La amikeco inspirita de la Naskiĝo de Jesuo

Gabriela Marinho
|
22/12/2015 | Mardo | 13:00 horas

Kristnasko estas dato, kiu memorigas nin pri multaj valoroj: solidaro, unueco de la familio, dankemo al geamikoj.

Multaj el tiuj principoj, pro la ĉiutaga kurado, ŝajnas manki pli kaj pli, sed ili treege gravas por la ekvilibro de la vivo kaj por la pluvivado de la gentoj. Temas pri valoroj vere plurjarmilaj, kiel la amikeco, kiun ekzempligas Jesuo, la eminenta omaĝato okaze de la Kristnasko.

Diris la Dia Amiko, tuj antaŭ Sia transdono al la soldatoj, kiuj kondukos Lin al krucumo: 

“Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj. Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion Mi al vi ordonas. Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel Mi vin amis” (Evangelio laŭ Johano, 15:13, 14 kaj 17).

Shutterstock

Lia ekzemplo kaj Liaj vortoj profunde lernigas, kaj inspiras nin ĉiujn. Ni rimarku, ekzemple, kion signifas la Amo, kiam vivata inter geamikoj: “Demeti sian vivon”. Ĉi-okaze, ne temas pri laŭlitera sinteno, per kiu individuo perdu sian vivon favore al aliulo, sed pri elmontro de la valoroj de sindono, de respekto, de alta estimo kaj atento, kiu ekzistas inter homoj en amika rilato.

Alivorte, temas pri kunuleco, prizorgo, sindediĉo kaj eĉ, kiam necese, riproĉo.

Tiel agis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, por ni ĉiuj: Li estis amiko, kiu nin konsolis kaj atentigis, ke ni serĉu nian pacon kaj feliĉon. La Dia Majstro fordonis Sian vivon ne nur dum la terura momento de la krucumo, sed dum Sia tuta videbla pasado sur la Tero, dediĉante sin al klerigado kaj helpado de ĉiuj bezonantoj.

Li kondutis kiel Granda Amiko, kaj neniam forlasis nin. Pri tio Paiva Netto, prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito1, asertas en sia artikolo “Amikeco, jen mia Religio”2

“La sento de vera amikeco, fundamentita sur ĉiutaga laborado, estas grava faktoro por plifortigi homrilatojn, por forpeli ĉagrenojn, ne nur familiajn, sed ankaŭ kolektivajn”.

Legu pli:
+ Artikolo "La Amiko revenas"

Gabriel Estevão

   

Krome, Jesuo invitas nin paŝi antaŭen, surbaze de Lia propra ekzemplo, ĉar Li estis nia plej fidela Amiko, donacis Sian vivon eĉ pro tiuj, kiuj ne rigardis Lin tia. Li montris al ni novan aspekton de la vera amikeco:

“Konsiderante la diecan Amon, kiun ne eblas konfuzi kun malkuraĝo antaŭ maljusto kaj malico, mi jam parolis al vi pri tiu teksto en la Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 6:29: ‘Al tiu, kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian’ (…). Tio ankaŭ signifas, ke neniam ni agordiĝu kun malamo. ‘Prezenti la alian vangon’ estas komprenigi al tiuj, kiuj klopodas ofendi nin, ke ili insultegas sin mem, ĉar la malamo estas armilo turnita al la brusto de la malamanto. ‘Prezenti la alian vangon’ estas kuraĝa ago, ekzercado de pacienco; ĝi ne fontas el la maldiligentulo kaj seniniciatemulo”, skribis Paiva Netto en sia libro La Profetaĵoj sen Mistero, paĝo 258.

Kiom da malpacoj, miskomprenoj kaj diskutoj ni evitus, se ni estus pli paciencaj, pli toleremaj? Aliflanke, kiom da eraroj ni evitus, se oni montrus al ni la vangon de kunuleco kaj kompato?

Jesuo estis Amiko ne tial, ke Li atendis rekompencojn, sed pro la certeco, ke Lia tasko estas agi favore al la Homaro. Multaj vivoj estas savitaj ĝis hodiaŭ, danke al Liaj instruoj, kiam ni komprenas ilian realan signifon pri Frateco, Amo kaj Justeco.

Do en tiu ĉi Kristnasko kaj en ĉiuj tagoj de la komenciĝanta jaro la Dia Amiko inspiru nin vivi la veran Amikecon, sen baroj kaj kun Amo kaj Justeco, laŭ Liaj vortoj “Vi amu unu alian, kiel Mi amis vin” (Evangelio laŭ Johano, 13:34), kiujn la Religio de la Tria Jarmilo kolektis en la Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo.

Ni repagu la amikecon de Jesuo al ni ĉiuj!

______________
1 Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Ankaŭ nomata Religio de la Tria Jarmilo kaj Religio de Universala Amo. Temas pri la Ekumena Religio de Brazilo kaj de la mondo.

2 La titolo de la artikolo aludas al parto de la “Poemo pri Amikeco”, de karmemora Alziro Zarur (1914–1979), fama Brazila ĵurnalisto, radiparolisto, verkisto kaj poeto, proklaminto de la Religio de la Tria Jarmilo. Legu en tiu artikolo la tutan poemon.

Esperantigita de Francisco Wechsler
Revizio de Maria Aparecida da Silva

TAKSU ĈI TIUN PAĜON