Religiemo kiu naskiĝas kun la Homo

El la Redakcio
|
02/10/2014 | Ĵaŭdo | 17:30 horas

La poeto ĝin trovas en la steloj, la patrino en la unuaj vortoj de sia infano, la matematiko en la formuloj. Sendepende de la respondo, kion ni ĉiuj serĉas — konscie aŭ ne — tio estas ia klarigo pri nia ekzistado, motivoj kiuj povas venigi sencon al niaj vivoj.

La homo do estas dotita de spiritualeco, eĉ se ties formoj de manifestiĝo varias, kiel diras José de Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1: "La Homo povas strebi, kvankam vane, detrui la surterajn religiojn. Li tamen neniam sukcesos estingi religiemon, kiu naskiĝas kun li, eĉ se li estas Di-nekredanto" (aperinta en Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, vol. I, p. 153).

Felipe Tonin

Mandalo de Templo de Bona Volo - konata kiel la Templo de Paco — estas la monumento plej vizitata en la brazila ĉefurbo, akceptanta homojn el ĉiaj religioj, etnoj, kulturoj kaj vivofilozofioj.

+ Konu la Templon de Bona Volo

Tio des pli veras, ke la rilato de la homo kun la dieco, la sankteco aŭ la spiritualeco estas trajto kiu persiste prezentiĝas laŭlonge de la tuta historio. Naturaj fenomenoj, kiaj morto, vivo, ekvilibro de la naturo estas akompanataj de transcendaj klarigoj en malsamaj epokoj, kiel ekzemple la ebleco renkontiĝi kun niaj antaŭuloj. Ni ne estas gvidataj de hazardo, ekzistas ia celo por la defioj kiujn ni alfrontas, kaj estas ia universala energio kiu regas la kosmon.

Ĉu temas pri tiu ordo por la universo, kiu impulsas la evoluon de la scienco mem, ĉu temas pri tiuj etikaj valoroj kiuj fariĝis kompaso por la societa vivo, la vero estas ke religieco, kiel serĉado de spirita senco por la vivo, kontribuas al la malkorovro de ni mem, de nia humaneco.

Tiusence, la disvolvo de religieco ne povas utili por pravigi venĝemojn kaj homajn kruelaĵojn. Difinas la edukanto Paiva Netto: "Religio, kiel sublimigo de sentoj, taŭgas por plibonigi la Homon, kunigi lin al lia Kreinto, per praktikado de Frateco kaj de Justeco inter Liaj kreitoj". Se ni konsideru, en la plej variaj tradicioj kaj filozofioj, ke, kion ni multfoje baptas per malsamaj nomoj, tio esence rilatas al similaj signifoj, ni komencas kompreni tion ke "pli fortaj estas la faktoroj nin kunigantaj ol eventuala malprudento nin disiganta”2, kiel evidentigas la Religo de la Frata Amo.

 

 

Indas reliefigi ankoraŭ alian aspekton kiu montras ankaŭ la bonfarojn efektivigitajn per la disvolvo de religieco en la vivo de personoj, kiel pruvas freŝdataj esploroj, nome, ke havi fidon bonfaras al la korpo kaj al la menso, pli altigas la ŝancon je sukceso okaze de san-kuracado, plibonigas la vivo-kvaliton kaj la feliĉo-senton.

Legu pli pri la temo en la artikolo "La forto de Preĝo".

Ke ni lernu identigi en ni la emon praktiki la Bonon kaj ke la Universala Saĝeco, kiun ni intuicie serĉas, aliiĝu al forto kapabla plivastigi Pacon kaj konkordon inter la nacioj, popoloj kaj civilizoj, pere de solidara teniĝo de ĉiu el ni.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri ĉi tio kaj aliaj ĉiutagaj temoj al la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Lasu la Ekumenan Spiritualecon fariĝi parto de via vivo! Kaj, se ĉi tiu artikolo bonfaras al vi, kundividu ĝin! Ĝi povos tuŝi ankaŭ la koron de multaj pliaj homoj.

__________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Nova Ordono de Jesuo, Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 En 2000, Paiva Netto aperigis tiun konsideron de sia aŭtoreco en la revuo Paco por la Jarmilo, tradukita el la portugala al kvar lingvoj (angle, hispane, esperante kaj france), kaj sendita al la partoprenantoj en la Pintkonferenco pri la Monda Paco por la Jarmilo, okazinta en la sidejo de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, en Novjorko.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON