Evitu streson! Lernu, kiel plibonigi vian vivkvaliton ĉe la laborejo

Ekkonu rimedon senpagan, potencan kaj aplikeblan al iu ajn laborsektoro.

Wellington Carvalho
|
13/02/2019 | Merkredo | 9:20 horas

Pro la ĉiutaga hastado, multaj estas la zorgoj, kiel ekzemple rutino de gefiloj, hejmtaskoj, financaj kaj profesiaj aferoj. Tial, ĉiam troviĝas homo, kiu konsilas, ke ni evitu streson, kaj plibonigu nian vivkvaliton ĉe la laborejo.

Sed tio ne ĉiam estas facila, ĉu ne vere?!

Shutterstock

Bedaŭrinde, streso ĉe labormedio estas pli ordinara, ol oni supozas. Ĝi povas kaŭzi aliajn korpajn kaj emociajn problemojn, kiel ekzemple anksion kaj deprimon. Efektive, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), deprimo estas la plej grava kaŭzo de nekapablo labori (kaj estas unu el la plej gravaj kialoj de eksoficiĝo), kaj ĝis 2020 fariĝos la plej nekapabliga malsano en la mondo.

Sed trankviliĝu! Ja eblas transformi tiun bildon. Ĝuste tial ni bezonas interparoli pri manieroj plibonigi vivkvaliton ĉe laborejo.

Rimedo senpaga, potenca, kaj aplikebla al iu ajn laborsektoro

En tiu ĉi raporto ni prezentos agon, kiu povas kaŭzi sennombrajn bonefikojn sur vian profesian vivon (kaj ankaŭ sur la personan). Ni parolas pri PREĜADO. Kaj ne supozu, ke ĝi estas rimedo nur por difinita religio.

La kutimon preĝi, mediti, integriĝi kun supera estaĵo, ĉiuj povas praktiki, eĉ la senreligiuloj.

Se plenumita sincere, preĝado liveras sennombrajn bonefikojn, kaj estas tiel potenca forto, ke ĝi helpos vin malkreskigi streson. Kaj jen la plej bona parto: ĝi efikos ne nur sur vian profesian vivon.

shutterstock

Gravas kompreni, ke preĝado vidigas al ni pozitivajn eblojn, kiam antaŭe ekzistis nur problemoj. Ĉar efektive tiu ĉi kutimo signifas, interalie, helposerĉadon ĉe Supera Forto, ĉe Io aŭ Iu, kiu povas doni la apogon tiel necesan. Ne senkaŭze la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto, instruas, ke

“Kiam ni estas ligitaj al Dio, tiam malfacilaĵoj nepre kreskigas nin”.

Ni listigos ĉi-sekve la plurajn avantaĝojn, kiujn preĝado liveras al la spirita, mensa kaj korpa sano, kaj, evidente, ĝiajn fortajn efikojn sur profesian vivon. Ĉu vi emas praktiki ĝin? Permesu al vi provi ĉi tiun kutimon.

Malplialtigo de stresniveloj

Kiam ni preĝas, ni bonefikas sur plurajn organojn kaj sistemojn de nia organismo. Unu el ili estas kortizolo, hormono rekte ligita al streso. “Ĝi havas tagnoktan ciklon, kies plej alta pintvaloro okazas matene, kaj ŝanĝoj okazas dum 24-hora periodo. Ĝi ankaŭ plialtiĝas en situacioj de streso, de lukto, de granda fortostreĉo”, klarigas D-ro Eugênio Nogueira Pedra, laborkuracisto.

Tamen, kiam oni preĝas, meditas aŭ faras ion simile trankviligan, “observeblas malkresko de la niveloj de tiu hormono”, asertas la kuracisto pri la tuja bonefiko de tiuj praktikoj.

shutterstock

Do, en malfacila situacio dum via deĵoro, aŭ eĉ kiam vi preparas vin por profitiga labortago, ĉu vi ne emas preĝi? Kredu al ni, tiuj stresaj situacioj efikos sur vin alie!

Ĉu vi deziras provi nun? Ni invitas vin reciti la Ekumenan Preĝon de Jesuo, la Patronian

MI VOLAS PLIBONIGI MIAN VIVKVALITON

 

Malkresko de anksio kaj deprimo

Kiel ni jam emfazis, simptomoj de streso ĉe laborejo povas rezultigi malsanojn kiel deprimo kaj anksio. Nuntempe, naŭ el inter dek brazilanoj montras simptomojn de anksio (je diversaj gradoj); kaj 47% suferas kelknivelan deprimon, kiel raportis esploro de Isma-BR — la brazila reprezentanto de International Stress Management, senprofita organizo, kiu celas esplori kaj disvolvi strategiojn por antaŭmalhelpi kaj kuraci streson en la mondo.

Sciencaj studoj pruvas, ke fido, preĝado, kontribuas al mensa sano, kaj grave antaŭmalhelpas problemojn kiel anksio kaj deprimo.

Preĝo dum medicina kuracado

Por tiu, kiu jam alfrontas la menciitajn malsanojn aŭ aliajn, preĝado estas grava helpanto de medicina kuracado, kiu sekvendas laŭ preskribo de sanprofesiulo. En artikolo publikigita en la Revuo de la Flegista Fakultato de la Universitato de Sanpaŭlo, eblas informiĝi pri la efiko de preĝado sur pacienta anksio.

shutterstock

Post difinitaj eksperimentoj, fleg-studentoj konkludis, ke

“preĝado efike malkreskigis la anksion de kancer-pacientoj kuracataj per kemiterapio. (...) Flegistaro povas uzi preĝadon kiel strategion por spirituale apogi pacienton, kontentigante liajn spiritualajn bezonojn aŭ helpante lin alfronti la malsanon kaj la kuracprocedon kaj la anksion kaŭzatan de ili”.

Tiajn bonefikojn oni povas observi en multaj aliaj kampoj de nia vivo, inkluzive en la profesia.

Adaptiĝo: la plej bona kvalito por alfronti problemojn

Kiu ajn estas nia religia kredo, preĝante ni permesas al ni kreskigi nian kapablon adaptiĝi kaj persisti. Ni “purigas” la menson balastitan, ekzemple, per laborejaj problemoj, kaj ni donas al ni oportunon rimarki, kiuj ŝanĝoj devas okazi ĉe la profesia medio, kaj kiel ni povas ilin plenumi.

Preĝo kreskigas la reziston al sufero. Kaj ĝi celas ne rezignacion, sed ke ni ne malesperu antaŭ la malfavoraj situacioj, kiuj aperas en la laboro, en la hejmo, en la familio.

Shutterstock

Organizinte kunvenojn de legado kaj meditado pri partoj de la Evangelio de Jesuo, laŭ Johano, por grupoj de malsanuloj — kaj nesciante la religian kredon de ĉiu el ili —, D-ro Pierluigi Zucchi, esploristo ĉe la Medicina Fakultato de la Universitato de Florenco, Italujo, konkludis, ke la limo de eltenado de doloro ĉe fidantoj estas multe pli alta.

Verŝajne, kiel asertis la doktoro, nia cerbo, danke al preĝado kaj meditado, kreskigas la sekreciadon de kelkaj kontraŭdoloraj substancoj, kiel ekzemple endorfinoj.

MI VOLAS PLIBONIGI MIAN VIVKVALITON

 

Pli da korpa sano

 Surbaze de preskaŭ 250 sciencaj artikoloj publikigitaj tra la mondo, artikolo de la Korscienca Instituto Dante Pazzanese, en la urbo Sanpaŭlo, konkludis, ke regula praktikado de religiaj kutimoj, kiel meditado kaj/aŭ preĝado, povas malkreskigi mortoriskon je ĝis 30%.

Tio okazas, ĉar, ordinare, vivi tiuspecan religiemon kaŭzas psikologian bonfarton, malpli da ideoj kaj kondutoj rilataj al sinmortigo, plian stimulon al sanigaj kutimoj, kaj ankaŭ malkreskon de virusa ŝarĝo ĉe aidosuloj, de mortoj pro apopleksio kaj de kormalsanoj.

Ĉu do estas malfacile ellitiĝi por plia labortago? Jen forto, kiu multe vigligos vin.

+ Legu pli: La forto de Preĝo

Sendependeco: decidoj, kiujn vi povas regi

Laŭlonge de la vivo, ni komprenas, ke ni ne regas multajn faktorojn. Ĉe laborejo, ekzemple, vi eble ne ĝuas sendependecon por ŝanĝi la medion, kie vi laboras, por atingi absolutan silenton, ne havas sufiĉan tempon, kiun vi intencas disponi por fini neplenumitajn taskojn, kaj eble ne sukcesos tuj aliigi la malamikan sintenon de iuj kolegoj. Tamen, preĝado estas solvo, kiu ne dependas de aliula iniciato.

Vi ĉiam povos preĝi, kaj garantii al vi internan pacon, ĝis la punkto, ke nenia ekstera cirkonstanco ŝtelos ĝin de vi, kaj ke vi kapablos deklari trankvile: “tio ne plu ĝenas min”. Kaj eĉ pli bone: vi ekscios, kiel plibonigi vivkvaliton ĉe laborejo, ne nur por vi, sed ankaŭ por la tuta grupo, kun kiu vi disdividas taskojn.

Plibonigo de profesiaj rilatoj

shutterstock

Kiel ni jam konstatis, preĝado kaŭzas gravajn ŝanĝojn, kiuj plimildigas streson. Ĝi ankaŭ helpas plialtigi la kvaliton de profesiaj kaj personaj rilatoj, farante ilin pli harmoniaj.

D-ro Eugênio Pedra, laborkuracisto, emfazas, ke preĝado kontribuas, por ke ni rilatu al homoj pli pozitive kaj esperplene. “Jen kion ni plej ofte observas. Ekzistas granda diferenco ĉe homo, kiu sukcesas regi sin en situacioj de malespero, de timo, de nesekureco. Li do alfrontos pli sukcese stresan situacion ĉe sia labormedio”, li asertis.

Rimedo tute disponebla (kaj senpaga!)

Eksterordinara fakto estas, ke la esploroj ne limigas la bonefikojn de preĝado aŭ meditado al difinita maniero plenumi ĝin. La avantaĝoj estas la samaj, kiel ajn oni praktikas ĝin kaj kiun ajn religion oni sekvas.

Ĝustadire, la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto, jam de longe klarigas, ke “Preĝi = mediti”. Tiu ĉi estas la titolo de lia artikolo, kie li skribis jene:

“Nepras preĝi kaj vigli (Evangelio laŭ Mateo, 26:41), precipe en krizaj situacioj, ie ajn aŭ iam ajn. Doloro ne atendas ŝancon por frapi la pordon de nia koro.

“Kaj preĝado utilas ne nur dum la krizaj afliktiĝoj de la vivo, sed esencas ankaŭ por trovi solvojn por malfacilaĵoj filozofiaj, politikaj, ekonomiaj, sciencaj, religiaj, artaj, sportaj, publikaj, hejmaj, ktp.”

Sendepende de la nomo, temas pri la sama ago disponebla al la tuta Homaro. Do ni invitas vin profiti de nia ekumena elekto de preĝoj kaj ricevi la forton kaj inspiron bezonatajn por venki la barojn de la laboreja medio, plibonigi la vivkvaliton ĉe la labormerkato, kaj malkreskigi streson!

Ni invitas vin reciti la Ekumenan Preĝon de Jesuo, la Patronian

MI VOLAS PLIBONIGI MIAN VIVKVALITON

 

Trovu en preĝado la forton por venki!

La baroj ne malaperos tuj, sed via kapablo alfronti ilin fariĝos iom post iom pli efika. Ja vi brilos, sentante, ke vi povas venki ĉiun baron, kaj inspiri aliulojn ankaŭ fariĝi venkantoj.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON