Gefiloj el koro: Duboj dum la momento adopti infanon

El la Redakcio
|
06/07/2016 | Merkredo | 11:00 horas

Adopto estas bonkora ago de amo fare de tiuj, kiuj pretas zorgi pri individuoj bezonantaj amemon kaj protekton. Estiĝas tamen multaj timoj kaj zorgoj pri la elekto de infano, ĝia genetika heredaĵo kaj kiel fariĝos ĝia integriĝo en la novan hejmon. Tiaj demandoj bezonas esti responditaj antaŭ ol la gepatroj faros tiel gravan decidon. Komprenu sekve kiel la Ekumena Spiriteco venigas signifajn kontribuojn por tiu debato, klarigante kaj konsolante tiujn, kiuj decidas por tiu gesto tiel bonkora.

shutterstock

Legu sekve la klarigojn de la ministro-predikantino de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, Paula Suelí, okaze de intervjuo al Superreto Bona Volo de Komunikado:

Antaŭ ol adopti, ĉu ni devas maltrankviliĝi pri la "heredaĵoj", kiujn la infano povas kunporti el siaj biologiaj gepatroj?

Predikistino — Ne. Tiuj “heredaĵoj”, kiuj eventuale maltrankviligas nin, kiel genetikaj karakterizaĵoj aŭ kazoj en kiuj la patrino uzis drogojn dum gravedeco kaj la infano restas kun gravaj sekvaĵoj, estas konsekvencoj malfacilaj por alfronti, sed ili neniam devas fariĝi malhelpoj, ĉar ili povas esti superitaj kiam ni serĉas la Dian Protekton. Per ĝi, ni havos pli bonajn kondiĉojn serĉi la praktikajn solvojn, kiujn tio implikas, kiel taŭga kuracado kaj edukado, kiu protektas la infanon. Ni esence ĉiam memoru ke la edukado, kiun ni transdonas al infano denaske kaj laŭlonge de ĝia tuta vivo, estas nepre decida por ĝia formado rilate al ĝiaj sinteno kaj konduto en la estonteco. Kaj multe pli ol la reprezento de ĝiaj biologiaj gepatroj, ĝi estos spegulbildo de la adoptintaj gepatroj, kiuj ĝin prizorgas kaj edukas. Kiel trovi forton por alfronti kelkajn malhelpaĵojn? La prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Paiva Netto, dividas kun ni per sia artikolo “La Forto de Preĝo” tion, kion li faras en defiaj momentoj:

“Okaze de malfacilaĵoj, kiam ŝajne ne ekzistas elirejo por iuj problemoj, mi uzas preĝon kaj ekgajnas forton por la laboro. Kaj mi daŭre ne elreviĝas, kiam mi sekvas la instruon de la respektinda Sankta Benedikto (480-547): ‘Ora et labora’ [Preĝu kaj laboru]”.

 “Preĝu kaj viglu” estis tio, kion Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, instruis al ni. Estas esence do ke ni plenumu nian parton. Ne mankas al ni la protekto de Dio kaj ni sukcesas venki ĉiajn defiojn. Tiu Dieca Amo, registrita en la animo de gepatroj, ĉu adoptintaj ĉu biologiaj, estas la amo kapabla superi ĉian malfacilaĵon.

Kiel la gepatroj povas trakti la streĉitecojn inter la biologiaj karakterizaĵoj kaj  la korespondaj reagoj de la socio?

Predikistino Ni devas eduki por ke la infanoj ne fariĝu viktimoj de antaŭjuĝo. Ni vivas en socio ankoraŭ tre antaŭjuĝema. Estas nature ke estiĝas grandaj diferencoj inter gepatroj kaj gefiloj biologiaj, kiom pli ankaŭ en la familioj kun adoptitaj gefiloj. Sekve, necesas nature paroli pri la diferencoj kaj laŭdi la belecon de la infano. Kiam ni kunvivas kun la diferencoj, ni lernas valorigi ilin, ĉar ĉiuj havas sian valoron. Tiel, estas grave instrui ekde frua aĝo ke, kio faras ĉion pli belaj, tio estas nia rigardo. Kiu instruis tion estis Jesuo per Sia Evangelio laŭ Mateo, 6:22: “La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma”.

Tiel, ni devas unue lerni kaj instrui al infanoj kiel ili vidu la belecon kaj perceptu kiel estas bona, kiel estas bela tio ke ni ĉiuj estas malsamaj, ĉar tiamaniere ni lernas novajn aferojn. Tio permesas ke ni komprenu nian mondon laŭ malsamaj manieroj, ĉar la diferencoj troviĝas ankaŭ en niaj lertecoj, kapabloj kaj afinecoj. Se la infano ne lernas trakti tion ekde frua aĝo, ĝi povas esti ne nur viktimo de antaŭjuĝo, sed ĝia diskoniganto, kaj ni deziras tion al neniu. Kiom pli ankaŭ al niaj gefiloj! Estas tre grave scii valorigi ĉiun personon. Tia estas la spirito de Ekumenismo2, kiun la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito instruas al ni, kio transcendas la religiojn: ĝi signifas ami ĉiun partikularaĵon, ami la bonon, kiu nestas en ĉiu individuo.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito  Ankaŭ nomata Religio de la Nova Ordono de Jesuo, Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

Ekumenismo — Legu pri tiu temo en la artikolo de la verkisto Paiva Netto “La kvar pilieroj de Ekumenismo”, prezentitaj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON