972, dum la Proklamo de la Apokalipso de Jesuo, ke la promeso de la Kristo en Sia Evangelio efektiviĝas en la lasta libro de la Sankta Biblio, kaj ke la Ekumena Grego  jam estas formita en la Ĉielo!

Pri tiu temo skribis Paiva Netto, en sia libro Jesuo, la Dia Profeto, 8-a eldono, p. 52: 

“Ĉu Zarur ne diris, ke la Unusola Grego jam estas formita ‘en la Apokalipso, kiun vi ne sukcesis kompreni’? Ĝuste tie, en la Ĉielo, Johano Evangeliisto observas kaj raportas, priskribinte la sigeladon de la 144 mil de Izraelidoj, ke li troviĝas antaŭ ‘— granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido de Dio, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj’ (Revelacio de Jesuo, 7:9). Nek pli, nek malpli, homamaso trovebla ĝuste en la Vizio de la Gloruloj, kiu okazas, antaŭ ĉio, en la Ĉielo”.

Krome, en tiu sama parto de la Libro de Finaj Profetaĵoj (trovebla en la 7-a ĉapitro), troviĝas la respondo pri la maniero, per kiu ankaŭ ni povos aparteni al tiu Ekumena Grego de Jesuo. Johano, la Evangeliisto Profeto, registras, en la versikloj 13 kaj 14: 

“Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi: Kiuj estas ĉi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis? Kaj mi diris al li: Mia Sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi: Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la Kristo Jesuo”.

La sango de la Kristo simbolas Sian ekzemplon de sinoferado kaj sindonado al la homaro; sekve, lavi niajn vestojn estas vesti nin per tiu sama ekzemplo de Amo kaj prizorgo de la proksimulo, do per niaj bonfaroj.

Tiamaniere ni vidas, ke la Ekumena Grego profetita de Jesuo konsistos el la plej diversaj tavoloj kulturaj, ekonomiaj, etnaj, religiaj ktp., regataj per tiu maksimo pri fratama kunvivado. Instruante al ni la preĝon Patro Nia, la Ĉiela Edukanto montris, ke #niĉiujestasFratoj, filoj de la sama Kreanto, kiu revelaciiĝis kiel Amo (Unua Epistolo de Johano, 4:8).

La agemaj gejunuloj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito invitas vin partopreni ankaŭ en tiu debato pri la lasta libro de la Sankta Biblio, la Apokalipso de Jesuo. Skribu al esperanto@bonavolo.com.

+ Legu ankaŭ aliajn artikolojn de la verkisto Paiva Netto pri la finaj profetaĵoj: www.paivanetto.com.

____________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 Ekumenismo de la Koroj — Tiu ĉi esprimo rilatas al unu el la kvar pilieroj de Ekumenismo, konceptitaj de la prezidanto-predikanto de la Dia Religio. Ili estas: “Senlima Ekumenismo” kaj “Tuta Ekumenismo”, esprimoj kreitaj de Alziro Zarur kaj klarigitaj de Paiva Netto; “Ekumenismo de la Koroj” kaj “Dia Ekumenismo”, difinoj kreitaj de Paiva Netto kaj ankaŭ de li klarigitaj.

Noto de la aŭtoro: “En la Ĉielo de la Tero kaj sur la Tero — Kial ĉi-orde? Simple tial ke, kiel mi ĉiam diras, la regado de la Tero komenciĝas en la Ĉielo. Kiu deziras pli bone kompreni, tiu legu ĝisfine la Traktaĵon pri la Spirite Revolucia Nova Ordono de Jesuo, kaj meditu pri ĝi.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON