La vivo post morto en la Sankta Biblio

Equipe de Estudos Ecumênicos
|
04/05/2023 | Ĵaŭdo | 10:45 horas

Kio venas en vian kapon, kiam vi aŭdas, ke oni parolas pri vivo post morto? Kompreni la vivon trans la surtera ekzisto estas tre grave por vivi kun pli da konscio pri la celoj.

En ĉi tiu teksto, ni invitas vin, kiu emas pristudi spiritajn aferojn, kompreni tion, kion diras al ni la Sankta Biblio pri la fenomeno de vivo post la morto, laŭ fragmentoj de la Sanktaj Skriboj, bibliaj versikloj, kiuj montras nian spiritan devenon.

En la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito ni lernas pristudi la Biblion laŭ Spirito kaj Vero, sub la Lumo de la Nova Ordono de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kiu invitas nin: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35). Nome, laŭ la ekumena kompreno, kiun la Kristo instruis al ni, nek per interpretoj laŭliteraj, kiuj mortigas, nek per antaŭkonceptitaj veraĵoj.


 

Bibliaj fragmentoj, kiuj pruvas la vivon post la morto

1) Raporto de Profeto Jeremia, 1:4 kaj 5

En tiu biblia teksto oni trovas la jenan admonon:

“Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Antaŭ ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaŭ ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj.”

En tiuj menciitaj versikloj ni ricevas la revelacion, ke ĉio naskiĝas en la Spirita Mondo, laŭ tio, kion instruas la Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto, en la artikolo Jesuo, la Fidela Atestanto, la Unuenaskito el inter la mortintoj:

“Ekzistas Vivo antaŭ la vivo, sekve Leĝoj, kiuj ekzistas antaŭ la homaj leĝoj, kaj kiuj superas ilin, ĉar Jesuo, la Dia Leĝodonanto, revelaciis: — ‘Antaŭ ol estis mondo, mi jam ekzistis’ (Evangelio laŭ Johano, 8:58)”.

Jeremia ricevis la sciigon, ke antaŭ ol lia patrino akceptis lin en sian ventron, li jam vivis, sekve li jam ekzistis en la Spirita Mondo, vera deveno de ni ĉiuj. Kaj se ekzistas vivo antaŭ nia naskiĝo sur la Tero, tiam ni povas pruvi ankaŭ la realecon de vivo post la morto, ĉar ni revenos kiel spiritoj en la Mondon de Vero, post tiu fenomeno. 

Estas esence grave kompreni tion, por ke ni povu percepti nian devenon kaj destinon: la Eterna Spirito, kiu aperas en la Mondo de Vero kaj tien revenas, post plenumado de sia vojo sur la tera sfero.

2) La du krimuloj

Se ni ekzamenas la Sanktajn Skribojn, tiam ni komprenas ankaŭ, ke la spirito ne dormas post la morto. Por klarigi tiun punkton, ni uzas la fragmenton “La du krimuloj”, en la Sankta Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 23:39 ĝis 43:

39 “Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis Jesuon, dirante: Ĉu Vi ne estas la Kristo? Savu Vin kaj nin.

40 Sed la alia responde admonis lin, dirante: Ĉu vi eĉ ne timas Dion? Ĉar vi estas en la sama kondamno. 

41 Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas la punon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi Tiu faris nenion malbonan. 

42 Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam Vi venos en Vian Regnon.

43 Kaj Jesuo diris al li: Vere Mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun Mi en paradizo”

Ĉi tiu estas efektive la pruvo, ke “Ĉiu tago estas tago por renovigo de nia destino”, laŭ aserto de Frato Paiva Netto.

Dimas renoviĝis en tiu tago, antaŭ la Kristo de Dio. Jesuo anoncis, ke li ne dormados ĝis la fina juĝo, kiam Li asertis: “hodiaŭ vi estos kun Mi en paradizo”. Sed oni povus sin demandi: kia li estos? Konscia, vivanta, ne dormanta en tombo.

Kiam okazas elkarniĝo, tiam la korpo trapasas la fenomenon, kiun oni nomas morto, kaj ĝi pereas, sed ne la Animo: ĉi tiu postvivas kaj vekiĝas por la daŭrigado de vivo, kaj plu iras la evoluan vojon en la spirita sfero.

Kiel estis anoncite al la Profeto Jeremia (1:4 kaj 5), ke li jam ekzistis antaŭ sia formiĝo en la ventro de sia patrino, tiel same ankaŭ la Animo de Dimas sekvos al la loko, el kie ni venis, la mondo de Vero.

Ĉiu kredo alnomas la Spiritan Mondon per aparta esprimo, unuj nomas ĝin Ĉielo, aliaj Paradizo. Sed gravas nur ke ni perceptu la realon de ĝia ekzisto. Jesuo neniam mensogis, neniam trompis iun ajn, kaj Li diris al Dimas “hodiaŭ”, tio estas, ne post 10 aŭ 20 jaroj. La ĝusta momento estas hodiaŭ, laŭ Lia certigo mem.

Ĉiumomente ni havas la eblecon trafi la veron koncerne la paradizon, pri kiu la Kristo parolis. Sufiĉas, ke ni pristudu Liajn instruojn kaj klopodu kompreni la realan signifon de la vivo, ĉiam celante la spiritan evoluon per bonaj agoj kaj pensoj.

Parolu kun ni

3) La parabolo pri la riĉulo kaj Lazaro (Evangelio laŭ Luko, 16:19 ĝis 31)

Alia fragmento, per kiu oni povas pruvi, ke la vivo en la Spirita Mondo estas dinamika, aktiva kaj agoplena, estas registrita en la Evangelio de la Ĉiela Edukisto, laŭ Luko, 16:19 ĝis 31.

Temas pri rakonto de Jesuo, laŭ kiu riĉa homo havis ĉe la pordo de sia hejmo almozulon nomatan Lazaro, kiu petis de li apogon kontraŭ sia malsano, kaj kiun li tamen ne helpis. Veninte en la Spiritan Mondon, la riĉulo troviĝis en la infero* kaj la almozulo estis kondukita de Anĝeloj en la “Sinon de Abrahamo”.

Ĉi tie la Plejalta Pedagogo klarigis, ke ne la financa situacio, socia rolo, profesio kaj ceteraj materiaj aferoj determinas la spiritan regionon, al kiu ni iros post la morto.

Tion determinas niaj faroj, nome niaj bonaj agoj; ili portas nin al bona loko en la Mondo de Vero, por ke ni plu sekvu Bonfaradon.

La Kristo de Dio mem anoncis:

“Ĉe la Domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, Mi dirus al vi; Mi iras, por pretigi por vi lokon” (Evangelio laŭ Johano, 14:2).

La rakonto priskribas, ke veninte en la alian flankon, la riĉa homo, kiu ne helpis bezonantojn ĉirkaŭ si ekvidis, ke la vivo plu daŭras.

Kaj tiam, li rimarkis sian situacion, en suferado en infero, kaj li petegis, ke la dia interveno permesu, ke Lazaro revenu sur la Teron kaj avertu liajn familianojn, ke ili ne faru la samajn misfarojn kiel li faris, sed admonu ilin, ke ili alprenu la Bonfaradon en la ĉiutaga vivo, ĉar la vivo plu daŭros.

Kaj li ricevis responde (16:29): “Mia filo, ili havas Moseon kaj la Profetojn; ili aŭskultu ilin”.

 Tiu instruo montras al ni ĉiuj, ke ĉiam estas tempo por renovigi niajn sintenojn, kaj ke ni estas konstante subtenataj por la alĝustigo de niaj faroj.

Ni vidas krome, ke Lazaro konsoliĝis en la Spirita Mondo pro tio, ke li rezistis kaj obstinis en Bono, malgraŭ la elprovaĵoj kaj suferoj, kiujn li trapasis sur la Tero. 

Krome, ni povas lerni per la sinteno de la riĉulo pri tio, kiom ni ankoraŭ devas lerni kaj vivi tiun dian veron. Li fidis, ke se liaj familianoj povus vidi, ke spirito atestas la Spiritan Mondon, tiam ili ekkredos la realon de vivo post la morto, kaj plibonigos siajn agojn.

Sed Jesuo klarigis, ke la homaro devas multe evolui por kredi pri la Spiritoj — kiuj estas realaj —, laŭ klarigo en la versiklo 31-a, kaj ke eĉ se iu resurektus el inter la mortintoj, multaj homoj ankoraŭ ne kredus la latentan veron pri la ekzisto de la Alia Flanko de la Vivo.

“16:31 Kaj Abrahamo diris al li: Nun, mia filo, se ili ne aŭskultas Moseon kaj la Profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.”

Frato Paiva instruas al ni, ke:

“La Spirita Mondo ne estas ia abstraktaĵo. Ĝi estas nevidebla, sed ĝi ekzistas.”

 

4) “Havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da nevideblaj atestantoj” (Apostolo Paŭlo en sia epistolo al la Hebreoj, 12:1)

La Apostolo Paŭlo, inspirite de la instruoj de Jesuo, eldiris tiujn vortojn, kaj lasis al ni unu plian pruvon, ke ekzistas vivo post la morto.

La spirita harmonio, kiun ni starigas per niaj agoj, ĉu bonaj, ĉu malbonaj, allogas al ni iujn spiritajn kunulojn, kiuj kongruas kun ni, kiuj vivas en Spirito, en la Mondo de Vero, kie ankaŭ ni staros, post la morto.

En la Alia Flanko, tiuj, irintaj antaŭ ol ni, ne dormas; male, ili plu iras sian vojon de spirita evoluo, laborante kaj prizorgante nin. Jesuo instruis al ni, ke ne estas nenifarado en la Spirita Mondo, kiam Li asertis:

“Mia Patro neniam ĉesas labori, kaj Mi laboras kun Li” (Evangelio laŭ Johano, 5:17).

Tial, kiam familiano, amiko, konato alvenas en la Spiritan Mondon, tiam ni devas preĝi por ili, por ilia feliĉo en ilia nova irado kaj tiu spirito ricevos revigligan forton de preĝo kaj ankaŭ la komforton scii, ke li ne estas forgesita, ke li plu estas amata de tiuj, kiuj restas sur la Tero. 

Por fini ĉi tiun studon, ni konsideras, ke spiritaj temoj ne estas temoj limigitaj al kredoj, sed parto de kono por prilumado de niaj vivoj en ĉiuj kampoj de agado, kiuj donas pli ampleksan sencon al nia vivo. 

Kaj sendepende de kredo, nia konduto devas esti tia, ke ni travivu la instruojn de Jesuo, por ĉiam allogi al ni ĉielajn ĉeestantojn, la Benatajn Animojn, niajn Gardanĝelojn, kiuj ĉiam emas nin helpi dum nia irado sur la Tero. 

+ Parolu kun ni

+ Spirita Evoluo: kiel disvolvi kaj apliki ĝin ĉiutage?

+ La Profetaĵo vivas

Pardono en la Sankta Biblio: kion instruas al ni Jesuo?

TAKSU ĈI TIUN PAĜON