Ĉu la spiritoj povas influi niajn decidojn?

Gabriela Marinho
|
12/12/2016 | Lundo | 14:45 horas

En diversaj epokoj la Homaro registris rakontojn pri dialogo inter malsamaj dimensioj de la vivo. Ili estas rakontoj pri profetaĵoj, sonĝoj en kiuj prauloj reaperas, enrigardoj kiuj savis vivojn kaj ebligis eksterordinarajn sciencaj malkovrojn. Kaj kiel klarigi tion?

Tiaj fenomenoj, laŭ la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, klarigitaj laŭ spirita perspektivo, estas frukto de la intuicio — la plej rapida kanalo de tiu dialogo inter la homa kaj spirita mondoj. Intuicio estas deviga al ĉiuj ni kiuj havas tiun komunikkapablon, ĉar esence ni estas Eterna Spirito.

Andherson Barcelos
Unu el la kontribuoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas helpi homojn kompreni la esencon kaj la misterojn de postmorto, tio estas, la eternecon de la Vivo. Tiucele ĝi aŭspicias la Tutmondan Revolucion de la Lumaj Spiritoj. Legu pli!

+ Tutmonda Revolucio de la Lumaj Spiritoj

Tial, ĉiumomente ni povas konektiĝi kun spiritoj de aliaj dimensiaj sferoj pere de mekanismoj de mediumeco, kiel klarigas la Religio de la Tria Jarmilo, per la vortoj de ĝia prezidanto-predikisto, Paiva Netto2:

"Envere, politikistoj, filozofoj, religiuloj, sciencistoj, artistoj, sportistoj k.a.... ĉiuj estas mediumoj, sed, se ili ne estas mediumoj evangelizitaj kaj iluminitaj per la travivaĵo de la Nova Ordono de la Kristo, nenio plia ili povos fariĝi ol instrumentoj de malbono. Kutime ili eĉ ne scias kio estas mediumeco, sed ili povas disvolvi ĝin, se ili volas, por ke ili ne fariĝu facilaj kaptitoj de ne evoluintaj spiritoj”. [La substreko estas nia.]

Konscia Unuiĝo

Esence gravas ke tiu kunligo kun la spirita mondo estu konscia, nome ke ni sciu ke la mekanismo estas reala por ke ni mem elektu la nevideblajn estulojn kun kiuj ni volas ĉeesti. Tiamaniere la atento estu pli intensa ĉar, ĉu oni kredas aŭ ne, mediumeco okazas pere de niaj pensoj, vortoj kaj agoj. Ni elektu do kunestantojn kiuj venas el superaj spiritaj sferoj, ĉar ĉiu komunikado kun ĉi tiuj portas la Dian Celon de Frateco.

En la Sankta Blibio ni trovas ekzemplojn de tia sprita unuiĝo. Kaj Anĝeloj kaj nepuraj spiritoj malkaŝe sin manifestas al la homoj, montrante ke tio estas okazaĵo tre anktikva. La Amata Majstro, kiu realigis eksterordinarajn miraklojn sub la protekto de Dio kaj la helpo de Siaj Anĝeloj, instruis la preĝon kiu havigas al ĉiuj tre efikan spiritan komunikilon.

Reprodução BV

   

Per la ekumena preĝo Patronia (Evangelio, laŭ Mateo, 6:9 ĝis 13), Jesuo estis pioniro en la mediuma edukado de la popoloj, kiam Li instruis al ili kiel peti la Dian Protekton cele al forigo de iu ajn malutila spirita influo, kaj kiam Li montris per Sia ekzemplo ke la ĉiela helpo venas laŭmezure kiel la bonaj agadoj estas faritaj farove al aliulo.

Karitato estas esenco de la spirita vivo

Karitato, la solidara ago, sinonimo de Amo, movata per bonaj pensoj kaj vortoj, estas unu el la rimedoj kiuj igas la intermondan komunikadon pli subtila kaj rapida. Ju pli ni emas helpi, des pli ni trovas amikajn Spiritojn akordiĝantajn kun niaj intenco, pretajn kunblabori kun ni.

Pri la Supera Spirita Mondo, tiel klarigas d-ro Bezerra de Menezes3 (Spirito) per la revuo Jesuo alvenas!, ekumena publikigaĵo de la Religio de la Universala Amo, p. 44:

"Kiam Legioj malsupreniras el Spiritaj Sferoj tiel malproksimaj de la terkrusto, superante barojn de pezegaj ombrejoj, por rekte helpi tiujn kiuj vibras per la Bono, tiujn kiuj petegas la benojn de la Kristo, ni komprenas ke la Spirita Karitato ne estas nura valora kvalito, sed ia esenco de vivo en la Spiritualeco. Karitato estas la vehiklo kiu veturigas la Spiritojn en la malproksimaj spacoj. Ekster Karitato, ni povus diri ke la Kristaneco ne havus la Dian Oksigenon, kiu igas ĝin nemortema".

Praktikado de pacienco, kunlaboro, humileco fajnigas nian mediumecon favore al ni kaj al niaj proksimuloj. Cetere, kiom multe ni povas fari per la helpo de tiuj supruloj kun privilegia vidado, kiujn ni nomas Gardanĝeloj?

Vidu Pli: 
+ Via Gardanĝelo: tri faktoj, kiujn vi bezonas scii pri Li
+ Serĉu la protektadon de la Gardanĝeloj kaj de la Lum-Spiritoj

Tiel konkludas Paiva Netto:

"La leciono kiun la Templo de Bona Volo instruas estas, se jam ekzistas (kiel efektive ekzistas) deviga kunligo de la Supra Homaro kun tiu malsupra, bedaŭrinde nekonscie kaj malutile, kun katastrofaj rezultoj, kaj se neevitebla estas tiu influo, ĝi uziĝu por la Bono, ĉar la kontakto kiu ordinare okazas ankoraŭ estas inter spiritaj estaĵoj malicemaj, malprogresintaj. Ni laboru — kun plena konscienco — por tiu plenumiĝo. Ĝuste tion deziras la Superaj Spiritoj4. [La substreko estas nia.]

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

__________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 e 4 Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, volumo II, p. 283.

3 D-ro Bezerra de Menezes (Spirito) — Ĉiela kunordiganto de la Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, en la Kvara Revelacio, la Religio de la Universala Amo, sub la komando komando de Paiva Netto.


 

TAKSU ĈI TIUN PAĜON