Jesuo resurektis kaj promesis ke Li revenos

Kion Apokalispo antaŭdiras pri la Reveno de Jesuo?

Gabriela Marinho
|
02/10/2014 | Ĵaŭdo | 22:15 horas

La krucumado de Jesuo ankoraŭ estas signifoplena okazaĵo. Eĉ fronte al la martiriĝo travivita sur la Kruco, Jesuo per neskuebla teniĝo ne dubis pri la senmorteco de la Animo kaj pri la Dia ekzisto de la Ĉiela Patro. Tiel Li povis tri tagojn poste, kiel profetite (Evengelio laŭ Luko, 24: 44 ĝis 49), resurekti kaj reformuli la koncepton pri “morto”.

Per la artikolo Sublima Vivo inter ni, la prezidanto-predikisto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, Paiva Netto, komentas pri la temo: “Je la 1-a de aprilo 1983, la Sanktan Vendredon, ĉe Domo de Italio, en la brazila urbo Salvador/BA, kiam mi lanĉis la verkon Libro Jesuo, mi diris: Ĉe Lia venko super morto staras la forto, kiu antaŭenpuŝas Kristanismon, la certecon pri triumfo super si mem, flanke de la disĉiploj. La granda Mesaĝo de la Sankta Semajno, nuntempe, kiam popoloj insistas alvoki morton kaj fari ĝin sia dio, estas tio, ke la Dia Estro neniam efektive mortis. Spirito ne estingiĝas. Pro tio ni estas senmortaj. Ni estas kreitaj laŭ la figuro kaj similaj al la Plejalta. Kaj "Dio estas Spirito", kiel revelaciis la Ĉiela Edukanto al la samaria virino, apud la puto de Jakob (Evangelio laŭ Johano, 4:24)”.

Rembrandt

+ Legu la artikolon “Jesuo releviĝis. Kaj ni kun Li.”

Tiu koncepto pri la Eterna Vivo estas unu el la piorenecoj de Jesuo inda esti pli bone komprenata de ni ĉiuj. Cetere, se ne estas fino de linio por ni, la profetaĵo pri la Reveno de la Kristo plu validas, ĉar Li vivas kaj vivos por eterne:

“Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis” (Apokalipso de Jesuo laŭ Johano, 1:7).

La Religio de la Frata Amo komprenas, ke tiu reveno estas priskribita kiel transiro de la Homaro al nova periodo, kiu cetere povas esti travivita ekde nun, ĉar la komenco de nova erao havos kiel bazon ĉi tiun averton de Jesuo:

“Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro.” (Apokalipso 22: 12).

+ Kial ni devas ne timi la finon de la mondo?

Kio ŝanĝiĝos post la Reveno de Jesuo?

Cele al pripenso, la verkisto Paiva Netto klarigas ke la okazintaĵo transiras sian laŭliteran signifon: “Jen Jesuo venas kun la nuboj signifas ke Li venas Supre, kien ni, kiu ajn estas nia kredo aŭ nekredemo, devas levi ĉiujn tiujn aferojn, kiuj estas makulitaj de rikanado de kelkaj, por ke ili ricevu sian prilumiĝon. Estas tempo por ke la Homaro rigardu supren. ‘Jesuo estas la Suno de Karitato’, instruadis Zarur kaj mi kompletigas tiel: kaj ĉar Li estas Dieca, Li ne estigas ombrojn. 

Sekve, kiam ĉiuj efektive pretos vivi sub tiu Ĉiela Heleco, Politiko ne plu estos tenebra. La kredoj liberiĝos el la influo de Babilono, kiu kunigas ĉion sur kion la Homo enmiksiĝu. Ekonomio ne plu estos tiu monda babelo, kiun la Popolo ne komprenas, ĉar tiele fariĝas en la mondo: forlasitaj homamasoj favore al bonhavo de unu aŭ de iu grupo, de unu aŭ de iu nacio”, citaĵo el la libro La profetaĵoj sen mistero, p. 213, poŝversio.

Kaj tiu Lumo, kapabla venki barojn de malegalecoj, de malrespekto kaj de indiferenteco, estas tiu sama kiu faligis la murojn de la morto. La venko de la Kristo ne limiĝis al la Kruco, kiom doloriga ĝi estis, sed ĝi plenumiĝis ankaŭ en ĉiuj Liaj agoj de solidareco, de Amo kaj Humaneco, kiujn Li dediĉis al la homoj kiuj renkontis Lin kaj estis helpataj sendepende de ilia origino, kredo au ekonomia situacio.

Tial, la karmemora proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Alziro Zarur (1914-1979), asertis ke  “Jesuo estas la Suno de Karitato”; de tiu Karitato bazita sur la Nova Ordono de Jesuo:

“Vi amu unu alian kiel mi amis vin. Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio de la Kristo, laŭ Johano 13: 34 kaj 35).

Temas pri firma kaj decida iniciato helpi tiun kiu bezonas, ne atendante kompencon, ĉar ĝi emociiĝas antaŭ doloro2 kaj rekonas ke ankaŭ la aliulo estas Dieca Estulo meritanta respekton, dignecon kaj protekton. Tial, Paiva Netto tiel difinis: “La Spirite Revolucia Nova ordono de Jesuo estas la strukturo por nova mondo”.

Kaj ĝuste sub tiu Lumo ni devas, ekde nun, prepari nin por la Reveno de la Kristo de Dio, ĉar neniom utilus al nova mondo esti loĝata de homoj kultivantaj antikvajn malutilajn kutimojn, kiel malbonon, antaŭjuĝon, memamon aŭ avidemon. Tiel, nia pliboniĝo devas esti ĉiutage por ke ni superu tiajn sentojn. Tia proceso postulas tempon kaj laboron, sed ni povas kalkuli je la apogo de la Kristo mem:

“Ne maltrankviliĝu via koro nek timu. Ĉar mi estos kun vi ĉiujn tagojn ĝis la fino de la mondo!” (Evangelio laŭ Johano, 14:1 kaj Mateo, 28:20).

Kiam Li revenos?

Ankoraŭ en la Evangelio de Jesuo (Mateo, 24: 36), ni legas: "Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj de la ĉielo, nek la Filo, sed la Patro sola”. Alidire, nur Dio scias, kiam okazos la reveno de la Kristo, sed se Li avertas nin de tiom longe, tio signifas ke Li havigas al ni okazon por ke ni preparu nin por la grava momento en kiu “ĉiuj okuloj Lin vidos, eĉ tiuj, kiuj lin trapikis” (Apokalipso 1: 7).

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco  ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

La ago helpi necesulon, sen iu ajn limigo pri klaso, religio, etnio aŭ klereco, estas difinita de la Religio de la Frata Amo, inspirita en la teniĝo de la Kristo, kiel Ekumenismo de la Koroj, kiel klarigas ties konceptinto Paiva Netto: “Ekumenismo de la koroj estas tiu, kiu konvinkas nin ne malŝpari tempon pro malamoj kaj senfruktaj kvereloj, sed etendi la manon al falintoj, ĉar li emociiĝas antaŭ doloro, deprenas sian ĉemizon por vesti nudulon, proponas kuracan balzamon al malsanulo, protektas orfojn kaj vidvinojn, kiel al ni instruas Jesuo, per la Evangelio laŭ Mateo, 10:8. Kiu komprenas la altan sencon de Ekumenismo de la Koroj, tiu konscias, ke Edukado kun Ekumena Spiritualeco estas esenca por progreso de la popoloj, ĉar Ekumenismo estas Edukado malferma al Paco, por plifortiĝo de nacio (ne por superregado super aliaj)”.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON