Kial necesis la krucumo de Jesuo?

El la Redakcio
|
02/05/2014 | Vendredo | 14:30 horas

Kial necesis la krucumo de Jesuo? Plie: kiel gravas Lia Reviviĝo en la ĉiutaga vivo de ĉiu homo? Tiuj demandoj perpleksigas multajn studantojn de la Evangelio-Apokalipso de la Dia Reviviĝinto kaj ankaŭ tiujn, kiuj ĝenerale konas la Bibliajn historiojn.

Tela: Frank P. Ordaz

    

Por ekserĉi tiujn respondojn, necesas unue legi la Sanktajn Skribojn, kaj kompreni, ke Jesuo sciis pri la sinofero, al kiu Li submetiĝos, laŭ la raporto de Evangeliisto Mateo, 17: 22 kaj 23:

“Kaj kiam ili kolektiĝis en Galileo, Jesuo diris al ili: La Filo de Dio estos transdonita en la manojn de homoj; kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon Li leviĝos”.

Kaj samtempe Li jam konsolis la disĉiplojn kaj nin ĉiujn, reasertante Sian grandan venkon super la morto.

Tamen, ĉu la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro ne venkus eĉ ne suferinte krucumon? Trapasinte tiel grandan sinoferon, Li pruvis Sian grandegan Amon al la Homaro. Ĉar, per Sia ekzemplo de sindonemo al proksimulo, Jesuo inspiris nin kaj instruis al ni vivi etike, juste, bonfare kaj ekumene (Kristo helpis ĉiujn, sendistinge: virinojn, infanojn, malsanulojn, homojn rigardatajn kiel pekulojn ktp.).

Tial, Jesuo akceptis trapasi la defion de krucumo, por ke Lia leciono estu efektive komprenita de ni. Tiamaniere, Li ŝanĝis la paradigmon de la Homaro, instruante la Dian Amon, kiu estas Dio. Klarigas la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto:

“Kiam oni entronigis Lin sur la Krucon, Li fariĝis okulfrape Reĝo. Li jam estis Tio, kaj tiam Li tiel montriĝis al ĉies rigardoj, antaŭ la ankoraŭ nebulaj okuloj de la Homaro. Pro la modelo de rezistado kontraŭ morala kaj spirita Doloro, pri kiu Li estis kaj estas paradigmo, Li ekstaris kiel sekvenda ekzemplo por ni ĉiuj” (teksto trovebla en lia libro Jesuo, la Doloro kaj la origino de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en Ni, p. 227, tradicia versio).

Gravas emfazi, ke ni devas neniam kaŭzi intence suferon al ni mem, nek rezignacii al doloro, supozante, ke tiel la aferoj solviĝos. Ne tion Jesuo instruis al ni. Male, Li pruvis, ke eblas elteni kaj venki ĝin, ke ne ekzistas maleblaĵoj, kiam ni sekvas Liajn paŝojn:

“Vere, vere, Mi diras al vi: Kiu kredas al mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn Mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar Mi iras al la Patro.” (Evangelio laŭ Johano, 14:12).

Konklude, ni kapablas kuraĝe alfronti la vivdefiojn, venki ilin, kaj tiri el ili altvalorajn lecionojn por la konstruado de nia karaktero kaj de vivo pli feliĉa, individue kaj kolektive.

+ Legu pli pri la temo en “La averto de Schiller kaj la funkcio de la Doloro” (ĉapitro 7, de la libro Jesuo, la Doloro kaj la origino de Lia Aŭtoritateco – La Povo de la Kristo en Ni).

“Se Jesuo ne reviviĝus, ne ekzistus Kristanismo”

La venko de la Kristo Vivanta super la morto influis la vivon de Liaj disĉiploj kaj ankaŭ la niajn, plurmaniere. Tiu plejalta okazaĵo alportis revelaciojn pri la ekzisto de la Spirita Mondo, kaj reaperigas en ni, ĉiutage, la kuraĝon kaj renovigon de espero venki la malbonŝancojn kaj niajn proprajn limojn. Venkinte la plej fortan maleblon, pro Sia Amo al la Homaro, Li akiris Moralan kaj Spiritan Aŭtoritatecon por aserti en Sia Evangelio, laŭ Johano, 16:33:

“En la mondo vi havos suferadon; sed kuraĝu; Mi venkis la mondon”.

   

El tio fontas la laŭdego al la Reviviĝo de Jesuo, farita en la historia parolado de Paiva Netto, la 1-an de Aprilo, 1989, dato tradicie konatan kiel la Tagon de la Mensogo, sed konsekritan en la Religio de la Tria Jarmilo kiel la Tagon de la Vero. Tiu dato markas la lanĉon de la Libro Jesuo kaj la Proklamon pri “Jesuo Vivanta!” kaj la defendon de tiu eminenta renoviga mesaĝo.

“Je la 1-a de aprilo 1983, la Sanktan Vendredon, ĉe Domo de Italio, en la brazila urbo Salvador/BA, kiam mi lanĉis la verkon Libro Jesuo, mi diris: Ĉe Lia venko super morto staras la forto, kiu antaŭenpuŝas Kristanismon, la certecon pri triumfo super si mem, flanke de la disĉiploj. La granda Mesaĝo de la Sankta Semajno, nuntempe, kiam popoloj insistas alvoki morton kaj fari ĝin sia dio, estas tio, ke la Dia Estro neniam efektive mortis. Spirito ne estingiĝas. Pro tio ni estas senmortaj.

Ni estas kreitaj laŭ la figuro kaj similaj al la Plejalta. Kaj "Dio estas Spirito", kiel revelaciis la Ĉiela Edukanto al la samaria virino, apud la puto de Jakob (Evangelio laŭ Johano, 4:24). Jesuo kiel Spirito reaperis al homaj okuloj. Per tia eksterordinara faro, Li kreis en la animon de Siaj sekvantoj sufiĉe da kuraĝo por alfronti ĉiajn mondajn malamojn kaj persekutojn, sen alproprigo de tia fia konduto.

Pro tio mi ĉiam emfazas, ke kuraĝo estas akcepti taskon, eĉ se ĝi ŝajnas plej malfacila, kaj fiere plenumi ĝin ĝis la fino. Sen malvigliĝo, kun la okuloj fiksitaj sur la Kriston de Dio. "Se Jesuo ne estus resurektinta, ne ekzistus Kristanismo", kiel emfazis Alziro Zarur (1914-1979)”, skribis la prezidanto-predikanto de la Religio de Universala Amo, en sia artikolo Sublima Vivo inter ni.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

____________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

Juĝu ĉi tiun enhavon