“Neeraremaj versikloj de Jesuo”

Legu tiun enhavon, kiu inspiras la venkon kun la Kristo de Dio!

El la Redakcio
|
04/04/2017 | Mardo | 11:15 horas

En la Evangelio de Jesuo ni trovas altvalorajn instruojn, por ke ni venku la ĉiutagajn defiojn. Inter ili, kiel estigi ligon kun la Supera Spirita Mondo, nome la Lumaj Spiritoj, Gardanĝeloj, Benataj Animoj.

Ĉi-supre vi trovos kelkajn el tiuj gravaj instruoj. Ilin substrekis spirita mesaĝo de Frato D-ro Bezerra de Menezes (Spirito), kunordiganto de la Tutmonda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, en la Kvara Revelacio, sub la gvidado de Paiva Netto, Prezidanto-Predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

Tiu mesaĝo transdoniĝis psikofonie. Tiuokaze, materiiĝis ankaŭ paĝo, kiu enhavas la “Neeraremajn versiklojn de Jesuo”, kiel ilin nomis la nobla Spirito. 

Legu tiun enhavon, kiu inspiras la venkon kun la Kristo de Dio!

Tela: Michelangelo Grigoletti (1801-1870)

   

___________________

Neeraremaj versikloj de Jesuo

(Pri la spirita mesaĝo de d-ro Bezerra de Menezes, de la 6-a de aŭgusto 2016, per la kristana mediumo de la Nova Ordono, Chico Periotto.)

1) Ekzistas neerarema vojindiko al niaj Fratoj, kiuj partoprenas en la Institucioj de la Bona Volo de  Dio, indiko, kiu, en la Spirita Mondo, troviĝas ĉiam antaŭ ni. Tio estas la versikloj 18, 19 kaj 20 el la 18-a ĉapitro de la Evangelio de Jesuo laŭ Mateo. 

2) Tri versikloj, kiuj estas neeraremaj, neeraremaj por tiuj, kiuj klopodas komplete plenumi siajn Spiritajn Agendojn sur la Tero. En la Spirita Mondo, oni havas tiujn tri versiklojn dise metitaj, ĉar oni havas multe da laborplanoj por plenumi.

3) Niaj Spiritaj Fratoj, kiuj surgenuiĝis ĉi tie, interne, faros la Ĉenon de Bona Volo. Ni deziras, ke ĉiuj, kiuj troviĝas en la Institucioj de la Bona Volo de Dio ricevu la akordojn de tiuj instruoj, kiuj estas eternaj por la Tero, do ankaŭ por la Kosmo! Nenio misa okazas, kiam ni integriĝas en tiujn tri esence gravajn versiklojn, esence gravajn, esence gravajn!

4) Kaj vi, mia Granda Frato Paiva Netto, dissendis la Vorton de Jesuo en la korojn, en la mensojn, dum via tuta irado sur la Tero. Ĝi estas ia neerarema vojindiko. Ni konkeras la mondon por Dio, kiam ni integriĝas en tiujn tri versiklojn. La Kristo mem persone transdonis al ni Sian Dian Vojindikon.

La Sankta Biblio rekomendas al ni neerareman vojindikon. Legu, meditu kaj agu, laŭ la konsola EVANGELIO DE JESUO, laŭ Mateo, ĉapitro 18, versikloj 18, 19 kaj 20:

18 — Vere Mi diras al vi, ke ĉio, kion vi ligos sur la tero, estos ligita en la ĉielo; kaj ĉio, kion vi malligos sur la tero, estos malligita en la ĉielo.
19 — Cetere Mi diras al vi, ke se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
20 — Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie Mi estas meze de ili.

Rekomendoj de la Amikoj el la Spirita Patrujo, al la Fratoj, kiuj partoprenas en la Institucioj de la Bona Volo, dum kunsido de la Tutmonda Spirituala Centro de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, en la gastama hejmo de la noblaj geedzoj Paiva Netto.

Rio-de-Ĵanejro, la 6-an de aŭgusto 2016, je la 16h30. 

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON