Versikloj pri amikeco: 7 eksterordinaraj lecionoj de Jesuo

Lernu, kiel rekoni kaj esti bona amiko. Plie, la lasta versiklo faros la tutan diferencon! =)

Carlos Eduardo Fernandes
|
20/09/2018 | Ĵaŭdo | 8:45 horas

Kio estus vivo sen amikeco? Kun niaj geamikoj ni dividas ĝojajn tempojn kaj malĝojajn momentojn. Kaj tiuj vojkunuloj ofte fariĝas veraj korgefratoj. Tial, ni elektis por vi 7 bibliajn versiklojn pri amikeco, kiuj troviĝas en la Evangelio de Jesuo.

shutterstock

Ili estas eksterordinaraj lecionoj de la Dia Amiko, kiuj liveras instruojn pri diversaj kampoj de nia vivo, inkluzive de manieroj identigi geamikojn kaj nutri fidelan amikecon. Ĉar la Kristo ja estas nia referenco pri vera amikeco, kaj Li mem asertis:

“Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed Mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion Mi lernis de mia Patro, Mi sciigis al vi” (Evangelio laŭ Johano, 15:15).

Legu ĉi-sekve la versiklojn elektitajn de ni, kaj konigu tiun belan mesaĝon al viaj koramikoj:

1. “Via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono.” (Evangelio laŭ Mateo, 5:37)

Ni emfazas ĉi tie la gravecon, ke ni estu sinceraj kaj lojalaj. Surbaze de tia sinteno, ni faros niajn rilatojn pli sanaj kaj veraj. Ĉar ja gravas averti kaj helpi niajn geamikojn, ke ili sin korektu, kaj ankaŭ gravas scii aŭskulti iliajn avertojn.

Carl Bloch

Ni memorigas, ke tiujn avertojn ni devas fari ĉiam surbaze de la respekto, kompato kaj kompreno instruitaj de Jesuo. José de Paiva Netto, la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, avertas nin:

“La koro fariĝas pli aŭskultema, kiam Amo estas la fundamento de la dialogo”.

2. “Jesuo diris al li: Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj.” (Evangelio laŭ Mateo, 18:22)

En la Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 18:21, Apostolo Petro jene demandas la Kriston: “Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj?”. La Dia Majstro, do, kiel registrite en tiu biblia teksto pri amikeco, instruas nin agi kun senfina kompato al tiuj, kiuj iel ofendis nin.

Pardoni estas ne ĉiam simple, tamen esence, por ke ni vivu nian vivon sen venĝkolero kaj sen ĉagreno. Malgraŭe, gravas konsideri ĉi tiun averton de la karmemora proklaminto de la Religio de la Tria Jarmilo, Alziro Zarur (1914-1979):

“Pardoni estas transdoni juĝon al la Dia Leĝo. Sed la Patro ne malpermesas, ke Liaj gefiloj defendu sin de maliculoj”.

3. “Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj.” (Evangelio laŭ Mateo, 7:1)

Pardonante aliulon, ni ekkomprenas, ke li estas homo same kiel ni, kaj ke ankaŭ li povas erari. Tio signifas ne indulgi eraraĵojn, sed ke ni devas ne juĝi nek kondamni aliulajn agojn. Ĉar, metinte nin en lian lokon, ni rimarkos, ke ofte li ja bezonas nian helpon.

Kaj, kiam vi apogos amikon, ĉiam petu inspiron de Jesuo, kiu estas Unu kun la Ĉiela Patro (Evangelio laŭ Johano, 10:30). Li scias ĉion, konas niajn verajn sentojn, kaj scias, kio bezonas plibonigon.

4 kaj 5. “Mi ne lasos vin orfaj, Mi venas al vi, kaj jen Mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.” (Evangelio laŭ Johano, 14:18; kaj laŭ Mateo, 28:20)

Iafoje, kelkaj homoj proksimiĝas al ni dum ĝojmomentoj. Sed kio okazas, kiam aferoj ne fluas tiel glate? Kiuj estas la homoj, kiuj efektive restas apud ni kaj kun ni rezistas kontraŭ malfacilaj tagoj?

Plie, dum tiu ĉi pripenso, ni rememoru ankaŭ Jesuon, kiu estas la Lojala Amiko, kiel instruas verkisto Paiva Netto:

“Kiu fidas Jesuon, tiu ne perdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon meze de la vojo”.

Shutterstock

La Kristo aldone disponigas al ni Gardanĝelojn (Benatajn Animojn, Lum-Spiritojn), kiuj inspiras nin antaŭenmarŝi kaj venki malfacilaĵojn, per ĝusta kaj honesta agado. Ili bone ekzempligas, kiel agi kun vera amikeco.

+ Via Gardanĝelo: tri faktoj, kiujn vi bezonas scii pri Li
Serĉu la protektadon de la Gardanĝeloj kaj de la Lum-Spiritoj

6. “Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.” (Evangelio laŭ Mateo, 5:9)

Ĉi tie ni identigas Mesaĝon pri Amikeco tre praktikan: pacigi. Bona amikino aŭ bona amiko kontribuas al harmonio en nia vivo, dum kiu ajn momento trapasata de ni. Ili alportas pacon per siaj vortoj kaj sintenoj. Kaj kial ne per preĝo?!

Tiel agi estas unu el la formoj necesaj por ligi nin al Dio, laŭ la instruo de la ĉi-supra versiklo. Tiu biblia teksto estas parto de la Feliĉoj de la Prediko de Jesuo sur la Monto (Evangelio laŭ Mateo, 5:1–12).

7. “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis.” (Evangelio laŭ Johano, 13:34)

Kaj la Kristo de Dio aldonas, per la versiklo 35: “Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia”.

Ni alvenis al la plej grava el la lecionoj de Jesuo, ĉar en ĝi troviĝas ĉiuj instruoj de la Kristo, tial ĝi estas la Nova Ordono de Jesuo. La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito proklamas, ke ĝi estas la Supra Leĝo, kiun Li postlasis al ĉiuj loĝantoj de la Tero. Vivi laŭ tiu Dia Perspektivo igos nin agi ĝuste, tiom rilate niajn geamikojn, kiom dum la serĉado al solvoj por la malfacilaĵoj, kiujn alfrontas la Homaro.

Ĉu plaĉis al vi la teksto? Taksu ĝin donante noton per la ĉi-sekvaj steloj. Kaj profitu la okazon por legi aliajn tekstojn pri la manieroj apliki la instruojn de Jesuo ĉiutage, ĉe nia kategorio Ĉiutaga Religio.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______________________________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON