Saluton, Maria! — Muzikoj laŭdantaj la Patrinon de Jesuo

Jen bonega maniero komenci la jaron 2021!

El la Redakcio
|
14/12/2018 | Vendredo | 17:45 horas

"Ĉu vi ĉiuj volas venki sin kaj venki? Lasu Jesuon kunekzisti en viaj Spiritoj kaj Sanktegan Marian patrine komforti al vi la korojn dum la penigaj horoj de la homa vojirado. Neniu estas senrimede perdita en tiu ĉi mondo”.

Per ĉi tiu instruo, la Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, José de Paiva Netto, atentigas nin pri ĉiuj benoj, kiujn la Patrino de la Dia Majstro povas havigi al ni. Ŝi estas spirito forta kaj lumega, kiu propetas por ni, dum la tuta eterneco!

+ Lernu, kial oni laŭdu Sanktegan Marian?

Tela: Roberto Ferruzzi (1853-1934)

     

Tial, ĉu jarkomence, ĉu en ĉiuj tagoj de la jaro, kial ne aŭskulti kantojn pri Saluton, Maria!, kiuj proksimigas al ni la bonajn energiojn de la Universala Patrino de la Homaro kaj de ŝiaj Ĉielaj falanganoj?!

Pri tiuj komponaĵoj, aŭtoritaj de Paiva Netto, Frato Ora Sago (Spirito) malkaŝis la jenon, kadre de la Tutmonda Revolucio de la Lumaj Spiritoj,  per la Kvara Revelacio, nome per la Religio de la Tria Jarmilo:

“Tiu muziko estas kuracilo, kuracilo! Ĉiuj malsanuloj devas aŭskulti la muzikojn Saluton, Maria! komponitajn de Frato Paiva. Kaj kiu ne malsanas, tiu devas ilin aŭskulti por ne malsaniĝi”. 

Aŭskultu do kelkajn Legianajn Muzikojn, kiujn ni elektis speciale por vi!

Ave, Maria! Dominus Tecum!

 

AVE, MARIA! DOMINUS TECUM!

Muziko: Paiva Netto (Muzikverko komponita en Santa Maria de Arnoso, Lugar de Lages, Portugalio, en la jaro 2001).
Teksto: Tradicia Latino
Muzikaranĝo: Vanderlei Alves Pereira
Interpreto: Ekumena Koruso Bona Volo (Braziljo/DF, Rio-de-Ĵanejro/RJ kaj San-Paŭlo/SP) kaj Orkestro Bona Volo.

Saluton, Maria,
Plena je grac’,
la Sinjoro kun vi.
Benata vi estas inter virinoj,
Kaj benata la frukto de via ventro, Jesu’.

Sankta Maria,
Dipatrino,
Preĝu por ni, la pekuloj.
Nun kaj en la horo de nia morto, Amen.

Ludlisto Saluton, Maria!

Aŭskultu pliajn komponaĵojn en la Portugala kaj en la Latina:

 

En tiu ĉi nova jaro, ni deziras, ke vi kaj via familio ricevu la benojn de Sanktega Maria kaj de ŝia Amata Filo kaj Majstro, Jesuo!

Feliĉan Novjaron!

TAKSU ĈI TIUN PAĜON