Preĝo al Sankta Ĉefanĝelo Miĥaelo

El la Redakcio
|
14/12/2020 | Lundo | 11:50 horas

En la mondo, kie ni vivas, sekureco fariĝas ĉiam pli esenca, ne nur rilate al materio, sed ankaŭ al Spirita Protekto. Ĉar vere ankaŭ ni havas “ĉirkaŭ ni tian nubegon da nevideblaj atestantoj, kiel asertis Apostolo Paŭlo, per sia Epistolo al la Hebreoj, 12:1.

Li do aludas al la realeco de la Spiritoj. Jes, “ni portempe estas korpoj, sed por ĉiam Spiritoj”, instruas Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

Tial nepregas daŭre Preĝi kaj Vigli — kiel atentigis nin Jesuo, en Sia Evangelio laŭ Mateo, 26:41 — por ke ni restu gardataj kontraŭ malbono, kaj, aldone, por ke ni povu altiri la ĉeeston de la Lumaj Spiritoj, Benataj Animoj, Gardanĝeloj.

Ĉi-cele ni invitas vin reciti la Preĝon al Sankta Ĉefanĝelo Miĥaelo, verkitan de Papo Leono la 13-a.

Petu la Ĉielan Apogon per tiu belega preĝo, interpretata de la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito:

 

 

Preĝo al Sankta Ĉefanĝelo Miĥaelo

Papo Leono la 13-a* 

Sankta Ĉefanĝelo Miĥaelo,
Defendu nin en batalo.
Ŝirmu nin kontraŭ malico kaj insidoj de malbono.

Dio superregu lin,
insiste kaj humile ni petas;
kaj vi, princo de la Ĉiela Armeo,
ĵetu satanon kaj la ceterajn malbonajn spiritojn,
kiuj trairadas la mondon por pereigi animojn,
per Dia Potenco en la inferabismon.

Amen.

VIDU PLI:
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo
Preĝo Patro Nia
Preĝo de Charitas
Saluton, Maria! — Muzikoj laŭdantaj la Patrinon de Jesuo
Jesuo, la Nutraĵo de la Popoloj

Ekkonu kaj partoprenu la Ekumenan Ĉenon de Preĝado de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito!

-------

*Papo Leono la 13-a (1810-1903) – Naskiĝis je la 2-a de marto 1810, en Carpineto Romano, Italujo. Gioacchino Pecci famiĝis unue kiel populara kaj sukcesa Ĉefepiskopo de Perugia, kio rezultigis lian nomumon kiel Kardinalon en la jaro 1853. Je la 20-a de februaro 1878, oni elektis lin posteulo de Papo Pio la 9-a, kaj lia papado daŭris de 1878 ĝis 1903. Li famiĝis kiel “papo de enciklikoj”. Lia plej konata encikliko, Rerum Novarum, el la jaro 1891, pri rajtoj kaj devoj de kapitalo kaj laboro, enkondukis la ideon pri monapogado en la katolikan socian penson.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON