Apokalipso: La Dia Libro liverita al la Homaro

Johano la Evangeliisto estis la raportisto, kiu registris faktojn el pasinteco kaj estonteco.

Leonardo Cegana
|
19/07/2016 | Mardo | 11:30 horas
Arte: Gabriel Estevão

Multon oni parolas pri la Apokalipso, kaj ĉefe ke ĝi pritraktas terurajn okazaĵojn, kiujn la Homaro devos trapasi. Esprimoj kiel Har-Magedon, bestoj, drakoj, rajdantoj de la Apokalipso ŝajne bildigas la plej malbonajn scenojn antaŭviditajn por ni ĉiuj. La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1 tamen invitas nin pli atente rigardi al la vera origino de tiu libro, por ke ni havu vastan perspektivon pri ĝi, precipe koncerne ĝian spiritan mesaĝon. Tiucele, antaŭ ĉio, ni atente tralegu la unuajn paragrafojn de la Apokalipso (1:1 ĝis 3):

La Titolo, la Aŭtoro kaj la Temo de la Libro

1 – Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al Li, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas baldaŭ okazi; kaj Li sendis kaj montris ĝin per Sia Anĝelo al Sia servisto Johano,
2 – kiu atestis la Vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri ĉio, kion li vidis.
3 – Feliĉaj estas la legantoj kaj la aŭskultantoj de la vortoj de la profetaĵo kaj la observantoj de la skribitaĵoj en ĝi; ĉar la tempo estas proksima.

Tela: Jacopo Vignali (1592-1664)

Título da obra: João Evangelista em Patmos.

Johano la Evangeliisto estis juna fiŝo-kaptisto, kiu sekvis Jesuon ekde sia juneco. Li estis apud la Kristo en multaj gravaj okazaĵoj kaj, eĉ post la leviĝo de Jesuo al la Ĉieloj, li daŭre dissemis la kristanan mesaĝon. Lia vivovojo kaj kredo fine venigis lin en malliberejon kaj izolecon sur la insulo Patmos. Naŭdekjaraĝa, li daŭrigis atestante pri sia fido kaj, pro sia persistemo, li ricevis unu el plej gravaj mesaĝoj por la Homaro: la Apokalipson. Kaj kiel ni povas legi en la supraj versikloj, Johano rolis kiel vera raportisto, priskribante ĉion tion, kion li vidis kaj aŭdis, eĉ la montritaj eventoj, kiuj apartenis al fora estonteco, laŭ la klarigo de la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, Paiva Netto, brazila esploristo pri bibliaj temoj kun pli ol 60 jaroj da studado, rekonata kiel unu el la plej gravaj predikantoj de la nuntempo:

"Johano estis la raportisto, kiel diradis Alziro Zarur (1914-1979), 'la psikografia mediumo', kiu ekstaze vidis scenojn tiel eksterordinarajn en Dieca Regiono — alia dimensio de Spaco/Tempo — ke, strebante traduki el tiu lumplena sfero tion, kion li ekvidis, por la limigitaj dimensioj, li tion priskribis per maniero, kiun multaj nuntempuloj konsideras tiun tekston nur kiel alegoria kaj/aŭ limigita al tiuj tempoj de la frua Kristanismo. Verdire, li ne povis raporti klare tion al kio liaj okuloj, konsumlacigita de la karna vibrado, estis malkutimiĝintaj"2.

Dia Revelacio

Johano la Evangeliisto-Profeto estis grava figuro por ke la Profetaĵoj de Dio, "tio, kio devas baldaŭ okazi", atingu ĉiujn popolojn. Oni ne povas tamen ignori la unuan versiklon de tiu Libro, kiu prezentas la protagonistojn antaŭantajn la profeton, komence de la aŭtoro de la libro: "Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al Li...". La Kristo estas la Ununura kapabla kompreni tiun Dian mesaĝon pere de sia atesto de Amo al la Homaro. Ne temas pri Avizo por puno aŭ detruo, sed pri Sublimigo kaj spirita Plialtigo de ni ĉiuj! La vera aŭtoreco de tiu mesaĝo estas Dia.

La grava averto

Laŭ la Religio de la Tria Jarmilo, la anonco pri la estontaj faktoj de la Apokalipso estas Dia Pedagogia proceso, kiu instruas nin kiel vivi laŭ la esencaj Universalaj Leĝoj, kiel la Leĝo pri Ago kaj Reago. Tial, ĉia doloro, militoj kaj suferoj rakontitaj en ĝiaj paĝoj estas frukto de la homa agado. La simboloj, kiuj aperas en tiuj okazaĵoj, estas nur reprezentaĵoj estigitaj de la kiomo da malbonaĵoj, avidemo kaj koruptadoj, kiuj degenerigas nian superan spiritan devenon, laŭ la klarigo de la la proklaminto de la Religio de la Tria Jarmilo, Alziro Zarur (1914-1979), rilate satanon kiel la "sumo de ĉiaj homaj malbonoj. Kiam la homo ne plu estos malbona, tiam satano ne plu ekzistos".

Shutterstock

Gravas reliefigi ke ankaŭ la homa vojirado estas markita de multaj bonuloj, kies agadoj estigas bonajn fruktojn al la estonteco de la Homaro, kaj tion ni povas identigi per la Feliĉpromesoj prezentitaj en la lasta Libro de la Sankta Biblio kaj en la aŭguro de la okazaĵo tre atendata de ni ĉiuj: la Triumfa Reveno de Jesuo, kiam per Li estiĝos nova Ĉielo kaj nova Tero (Apokalipso, 21:1-27).

+ Legu ankaŭ:
La Profetaĵo vivas – La klimataj ŝanĝiĝoj kaj la mesaĝo de Apokalipso

Pri la graveco ne timi la Apokalipson, skribas Paiva Netto en sia libro Jesuo, la Dia Profeto, p. 46: "La 3-an de aprilo 1991, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, mi havis la okazon, predikante, turni min al tiuj, kiuj honoris min per sia atento: La Profetaĵoj utilas por averti, kuraĝigi kaj havigi esperon. Ĝi timigas nur tiujn, kiuj ĝin ne volas studi sub la Intuicio de Dio, tiujn, kiuj sekve vivas timigitaj. La Apokalipso ne estis farita por teruri per la malhelaj vojoj de mistero, sed por lumigi niajn vivovojojn, ĉar Apokalipso signifas Revelacion. Kaj, ĉar temas pri Revelacio, ĝi montras al ni tion, kio estis kaŝita. Se ni malkovras tion, kio estis kaŝita, ni perdas la timon pri io ajn. Nekonado estas la patro kaj patrino de nesciado, la generilo de timo".

La gejunuloj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito invitas vin partopreni ankaŭ en tiu debato pri la lasta libro de la Sankta Biblio, la Apokalipso de Jesuo. Skribu al esperanto@bonavolo.com. Legu ankaŭ aliajn artikolojn de la verkisto Paiva Netto pri la finaj profetaĵoj: www.paivanetto.com/eo.

________________________________
1 – Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 – Eltiraĵo de la libro Jesuo, la Dia Profeto, p. 39.  

TAKSU ĈI TIUN PAĜON