Kiel venki troan mempostulon kaj fariĝi pli feliĉa?

Thaís Afonso
|
30/04/2021 | Vendredo | 17:10 horas

Kio estas mempostulo?

Ĉu vi jam pripensis kiomfoje ni postulas de ni mem  aferojn ne nepre sub nia respondeco, aŭ faktorojn, kiuj ne dependas rekte de niaj agoj, tamen ili turmentas nian Animon kaj malutilas al nia vivo?

Shutterstock

Temas pri sociaj normoj, esperoj ofte ne kreitaj de ni,  sed kiujn plenumi ni devigas nin, kaj rezulte ni  plifortigas troan mempostulon, kiu troŝarĝas nin per   nenecesa anksio, kaj suferigas nin.

Jesuo, per Sia senlima Mizerikordo, avertis nin pri tio, dirante en Sia Sankta Evangelio laŭ Mateo, 6:34:

“Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono”

Ĉirkaŭas nin misgvidaj ekzemploj pri sukceso, kiuj emfazas ekonomiajn kaj komercajn celojn, sed ne konsideras la valorojn de nia spirito. Tial ili forigas nin de la Anima trankvileco kaj saĝeco rilate al niaj elektoj.

Temas pri premoj, kiuj diktas al ni, kia devas esti nia korpo, kiel ni devas vesti nin, kiel konduti, kiajn plenumojn profesiajn, edukajn, hejmajn, homrilatajn ktp. ni “devas” konkeri, ignorante niajn Di-donitajn distingaĵojn kaj kapablojn.

Kaj, pro ĉio ĉi, muldi niajn vivojn konforme al la espero de tiaj eksteraj postuloj profunde malutilas nian progreson kiel senmortaj Animoj, ĉar ni ĉiuj estas Eternaj Spiritoj.

ANKAŬ LEGU:
+ Kiel distingi malĝojon disde deprimo?

Kiel helpi anksiulon?

+ La Origino de l’ Vivo — Kiuj ni estas, de kie ni venis, kaj kien ni iros?

R.Bénédite de La Roncière (A vida de Jesus Mafa-Camarões)
Arta reprezentaĵo de la tekstopeco "Marta kaj Maria"

En la Sankta Biblio ni trovas rakonton, al kiu ni povas identiĝi. Temas pri fama teksto, laŭ kiu Jesuo observas la sintenon de Marta kaj Maria (Sankta Evangelio de la Kristo laŭ Luko, 10:38-42), kaj el kiu ni povas ĉerpi profundan lecionon:

38 “Kaj dum Jesuo kaj Siaj disĉiploj vojaĝis, la Kristo eniris en unu vilaĝon; kaj virino, nomata Marta, akceptis Lin en sian domon.

39 Kaj ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud la piedoj de Jesuo, kaj aŭskultis Lian parolon.

40 Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj ŝi alproksimiĝis al la Majstro, kaj diris: Sinjoro, ĉu Vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? diru do al ŝi, ke ŝi min helpu.

41 Sed la Kristo de Dio respondis kaj diris al ŝi: Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj;

42 sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi”.

Ni vidas en tiu ĉi leciono, ke Jesuo ne malestimis la gravecon de hejmpureco kaj de hejmzorgado, tamen Li avertas nin pri la prioritatoj, kiujn ni elektas dum niaj vivoj, kaj ke mempostulo nur limigita al materiaj aferoj faras, ke ni agu kun troa zorgo kaj klopodo.

Kaj tio malhelpas nin kompreni la “bonan parton”, la oportunojn metatajn de Jesuo sur nian vojon, por ke ni povu kunesti kun Li per amo kaj frata kunvivado kun niaj similuloj.

Marta estis distrata. Same kiel ni ofte ankaŭ estas, kiam ni lasas, ke tiom da sociaj premoj troŝarĝu nin, kaj forigu nin de tio, kio vere esencas: sidiĝi apud la piedoj de Jesuo, aŭskulti kaj agi laŭ Liaj altvaloraj lecionoj.

La pragmatismo orientita al la Bono, kiun montris Maria, kondukis ŝin al la konkero de la plej alta atingo, nome scii distingi, kio estas la plej grava, senkonsidere al tio, kion aliuloj diros pri ŝi.

La prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, José de Paiva Netto, jene klarigas al ni la valoron de tia decido, asertante:

Kio determinas nian destinon ne estas aliula volo. Ĝi estas nia decido kun Jesuo Kristo! Do ni nepre ne maltrankvilu pri la estonteco. Male esencas, ke ni plenumu nian parton, per plena strebado, kiel konsilas Jesuo, avertante nin, ke ni devas preĝi kaj vigli (labori)”.

Ni scias, ke, pro niaj tumultaj vivoj, ne ĉiam estas facile trafe organizi nian tempon, kaj atente observi en ĉiu elekto la spiritualan sekurecon de ĝi liveratan.

Se ni ankoraŭ alkalkulos la malfacilaĵojn trudatajn de la mondepidemio, ni efektive konstatos, ke ĉio konstante akceliĝas, kaj regi la aferojn sub nia respondeco ŝajnas al ni ĉiam malpli atingeble. Tamen, ne ekzistas kialo por ke ni rezignu, des malpli por ke ni malesperu.

Jesuo ne postulas de ni perfektecon, sed Li proponas al ni spiritualan reedukadon

La Kristo, kiu ne postulas de ni perfektecon, prezentas al ni plurajn nemalhaveblajn ilojn por helpi nin en ĉiuj vivmomentoj, kiuj ankaŭ permesas al ni venki troajn mempostulojn.

El inter tiom da lecionoj, ni reliefigu kvin por nia pripensado:

La unua estas Preĝado. Jesuo preĝis kaj instruis al ni, kiel preĝi. En ajna situacio, ni povos levi nian penson al la Kristo, kaj petegi Lian nepran apogon. Tio donos al ni serenecon por konsidero de la diversaj cirkonstancoj, kaj tiel ni povos kompreni fidante Dion.

La dua estas peti helpon. En diversaj bibliaj tekstoj ni trovas raportojn pri la apogo de la Kristo al helpobezonantoj. Jesuo valorigas nian volon serĉi helpon okaze de niaj luktoj.

Shutterstock

– La tria estas memori, ke ni ne estas solaj. Ni ĉiam povas kalkuli je la homoj ĉirkaŭ ni, kiujn Kristo al ni konfidis. Jesuo, la Majstro de la majstroj, kalkulis je la apogo de Liaj disĉiploj por Lia agado elaĉeti la Animojn. Ankaŭ ni povas komisii kelkajn taskojn kaj kalkuli je la plenumpovo de aliuloj.

La kvara estas ne kultivi kulpon. Kulposento enkarcerigas nin per bedaŭro kaj doloro. Ĝi ne helpas nin evolui. Male, pento impulsas nin pluiri antaŭen, kaj peni  venki nian pekon.

Jesuo diris, ke Li venis al ni, kiuj eraras, Li venis alvoki “pekulojn (alivorte erarantojn) al pento” (Evangelio laŭ Luko, 5:32). La Ĉiela Edukanto venis ne por juĝi nin; sed por doni al ni oportunon liberiĝi de niaj eraroj, ĉar Li deziras nian venkon.

ANKAŬ LEGU:
+ Kiel distingi malĝojon disde deprimo?

Kiel helpi anksiulon?

+ La Origino de l’ Vivo — Kiuj ni estas, de kie ni venis, kaj kien ni iros?

– Kaj fine ni deziras tion emfazi: agi ne konforme al aliula espero, sed per la konscio direktita al Dio. La marko de la konduto de la Kristo estas la Amo de Lia Nova Ordono — “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas Miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35).

Li instruis al ni, ke, kiel ajn malfacila estas cirkonstanco, kiel ajn turmenta estas sufero, ekzistas sole nur unu vojo por ke ni liberiĝu de konvencioj kaj agu ĝuste, konsiderante nian spiritan originon, alivorte strebante apliki Lian Solidaran, Dian Amon kiel bazon por niaj decidoj.

Kiel atentigas nin Frato Paiva, je ĉiu konduto ni devas demandi nin: “Kion farus Jesuo, se Li estus en mia loko?”.

Specialaj konsiloj!

Multaj pliaj lecionoj de la Kristo helpas nin venki troajn mempostulojn kaj konkeri spiritualan saĝon por vivi pli feliĉaj. Ni listigos kelkajn tekstojn, por ke vi daŭre enprofundiĝu en tiun vojiradon pri memkono kaj pri kiel  Ekumena Spiritualeco helpas venki la ĉiutagajn barojn: 

Spirita Evoluo: kiel disvolvi kaj apliki ĝin ĉiutage?

Evitu streson! Lernu, kiel plibonigi vian vivkvaliton ĉe la laborejo

TAKSU ĈI TIUN PAĜON