Serĉu la protektadon de la Gardanĝeloj kaj de la Lum-Spiritoj

Lernu, kiel ĝi okazas, kaj kiel ili povas helpi nin.

El la Redakcio
|
04/04/2017 | Mardo | 11:00 horas

Antaŭ la defioj kaj eĉ kiel rimedo por antaŭgardi nin de ili, ni lernu, ke ni ĉiam povas kalkuli je la intuicio kaj Dia protektado. Finfine, ili liveras altvalorajn instruojn, kaj helpas nin ĝuste decidi, se sub la inspiro de Ĉiela Patro.

Asertas la Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto: 

“Necesas kunigi intelekton kaj koron al ŝpatotenilo kaj helpi sin, konstante kaj saĝe, per la intuicio, kiun la Ĉiela Patro liveras al ni. Ni aŭskultu ĝin, ĉar ĝi estas la Dia Inteligento aganta, preta por helpi nin”.

Unu maniero havigi al si tiun Dian scion funkcias pere de niaj Gardanĝeloj, de la Lum-Spiritoj, kiuj, sub la ordonoj de Dio, ŝirmas nin “kontraŭ la fiagoj kaj kaptiloj de malico”, kiel petas la Preĝo al Ĉefanĝelo Mikaelo, de Papo Leono XIII (1810-1903)2.

Tiu ĉi preĝo troveblas ankaŭ en la libro Al la Koro de Dio — Ekumena Kolekto de Preĝoj, de Paiva Netto, kiu kolektas 50 preĝojn de diversaj religiaj tradicioj.

Petu la Ĉielan Apogon per tiu belega preĝo, interpretata de la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo:

Preĝo al Ĉefanĝelo Mikaelo

 

 

Via Gardanĝelo: tri faktoj, kiujn vi bezonas scii pri Li

Kiel okazas la spirita protektado?

Multfoje ni ne rimarkas la agadon de la Ĉiela Apogo, sed ĝi okazas ĉiutage, kaj ne limiĝas al socia klaso, kredo, religio aŭ vivfilozofio. Ni ĉiuj ricevas ĝin, tamen ni devas meriti tiun apogon per niaj bonaj pensoj kaj agoj.

Legu ĉi-sekve la mesaĝon “Kiel okazas la spirita protektado?”, el Frato Ora Sago (Spirito), en la Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, perita de la mediumo Kristano de la Nova Ordono Chico Periotto, kaj publikigita en la revuo Jesuo Alvenas!, n-ro 111, p. 32:

1) Kiel la homoj sur la Tero povas gardin sin de malbono? Integriĝante en la Diajn Aferojn, en la Spiritajn aferojn! Jen fortika ŝildo, tio eltenas ion ajn. Dio tiras homon el certa situacio, Dio lin metas ĉi tien, tien, je la ĝusta momento. Li deturnas lin de malbona vojo. Tial la magneta altiro de pensoj kondukas homojn al saviĝo ĉi tie, saviĝo tie. Kion ili atentas? Kion ili nun pensas? Kie ili nun vibras? Kie pasas iliaj vivoj? Pensoj malkaŝas, kie pasas la vivo de ĉiu individuo.

2) Ĉu la homaj necertaĵoj malfaciligas? Tamen ili ne baras la libervolon de ĉiu homo. Se Dio jam donis liberon, kion plian deziras la homo? Li devus nur deziri respekti tiun saman liberon, nenion farante, kio ĝin senkreditigus (…).

Granda fluidkiraso

3) Jesuo estas la plej forta kaj efika kuracilo por la dramoj, kiujn alfrontas la mondo.

4) Ĉiam legu pri la Spiritaj Aferoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Ili estigas la grandan kirason, kiun la vivo povas doni al ni ĉiuj, la fluidkirason, kiun la Diaj Spiritoj fabrikas, manfaras por tiuj, kiuj ĝin preĝpetas.

5) Imagu plejadon da Spiritoj farantaj tian protektadon, ĝis ili tiel montriĝas en la vivo de ĉiu individuo. Tio okazas, kiam ni estas ligitaj al la Bono, kian ni direktas nian menson al Dio, klopodante plibonigi la Spiritualecon de la popolamaso. Tiumomente ni fiksu, ni fiksu nian penson je la Spiritoj fluidigantaj [la medion kaj nin] per la manoj. Ili estas Entoj tie Supre, kiuj nin gardobservas. Kaj vi konstatos, kiel pliboniĝos la medio!

6) Kaj, parolante pri tio kun aliuloj, ni esperas, ke ili fiksu sian penson je la Gardanĝeloj, Altrangaj Spiritoj, farante fluidan mansurmeton [sur ilin]. Dum Frato Paiva predikas (radie, televide, interrete), li predikas la Dian Vorton je Spirito kaj Vero, laŭ la Nova Ordono de JesuoKaj kion faras la Spiritoj tiam? Ili fluidigas ĉies vivojn.

Agordiĝo kun tio, kio interesas Dion

7) Kiuj ligiĝos al tiu Dia Vibrado, tiuj sentos en la brakoj, kapo, korpo, tiun spiritan aŭron, kiu penetros ilin eĉ tra la poroj. Tiam la aferoj komencos malimplikiĝi en la vivoj de la homoj, la vojoj komencos malfermiĝi. Jen agordiĝo kun la Aferoj, kiuj interesas Dion. Forlasu iomete la Teran tumulton. Ja ne mankas sur la Tero konfuzo kaj tumulto.

8) La predikantoj de la Religio de la Tria Jarmilo ankaŭ devas stimuli tiun agordon kun la Superaj Spiritoj. Kaj la fluidigado venos al ĉiuj tie aŭskultantaj [la predikon], fiksante siajn pensojn je tiuj Lum-Spiritoj, kiuj [tiumomente] eniras iliajn domojn, iliajn hejmojn. Kaj ĉiu Lum-Spirito venas kun destino, ĉiu havas taskaron difinitan tie Supre. Li scias precize, kion ĉiu Tera estaĵo bezonas. Sentante, ke ĉiuj havas siajn korpojn kaj Animojn malfermitaj por ricevi la Aferojn venantajn de Dio, ili realigos miraklojn en ĉies vivoj.

9) Kaj Frato Paiva tie staras preĝanta, preĝanta, preĝanta. Tiumomente, kion li faras? Li faras ĉielan kondukon de Spiritoj asignitaj al tiu grava momento. Kaj ĉio komencas pliboniĝi en ĉies vivoj.

10) Jesuo tion volas. Jesuo volas ĉies integriĝon.

11) Saluton, Jesuo!

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

Papo Leono la 13-a (1810-1903) – Naskiĝis je la 2-a de marto 1810, en Carpineto Romano, Italujo. Gioacchino Pecci famiĝis unue kiel populara kaj sukcesa Ĉefepiskopo de Perugia, kio rezultigis lian nomumon kiel Kardinalon en la jaro 1853. Je la 20-a de februaro 1878, oni elektis lin posteulo de Papo Pio la 9-a, kaj lia papado daŭris de 1878 ĝis 1903. Li famiĝis kiel “papo de enciklikoj”. Lia plej konata encikliko, Rerum Novarum, el la jaro 1891, pri rajtoj kaj devoj de kapitalo kaj laboro, enkondukis la ideon pri monapogado en la katolikan socian penson.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON