Benata kontakto kun la Ĉiela Universo

El la Redakcio
|
02/10/2014 | Ĵaŭdo | 17:45 horas

D-ro Bezerra de Menezes

Sano, feliĉo, paco, saĝeco, sukceso... Ĉion ĉi kaj multon pli ni lernas kiel konkeri per la Doktrino de la Universala Spiritualisma Centro (portugale, CEU) de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1. Tiucele, en kunveno sub la gvido de la Frato José de Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de la Nova Ordono de Jesuo, la nobla Spirito d-ro Bezerra de Menezes (1831-1900) venigas al ni konsolon, averton, kuraĝigon kaj la certecon pri la venko.

Rio-de-Ĵanejro (Brazilo), la 17an de novembro 2012,
sabate, la 17h. Sensivulo: Chico Periotto.

Asertis d-ro Bezerra (Kunordiganto ĉe la Spirita Mondo de la Monda Revolucio de la Lumspiritoj):

Plej granda balzamo de  la Spiritualeco

Dio Ĉeestas!

1) Miaj Gefratoj, en la fluideco de la fizika ujo, la Legianoj de la Bona Volo de Dio laboreme kontribuas al la benata kunigo kun la Ĉiela Universo.

2) Ni estas favoratoj de la Ĉeno de la Pleja Bona Volo pere de la vibradoj kun la  Eterulo. Ni kunigu nin kun la Fortoj de la Bono, permesante ke nenio, absolute nenio, venigu malprofiton al la fizika kaj spirita ujo.

3) Tenu viajn korojn en ekvilibro kaj tiamaniere la Benataj Gardanĝeloj sukcesos liberigi viajn kanalojn de sensiveco per malpezeco kaj Bona Volo.

4) Ni humile fordonu nin en la manojn de la Kristo kaj de la Sankta Spirito por ke ni sentu nin pli bone, trankvilaj, feliĉe ricevantaj la plej grandan konsolon de la Spiritaro.

5) Fluidigi la fizikan ujon estas ricevi la Dian Nutraĵon, la Ĉielan helpon por nia disvolviĝo sur la Tero.

6) Lernu harmoniiĝi kun la kosma kanalo de la Supera Spiritaro, mildigante viajn pensojn sen malprudentaĵoj. Ni estas gvidataj de Benataj Fortoj, kiuj direktas nin sur ĝustaj vojoj.

Leĝo pri Afineco kaj Leĝo pri Allogo

shutterstock

7) Malpezigi la koron el la densaj sentoj kaj akcepti la Benatajn Vibrojn de la Elstara Patro estas la sekura ŝparvojo por la petantoj de ĉiaj tavoloj sur la Tero. Ni tamen bezonas meriti la ricevon de tiu balzamo.

8) La Spiritoj de Dio deziras envojigi siajn plejaltajn potencialojn. Sed kiajn lokojn ni ĉeestas per niaj mensaj bildoj? Kiajn sintenojn ni alprenas sur la Tero cele meriti la allogon de la bonvolaj Gardantaj Spiritoj?

9) La leĝo pri Afineco kaj la Leĝo pri Allogo estas seriozaj leĝoj, kiuj daŭre instruas nin.

10) Malfermu la librojn de nia Pleja Frato Paiva Netto. Eniru la vojojn de la Supera Spiritualeco per paĝoj proponitaj dum miljaroj da devigaj interligoj kun la Fortoj de la Ĉiela Patro.

Neeraripova recepto

11) Ĉu ni efektive plenumas tiel bone tiun neeraripovan recepton, simplan, ĉe nia atingo? Ĉar la doloro kaj la sufero venas? Sed kiuj estas integritaj en la doktrina kiraso de la Kvara Revelacio, tiuj superas ĉiujn obstaklojn, kiuj povas aperi.

12) Koni kaj apliki. Ni bezonas legi kaj venigi en nian ĉiutagan vivon la balzamon de la spirita sciado. Kaj ĉirkaŭe estigi, per abundo de harmonio, la perfektan orientadon el la Ĉielo. Kaj memori ke la surteraj distraĵoj estas senindulgaj postulantoj kaj senkompate atakas tiujn kiuj fordonas sin sur krimaj kaj preemaj vojoj, kiuj ne apartenas al la Sinjoro Kristo.

13) Estas senutile ke ni flankenlasu la obsedaĵojn nur en iu difinita tago. Ni devas ĉiutage, kune kun niaj nobeluloj de la Spaco kaj kun respondeco, zorgi pri la ŝparvojo, pri la irvojo, pri la sekura kondukejo. Ni havas ĉion tion materialigita antaŭ la okuloj de ĉiuj. Kiom da benoj dissenditaj per radiaj kaj televidaj retoj, abundaj skriboj kaj teknologioj, per la instruo de la Kristo Jesuo, la Ekumenulo de la Popoloj!

14) Benata Religio de la Tria Jarmilo, kiu disponigas al ĉiuj la Superan Spiritualecon! Benata nia Pleja Frato Paiva Netto, kiu neniam rezigis batali por sia Sinjoro, por nia Sinjoro, la Kristo de Dio.

Ni estu enkarniĝintaj Gardanĝeloj

15) Purigu viajn mensojn kaj korojn kaj avertu, en iu ajn medio kie vi ĉeestas, por ke la personoj sin antaŭgardu, ĉar la malbono rapide agas, perverse, kiam ni distras nin, pere de tiom da malbonaĵoj, kiujn ĉiuj ĝisfunde konas: alkoholo, drogoj, klaĉado, malicaj konversacioj, senmezura seksumado, kiuj estigas spiritajn veaĵojn al ĉiuj.

16) Ni estu la enkarniĝintaj Gardanĝeloj celantaj plibonigi la mediojn kie ni ĉeestas, aliigi ilin per la potencaj vibroj de la Kristo, ne deturnante nian atenton al tiuj kiuj nenion volas pri la Spiritualeco.

Ni kantu la preĝon Savu, Maria!

17) Ni kantu la elstarajn muzikaĵojn pri Savu, Maria!, kiuj kortuŝas nian Saktegan Patrinon, eternan, veran, forigante tiujn vibrojn, kiuj ne apartenas al nia Sinjoro Jesuo, la Dia Redemptoro.

18) En la manoj de ĉiuj Fratoj kuŝas la vivo-destino de tiuj kiuj ili tiel amas. Devigi la indajn vibrojn de la eterneco en la medioj, kiujn ni ĉeestas, estas decida faktoro antaŭ Tiuj kiuj, de la Supro, nin observas hieraŭ, nun kaj eterne.

+ Ave, Maria! Dominus Tecum! — Legiana Muziko

Dankoj kaj preĝopetoj al la Ĉielo

19) Ni danku surgenue al la Kristo, pro la vivo, pro la spirado, pro la ebleco ke ni daŭre evoluu direkte al la Ĉielaj Ebenaĵoj. Ankaŭ al Lia Patrino, Sanktega Maria, kiu ĉiutage etendas Sian Sanktan Mantelon konsolante tiujn kiuj tiom suferas.

20) Ni danku al la Sekvantaro de la Bona Volo de Dio kaj al la Spiritaj Legianoj, kiuj ŝparas neniun strebon, nokte kaj tage, tage kaj nokte, por sanigi la vundojn kiuj turmentas la vivon de tiom multaj Fratoj petegantaj sur la Tero kaj en la Spaco.

21) Ni ĉiuj estas benataj pro la ricevo de tiuj amikecoj sinceraj, lojalaj, plenaj je Bona Volo en iliaj Animoj.

22) Miaj Fratoj, kiam ni eniras la vibron de la Benataj Legianoj el la Ĉielo, ni sukcesas fari la neeblon. Jes, tion kio ŝajnas neebla surtere kaj por la homoj.

23) De la Majstro Jesuo ni petas, petegas Lian eternan ŝirmon al nia Pleja Frato Paiva Netto, kiu subtenas la grandegan laboron de la Bona Volo sur la Tero.

24) Kaj al tiuj kiuj nin honoras en la Kunveno de la Universala Spiritualisma Centro de la Religio de la Nova Ordono de Jesuo, ke la ĉeestantaj Gardanĝeloj tuŝu viajn forto-centrojn, viajn revigliĝo-pleksojn, por ke vi estu eĉ pli saturita de la Kaŭzoj pri la Kvara Revelacio, en la Religio de Universala Amo.

Jesuo povas ĉion

25) Jesuo estas pli granda ol ĉio. Li povas, Li faras! Ni atentu pri tio, kaj ne distriĝu pri aliaj celoj.

26) Koran dankon, mia karega Amiko kaj Frato Paiva Netto kaj ĉiuj niaj ĉeestantaj Fratoj, de la Tero kaj de la Spaco.

Vivu Jesuo por ĉiam en niaj koroj!

_____________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Nova Ordono de Jesuo, Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON