Kiel akordigi la rolojn de patrino, hejmmastrino, profesiulino kaj civitanino?

Angélica Beck
|
14/06/2011 | Mardo | 20:15 horas

La tekstopeco de la Evangelio de Jesuo, laŭ Luko, 10:38-42, rakontas, ke unu virino nomata Marta ricevis la grandegan privilegion gastigi Jesuon, la Ekumenan Kriston, ĉe sia hejmo. Kiom multaj aspiris al kaj konsoliĝis per la oportuno aŭskulti, rigardi la okulojn kaj kompreni la plej noblajn instruojn de la Ĉiela Amiko? Jen ja unika okazo: la honoro kaj la pruvo de la indeco de la familio de Marta, kiu akceptis Jesuon kiel invititon! Ŝia koro, tamen, maltrankvilis kaj zorgis pri la multaj taskoj, kiuj fordistris ŝin de tiu ununura okazo.

Nuntempe ni vivas, ĉu en tumultaj urboj aŭ en pli kvietaj bienetoj, kun la impreso, ke la tempo pasas pli rapide. Tiu preskaŭ ĝenerala sento igas nin serĉi strategiojn por efika administrado de la tempo, ĉar la devoj ne malpliiĝas, kaj la postuloj estas plej variaj, ĉu por plenkreskuloj, junuloj aŭ infanoj. Kaj tiu ĉi manko de ekvilibro en nia taskaro, same kiel en la epizodo de Marta, kaŭzas angoron kaj suferon eĉ en situacioj, kiuj devus esti plezurigaj, tuŝante ĉiun individuon kaj malhelpante familian trankvilecon. 

Shutterstock

Akordigi la respondecojn esti patrino, mastrumi sian hejmon, roli profesie, studente kaj civitane estas ĉiutaga defio. Eĉ kalkulante pri apogo de la edzo kaj ceteraj familianoj, tamen ni ekdormas kaj vekiĝas petante Dion kaj nian Gardanĝelon, ke ili helpu nin plenumi la longan liston da taskoj, kiu periode ĝisdatiĝas. Eĉ decidante prioritatojn, konsiderante urĝecojn, jen kaj jen ni perdiĝas enmeze de tiom da taskoj, kaj tiu sento, ke restis multaj farotaĵoj kaj pagotaj kontoj, ofte povas kolerigi nin, kaj ni refoje agas samkiel Marta.

Ni rememoru, ke, laŭ la Biblia teksto, Marta petegis Jesuon, ke Li alvoku Maria-n, ŝian fratinon, por helpi ŝin pri la hejmaj taskoj. Tiu ĉi junulino elektis sidi apud la piedoj de la Dia Majstro kaj aŭskulti Liajn Sanktajn Instruojn. Admirindas la kuraĝo de Maria. Ŝi havis multon farendan hejme, sed, antaŭ la Dia Amiko, ŝi ne dubis: ŝi sciis klare distingi kaj rimarki, kio samtempe urĝas kaj gravas. Ŝi ne perdis la oportunon elekti plej bone kaj saĝe. Kaj ne komprenante la valoron de tiu konduto de sia fratino, Marta petegis: “Sinjoro Jesuo, diru do al ŝi, ke ŝi min helpu”.

En nia vivo, tiuj taskoj povas fariĝi motivoj por akraj kvereloj, ili povas disigi, anstataŭ unuigi, gepatrojn kaj gefilojn, geedzojn, hejmon. Ĉiuj celoj kaj devontigoj gravas, sed ili povas kosti pli ol la investo en tempo kaj ŝvito; ili povas kosti foriĝon de amato, mankon de dialogo kaj de tempo por esti familio.

Scii elekti la plej bonan parton

Jen krita punkto: kiel uzi saĝe la verbon akordigi. Esti patro aŭ patrino estas ankaŭ disvolvi ian saĝecon ekvilibrigi taskarojn kaj prioritatigi kelkajn fundamentajn renkontojn, kiel familiajn manĝojn, momentojn de dialogo kaj libertempaj aktivadoj kaj la esencan praktikadon de hejma preĝado, dum kiu ĉiuj kunvenas por renutri la Animon, kiel stimulas la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, aŭspiciante la Brigado por la Nova Ordono de Jesuo en la Hejmo. Precipe tiuj renkontoj konsistigas tempon de alta kvalito, kiu kompensas eĉ ties kvanton, kiu laŭŝajne mankas al la granda plimulto de la familioj. Jen tempo, kiu postulas flankenŝovi aliajn aferojn por vivi intense tiun momenton de Frata Amo, Respekto kaj plifortigo de familia kunligiteco.

Arquivo

Brigado por la Nova Ordono de Jesuo en la Hejmo

Kiam amaso da taskoj maltrankviligas al ni la koron aŭ kompromitas la harmonion de nia familio, ni decidu elekti “la plej bonan parton”, la momentojn, kiuj restos por ĉiam, kiel en la ekzemplo de la fratinoj Marta kaj Maria, pri kiu la Dia Pedagogiisto rimarkis: “Marta, Marta, vi zorgas kaj klopodadas pri multaj aferoj; sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi (Evangelio laŭ Luko, 10:41-42).


Kiel gepatroj, ni ne rajtas forgesi ĉi tion: la instruojn, la konstruaĵon kaj la investon, kiuj restos dum la Eterneco en niaj gefiloj. La plej bona parto estas tiu, kiu nutras la koron kaj la Eternan Spiriton de kreito, kaj kiun ni ĉiam povas trovi en la ekzemploj el Jesuo. La Dia Majstro ĉiam esprimis Amikecon kaj seneraran konduton por la Bono, memorigante nin, ke dialogo kaj amo konsistigas altvalorajn donacojn, kiujn ni povas doni unu al alia, dum la sankta kunvivado familia.

Sendu viajn dubojn kaj komentojn pri tiu kaj aliaj ĉiutagaj temoj al Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Permesu ke la Ekumena Spiriteco ĉeestu en via vivo! Kaj se tiu mesaĝo bonfaras al vi, diskonigu ĝin! Ĝi povos kortuŝi ankaŭ multajn aliajn homojn.

_____________
Angélica Beck – Ekumena Predikantino de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, patrino, hejmmastrino, ĵurnalistino kaj magistrino pri filozofio.

TAKSU ĈI TIUN PAĜON