La Origino de l’ Vivo — Kiuj ni estas, de kie ni venis, kaj kien ni iros?

Jayme Bertolin
|
01/10/2014 | Merkredo | 21:45 horas

Kiuj ni estas, de kie ni venis, kaj kien ni iros? Sendube, multegaj homoj tra la tuta mondo jam faris ĉi tiun demandon je iu momento de siaj vivoj. Kaj ĝi nepre ne malgravas, ĉar firme efikas sur niajn sintenojn, kaj, rezulte, nian destinon.

Por la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, la origino de la homo estas lia Eterna Spirito. Ĉar, efektive, “ni portempe estas korpoj, sed por ĉiam Spiritoj”, kiel klarigis, antaŭ jardekoj, ĝia prezidanto-predikanto, José de Paiva Netto. Tial ni bezonas kompreni, ke ni estas kreitaj de Dio, spirite, laŭ Lia Dia “bildo kaj simileco” (Mosea Genezo, 1:26).

Do, same kiel la Ĉiela Patro estas eterna, ankaŭ ni estas eternaj. Kaj la kaŭzo, ke ni estas pase sur la Tero, kovritaj per karna korpo, estas la plejnobla celo evolui; alivorte, ke ni strebu korekti kaj plibonigi nin dum ĉiu sinsekva reenkarniĝo sur ĉi tiu planedo.

Shutterstock

Sed kiu estas Dio, aŭ kio estas Dio? Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, per Sia Evangelio, laŭ Johano, 4:24, faris al ni revelacion gravegan ne nur por Religio, sed ankaŭ por Scienco, por Filozofio (kun ĉiuj ĝiaj demandoj pri homa ekzistado), kaj por ĉiuj kampoj de homa scio: “Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ Spirito kaj Vero.” Li do estas Patrino-Patro de la Universo, ne la homkreita dio, homsimila, alivorte, kreita laŭ nia bildo kaj simileco, ankoraŭ ege malperfekta.

Tiu dio estis preteksto por sennombraj militoj kaj malpacoj. Do ĉi tiu teksto legata de vi baziĝas sur analizo de la Origino de la Vivo en Dio, la Plejsupera Energio, kiu povas ekzisti en la Universo, kaj kiun ni homoj nur komencas kompreni.

Reenkarniĝoj kaj kiuj ni estas?

“Reenkarniĝo?” Jes… La dia meĥanismo de sinsekvaj vivoj, de novaj oportunoj donitaj de Dio, kiu tiel ekzempligas al ni Sian veran Amon al la homaro. Ni estas spiritoj reenkarniĝintaj kun misio — pri kiu ni devos fine raporti —, kun Spirita Taskaro2, enhavanta ĉion, kion ni bezonas plenumi por nia progresado, kiel ekzemple novajn spertojn kaj lernaĵojn.

En sia furorlibro Apokalipso sen timo, paĝoj 73 kaj 74, skribis Paiva Netto:

“Ni ne lasu fuĝi el nia memoro tion, kion ni promesis en la Spirita Sfero, nome, efektivigi agojn favore al niaj similuloj. Ordinare ni nin kvitigas pri eraroj faritaj en antaŭaj vivoj. Mi volas ripeti la jenon: reenkarniĝo ne estas Dia puno. Male, ĝi estas Lia kompatemo, kiu donas al ni novajn oportunojn. Ĝi estas pli bona ol la eterna infero. Kial patro dezirus, ke lia filo, kiom ajn li eraris en sia vivo dum 50, 60, 70 aŭ eĉ 100 jaroj, pasigu la tutan Eternon en infera suferado, en flamoj, kiuj ne konsumas? (…)”.

Do per tiu bona novaĵo ni komprenas, ke ja eblas ŝanĝi niajn vivojn ĉiutage. Ĉu vi memoras tiun malvirton, kiun vi tre dezirus korekti, sed supozas, ke tio maleblas? Jes, ja eblas! Jen la beleco de la vivo! Tial, ke ni trovas feliĉon je ĉiu nova plenumo, kiam ni agas ame, bonkore, respekte kaj juste!

Ĉu unu el la jenaj temoj interesas vin?
+ Dio
+ Gardanĝelo
+ Ekzisto de Spiritoj

De kie ni venis kaj kien ni iros?

Multaj homoj eble demandos sin: “Sed se mi estas reenkarniĝinta spirito, de kie mi reenkarniĝis?”. De la Spirita Mondo, la Origina Patrujo de kie ni venis, kaj al kiu ni revenos post la fenomeno de la morto. Ĉar efektive “la Spirita Mondo ne estas ia abstraktaĵo. Ĝi estas nevidebla, sed ĝi ekzistas”, klarigas la prezidanto-predikanto de la Religio de la Universala Amo.

Tial pripensindas, kiel ni investu niajn tempon, talentojn, sindediĉon kaj sentojn. Nia konsilo por vera feliĉo estas vivi, kion instruis la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, en Sia Evangelio, laŭ Mateo, 6:33: Celu unue la Regnon de Dio kaj Lian Justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi”. Jen instruo, kiun la karmemora Proklaminto de la Religio de la Tria Jarmilo, Alziro Zarur (1914-1979), titolis la “Urĝega Formulo de Jesuo”, kaj kiun Frato Paiva nomis la “Ekonomia Formulo de la Kristo”.

Jen la ŝlosilo, kiun la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito prezentas, por ke ni sukcesu “pretiĝi por la morto aŭ Eterna Vivo”. Alivorte, bazante niajn agojn sur bonaj sentoj, sur praktikado de la Frata Amo instruita de Jesuo, ni pli fruktodone kondukos nian materian vivon kaj strebos al la evoluado de nia spirito.

Ĉu unu el la jenaj temoj interesas vin?
Dio
Gardanĝelo
Ekzisto de Spiritoj

 

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

____________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 Spirita celo aŭ Spirita Agendo – Instruas la Religio de la Universala Amo ke neniu naskiĝas sur la Tero sen iu ekzisto-kialo. La Ĉiela Edukanto mem, Jesuo, donis al ni Sian ekzemplon: "Ĉar mi malsupreniris de la Ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis" (Evangelio, laŭ Johano, 6:38). Tial, antaŭ ol reenkarniĝi sur la Teron, ĉiu el ni alprenis en la spirita mondo — nia origina patrujo — sumo da devontigoj, situacioj kaj defioj, kiuj konsistigas nian Spiritan Agendon.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON