Kion fari, por subteni Pacon familian?

Clara Periotto
|
04/04/2017 | Mardo | 7:15 horas

Kunvivi estas arto! Ĉefe kiam ni parolas pri familia kunvivado, tiu ĉi frazo perfekte aplikiĝas. Ni ĉiuj deziras sperti la Pacon. Sed multfoje okazas malakordoj de opinioj, malfacilo pardoni kaj flankenŝovi fieron, malsukceso akordigi tempon kun esperoj, kaj pliaj situacioj, kiuj rezulte fariĝas parto de niaj vivoj.

Tamen, oni necesas kompreni, ke problemoj fontantaj el interrilatoj aŭ el ajna alia origino, eĉ ĉe familio, estas normalaj. Sed kial tio okazas kaj kiel ni venku ilin?

Shutterstock

La origino de la familio estas spirita 

Unue, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1 ne kredas, ke estiĝo de familio estas frukto de hazardo, sed ke la homrilatoj antaŭas nian nunan materian vivon. La morto ne ekzistas, ni estas eternaj spiritoj, kaj familio naskiĝas eĉ antaŭ gravedeco: ĝia ekesto komenciĝas en la Spirita Mondo. Sekve, hejmanoj havas devontigon evolui kune sur la Tero, do korekti erarojn de pasintaj vivoj kaj krei novajn ligilojn de Frateco, allasante pardonon, interkomprenon, Amon laŭ ĝia plej nobla formo.

Kaj, eĉ kvankam dum la nuna vivo oni jam multe eraris, tamen ĉiu ekzistado estas unika oportuno por rekunligi familianojn. Pri la grandegaj defioj, kiujn hejmoj alfrontas nuntempe, kaj pri la pesimismo, kiu povus el tio rezulti, skribis la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo, José de Paiva Netto, en sia artikolo La granda Homar-familio:

"Ĉu la familio estingiĝas? Ne. Ĝi evoluas, nature. Kaj meze de tiu tuta konfuzo okaze de transiro de jarmiloj, eĉ se tio ŝajnas nekredebla al tro supraĵaj observantoj, tamen ĝi konfuze kaj heziteme serĉas Ion, kaj iam ĝi konstatos, ke ĝi estas Dio — kun nomo aŭ sen nomo ―, ĝi estas Amo, sen kiu homoj ne povas postvivi digne, ĉar vole-nevole ili apartenas al Dio. Apostolo Paŭlo skribis en la Dua Epistolo al Korintanoj, 6:16: '... ni estas la Templo de Dio Vivanta'".

Kiel venki la familiajn defiojn?

Kiel modelon pri kompato kaj pri kapablo unuigi homojn ŝajne tre malsimilajn, ni citas Jesuon, kiu en Sia Evangelio kaj Apokalipso prezentas al ni plurajn instruojn cele al paca familia kunvivado. Ekzemplo estas la Parabolo de la Prodigema Filo, konforme al Bona Novaĵo de Jesuo, laŭ Luko, 15:11-32. En ĝi, unu riĉa viro havis du filojn, la pli juna petis de li sian heredotan parton kaj forvojaĝis, elspezante ĉiom per diboĉado. Tamen, kiam la riĉaĵoj finiĝis, kaj atingis lin malsato, la junulo revenis hejmen pentante. La familiestro, vidante lin, tuj bonvenigis lin ĝoje kaj per malavara festo, dirante: “Ni manĝu kaj estu gajaj; ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita” (versikloj 23-24).

Multajn lecionojn oni povas ĉerpi el tiu teksto; montriĝas, ekzemple, granda ago de amo kaj pardono. Ĉar la patro, kvankam konante la eraron de sia filo, tamen volonte pardonis lin, tiamaniere, ke ankaŭ la filo korektu sin mem. Analizante la patran sintenon, ni povas rememori, ke Dio same agas kun ni. Ankaŭ la Leĝo de Reenkarniĝo2 estas elstara ago de mizerikordo, per kiu, tra sinsekvaj vivoj, la Ĉiela Patro donas al ni novan oportunon por korekti niajn erarojn kaj maturiĝi fronte al defioj. La Ĉiela Patro ne formetas nin, havas paciencon kaj manifestiĝas donante al ni la oportunon vivi, la naturrimedojn, la estiĝon de familioj, por ke, ĉiutage, ni povu fari unu plian paŝon celante venki niajn malakordojn kun aliuloj kaj kun ni mem. Kaj, se Li tion faras, kial ni ne povas konduti same kun niaj familianoj?

“Ni ne rezignu niajn geamatojn”

Kiam malfacilas pardoni, agi pacience aŭ harmoniigi diferencojn, ni pripensu la lecionon de verkisto Paiva Netto, en sia artikolo Kiel venki malvirtojn:

“(...) "En la vivo estas nepre necese ne rezigni pri la homoj, kiujn oni amas; eĉ tiuj, kiujn, pro iu ajn kialo, oni ne plu amas aῠ neniam amis. Fakte, oni neniam devas rifuzi apogon al homo, ĉar esence ni formas la Grandegan Familion de Dio. Ni lernu de Jesuo, kiu la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon mezvoje. Tial li serĉas la perditan ŝafon, kie ajn ĝi troviĝas”.

Ni vivas en mondo, kie tre facilas rezigni niajn geamatojn. Sed ni devas ne agi tiel. Vivi la Pacon implicas persisti en ĝi. Sekve, profunde necesa ago estas strebi al sinfortigo per la ekumenaj lecionoj de Jesuo, ĉar ili pritraktas Pacon, Fratecon, interkomprenon. Tial la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito rekomendas okazigi familian preĝadon, minimume unufoje ĉiusemajne. Dum tiu momento, nomata la Brigado por la Nova Ordono de Jesuo en la Hejmo, oni studas la Evangelion de la Dia Majstro kaj aliajn librojn, kiuj diskonigas bonajn valorojn, kiel ekzemple, la verkojn de la Religio de la Tria Jarmilo.

Jen do oportuno por strebi al la protektado farata de la Gardanĝeloj, kiuj akompanas la familion, kaj altiri ilian protektadon al la hejmo. Tiamaniere, koro kaj menso plifortiĝos, por ke la ĝustaj vortoj estu diritaj, cele al bona interkompreno. Ĉi-koncerne indas emfazi la stimulon por sana dialogo, praktikata kun profunda kaj sincera Fratamo inter ĉiuj.

Arte: Gabriel Estevão

Kiam ni persistas en paco, rekompencoj aperas nature

En la sekvaĵo de la Parabolo de la Prodigema Filo, la pli aĝa filo hejmen revenas de sia laboro, kaj, vidante la feston, indigniĝas, rifuzas eniri la domon, kaj sentas sin maljuste traktata, ĉar li ne ricevis similan rekompencon (versiklo 29). Tiam la patro respondas: “Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via” (versiklo 31). Tion ĉi ni rememoru, kaj kiam ni persistas en la Paco, rekompencoj aperas nature, kaj povas veni en diversaj formoj (ĉu per materiaj rimedoj, ĉu ankaŭ per vigleco, spirita gardado kaj en multaj pliaj formoj).

Per tiu biblia teksto ni ankaŭ komprenas, ke ĉiu el la filoj havis sian valoron, sed ĉiu bezonis sian propran tempon por maturiĝo. Kaj, en familio, ĉiu membro eble bezonas apartan tempon, sed ĉiu estas altvalora. Kredi ĉi tion estas esenca paŝo por vivi la Pacon! Ni lernas de la Dia Kristo, ke ĉiu persono gravas, precipe en la hejmo, ĉar ĉiu estas parto de Spirita Planado. Kaj kial ni penu vivi la Pacon familie? Ĉar, kiel klarigas la prezidanto-predikanto de la Religio de la Tria Jarmilo: "En familio burĝonas plej mildaj kaj sublimaj sentoj de la homo".

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_______
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo.  Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 La Dia Religio agnoskas la Universalan Leĝon de Reenkarniĝo, kaj klarigas, ke ĝi estas nova oportuno donacita de Dio por la spirita evoluado de Siaj kreitoj. En Apokalipso sen timo, paĝoj 73 kaj 74, Paiva Netto skribas: “Ni ne lasu fuĝi el nia memoro tion, kion ni promesis en la Spirita Sfero, nome, efektivigi agojn favore al niaj similuloj. Ordinare ni nin kvitigas pri eraroj faritaj en antaŭaj vivoj. Mi volas ripeti la jenon: reenkarniĝo ne estas Dia puno. Male, ĝi estas Lia kompatemo, kiu donas al ni novajn oportunojn. Ĝi estas pli bona ol la eterna infero. Kial patro dezirus, ke lia filo, kiom ajn li eraris en sia vivo dum 50, 60, 70 aŭ eĉ 100 jaroj, pasigu la tutan Eternon en infera suferado, en flamoj, kiuj ne konsumas? (…)”.

Juĝu ĉi tiun enhavon