Ankaŭ infaneco havas spiritan signifon

Angélica Periotto
|
02/10/2014 | Ĵaŭdo | 18:00 horas

"Infanoj kantadas / Antaŭ mia fenestro / En ĉi mondo kompatinga, / Ĉu eblas trovi ion pli belan?"¹ 

Per tiu strofo la brazila radikronikisto kaj poeto, Alziro Zarur (1914-1979), karmemora proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito2, invitas nin rigardi infanojn, laŭ ilia plej sublima esprimo, kaj percepti la valoron kaj gravecon, kiuj ilin havas, ĉar ili estas infanoj.

Indas demandi pri la kialo de la sinteno de Jesuo, per Lia tuta Spirita Aŭtoritateco3 kiel la Planeda Kristo, reliefe aludi tiun temon eĉ ignoritan de la homa sciado dum miljaroj. En Lia Evangelio, ni legas: "Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la Regno de Dio" kaj "kiu ne akceptos la Regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin" (Evangelio laŭ Luko 18: 16-17). Kial esti kiel infano? Ĉu enestas iu spirita valoro en tiu fazo de infaneco?

Tela: Heinrich Hofmann

La Evangelio rakontas ankaŭ ke Jesuo, nur dekdujara kaj estante en Jerusalemo akompanata de Sia familio por la Paska festo, restis en la Templo pridemandante kaj dialogante kun Doktoroj de la Leĝo, kiuj surpriziĝis pri tiom da lerteco kaj saĝeco en tiu knabo, kiun ili ne sciis esti la Kristo (Evangelio laŭ Luko 2: 41-52). Rimarku ke, kvankam infano, la spirita konado de Jesuo restis kun Li.

La spirita konado de infano

Spertoj, inteligentecoj kaj valoroj, akumulitaj dum la spirita vojiro de sinsekvaj vivoj, restas en ni pli firmigante nian Spiritan Saĝecon kaj nian personecon, kiel instruas nin la Religio de la Universala Amo. Tio ne signifas, tamen, ke infanoj estu ne orientitaj de iliaj familianoj, instruistoj kaj aliaj respondeculoj. Cetere, malgraŭ ke ili estas Eternaj Spiritoj, dum la infaneco ili ne havas tiun komprenpovon kaj travivaĵon jam akumulitan de la plenaĝuloj kiuj edukas ilin.

Jesuo ricevis de la Ĉiela Patro, kaj eĉ de Siaj surteraj gepatroj, okazojn montri Siajn kontribuojn al la mondo. Ĉu vi jam imagis kio okazus, se Maria kaj Jozefo ne apogus kaj kredus je Jesuo? Kaj kio pri ni, ĉu ankaŭ ni kredas je tiuj Spiritoj kiuj, ankoraŭ etuloj, aperas por la ĝojo kaj aliigo de hejmo? Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, reliefigas la esencan partoprenon de edukantoj por la spirita disvolviĝo de infanoj, kiam li defendas ke "la familio estas la benata apogilo de la evoluantaj Animoj"4. Alidire, familio estas spirita sindevigo. Ĝi estas valora okazo, kiun Dio havigas al ni por ke ni ne kresku solaj.

La verkisto Paiva Netto ankaŭ publikigis gravan paĝon de la aŭtoreco de la spirito Emmanuel, aperintan en la libro Viva Fonto, psikografiita de Chico Xavier (1910-2002), Legiano de la Bona Volo, en sia furoraĵo Urĝas reeduki!:

"Kiam Jesuo rekomendis ke ni ne malestimu la etulojn, Li atendis de ni ne nur oportunajn agojn aludantajn pri la pano kaj vesto. (...) Ni memoru pri la infana nutrado, pere de niaj kondutoj kaj ekzemploj, informoj kaj korektoj, en konvena tempo, ĉar morale forlasi la infanon, en la nunaj taskoj, estos kondamni ĝin al ĝia propra neglekto, rilate la servojn pri kiuj ĝi respondecos morgaŭ".

William Luz

    

LEGU PLI: 
+ Kial mi naskiĝis en mia familio?
+ Kion fari, por subteni Pacon familian?
+ Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?

Kondukantoj ili estos morgaŭ

Kun granda seriozeco estas konfidita al familio la sindevigo por la spirita disvolvo de Animoj, kiuj nun jam faras gravajn decidojn por la komunumo, kie ili vivas kaj kies kondukantoj ili estos morgaŭ. Kion oni vidas, bedaŭrinde, estas tio ke, malgraŭ la signifaj progresoj konkeritaj rilate la rajtojn de infanoj kaj familio, en la monda scenejo ankoraŭ senteblas la manko de pli profunda konsidero pri la devigo por eduki infanojn. Estas multaj ankoraŭ nevideblaj al la okuloj de la Homaro. Kaj cele ŝanĝi tiun realaĵon, la Religio de Universala Amo invitas nin alfronti ilin kiel la esperon de la mondo5 konstruotan en la estanteco.

Kaj same kiel en la procesoj de intelekta formado, kie individuoj ricevas la ĝustan orientadon, ankaŭ ni devas disponigi al tiuj etuloj la okazon ricevi la meritan spiritan apogon por ke ili plene kaj sekure disvolviĝu, dum ili vivas tre feliĉaj. Dio, kiel Ĉiela Patro de la Homaro, ne lasas nin orfaj.

Kiom da kleruloj ne estis venigitaj de Li al la Tero por prezenti Lian Saĝecon en malsamaj kulturoj, popoloj kaj religioj? Kaj ĉi-lastaj aliigis vivojn, popolojn, civilizojn, zorgeme, eĉ suferante severajn malfacilaĵojn. Antaŭ ĉio, tamen, ĉiuj iam estis infanoj. Tiel, antaŭ ĉiuj naskiĝantaj kaj kreskantaj en ĉi tiu mondo, ni ne povas lasi plenumi nian devon kiel edukantoj. La estonteco de infaneco kuŝas en la manoj de la familioj.

LEGU PLI: 
+ Kial mi naskiĝis en mia familio?
+ Kion fari, por subteni Pacon familian?
+ Kio estas Reenkarniĝo kaj kial ĝi estas necesa?

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______________
¹ Unua strofo de la poemo "La Infano instruas la homon", de aŭtoreco de la radiokronikisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979).

² Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

3 Aŭtoritateco de Jesuo — Tezo defendita de la verkisto Paiva Netto, en lia libro "Jesuo, la Dia Profeto", p. 77, 7a eldono. Vi povas legi pri la temo en La averto de Schiller kaj la funkcio de la Doloro.

4 Citaĵo de Paiva Netto, aperanta en la unua publikigaĵo de la Akademio Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatisto "Paiva Netto kaj la proklamo de la Nova Ordono de Jesuo  — La Heroa Sagao de Alziro Zarur sur la Tero" (2009), p. 141.

5 "Espero de la Mondo" — Esprimo defendita de la Institucioj de Bona Volo de Dio, aludanta la spiritan gravecon de la infanoj, ekde la 1950aj jaroj, pere de la karmemora radiokronikisto Alziro Zarur.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON