Preĝo Patro Nia

La potenco de preĝado

El la Redakcio
|
13/02/2019 | Merkredo | 17:30 horas

Antaŭ la ĉiutagaj malfacilaĵoj, vi eble sentos vin senelira, ne povanta trovi la celkonforman solvon. Sed sciu, ke Dio ĉiam etendas al ni Siajn Manojn kaj helpas nin restariĝi malgraŭ nia sufero. Do ĉiam ekzistos rimedoj por solvi ĉiujn problemojn!

Por ke vi sentu tiun konsolon, ni invitas vin reciti la Preĝon Patro Nia, instruitan de Jesuo. Serĉu ĉe la Ĉiela Patro la forton bezonatan por venki viajn tempestojn.

Recitante tiun ekumenan preĝon*, levu viajn pensojn, trankviligu vian koron, komprenu, ke ja ekzistas Espero brilanta super via vojo!

Preĝu kun ni!

Sekve spektu la preĝon Patro Nia legata kaj komentata de Paiva Netto, la prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito:

(Se la subtekstoj en Esperanto ne aperas aŭtomate, klaku sur la bildon apud la maŝino, sur la malsupra angulo de la ekrano.)

 

Patro Nia

(La Ekumena Preĝo de Jesuo kiu troviĝas en Lia Evangelio laŭ Mateo, 6:9 ĝis 13.)

Patro Nia, kiu estas en la Ĉielo, sanktigita estu Via Nomo.

Venu al ni Via Regno.

Plenumiĝu Via Volo tiel sur la Tero kiel ankaŭ en la Ĉielo.

Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ.

Pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.

Ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbonon,

Ĉar Via estas la Regno, kaj la Povo, kaj la Gloro, por ĉiam.

Amen!

VIDU PLI:
Preĝo de Charitas
Preĝo al Ĉefanĝelo Mikaelo
Preĝo de Sankta Francisko el Asizo

__________________

* Noto de Paiva Netto: Ĉiu homo povas preĝi la Patronian. Ĝi ne estas limigita al iu ajn kredo, ĉar ĝi estas universala preĝo, laŭ la ampleksa spirito de Karitato de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Iu ajn homo, eĉ ateisto (kial ne?!) povas eldiri ĝiajn vortojn sen senti sin ĝenita. Tio estas filo, kiu sin direktas al la Patro, aŭ la homo, kiu dialogas kun sia alta situacio de vivanta estulo. Ĝi estas la Ekumena Preĝo, plej altgrade.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON