Infanoj kaj Jesuo: ekkonu tri belajn historiojn

El la Redakcio
|
17/08/2017 | Ĵaŭdo | 15:45 horas

Nuntempe, oni jam scias, kiom gravas bona disvolviĝo de infano por la edukado de plenkreskulo pli respondeca, konscia kaj civitaneca. Ĉi-cele necesas, ke ekde frue persono kontaktu diversajn kampojn de la homa scio, kiel matematikon, beletron, sciencon, lingvojn, sportojn, arton kaj multajn pliajn.

Tamen, ankaŭ ekzistas io, kion flegi ekde infaneco estas fundamente, kaj kio ampleksos ĉiujn ceterajn lernobjektojn kaj direktos infanojn bone uzi la kapablojn akiritajn laŭlonge de la vivo. Temas pri la virtoj, pri la praktikado de religiemo (kiu ne koncernas nur unu religion, sed kiun ni ĉiuj povas kaj devas sperti).

+ Religiemo kiu naskiĝas kun la Homo

Tiuj virtoj estas Respekto, Frateco, Honesto, Amo, Solidareco. Tiujn ĉi kondutojn instruis kaj plej profunde praktikis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro.

Kaj kiel pruvon, ke la Soldatetoj de Dio (tiel en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spiritooni karese nomas la infanojn) kapablas kompreni kaj ensorbi la instruojn de la Dia Majstro, vidu ĉi-sekve tri historiojn, kiuj, pro la simplanimeco de la etuloj, surprizas nin.

La sekvaj raportoj montras, kiel tiu kono diferencigas la manieron, kiel ili agas ĉiutage. Legu plu!

“Panjo, vi ne bezonas plori, ĉar ĉiuj, kiuj iras en la ĉielon, revenas. Ĉu mi ne revenis?”

Arte: Gabriel Estevão

Alfronti la perdon de karulo ĉiam estas malfacila temo en ĉiuj vivfazoj. Beatriz traktis la temon tre nature, ĉar, per la instruoj ricevataj de la Religio de Universala Amo, ŝi komprenas, ke la spirito restas vivanta post la fenomeno de morto.

“Ho, vi ne rajtas kapitulaci, ne rezignu!”

Gravas reliefigi, ke infano kapablas kompreni ĉion; sufiĉas, ke ni sciu interparoli kaj klarigi ame kaj pacience. Krome, pritrakti temojn, kiel ekzemple la realon de la Spirita Mondo, postmortan vivon, perdon de amato, plifortigas lian spiriton kaj igas lin pli efike alfronti ĉiutagajn defiojn. Jen plia formo prizorgi kaj gardi etulojn. Instruas la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto: 

"Stabileco en la mondo komenciĝas ĉe infana koro. Protekti ĝin estas kredi je la estonteco".

Arte: Gabriel Estevão

 

+ Legu ĉi tiun pecon en la artikolo “Konsciigo nun…”, de Paiva Netto.

"Sinjoro Jesuo, dankon por la hodiaŭa pano!"  

Arte: Gabriel Estevão

Atente prizorgi infanojn estas ĉies tasko, de gepatroj, gefratoj, geedukistoj, geonkloj, de la tuta socio. Jen emfaza konsilo farita antaŭ jarmiloj de Jesuo, en Sia Evangelio, laŭ Mateo, 18:10 kaj 18:14: 

“Gardu vin, ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj; ĉar Mi diras al vi, ke iliaj Anĝeloj en la Ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de mia Patro, kiu estas en la Ĉielo. (...) Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la Ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu.”

Sekve, ni ne forgesu nian rolon instrui kaj gvidi la infanojn, precipe pri la temoj, kiuj plifortigas la senton kaj animon de ĉiu el ili. Jen io ne nur konsilinda, sed ankaŭ urĝa kaj necesa, kiel ni konstatas en la vortoj de la Kristo.

Ĉar la spirituala disvolviĝo estas la nemalhavebla strukturo, por ke infano alfrontu la defiojn dum ĉiuj fazoj (inkluzive dum plenkreskeco).

Tiucele, unu el la agoj, kiujn la Religio de la Universala Amo rekomendas al familioj, estas la Hejma Preĝado, ĉiusemajna renkontiĝo inter familianoj, amikoj kaj najbaroj por studado, pripensado kaj preĝado. Tiu momento estas nomata Brigado por la Nova Ordono de Jesuo en la Hejmo. Vidu kiel organizi unu el tiaj, paŝo post paŝo.

+ Kiel eduki infanojn por estingi perforton?

Ĉu ankaŭ vi jam spertis pliajn surprizajn faktojn, similajn al tiuj? Raportu ilin al ni!

______________
Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON